Esperanto kaj Literaturo

Kálmán Kalocsay

Estimataj Ĉeestantoj!

Ankaŭ mi havas ĉi tie nun taskon. Mia hodiaŭa tasko estas, ke mi parolu al vi pri Esperanto kaj literaturo. Pli ĝuste mi ne nur pri ĉi tio parolos al vi. Prefere mi volas ekzameni la demandon, kiel la diversaj eminentuloj rilatas al Esperanto.

Temas pri tio, ke certaj eminentuloj kaŭzas multajn ĉagrenojn al ni. Bedaŭrinde inter ili troviĝas ankaŭ lingvistoj, de kiuj Esperanto pleje povus esperi helpon. Mi ne volas akuzi la lingvistojn pri tio, ke ili timas Esperanton kvazaŭ rivalon, kiu endanĝerigas ilian profesion. La esperantistoj eĉ sonĝi ne kuraĝas pri tio, ke Esperanto iam anstataŭos la naciajn lingvojn. La esperantistoj nur tion deziras, ke ĉiu homo parolu Esperanton krom sia gepatra lingvo kaj tiel ĉiu homo estus kapabla senpere, sen interpretisto paroli unu kun alia, sendepende de sia nacieco kaj de sia gepatra lingvo. Jes: sen interpretisto. Fakte nur la interpretistoj povus rajte koleri kontraŭ ni. La lingvistoj havas vere nenian kaŭzon por tio, ja ili povas esploradi ankaŭ estonte la lingvojn. Kiamaniere ili faras la lingvo-esploradon, kaj kiel ili rigardas Esperanton?

Permesu al mi, ke pri ĉi tiuj demandoj ne mi parolu, sed mi laŭtlegu fragmenton el la verko de mia amiko, Gaston Waringhien, kun kiu mi multe kunlaboris. Cetere li estas franca profesoro. Aŭdu, kion li diras:

“La lingvistoj montris sin nelacigeblaj, fojfoje eĉ heroaj. Armitaj per siaj krajonoj kaj paperfolioj, ili ŝanceliĝis nek antaŭ la densego de la afrikaj aŭ sudamerikaj arbaregoj, nek antaŭ la malhomeco de la centraziaj aŭ centraŭstraliaj dezertoj, nek antaŭ la barado de Andoj aŭ de Himalajo. Apenaŭ vojaĝanto menciis nekonatan lingvon parolatan de antaŭ ducent sovaĝuloj en malbenita angulo de la Nova Kontinento, aŭ estingiĝantan dialekton balbutatan de kvar aŭ kvin gekadukuloj en perdita vilaĝo de la Malnova, tuj ili starigas ekspedicion, kun filmaparato, magnetofonoj, stenotajpiloj ktp., kaj ili multegekoste kaj piazorge kolektas tiujn rubojn de la homa lingvohistorio. Kiel ne admire kaj laŭdi tian sindonemon, tian memoferon al grandioza tasko?

Dume, ĝuste sub iliaj okuloj kaj ĉe iliaj oreloj, en iliaj loĝurboj, ĉe la pordo mem de iliaj esplorinstitutoj aŭ parolmuzeoj, estas ĉiutage parolata iu lingvo en plena disvolviĝo, en la fenestroj de iliaj librovendejoj ĉijare sin montras pluraj dekoj da verkoj tiu lingvo; sur la paĝoj de iliaj gazetoj aŭ revuoj ĉiujare aperas pluraj miloj da informoj pri tiu lingvo. Kaj kiam vi demandas ilin pri ĝi, ili, en la plej bona okazo, respondas, ke tio ne estas ilia specialaĵo, kaj, en la plej malbona, ili, kun ironia liptordiĝo kaj ŝultrolevo, aludas pri la “stulteco” kaj “blufo” de la esperantistoj ...

