La Tragedio de l’ Homo — la Eterna Lukto

de Vilho Setälä

En Hungara Vivo 3/1968, Sándor Szathmári publikigis eseon pri la ĉefverko de eminenta hungara verkisto Imre Madách, La tragedio de l’ homo. La verko aperis unuan fojon en Esperanto en 1924 en eleganta traduko de Kalocsay kaj estas represita, reviziita de la tradukinto, en 1966. La subskribinto konas nur la unuenomitan, kiun mi atente studis post konatiĝo kun la eseo de Szathmári.

Ĉar niaj legantoj evidente ne konas la verkon, mi citas ĝian esencan enhavon per la vortoj de Szathmári.

Dio finis la mondkreadon. La anĝeloj vice kantas humilajn panegirojn al Dio. Nur Lucifer staras senvoĉe. Dio alvokas ankaŭ lin por laŭdi, sed li anstataŭ tio, kritikas la mondkreon, kiu estigis nur servilisman estularon, kies tasko estas per siaj luktoj kaj suferoj amuzi la despotan Sinjoron.

Dio kolere ekzilas la ribelantan anĝelon, kiu iras al la unua homparo. Lucifer endormigas ilin, kaj ili sonĝe travivas la historion de la homaro. Adamo estas laŭvice faraono, poste Miltiades en Atheno, drinkema aristokrato en la dekadenca antikva Romo, krucista oficiro en Bizanco, Kepler, Danton, burĝo dum la kapitalismo en Londono, poste vizitas la falansteron dum la kolektiva sociordo (ideo de Fourier), forflugas de la Tero en la kosman spacon kaj revenas al la Tero en la malproksima eston, to, kiam la Tero jam malvarmiĝas, kaj la homo denove sovaĝiĝas.

Adamo devas ĉiam vidi la homaron, suferigantan sin mem pro ĥimeroj, pro elpensitaj fantomaj sloganoj: religia fanatismo, ŝovinismo, pro subpremo de despotoj, liberiĝintaj pasioj de la kanajlaro, diboĉemo, korupcio, ekspluatado, ktp.

La tragika estonto senesperigas Adamon. Li decidas prefere mortigi sin mem por malebligi la estontajn suferojn. Sed Eva malkaŝas, ke ŝi estas graveda. La estonton jam ne povas preventi la memmortigo.

La vortoj de Dio fermas la tragedion, kiuj eksplikas, ke la paŝojn de la homaro devas direkti la destino, kiun ordonas Dio, t. e. la instinktoj, inter ili la espero kaj amo. “Luktu hom’ kaj firme fidul!”

Szathmári klarigas detale, kiel la regantoj, sendepende de sia politika kredo, misklarigis la principon kaj tendencon de la tragedio, kiu fakte sonas: “Neniam estis kaj estos epoko, kiu feliĉigus la homaron. La homaro ĉiam turmentos sin.” Pri detaloj mi rekomendas legon de la eseo.

Szathmári konstatas, ke la tragedio fekundigis la verkadon de pluraj verkistoj en diversaj kultursferoj. Li citas la dramon de amerika verkisto Thornton Wilder kaj la simipatian, idilian poezion de Julio Baghy “Sonĝe sub pomarbo”. Verŝajne hungaroj ne konas la verkon de Johannes Linnankoski “Ikuinen taistelu” (Eterna lukto). Linnankoski estas unu el la plej eminentaj finnaj verkistoj de la jarcenta ŝanĝo (vivis 1869-1913) kaj konata pro sia energia esprimmaniero kaj preskaŭ lakona stilo, uzanta neniajn nenecesajn vortojn. (Esperantistoj povas konatiĝi kun li per la verko “Batalo pri la domo Heikkilä”, kiu bele reprezentas lian karakteron kiel unu el la plej brilaj perloj de finna literaturo).

