Fruaj Socialismaj Konceptoj pri la Lingva Futuro de la Homaro

Rŕtkai Arpad *

En la Novepoko—stimulate de la grandaj geografiaj malkovroj kaj la estiĝo de la mondmerkato—ĉe multaj pensuloj aperis la demando pri la lingva evoluo, pri la lingva futuro de la homaro. Ni klopodas trarigardi: kio estis la koncepto de la utopia, la etburĝa kaj la naskiĝanta scienca socialismo pri la estonta homara lingvouzo?

La 17‑jarcenta filozofia koncepto pri raciismo enkondukis la nocion Universala Lingvo. La Universala Lingvo signifas la lingvon de la lingve unueca homaro. Sed la ĉefa celo de la raciistoj estis prilaboro de perfekta filozofia sistemo, la Universala Lingvo devintus aperi nur kiel kromproduktaĵo. Kiel sur filozofia fundamento konstruenda, perfekta, racia, facile ellernebla lingvo ĝi devintus esti kvazaŭ logika ŝlosilo por la pensado. (Vidu: DREZEN [1], KNOWLSON [2] kaj KELEMEN [3]).

Ankau ĉe socialismaj teoristoj aperis la Universala Lingvo nur kiel akcesoraĵo. La utopiistoj ne perfektan filozofian sistemon, sed perfektan socion klopodis priskribi, la Universala Lingvo aperis nur kiel problemero de la liberigo de la tuta homaro.

La renesancaj utopistoj

Dum la disfalo de la feŭda kaj naskiĝo de la burĝa sociordoj la renesancaj utopiistoj klopodis prilabori la bazajn principojn, eĉ multajn detalojn de la ideala sociordo. Ilia celo estis kreo de nova, justa, sensociklasa sociordo baziĝanta sur la socia egaleco. Inter naivaj kaj senbazaj supozoj ili ne malofte genie suspektis kelkajn karakterizajn trajtojn de la estonta komunisma socio.

Neeviteble aperis ĉe ili ankaŭ tiu penso, ke la lingva dividiteco en tiu sensociklasa homaro devos malaperi, kaj la rezulto de la evoluo devos esti la lingva unueco de la homaro. Tri elstaraj reprezentantoj de la renesanca utopiismo laŭvice pli kaj pli alfrontis tiun problemon en la jaroj 1516, 1602 kaj 1677‑1679. [107/108]

La anglo Thomas MORE (Tomas Mor') (1478‑1535) en sia verko Utopio (1516) havas tiun penson nur ĝerme, ja la lando opio ampleksas nur unu solan insulon.

La Nenie‑insulo de More ". . . havas kvindek kvar urbojn, . . . ilia lingvo kaj kutimoj . . . estas tute la samaj." [4] La instruado okazas pere de la gepatra lingvo, lernado de fremdaj lingvoj ne estas bezonata . "Ili per sia propra lingvo lernas la sciencajn konojn." [4] En la mezepoka Eŭropo, kie la lingvo de klereco estis la latina, tiu aserto certe ŝajnis absurdaĵo. Kaj More eĉ pri la kvalitoj de la ekzistanta lingvo de la reganta feuda klaso kaj de la religioklereco ne estis kontenta. En Utopio la lingvo de tiu komunismeca socio estas ne nur unueca, sed ankaŭ perfekta: “Ĝi ne malhavas vortojn, estas belsona kaj ne ekzistas lingvo, kiu pli fidele estus interpretanta la animon.” [4]

La italo Tommasso CAMPANELLA (Tomaso Kampanela) (1568-1639) en sia libro verkita en 1602: Sunŝtato (1623) priskribas urboŝtaton, kiu havas interrilatojn kun aliaj ŝtatoj havantaj alian sociordon kaj lingvon. En la komunismeca socio de CAMPANELLA la instruado reprezentas la plej altan nivelon: "En nia urbo, kiel vi vidas, oni tiel facile alproprigas la sciencojn, ke ĉi tie oni dum unu jaro povas ekkoni pli multe, ol inter vi dum dek aŭ dekkvin jaroj, jen, rigardu ĉi tiujn infanojn" ‑ diras loĝanto de la Sunŝtato. [5]

La malfacilaĵojn, kaŭzitajn de la lingva diverseco de la homaro, ili klopodas solvi per la plej vasta instruado de la fremdaj lingvoj. Ĉiu fariĝas poligleto, alproprigante multajn lingvojn. "Ilia argumentado, kaj la pruvo de la infanoj komprenantaj mian lingvon embarasigis min, ja en ĉiu grupo oni posedas ĉiujn lingvojn, iun ajn lingvon almenaŭ tri el ili." [5]

La Sunŝtato ankaŭ disvastiĝis. "En la venkitaj aŭ submetiĝintaj urboj oni tuj komunigas ĉiujn proprietojn, oni sendas tien oficistojn kaj gardistojn el la Sunŝtato, kaj tiel ĉi tiuj urboj pli kaj pli akomodiĝas al la kutimoj de sia majstro, la Sunŝtato, ili sendas ĉi tien siajn filojn por lerni, kaj eĉ pagi ili ne devas por tio." [5] Tiu priskribo implicite enhavas la mondskalan realigon de la nova sociordo, kiel rezulton de tiu disvastiĝo. La lingva diverseco en tiu Sunŝtato ne malaperos, sed la homoj akomodiĝos al tiu stato per poliglotismo.