Vere, tia sinteno de la flanko de scienculoj estas apenaŭ kred ebla. Imagu botanikiston, kiu ekrimarkus en la parkoj de sia urbo tute novan specion de vegetaĵo, nenie ĝis nun viditan nek klasifikitan; imagu zoologon, kiu malkovrus en la akvo de sia patruja rivero multiĝon de fiŝvariaĵo ankoraŭ konata kaj priskribita de neniu el liaj kolegoj. Kaj se vi vidus ilin, post la unua rigardo, rektiĝi kun indiferenta mieno kaj serene daŭrigi sian paŝadon al “pli seriozaj aféroj”, ĉu vi opinius ilin fidindaj kaj konsciencaj sciencistoj? Tia tamen estas la konstanta sinteno de niaj lingvistoj.

Kelkaj el ili, konfesinde, de tempo al tempo konsentas diri kelkaj vortojn pri la “artefaritaj lingvoj”, pri la dezirindeco de internacia komunikilo—sed ili tuj aldonas, ke tiucelaj esploroj ankoraŭ ne estas komencitaj de kompetentaj personoj, ke cetere ili postulos centon da jaroj por atingi la “perfektan, idealan” solvon, taŭgan por ĉio kaj superan al ĉio, ĉar halti ĉi-flanke de la perfekteco estus krimo kontraŭ la kulturo; niaj aŭguroj eĉ konsentas konfidi, tre modeste, ke pri tiu ideala solvo ili havas jam kelkan ideeton: la unua insistas, ke ekzistu genitivo, por konformiĝo al la angla kaj ĝermanaj lingvoj; la alia, ke devas ekzisti nek kazoj, nek nombroj, same kiel en la ĉina, la tria, ke precipe oni forigu la infinitivon, ĉar tiu modo malaperis el la novgreka kaj el la novaraba ktp. Sed agi tiel, kiel postulas la plej simpla scienca honesteco, sed funde studi la aferon antaŭ ol paroli pri ĝi, sed trakti Esperanton same kiel ĉian alian lingvon, t.e. ne elmeti juĝon kaj konkludojn pri ĝi tiel longe dum oni ne praktikis kaj plene mastris ĝin—jen kion—krom kelkaj honorindaj esceptoj—ili kredas sin rajtigitaj ne fari.”

Mia amiko Waringhien parolas pri honorindaj esceptoj. Vere ankaŭ tiuj ekzistas. Jen kelkaj nomoj: profesoro Collinson, la angla lingvisto, Profesoro Collinder, sveda lingvisto. El la malnovaj hungaraj lingvistoj, jen Zsigmond Simonyi kaj el la novaj hungaraj lingvistoj Géza Bárczi,* redaktoro de la Hungara Vortanaliza/etimologia Vortaro. Do ilia nombro estas kalkulebla sur la fingroj de unu mano, eĉ ne bezoni la kvinan. Sendube ili estas maloftaj esceptoj.

Alion ni spertas esplorante la sintenon de la poetoj kaj verkistoj. Kiam en la tridekaj jaroj ni redaktis Hungara Antologio-n, ni vizitis la hungarajn verkistojn kaj poetojn por peti permeson por la traduko de iliaj verkoj en Esperanton kaj por la publikigo en la Antologio. Kaj eĉ unu ne troviĝis inter ili, kiu estus rifuzinta nian peton. Kaj la permeson ili donis ne kun ia humiliga bonvolo aŭ ignoranta mieno, sed kun granda ĝojo. Ili tre ĝojis, ke por kelkaj iliaj poemoj malfermiĝas vojo al tute nova eksterlanda legantaro. Kun ili ni povis interparoladi pri la afero. Mi memoras pri tiuj tempoj, kiam Mihály Babits, Gyula Illyés partoprenis niajn Esperantajn konvenojn, aŭskultis la poemtradukojn kaj nia agado plaĉis al ili. Dum mallonga tempo Dezső Kosztolányi rezistis al nia propono. Tiuj kiuj legis lian libron: Nia Fortikaĵo Estas la Lingvo, eble memoras, ke en ĝi li protestis kontraŭ ĉia artefarita lingvo. Tamen ni sukcesis konvinki lin. Tio okazis tre simple: sufiĉis nur traduki kelkajn el liaj poemoj, ekzemple la “Lamentoj de kompatinda knabeto”, kiujn ni sendis al li. Baldaŭ mi ricevis lian leteron—skribita en verda inko—, en kiu li sincere laŭdis la tradukojn. Precipe li miris pri tio, ke li tuj komprenis la tradukojn, tuj sciante, kiuj liaj poemoj estas tradukitaj, malgraŭ, tio ke li neniam lernis Esperanton.