Ekzistas nenia dubo pri tio, ke Linnankoski ricevis la ideon al sia dramo per tiu de Madách. Estas tamen granda diferenco inter la du verkoj. Se la dramo de Madách estas verko kun politika tendenco kaj kritiko de la agado de l’ gvidantoj diverstempaj de la homaro, ĉu regantoj, ĉu pintoj de la kulturo, tiu de Linnankoski estas antaŭ ĉio psikologia studo de homa menso. Mi skizas la esencon de la enhavo:

Pasis ĉ. dudek jaroj de la forpelo el Paradizo. La homa familio konsistas el sep personoj, Adamo, Eva kaj iliaj infanoj: Kain, Habel, Ada, Silla kaj Tamar. Krom ili rolas ĉefanĝelo Mikael, la ribelinta anĝelo Lucifer kaj granda nombro da liaj servantoj, kiuj reprezentas homajn apetencojn (instinktajn dezirojn), kiuj troigitaj kondukas al “pekoj”. Ekzemple: fiereco, memcerteco, suspekto, avido, malkontento, melankolio, malespero, sciavido, envio, ruzo, afekto, flatemo, trompo, timo, ironio, regemo, kolero, venĝo, diboĉo, frivolo, volupto, ĵaluzo.

En prologo ni ekkonas la junulojn. Habel estas ŝafpaŝtisto, milda adoranto de l]a naturo, iom infana—ankoraŭ senbarba—dankeme akceptante la donacojn de la riĉa naturo, sindona al la nevidebla Jehovo, pri kiu la infanoj scias nur laŭ la rakontoj de la gepatroj. En li naskiĝis tenera, ankoraŭ senpasia amo al Silla, kiu respondas al liaj sentoj ludeme, junuline, ankoraŭ sen forta pasio. Kain, la pli aĝa filo, estas agema terkulturisto, kiu sarkas la kampon per ligna pioĉo, kaj rigardas la naturon kun deziro submeti ĝin al lia servo. Li estas jam matura viro, kun ekkreskanta barbo, kiu amas Adan kun stabila amo de viro, kiu sentas mision en la vivo, kaj ankaŭ ĝin amas. Ada estas pasia amantino de Kain, kiu komprenas kaj partoprenas lian agemon. Kain venas kun plenmano de nova greno, kiun li montras al la gefratoj. La greneroj estas grandaj, pezaj kaj bongustaj. Habel dankas Jehovon pro la bona ŝanco, la knabinoj montras belajn pomoin, kiujn ili kolektis, Habel estas feliĉa pri la naskiĝo de ŝafidoj. Kain iom malŝatas tiujn, kaj Ada la unua rimarkas, ke estas io grava koncerne la grenon. Kain protestas, ke ne estas nur bona ŝanco. Li vagas, serĉas kaj studas, trovas ion kaj provas ĝin. Do devas ekesti io nova. Eble nun ankoraŭ kiel hazardo. Sed ne estos ĉiam tiel. La tero kaj monto parolas, arbaro flustras. Disŝiru, prenu, apliku, kaj ni servos vin. Habel: vi fanatikas. Ili mem sin submetos, se la kolero de Jehovo mildiĝas. Kain: Per si mem!? Sidu kaj kuŝu, kaj la bestoj rabas viajn ŝafojn, la trudherboj sufokas grenon. Sed laboru, kaj ĉio prosperas. La naturo estas plena de fortoj . . . Lukto estas ĉio. Habelo: Pro niaj pekoj—Jehovo mildigu ĝin. Kain: Sed kion ni scias pri li? Nur kion la gepatroj rakontis. Sed ĉu ili bone komprenis? Ankaŭ aliajn erarojn ili faris. Kaj ili timas lin. Ĉu li postulas, ke ni ĉiam nur palpu en mallumo? Habel: Ĉu vi volas transpasi la limojn. Ĉu vi kuraĝas? Kain: Kial ne? Kio estas bona, kio malbona? La malamiko, urtiko! Ĉu ĝi ne estis malbona, kaŝa pikanto, trudherbo. Kaj nun ĝiaj fibroj vestas nin ĉiujn. Silla: Kain pravas, lia senkompara invento. Kain: Ne temas pri mi, temas pri la principo: kio estas bona, kio malbona.

Aperas Tamar, dolĉa knabino, ludema, iom petola. Habel eksopiras pri la feliĉa tempo de infaneco, sed Kain demandas, ĉu li ne estas ankoraŭ infano pli ol viro. Jen la feliĉo de infano, send kaj kredi. Voli kaj serĉi, jen la vira—malfeliĉo. Elektu nur!

Venas fine la gepatroj. Adam estas jam maljuna kun grizeta barbo. Subigita, rezigninta. Kvazaŭ konservema pastro, kiu postulas plenan submetiĝon al tio, kion Jehovo bonvole sciigis kaj postulas, kun forlaso de ĉiu demando kaj kritikemo. Eva—perfekta patrino, kiu amas ĉiujn siajn infanojn, Kainon same kiel Habelon.