La perfekta lingvoinstruada sistemo de Campanella adekvatas kun kelkaj "modernaj" klopodoj. Fakte tiuj "modernaj" klopodoj restas sub la nivelo de la renesanca utopismo, "atingante" la praan, vulgaran saĝumadon "ju pli multajn lingvojn ni alproprigas, des pli multe ni valoras".

Sed jam Campanella mem fariĝis malkontenta koncerne sian problemsolvon Sunŝtatan. Ja en tiu sistemo la socio [108/109] ne ekregas sian kreitaĵon, la lingvouzon, sed la lingvo‑uza sistemo regas plu la socion, kiu akomodiĝas al ĝi kiel al la naturo. Fine ankaŭ Campanella trovis superebla la lingvan diversecon de la homaro. Rifuzante sian pli fruan solvon li klopodis prilabori "universalan gramatikon". Ĝi aperis je la fino de lia vivo, en 1638. [6]

Denis VAIRASSE d'Alais (Deni Veras Dale') (1635‑?) estas apenaŭ konata, kvazaŭ forgesita utopiisto. Nur la verko de Swietochowski [7] priskribas lian verkon. Oni ne facile trovas lin utopiisto, ĉar la ankaŭ en la titolo de lia verko [8] menciitan Aŭstralan Teron oni komprenas Aŭstralio. Ankaŭ Swietochowski eraras tiurilate. La latina "Terra Australis Incognita" signifas nekonatan, imagitan kontinenton. La kontinento Aŭstralio en la tempo de VAIRASSE estis New Holland, kaj sep jarojn antaŭ la apero de lia libro rebaptis ĝin James Cook: ĝi ricevis la nomon New South‑Wales. Fine nur en la 19‑a jarcento ricevis la kontinento la nomon Aŭstralio. La historio de VAIRASSE.do okazis en imagita lando, same kiel ĉe la aliaj utopiistoj.

VAIRASSE en sia romano La historio de la sevaramboj [8] priskribas la perfektan socion, kie oni abolis la privatan proprieton, enkondukis la ĝeneralan labordevon, la okhoran labortempon, ktp. La ampleksa verko de VAIRASSE estas la ĝistiama plej detala priskribo de komunismeca socio, ampleksante la detalajn priskribojn de la sevaramboj lingvo, gramatiko, kaj vortaro!

Laŭ Swietochowski li estis la unua utopiisto, kiu havis verkistan talenton. Ni povas aldoni, ke li estis la unua utopiisto, kiu detale prilaboris la lingvon de la imagita kaj sopirata perfekta socio. La apreco de tiu detala lingvoprojekto el lingvistika vidpunkto ankoraŭ ne okazis.

La klerismo kaj la 19‑a jarcentaj utopiistoj

En la 18‑a jarcento—jarcento de la klerismo—ankaŭ la lingvoj fariĝis juĝataj "Antaŭ la tribunalo de la racio". Kompreneble evidentiĝis, ke ili estas "malraciaj". Ankaŭ la lingva dividiteco de la homaro montriĝis tia. La lingva diverseco jam ne plu estas dia puno, sed laŭ Voltaire "unu el la plej grandaj malfeliĉoj de la vivo." [9]

La klopodoj por fari "la racian", "la plej perfektan" lingvon, plifortiĝis. La problemo de la Universala Lingvo fariĝis vaste konata. Krom la oficialaj sciencistoj kaj talentaj amatoroj ankaŭ diletantoj prilaboris diversajn planojn.

En la komencaj jardekoj de la 19‑a jarcento tiu lingvoplanado jam fariĝis kvazaŭ modo, Ekzemple en la panoramo de la tiutempa franca socio, en la Homa Komedio de Balzac, aperas la simpatia figuro de kapitano Jordy, kiu "estis profesoro de malnova militlernejo, li okupiĝis pri la diferencoj de la Eŭropaj lingvoj, kaj studis ankaŭ la [109/110] problemon de la universala.lingvo." (Ursula Mirouet, 1841) [10]

Multaj lingvoprojektoj aperis en tiuj jardekoj. La vaste konatan kulturan demandon evidente konis ankaŭ la grandaj utopiistoj de la 19‑a jarcento. Kiel aperis la problemo en la jaroj 1841‑1843, en la lastal jaroj antaŭ la elpaŝo de la scienca socialismo, ĉe Etienne CABET (Etien Kabe'), François‑Marie‑Charles FOURIER (Fransŭa-Mari‑Ŝarl Furje') kaj Wilhelm WEITLING (Vilhelm Vajtlin')

Cabet la populara kaj senpretenda

"La franca Cabet en sia anglia ekzilo ricevas instigon de la tieaj komunismaj teorioj, kaj reveninte en Francion li fariĝis la plej populara, kvankam la plej senpretenda reprezentanto de la komunismo." [11]