Mi povas mencii la nomon de Frigyes Karinthy, kiu iom da tempo estis prezidanto de la Hungara Esperanto-Societo—li ĉiam tre ĝojis, se iu lia verko, eĉ se nur novelo aperis en Esperanto. Kiam ni volis traduki la Faremido-n—pli poste ĝi estis tradukita—ni vizitis lin por peti lian permeson.

— Nu, pri kiu libro temas? — li demandis.

— Pri la Faremido — ni respondis.

— Ho, kial ĝuste pri la Faremido?

— Kial? Do, kiun ni traduku?

— Kiun, kiun — li diris enpensiĝe —, nu, tiun alian, kiun mi mi ankoraŭ ne verkis. Jes, kiel simple estus, se mi devus ĝin ne verki, nur tutsimple retraduki ĝin el Esperanto en la hungaran.

Do, mi povas paroli pri Mihály Babits. Kiam ni eldonis La Cikoni-Kalifo-n, tradukita de Károly Bodó, Babits skribis antaŭparolon al la traduko, en kiu li parolis pri la “unueco de animoj”.

Ni povas paroli pri Lajos Kassák, Zsigmond Móricz, Lajos Nagy, Milan Füst, Géza Laczkó, Dezső Szomory, ktp. Aparte mi devas mencii Endre Ady. Ady en sia artikolo, aperinta la 4-an de Septembro 1906 en Budapesti Napló (Budapeŝta Tagĵurnalo) pri tio parolas, ke hungaro devas esti internaciisto. Ni ne enkoniĝu en ni mem, sed ni malfermu ĉiujn pordojn, tra kiuj la kulturo povas penetri en la patrujon. Li skribas: “La Iliadon Dante-n, Hamleton, Heine-n, Ibsenon, Anatole France-n jam ankaŭ nun mi instruigus, eĉ se Esperante, en la hungaraj lernejoj.”

El inter la eksterlandaj verkistoj mi mencias nur kelkajn, sed grandajn nomojn, kiuj tre favore, eĉ ni povas diri, entuziasme deklaris siajn opiniojn pri Esperanto. Jen denove kvar nomoj, ĉar se mi parolis pri kvar lingvistoj, nun tiel decas, ke mi menciu kvar grandajn verkistojn; Leo Tolstoj, Maxim Gorkij, Barbusse kaj Romain Rolland.

Jes, kun la poetoj kaj verkistoj ni povis interŝanĝi opiniojn.