Fino de la tago en vespera preĝo, al kiu Kain aliĝas hezite kaj malrapide.

Nun ni konatiĝas kun Lucifero kaj liaj geservistoj. Lucifero estas malkontenta pri si. Pli ol dudekkvin jaroin li nur ripozis subpremite de la sento de malvenko en la Paradizo. Li ja sukcesis veki la scivolon en la homoj per la frukto de la arbo de scio, sed la arbon de eterna vivo ili ne atingis. Kaj elpelita el la Paradizo, Adam tute rezignaciis. Nun li tamen volas rekomenci la lukton. La homoj sopiras je la stato de primitiva homo—estus ja feliĉe al maldiligentulo iradi senvesta kaj manĝadi la fruktojn de la tero. Kaj kiam tio ne plu estas ebla, ili elpensis: estas malbeno de Jahve. Kaj nun ili timas. Min, ilian bonfaranton pri supozita piko en la kalkanon, kaj Jehovon—li ja koleras.

Sed la homoj bezonas liberon. Ni devas liberigi ilin. Adam ne povas liberiĝi. Li, povra, eĉ ne kuraĝis konfesi sian kulpon sed kulpigis la edzinon. Kaj Habel estas simila al li—ŝafpaŝtisto kaj mem ŝafo. Sed Kain. Li estas generita tuj post la peko, antaŭ la puno kaj pento. Li heredis ĉiun kuraĝon kaj volon, kiujn Adam tiam posedis. Kaj Ada, lia amatino estas ankaŭ plena de fajro. Ili estos la komenco de luktanta homaro. Adam kaj Eva jam estas maljunaj. Ili ne plu povos generi. Sed estas ja Habel kaj Silla. La piuloj nur eksentis amon. Sed baldaŭ ankaŭ ili maturiĝos. Kaj per ili multiĝos la ŝafaro! Tion ni devas malebligi.

Kaj Lucifero interkonsentas kun siaj geservistoj kiel agi, por ke la frato mortigu sian fraton.

Nun ni trovas Kainon sur sia kampo, sarkanta ĝin per ligna pioĉo. Ĝi rompiĝas je energia bato de Kain. Li ekkoleras: ĉio difektiĝas, kiel la vivo mem. Sed ĉu ne ekzistas io, kio ne rompiĝas? Kaj interna voĉo diras: ĝi ja estas jam trovita. Jes, Kain prenas sian arkon, pecon da mola ligno kaj malmolan stangeton, kiun li ekscitite movas per la arko. Jen fajrero! kaj baldaŭ ekbrulas musko apud la stangeto. Kain ne plu estas dependanta de la ardantaj karboj, en kiuj la frato konservas iaman fajron de fulmo.

Kaj nun Lucifer montras al Kain en sonĝo—ĉu estas sonĝo aŭ iluzio?—minejon en la monto, forĝejon, oraĵistan laborejon, vaporŝipon, fajrerantan vagonaron, flugmaŝinon, kaj de la supro de monto la horizonton, kaj la astrojn de la universo. Sed ankaŭ la ĝojojn kaj ĝuojn de festeno kaj amo. Kaj Kain komprenas, ke la homo estas reganto de la tero. Li vidas sian destinon, komprenas ke la lukto estos malfacila kaj dolorplena, sed en la laboro kaj sukcesoj kuŝos ĝuo kaj ĝojo pli profundaj ol en la rezignacia vegetado senemocia.

Nun estas la tago de ofero. Habel preparis siaparte ĉion, du altarojn, kaj invitas sian fraton al ofero. Kain ne sentas sin mense preta al tio, sed Habel insistas kaj Kain cedas, kvankam li ne komprenas, pro kio li devus danki. Li ja nenion ricevis sen preno. Habel iras por preni la ardajn karbojn. Sed Kain ne bezonas ilin. Li ja kapablas fari la fajron. Sed lia ofero—greno kaj fruktoj—ne ekbrulas, la fumo bloviĝas kontraŭ lia vizaĝo. Li koleriĝas, disbatas la altaron, Habel riproĉas lin, ili kverelas, kaj kiam Habelo penas malhelpi la detruon de la altaro, Kain batas lin, kaj li mortas.