CABET (1788‑1856) en sia fantazia romano Vojaĝo_en Ikarion eksplikis sian opinion pri la venonta komunisma socio. La kaŭzo de lia populariĝo estis lia verkista talento. Laŭ tiu furora romano aperinta en 1841‑1843 la lingvo de la ikaria socio jam estas la Universala Lingvo:

“Ofte oni plendas pri tiu obstaklo, per kiu la malperfekteco kaj diverseco de la lingvoj baras la evoluon de la racio . . . Jen, perfekte simpla, regula kaj racia lingvo, kiun tiel oni skribas, kiel oni parolas kaj tiel oni prononcas, kiel oni skribas, kies ĉiu, el vortradikoj de la minimuma nombro derivata vorto havas perfekte difinitan signifon, kies gramatiko kaj vortaro estas tiel simpla, ke ampleksas ĝia ĉi tiu maldika volumo, kaj kies lernado estas tiel facila, ke iu ajn povas alproprigi ĝin dum 4‑5 monatoj.

— Envere, tiu estas do, mia tiel ege sopirata Universala Lingvo.

— Jes, mi ne dubas, ke ĉiu popolo akceptos tiun pli aŭ malpli frue, au alterne kun la sia, aŭ konekse kun tiu, kaj tiel tiu ĉi ikaria lingvo en iu tago estos la lingvo de la tuta Tero.” [12]

Cabet tute ne zorgas pri la problemoj de la estiĝo de tiu mirinda lingvo. Ĝi estas la lingvo de la komunismo, kaj la tasko de la homaro estas nur akcepti ĝin. Kaj jen, la lingva unueco de la homaro jam efektiviĝis.

Sed CABET, la populara, ne povis rifuzi, "aboli", la naciajn lingvojn, neglekti la lingvon de la leganto. Kiel insisti apud la fincelo, tamen ne malkonsideri la realaĵon? Strange: ĝuste CABET kaj ĝuste pro sia teoria senpretendeco devis alfronti tiun problemon. Kaj jen lia solvo: komence tiu mirinda lingvo verŝajne funkcios "nur" kiel la Internacia Lingvo, kiun oni uzos alterne kun la sia". [110/111]

Fourier, la ĉefpastro de la socialismo

La plej genia utopisma “Aŭguristo”, “la ĉefpastro de la socialismo”, FOURIER (1772‑1837) jam en 1822 eksplikis sian teorion pri la venonta Socio. [13] La tralaborita kaj ampleksigita eldono de lia verko aperis en 1841‑1843, titolita Teorio de la universala unueco. [14] En tiu verko li skizas sian opinion pri la lingva unueco de la homaro.

La Universala Lingvo de Fourier “estas riĉa kaj mirinda lingvaĵo, inda nur por la asociiĝinta homaro, ĉar ĝi enhavas la genion de ĉiu popolo.” [15]

La instruoj de Fourier temas pri tuj, senprokraste efektiviginda falanstro‑socio. Sed Fourier devis konstati, ke la lingvo de la tuj efektiviginda sociordo ankoraŭ mankas. Kvankam jam abundas lingoprojektoj, eĉ unu el ili ne povas lingviĝi. La mirinda, racia lingvo ne ekzistas, restas do la malnovaj, "malraciaj", por la perfekta socio ne konvenaj lingvoj. Fourier renkontas la fakton, ke la homaro ankoraŭ ne kapablas regi la lingvojn, sed la lingvoj regas la homaron. La homaro devas akcepti ilin kiel naturajn fenomenojn, kvankam ili estas kreitaĵoj de la homaro. Temas pri fremdiĝo, kiun la homaro ne povas ĉesigi. Sed ĝuste tiun fakton Fourier ne povis rekoni, konekse kun la tuj efektivigebla komunismo.

Kiel atingi la "regnon de la racio" se la homaro ne povas mastri sian produkton? Fourier devas rifuzi la ĝis tiam fortiĝantan tendencon por krei la Universalan Lingvon surbaze de difinita plano. Laŭ Fourier "la interpopolaj kontaktoj atingos tian aktivecon kaj gradon, ke ili senĉese transprenas de la aliaj vortradikojn kaj frazostrukturojn, ĉiu idiomo transdonos al la ĝenerala lingvo ĉion, kiu ĝuste energia kaj originala estas en ĝi . . . siajn plej precizajn elementojn portante en la komunan lingvon." [15]

Do, laŭ Fourier la Universala Lingvo estiĝos spontane. La okazinta spontana evoluo, kies sekvo estas la fremdiĝo, daŭriĝos, sed ĝia rezulto de nun jam estos la likvido de la fremdiĝo. La vojo al la "regno de la racio" kondukos sen racio.