Kion diris ni kaj kion diris la aliaj esperantistoj al ĉi tiuj poetoj kaj verkistoj? Ja ili vere rajtas esti elektemaj, postulemaj pri la lingvoj kaj malakcepti la artefaritan eltrovaĵon. Ni, kaj ankaŭ la aliaj esperantistoj diris al ili, ke Esperanto ne estas artefarita lingvo. Ĝuste en tio ĝi diferencas de tiuj lingvo-projektoj kiel Occidental, Novial, Medial, Interlingua kaj la ceteraj sennombraj lingvo-projektoj. Esperanto fariĝis vera lingvo, kiu baldaŭ per 50 jaroj transvivis sian iniciatoron kaj ĝuste pro tio, ĉar Zamenhof ĉiam forte akcentis, ke li ne estis la kreinto, nur la iniciatinto de lingvo. Li kreis nur la Fundamenton de Esperanto, sur kiu la nunan palacon de Esperanto konstruis la esperantistoj. La esperantistoj riĉigis la lingvon per novaj vortoj, novaj esprimoj, novaj parolturnoj. La granda kolektivo de la esperantistoj kreis kaj poluris la leksikologion kaj la sintakson de la lingvo. Ĉi tiu kolektivo, konsistanta el generacioj, verkis la fakvortarojn. Do, nia lingvo estas la rezulto de komuna laboro kiel la naciaj lingvoj, kiel la tiel nomataj naturaj lingvoj. El tio originas la memstareco, la fleksebleco, la esprimkapablo, la harmonio de la lingvo, kaj troviĝas ia familiareco en ĉi tiu lingvo, ia agrabla aromo. Ĉi tiu lingvo havas guston, humoron. La tiel nomataj helplingvoj restis lingvo-projektoj, kiuj vivis dum vivis iliaj projektintoj, kaj ili sonas kiel matematika formulo apud soneto aŭ popolkanto. Jen pro tio taŭgas nia lingvo ankaŭ por la literaturo, tial oni povis traduki al Esperanto la ĉefverkojn de la mondliteraturo, la verkojn de Shakespeare, Dante, Heine, Baudelaire ktp.

Nun ni povas meti la demandon; kial opinias pri Esperanto la poetoj jene kaj kial opinias pri Esperanto la lingvistoj alie?

Estu permesata al mi respondi al la demando per la vortoj de la granda hungara poeto János Arany:

LA SCIENCULOJ PLI BONE SCIAS, LA POETOJ PLI BONE SENTAS.

* Géza/Cezaro Barczi (1894-1975) estis esperantisto, kunlaboranto kaj en 1914 (Januaro-Julio) redaktoro de La Verda Standardo, de 1969 honora prezidanto de Hungara Esperanto-Asocio.

NOTOJ

5. ESPERANTO KAJ LITERATURO

Okaze de la 70-a naskiĝtago de K. Kalocsay—je la iniciato de la iama lernejkamarado, d-ro Ludoviko Györy-Nagy—la 26-an de Oktobro 1961 estis aranĝita festa kunveno en la urbo Miskolc, kie Kalocsay pasigis siajn junulajn jarojn.

La riĉan programon enkondukis la Esperanta Himno, kantita de vira ĥoro de la fervojista veturilriparejo de Milosc. La festparoladon diris Ludoviko Kökény, konigante la vivon kaj verkistan agadon de la jubileulo. La grandefika parolado—kolorita per deklamoj—vekis longdaŭran aplaŭdon, grandan furoron. En tia entuziasma etoso komencis sian prelegon Kalocsay.

Meritas dankon nia samideano Stefano Pál (tiama sekretario de la Departementa Komitato de HEA en Borsod-Abauj-Zemplen), kiu surbendigis la tutan programon, konservante ĝin por la posteuloj. Helpe de ĉi tiu surbendo ni sukcesis senmanke reprodukti la manskribitan tekston de la Kalocsaya-prelego.

La hungarlingvan paroladon de Kalocsay esperantigis d-ro István Nagy.


FONTO: Kalocsay, Kálmán. “Esperanto kaj Literaturo” [prelego, 26 oktobro 1961], en Dek Prelegoj, red. Vilmos Benczik (Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1985), p. 117-121, kun notoj p. 123-124.


La Tragedio de L’ Homo kaj Imre Madách” de Kálmán Kalocsay

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Frigyes (Frederiko) Karinthy (1887-1938) en Esperanto

Frigyes & Ferenc Karinthy in English

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Nyelvi egyenlöség
(verkoj de & pri Kálmán Kalocsay)

Kálmán Kalocsay @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 14 March 2016

Site ©1999-2016 Ralph Dumain