Adam koleras, Eva estas malfeliĉa. Adam en sia kolero vidas nenian kaŭzon al mildigo, li malbenas Kainon, dum Eva preĝas pardonon al sia filo. Adam ordonas al Kain foriron, ekzilon por eterno. Ada preĝas pri pardono kontraŭ ia pentofaro, sed Adam nur ordonas al ŝi lasi Kainon, sed Ada rifuzas energie, nun kiam li devos iri dezerton, ŝi kiel edzino sekvos Kainon kien ajn, eĉ sub la malbeno patra.

La korpo de Habel estas forportata, Kain restas sola, kaj lin kaptas malespero kaj senkuraĝiĝo. Revenas Ada. Kain volas resendi ŝin al la aliaj, li restu sola sub la malbeno de la patro. Sed Ada protestas energie. Ilia sorto estas komuna, estas necese vivi en ĉiuj kondiĉoj. Eĉ la malespero estas pli facile portebla duope. Ŝi uzas sian tutan forton por konvinki lin, ke estas necese vivi, post ĉi tio, povas komenciĝi la vojo al libereco, al klareco, estas necese rigardi al la estonto. Kain: estonto sen celo: mi ja mortigis mian propran infanon, la vivocelon. Ada: Infanon? Ĝi ja vivas, mi portas ĝin. Palpu min, ĝi movas sin en mia utero! Kaj je tiu penso Kain rericevas sian volon kaj energion. Por sia filo li estas preta vivi malgraŭ la malbeno, labori kaj lukti kun doloro, en la espero pri feliĉigaj sukcesoj kaj venkoj. Ada diras: eble nur nun komenciĝas la vera vivo, kvazaŭ la amo estus io pli profunda kaj pli granda, ol ni ĝis nun komprenis. Kaj Kain konsentas.

La dramo finiĝas per kortuŝa adiaŭo al Eva kaj Silla, kaj sekvanta dialogo inter Mikaelo kaj Lucifer, kiuj konstatas, ke komenciĝos eterna lukto inter la gento de Kain kaj tiu de nova filo, kiun Jehovo promesis al Adam kaj Eva, kaj kiu anstataŭos la ŝafpaŝtiston mortintan.

*

Szathmári finas sian eseon per opinio, ke imitaĵoj de iu ĉefverko ne povus okazi, se Esperanto jam estus tutmonde oficialigita. Ni povas konsenti je tio. Sed kun la rezervo, ke ne ĉiam estas imitaĵo, se verkisto ekkaptas ideon de antaŭa kolego kaj verkas novan romanon aŭ dramon baze de ĝi. Shakespeare siatempe ekkaptis la legendon pri Hamleto el kroniko de la dana Saxo Grammaticus, kaj tiel kreis unu el la plej famaj verkoj de la mondliteraturo. Alian fojon povas la nova verko esti samvalora kiel la origina, sed tamen funde originala.


FONTO: Setälä, Vilho. “La Tragedio de l’ Homo — la Eterna Lukto,” Norda Prismo, 1968, n-ro 1, p. 9-13.


La Tragedio de L’ Homo (Kritiko) de Sándor Szathmári

La Tragedio de L’ Homo kaj Imre Madách” de Kálmán Kalocsay

Imre Madách kaj La Tragedio de l’ Homo” de István Sőtér

Al horizonto de la historio de la homaro — pri “La Tragedio de L’ Homo”
de SHI Chengtai

La Tragedio de l’ Homo: Kovrilo
de Imre Madách, tradukis Kálmán Kalocsay, bildo de Mihály Zichy (1924)

Kompara analizo de tri tradukoj el La Tragedio de l’ Homo de Márton Fejes

Adamo kun Madách de Oszkár Gellért

Johannes Linnankoski (Pseudonym of Johannes Vihtori Peltonen, 1869-1913):
Literature in English & Esperanto

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

De Edeno al Kaino:
Malkutimaj Interpretoj & Literaturaj Pritraktoj en Esperanto:
Bibliografio

From Eden to Cain: Unorthodox Interpretations & Literary Transformations:
Selected Bibliography

Sándor Szathmári (1897–1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Pessimism as Philosophy: A Jaundiced Selected Annotated Bibliography

Offsite:

Ĝirafo (blogo):
Edeno
Imre Madách
Kaino
Sándor Szathmári

Johannes Linnankoski - Vikipedio

Imre Madách - Vikipedio

La tragedio de l' homo - Vikipedio

La Tragedio de l’ Homo: Drama Poemo de Imre Madách
tradukis Kálmán Kalocsay (Budapest: Corvina, 1965)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 7 August 2013

Site ©1999-2015 Ralph Dumain