La detruo de tiu kontraŭdiro jam superis la kapablojn de Fourier, minacante lian tutan utopian koncepton pri la senprokraste realiginda komunismo.Tial li tute neglektis la fakton, ke jam ankaŭ la formiĝo de la naciaj lingvoj ne okazis spontane, kaj la socio pli konscience kaj efike influas ilian evoluon. La homaro kompreneble ankaŭ la internacian lingvouzon devos regi, ĉesigante la ĉiaman adaptiĝon al la spontane estiĝinta praktiko. Ĝuste la superado de la spontaneco signifas veran kulturon. [111/112]

Weitling la genia diletanto

Wilhelm Weitling (1808‑1871) estis la plej granda teoriulo de la utopia, egaliga komunismo. Lia plej grava verko— kiun Marx en 1844 aludis kun la plej granda entuziasmo [16] — estis la Garantiaĵoj de la harmonio kaj libereco aperinta en 1842. [17]

En la ĉapitro Limoj kaj lingvoj la perspektivon de la lingva unueco Weitling motivadas jene:

". . . sekve de la trafiko popolojn kunlinganta jam ne eblas plua ekzisto de la lingvoj kaj landlimoj, kiuj malakcelas la disvastiĝon de la novaj ideoj kaj inventoj. . . . de post la invento de la fervojo fariĝas sentebla la rolo domaĝa kaj malakcela de la menciitaĵoj. . . .Jam la fervojoj atentigas la homojn, ke necesas enkonduki mondlingvon, por ne mencii la perfektigperspektivojn de la aerŝipado." [18]

Same efikas ankaŭ la evoluo de la sciencoj: ". . . la enkonduko de sola lingvo brule necesos por fari progreson sur la kampoj de la sciencoj." [18]

La neceso de la Universala Lingvo—en la 1849‑a tria eldono Weitling jam uzas tiun terminon—ĉi tie jam ne estas ia raciaĵo. La Universala Lingvo jam ne plu estas pia deziro de la aŭguristoj, sed ekonomiaj faktoroj devigas la homaron enkonduki ĝin. Do, ĉi tie la lingva diverseco de la homaro estas determinita historia fenomeno, konekse kun determinita grado de la ekonomia evoluo.

Tiu genia malkovro de Weitling—la historia determiniteco de la lingva diverseco—tamen restis en tre primitiva stadio. Ja temas ne pri la evoluo de la produktofortoj, nur pri la evoluo de ĝiaj du eroj: la fervojoj kaj la aerŝipado, la plej spektaklaj en tiuj jardekoj. Krom tiu simpligo Weitling tute neglektas tiun gravan problemon, ke ŝanĝoj en la lingva sfero ne estas rektaj sekvoj de la ŝanĝoj en la afero de la produktofortoj. La lingva sfero ne dependas senpere de la ekonomiaj faktoroj, kiujn ili efikas plej ofte nur tra labirinto de kulturaj kaj politikaj elementoj.

Krom tiu malkovro la—entute tamen naivaj, utopiaj—instruoj de Weitling funde diferencas de la antaŭaj socialismaj instruoj pro sia proleta karaktero, vidmaniero. Ankaŭ en la ĉapitro Limoj kaj lingvoj manifestiĝas la klasbatala koncepto: “Dum . . . ludante komedion per la libereco, ĝin ni farbas per bunta, nacikolora farbo kaj premas ĝin inter naciajn limojn, dum germanaj sklavoj batalas por la libereco de siaj germanaj mastroj, ni ne meritas la liberecon.” [17]

La primitiva komunismo‑koncepto de Weitling, la klasaj baroj de lia vidmaniero—li fariĝis tajlorhelpisto en la disfalanta gildosistemo—, ebligis al li prezenti entute nur utopiajn instruojn, kiel ajn geniajn [112/113] penserojn li havis. Ankaŭ la gravaj mankoj de lia klereco malhelpis lin. Tio klare montriĝis en la lingva demando.

Weitling klopodis prilabori la bazajn trajtojn de la estonta Universala Lingvo, sed tiu entrepreno jam komplete superis lialn kapablojn. Ni scias pri lia neeldonita, perdita verko Ĝenerala pens‑ kaj lingvokonoj kun la bazaj trajtoj de Universala Lingvo de la homaro, ke ĝi krom kelkaj raciaj elementoj plenas je naivaj, primitivaj pensoj. Ekzemple li proponis, ke la dativon, kiel aristokratan inventaĵon,oni devas aboli. [18]

Pri lia diletanta lingvoprojekto faris Engels la ironian rimarkon: “Malŝanco de Weitling estas, ke li ne scipovas la persan lingvon, ĉar tiu estus por li la langue universelle toute trouvée [la tute preta Universala Lingvo], ĉar laŭ mia scio ĝi estas la sola lingvo, en kiu ne diferencas al mi kaj min, ĉar la dativo kaj la akuzativo adekvatas.” [19]

La etburĝaj socialistoj kaj la Universala Lingvo

En la 50‑aj jaroj de la 19‑a jarcento jam la etburĝaj socialismaj tendencoj regis en la rapide kreskanta laborista movado, kaj inter ili la plej karakteriza kaj forta estis la prudonismo. La prudonistoj ŝajne akceptis la formadon de nova, socialisma sociordo kiel celon, siamaniere konfrontiĝis al la kapitalismo, direktis la atenton de la laboristaro al la socialismo, justa sociordo, senigita de la antinomioj kapitalismaj, anstataŭiginda la kapitalismon.

