Mondlingvo de Mór Jókai

La granda rakontisto de la XIX‑a jarcento, Mór Jókai (ni festas en ĉi tiu jaro la 150‑an datrevenon de lia naskiĝo) estas fama ne nur tial, ke li plezure vagabondis en heroa pasinto, kaj ofte tuŝadis problemojn de sia estanteco, sed tiujn transpasinte li gvidis siajn legantojn eĉ al futuro.

Al polihistoriisto, kiu konis ĉiun natursciencon kaj teknikon de sia jarcento, tiu paŝo estas preskaŭ nepra: aŭdaca skizo de la futuro de homaro; cetere lin instigis la aŭtoroj de la renesancaj kaj barokaj ŝtatromanoj, Morus, Campanella aŭ Fénelon, kiujn li bone konis. En sia verko, titolita “Romano de la venonta jarcento”, li celis ĉion koncernan al sia tuta epoko, por tiel diveni la progresdirekton de la homaro. Lin malkontentigas tiama ordo ekonomia, socia, politika, sonĝis scienco‑teknikan revolucion en futuron per helpo de unu materio: kiun li eknomis “ichor”. Laŭ lia opinio ĉio estas ŝanĝebla, klimato, vetero, interhoma rilato; elformeblas nova ŝtatformo, eĉ nova mondordo. La humanistan vidmanieron de la granda verkisto pruvas tiu rekono, ke por homproksimiĝo, por interkompreno estas unu plej grava kondiĉo la informinterŝanĝo, kaj li dediĉis al tiu penso tutan ĉapitron en sia romano, kiu titoliĝas: “Mondlingvo kaj ĝiaj literoj”. La aŭtoro tiel konfesas pri la deirpunkto de sia supozo: “Tion, ke la homoj parolu unu lingvon, se ĝis nun ne atingis la mondo, precipe ne povas atingi de nun . . . Sed anstataŭ tio, elformiĝas la litermarkoj de “mondskribo”, kiujn la komercmondo akceptas al si mem ĉie sur ronda terglobo, kaj tiun komunan skribon ĉiu homo legas egalfacile en sia propra lingvo, ĉino ĝuste tiel, kiel hindogermano, hebreo, ural‑altaja homo aŭ hungaro”.

La mondlingva projekto de Jókai estas pazigrafia sisterno, do tia skribmaniero, kiu baziĝas sur universala signosistemo, ĝia deĉifro estus donata en ĉiu lingvo konsekvence mem de la karaktero de tiu signosistemo.

Nome ĉe li unu signo kongruas kun unu tuta vorto, koncepto, do entute li donas skribitan lingvan modelon, kun evito de la gramatika sistemo, kun ĝeneraligo de vortoj per bildsignoj. Li konstruas tiun “komunan skribon” jam el ekzistantaj, uzataj skribsignoj, liaj fontverkoj estas meksikia bildskribo, “chippewas” (indianaj) bildliteroj tiel, kiel la ĉina alfabeto. Li utiligas ankaŭ tiajn signojn, kies apliko jam estas disvastigita dum la universala kontakto, kiel la geometriaj, astronomiaj markoj, ciferoj ktp. Li grupigas jene la signojn: “Plej ordinaraj markoj”, jen kelkaj ekzemploj (+ pli, - malpli, ∆ estas, Ο ne estas). Krome li denombras “simbolajn” markojn, komercajn kaj industriajn markojn, geometriajn, geologiajn markojn ktp.

Laŭ lia opinio posedante mil plej bezonatajn vortojn, respektive markojn, la homo kapablas komprenigi la plej urĝajn komunikaĵojn ankaŭ en tiu lingvo, kiun li ne komprenas. Lia skizo elvokas similain pazigrafiajn lingvoprojektojn, kiel “characteristica universalis” de Leibniz, aŭ laboraĵoj el De Maimieux, J. de Ria; samtempe nepre elvokas ankaŭ la hodiaŭ uzatajn ne lingvokarakterajn signosistemojn, tia estas la internacia signosisterno de la matematiko aŭ de muziko.

Imago de Jókai fontas el profunde humanista ideo, li volas krei la eblecon de la proksimiĝo inter homoj: “Tiu universala skribo interproksimi­gis la diversajn popolrasojn . . . Kaj la popoloj komunikiĝantaj tre facile kaj kontinue unu kun alia, povis helpi en iliaj ĉagrenoj unu al alia.”

Tiu skriboprojekto samtempe havas siain obstaklojn, ĉar kiel internacia rimedo, povus solvi nur la plej elementan informadon; tamen la elformiĝintaj komplikaj interhomaj rilatoj pretendas plej efikajn, esprimkapablajn rimedojn. Al tiu postulo jam pleje konvenas la pazilaliaj lingvoprojektoj, kiel ekz. la volapuko, kiun Jókai ankaŭ konis, sed skribis lian romanon ankoraŭ antaŭ la apero de tiu lingvo.

Mondlingvo de Jókai devenas el lia humanista pacvolo (ni pripensu la tiamajn cirkonstancojn en Aŭstro-Hungara Monarĥio), lia imago estas la esprimo de tre reala bezono, kaj ankaŭ en niaj tagoj ne perdas el sia aktualeco.

     Tivia —

 
Filmo laŭ romano de Jókai: “Hungara nabobo” 
Filmo laŭ romano de Jókai: “La nova bienulo”


FONTO: Tivia. “Mondlingvo de Mór Jókai,” Hungara Vivo, XV, jaro 1975, 4-a numero, p. 5.


Volapuka Lando en Siberio
(Pri "Csalavér" de Mór Jókai)

Mór Jókai” de Zsuzsa Varga-Haszonits

La Humuro de Jókai” de Pál Balkányi / Mór Jókai

Kiun el la Sep” de Mór Jókai

The Tragedy of Man by Imre Madách, translated by George Szirtes
Scene 13

La Hungara Modelo en Interlingvistiko: Post la unua mondmilito de István Szerdahelyi

"Fruaj Socialismaj Konceptoj pri la Lingva Futuro de la Homaro" de Árpád Ràtkai

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Sándor Szathmári (1897–1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Sándor Szathmári @ Ĝirafo

Mór Jókai - Vikipedio

La du salikoj de Nagyenyed
de Mór Jókai, tradukis Jozefo Horváth

La nova bienulo
(Az új földesúr Eszperantó nyelven)
de Mór Jókai

Jókai, Mór, 1825-1904: Project Gutenberg
(en la angla)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 11 June 2012

Site ©1999-2016 Ralph Dumain