Sed iliaj ekonomiaj kaj politikaj postuloj ne tuŝis la esencon de la kapitalismo. Iliaj batalrimedoj ne taŭgis por ĉesigi la regadon de la burĝaro. Ilia ofta babilaĉo pri socialismo fakte kaŝis ilian revon: ne proletiĝi, resti etburĝo kaj krei iel socion regatan de la tutegalaj etburĝoj. Konklude, ili detiris la laboristan klason de la konsekvenca klasbatalo, do ili fariĝis reakciaj.

Sekve de ĉio ĉi la evoluanta laborista movado devis ilin flankenpuŝi. Tio okazis kaj esence ankaŭ finiĝis en la 60‑aj jaroj.

Malgraŭ la ĉefaj trajtoj de la prudonismaj instruoj kaj movado ili havis ankaŭ efektivigeblajn, utilajn erojn por la marksismo kaj por la revolucia laborista movado (ekzemple la utiligon de la kooperadoj), kaj ili ne hezitis transpreni tiujn. Krome la prudonistaro mem, tute ne estis reakciula amaso, kaj tute ne estis unueca.

Konekse kun iliaj nebulaj imagoj pri socialismo ili deziris la unuiĝon de la homaro. Laŭ la kutima etburĝa sinteno ili deziris efektivigi siajn imagojn tuj—aŭ [113/114] rezignis je ili. Kelkaj el ili pro sia hastemo, ne konsideris eĉ la lingvan problemon, sed pli multaj opiniis, ke antaŭe oni devus krei Universalan Lingvon, kiu forpuŝos, anstataŭos la naciajn.

Ni emfazas, ke tute ne temis pri la Internacia Lingvo, kiu apud la ekzistantaj naciaj estus la ilo de la internacia komunikado ankorau longe, ja ili ankaŭ la naciojn deziris tuj "aboli".

Jam DREZEN [19] atentigis, ke la kongresoj de la I‑a Internacio en 1866 kaj en 1867 rezolucie apogis la ideon de la Universala Lingvo: "Oni tuŝis la problemon kun granda atento kaj kun plena konscio pri ĝia graveco por la laborista klaso." Laŭ DREZEN temis "principa kaj teoria akcepto de la ideo de universala lingvo".

Per plia kontribuo I. IVANOV [20] klopodis pli ĝuste taksi la de post DREZEN ofte aluditajn rezoluciojn. Li taksis la rezoluciojn negative:

"— l. La rezolucioj pri Univčrsala Lingvo estis frukto de penadoj de Prudonistoj.

— 2. Ili estis akceptitaj kontraŭ la intencoj de K. Marks. La konsekvencoj evoluis rapide. Post la Brusela Kongreso (1868), la Ĝenerala Konsilio komisiis K. Marks kompili la broŝuron kun la plej gravaj rezolucioj de la kongresoj. La broŝuro aperis en 1869 (The international working men's association. Resolutions of the Congress of Geneva 1866 and the Congress of Brussels 1868. London 1868.), ĝi ne entenis rezolucion pri Universala Lingvo. Dum la Haga Kongreso (1869), Guillaume kaj kelkaj aliaj personoj estis eksigitaj el la Internacio kiel Prudonistoj. Tiuj faktoj firmigas la du ĉi‑suprajn konkludojn."

Nek la prezento de DREZEN, nek tiu de IVANOV ŝajnas al ni akcepteblaj. Tial ni klopodas trarigardi la cirkonstancojn kaj detalojn de ilia akcepto.

Marx kaj Proudhon

En la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj la projektoj kaj proponoj pri la Universala Lingvo multiĝis plu, nur la mondo ne deziris unuversaliĝi, eĉ akriĝis la naciaj kaj klasaj bataloj.

La laborista klaso komencis organiziĝi internaciskale. En la I‑a Internacio (1864‑1876) la scienca socialismo batalis kontraŭ la etburĝaj tendencoj. Plej aktive la prudonistoj klopodis akceptigi siajn ideojn, kaj komence ili estis majoritataj. En la jaroj 1864‑1868 la Ĉefkonsilio—gvidate de Marx—cirkonspektege, kongreson post kongreso luktis por la disvastiĝo de la scienca socialismo kontraŭ la ceteraj, ĉefe prudonismaj teorioj. [114/115]

En tiu situacio Marx trastudis la tutan verkaron de Pierre Joseph PROUDHON (Pjer Jozef Prudon) (1809‑1865), kaj kritike analizis ĝin. Nur dum tiu laboro li priatentis la studon de Proudhon pri la Universala Lingvo. Ĝi aperis tre frue, en 1837, antaŭ la politikaj verkoj de la aŭtoro. Marx atente studis ĝin, sed ne reagis publike..Nur en sia letero‑artikolo verkita okaze de la morto de Proudhon, je la peto de Johann Baptist.Schweitzer (Ŝŭajcer), la eldonisto kaj ĉefredaktoro de "Sozialdemokrat", ni trovas mallongan mencion pri ĝi. Tiu konciza frazo estas trafa recenze:

“Lia laboraĵo de lernanto pri la 'Langue universelle' montras, kiel senceremonie li kuraĝas sin ĵeti al la problemoj, por kies solvo mankas al li eĉ la bazaj konoj.” [22]

Marx do prenas sian pozicion nek kontraŭ, nek por la Universala Lingvo, sed kontraŭ diletanta studo prudona, kiun fuŝaĵon li senceremonie rifuzas.

Pri la futuro de la naciaj lingvoj

Ankaŭ la ĉefkonsilio fariĝis tereno de batalo kontraŭ la prudonismo. Dum la kunsido 1866-06‑19 oni diskutis pri la nacia demando. Marx en sia letero al Engels jene interpretas la esencon de la diskuto:

“. . . La deputitoj ‘juna Francio’ (ne laboristoj) elpaŝis kun tio, ke ĉia nacieco kaj ankaŭ la nacioj mem ‘arkaikaj antaŭjuĝoj’ estas. . . . Ĉion oni ensolvu en malgrandajn ‘grupojn’  aŭ ‘komunumojn’, kiuj denove ‘unuiĝon’ (‘Verein’) formas, sed ne ŝtaton. Kaj ĉi tiu ‘individuigo’ de la homaro kaj la konforma 'mutualismo' (reciproka interhelpo) okazas tiel, ke la historio en ĉiu alia lando devas ĉesi kaj la tutmondo devas atendi, ĝis la francoj maturiĝos por fari socian revolucion. Baldaŭ tiam ili plenumados antaŭ ni ĉi tiun eksperimenton, kaj la pluaj partoj de la mondo, obsedite de la forto de ilia ekzemplo, faros la saman. Akurate, kiel Fourier pretendis de sia modelfalanstero. Cetere tiuj, kiuj la 'socian' demandon parigas kun la 'superstiĉoj' de la malnova mondo, estas senescepte reakciuloj.

La angloj ridegis, kiam mi komencis mian paroladon per tio, ke nia amiko Lafargue kaj la aliaj, kiuj abolis la naciecon, ‘france’, do en tiu lingvo komunikiĝis al ni, kiun la 9/10 de la aŭskultantaro ne komprenis. Pluo mi aludis, ke Lafargue, ne konsciante ĉi tiun, la negacion de la nacieco komprenas tiel, ke la franca modelnacio englutos ilin.” [23]

Marx do la ĉesigon de la lingva diverseco per universaligita nacia lingvo juĝis neefektivigebla, ĝian prezentitan manieron reakcia. [115/116]

La Ĝeneva Kongreso (1866)

Post du monatoj de la menciita diskuto en la Ĉefkonsilio okazis la Unua Kongreso de la Internacia Laboristasocio en Ĝenevo, 1866‑09‑3/8, la unua vere granda batalo kontraŭ la prudonistoj. En la fino de aŭgusto Marx kompilis la Instrukcioj por la delegitoj de la Provizora Centra Komitato. Diversaj demandoj, [24] kiu entenis naŭ intencitajn tagordopunktojn, senescepte pri la ĉefaj aktualaj politikaj demandoj. Plendo de IVANOV, ke estas nenia mencio pri Universala Lingvo, estas senbaza, ja la problemo de la Universala Lingvo estis nek aktuala, nek politika. Do: kompreneble ĝi mankis el la instrukcioj.

Marx celis la ĉefan baton kontraŭ la prudonistoj, kiuj precipe en la franca laborista movado domaĝegis. Dum la kongreso ili elpaŝgis kun tute reakcia, etburĝa programo, kiun Marx resumas jene:

“Ili malrespektas . . . ĉian koncentriĝitan socian movadon, do la tian, kiu ankaŭ per politikaj rimedoj (kiel ekz. per la leĝa malaltigo de la labortempo) povas atingi rezulton: kun la preteksto de la libereco, kaj la kontraŭ-registareco aŭ kontraŭ‑aŭtoritata individuismo—ĉi tiuj sinjoroj, kiuj dum 16 jaroj silente toleris kaj toleras la plej mizeran tiranecon!—efektive la plej vulgaran burĝan mastrumadon predikas, nur ĵus en la formo idealigita pere de Proudhon.” [25]

Kaj la kongreso post akra diskuto akceptis la rezoluciojn, proponitajn de Marx. Dum la kongreso evidentiĝis, ke inter la prudonistoj komencas formiĝi maldekstra alo, kiu tendencas al la vojo de revolucia amasbatalo.

IVANOV citas el la raporto de J. CARD (Kard) [26], laŭ kiu la demando pri Universala Lingvo aperis konekse kun la memuaro de M. Leneveux (Leneve') pri simpligo de la ortografio de l’franca lingvo. Kaj la kongreso decidis jene:

"La kongreso simpatias al tiuj societoj kaj al apartaj homoj, kiuj laboras je simpligo de l’franca ortografio por faciligi ĝian lernadon al tiuj homoj, kiuj ne posedas tempon sufiĉan por lernado, kaj ĝi aprobas tiujn homojn, kiuj penas verki Universalan Lingvon por firmigi la integradon de homoj de diversaj nacioj kaj fari ilin plej fruktodonaj por la feliĉo de la homoj." [26]

Ni scias nur, ke la demando estis prezentita antaŭ la kongreson ekster la intencoj de Marx, ja la menciitaj naŭ punktoj ne enhavis ĝin. Sed la akcepto de la rezolucio pri tiu demando estis nek kontraŭ, nek laŭ la intencoj de Marx, kiu tute ne ĉeestis la kongreson, kaj pri tiu tagordopunkto li informiĝis nur post la kongreso.

Sed eĉ sen Marx ni povas konstati, ke internacia laborista asocio, kaj ĝia kongreso ne estas kompetenta [116/117] forumo por la franca ortografio—eĉ se tiun demandon oni parigas kun la neaktuala kaj nepolitika problemo de la ideo de la Universala Lingvo.

La Lozana Kongreso (1867)

Jam ĉirkaŭ la preparo de la Lozana Kongreso (1867‑09‑2/8) akregiĝis la batalo. La Ĉefkonsilio 1867‑08‑23 decidis, ke projekton de la rezolucioj por la kongreso rajtas prepari nur la Ĉefkonsilio mem. Marx atentigis, ke la prudonistoj verŝajne provos igi la kongreson fariĝi diskutklubo, por dissplitigi la atenton de la deputitoj, por forrabi ilian tempon. Tial oni enmetis en la tagordon nur la du plej aktualajn demandojn:

1. Kiaj politikaj rimedoj necesas, por ke la Internacio fariĝu la centro de la batalo por la liberigo de la proletaro?

2. Kiel decidi pri la demando de la laboristkredito?

Marx (1867‑08‑20) subskribis la raporton laŭtlegotan dum la kongreso, pri la agado de la Ĉefkonsilio en la jaroj 1866‑1867, kaj donis instrukciojn al la delegitoj, ke ili subtenu nur soci‑politikajn rezoluciojn. Ivanov plendas, ke la raporto entenas nenian mencion pri la Universala Lingvo. Kial ĝi devus enhavi ion pri ĝi?

La konjekto de Marx efektiviĝis. Francaj kaj svisaj prudonistoj klopodis meti en la tagordon la plej diversajn demandojn. Unu el iliaj sukcesoj estis, ke la bakuninista James Guillaume (Gijom'), svisa instruisto, povis raporti pri la malfacilaĵoj de la franca ortografio. Denove la franca ortografio! Verŝajne tiu prudonista paŝo estis nur taktiko por akiri la voĉojn de kelkaj bakuninistoj ĉe aliaj rezolucioj.

La kongreso pridiskutis la "fonografion" de Guillaume, eĉ sendis komisionon por la preparo de la rezolucio. La deputito Alfred A. Walton (Ŭolton), prezidanto de la angla Nacia Reformasocio—tre progresema—, proponis kompletigi la rezolucion per la vortoj "Universala Lingvo". Fine la kongreso principe aprobis la ideojn de Guillaume, kaj la koncerna frazo de la rezolucio tekstas jene:

“La Kongreso konsideras, ke universala lingvo kaj reforma, de la ortografio estus bona afero por ĉiuj kaj forte kontribuus al la unueco de la popoloj kaj al,la frateco inter la nacioj.” [27]

Mi ne povis atingi la originalan francan tekston de la rezoluclo, tial mi deyas mencii, ke Ernst Drezen tradukis ĝin iom malsame, kaj el alia fonto [28]:

"La kongreso opinias, ke universala lingvo kaj reformo de ortografio estus komuna bonfaro kaj treege akcelus la unuiĝon kaj fratecon de la popoloj." [l] [117/118]

Ĉu tiel, ĉu tiel ĉi, ili absolute ne estis politikaj problemoj de la internacia laborista movado, ili ne konvenis al la kongreso. Sed evidentas ankaŭ tio, ke Marx tute ne estis por aŭ kontraŭ reformo de la franca ortografio, aŭ la ideo de la Universala Lingvo.

La Brusela Kongreso (1868)

La Brusela Kongreso 1868‑09‑8/13 jam rezolucio konstatis la malfortiĝon de la dekstra alo de la prudonistaro, kiu fakto respegulis la maldekstriĝon de la amasoj en Francio. La prudonistoj jam ne sukcesis modifi la tagordon intencitan de la Ĉefkonsilio.

Post la kongreso, 1868‑11‑03, la Ĉefkonsilio komisiis Marx por kompili la anglan tradukon de la plej gravaj rezolucioj akceptitaj dum la kongresoj ĝeneva kaj brusela. La broŝuro aperis (vidu la enkondukon el la artikolo de Ivanov), sed ĝi ne ampleksis la rezolucion pri la Universala Lingvo—plendas Ivanov. Kial ĝi devus ampleksi tiun rezolucion? Ne nur Marx, sed verŝajne granda parto de la voĉdonintoj "por" ne konsideris ĝin la plej grava.

La Haga Kongreso (1872)

La Haga Kongreso, kiu okazis nur en 1872—kaj ne en 1869, kiel Ivanov diras—envere eksigis James Guillaume (1844‑1916), kiu estis bakuninisto, ne prudonisto, kaj, tute ne pro lia iama "fonografia" raporto, sed tute politika, la Asocion diseriga agado. Cetere li dum la unua mondmilito fariĝis socialŝovinisto.

La prudonistoj jam sekve de la bruselaj teoriaj rezolucioj disiĝis. La maldekstra alo, la t.n. "kolektivaj prudonistoj", kiuj akceptis la ideon ŝanĝi la produktilojn al kolektiva proprieto, ankoraŭ grave rolis en la franca laborista movado: kaj dum la Pariza Komunumo, kaj poste. Paul Lafargue kun Jules Guesde en 1879 fondis la marksisman Francan Laboristpartion, kaj li fariĝis unu el la plej talentaj marksistoj.

Dume la dekstraj, la t.n. ortodoksaj prudonistoj, la ĝisostaj etburĝoj tute malaperis el la politika scenejo, kaj iliaj ortografiaj kaj universallingvaj klopodoj forgesiĝis.

Kelkaj konkludoj

Kaj renesancaj kaj 19‑jarcentaj utopiistaj socialistoj okupiĝis pri la ideo de la Universala Lingvo, kiel lingvo de la estonta komunisma socio. Speciale la teorio de [118/119] Weitling enhavas plurajn rimarkindajn, valorajn elementojn, sed eĉ ĝi ne superas la nivelon de la utopioj.

Etburĝaj socialistoj ligis la ideon de la Universala Lingvo al siaj sensciencaj, reakciaj socipolitikaj instruoj, al sia kongresa taktiko kaj al la ortografiaj problemoj de la franca lingvo. Sekve de la venko de la scienca socialismo tiu nebula etburĝa problemaro malaperis el la laborista movado.

Kompare kun kelkaj geniaj suspektoj de la utopiistoj, la etburĝaj socialistoj sur la teoria tereno alportis nenion novan.

Marx kaj Engels dum siaj agadoj en la X‑a Internacio koncentris siajn atentojn al la ĉefaj politikaj problemoj, levis siajn voĉojn nek por nek kontraŭ la ideo de la Universala Lingvo.

Marx kaj Engels pri la futuro de la lingvoj

La cititaj sporadaj prilingvaj mencioj de Marx kaj Engels sendube estas atentindaj, sed tamen ili estas nur mencioj, kaj ne scienca teorio.

Multe pli gravan signifon, havas ilia mencio pri la lingvo en la Germana Ideologio, unue publikigita nur en 1932,

“La natura kreskiteco de lingvo cetere estas nuligita en ĉiu alia plenevoluinta lingvo, parte pro la historio de la lingva evoluo el ekzistinta materialo kiel ĉe romanaj kaj ĝermanaj lingvoj, parte pro la interkruciĝo kaj intermiksiĝo de nacioj kiel ĉe la angla,.parte pro koncentriĝo de dialektoj en nacio, baziĝanta je ekonomia kaj politika koncentriĝo.

Ke la individuoj prenos siavice komplete ankau tiun produkton de sia specio sub sian kontrolon, komprenigas per si mem.” [29]

Do, koncerne la eetontan lingvouzon de la homaro nur unu aferon ni konas certe: la homaro prenos ĝin sub sian kontrolon. Tiu signifas, ke oni devas elimini la spontanecon kaj anstataŭigi ĝin per konscia agado, ke la socio, anstataŭ akomodiĝo al la lingvouzo, ekregos ĝin.

Ĝis nun restis solvinda tasko de la scienca socialismo: la homaro kiel ekregos la lingvouzon, kiel ĝi eliminos la fremdiĝon ankaŭ en tiu sfero de la socia agado?

* MSZMP Csongrád megyei Bizottság Oktatási Igazgatósága

N O T O J

1  Ernst DREZEN: Historio de la mondolingvo, Tri jarcentoj da serĉado. 3‑a eld. Oosaka: Pirato, 1967. p. 27‑31, 97.  [119/120]

2  James KNOWLSON: Universal language schemes in England and France 1600‑1800. Toronto ‑ Buffalo: University of Toronto Press, 1975.

3  KELEMEN János: A nyelvfilozófia kérdései Descartes‑t6l Rousseau‑ig. Budapest: Kossuth‑Akadémiai, 1977. p. 39‑43.

4  MORUS: Utópia. Budapest, Magyar Helikon, 1963. p. 46, 70.

5  Tommasso CAMPANELLA: A Napváros. Budapest: Gondolat, 1959. p. 58, 65.

6  Thomae CAMPANELLAE: Styl. Ord. Praed. Phylosophiae Rationalis. Partes Quinque... Parisiis, Apud Johannem Du Bray, via Jacobea, Sub Spicis Maturis 1638. Ĝi ampleksas plurajn verkojn. La parto Philosophia Grammatica koncernas nian temon.

7  Aleksander SWIETOCHOWSKI: Utopie w rezwoju historycznym. Warszawa ‑ Kraków: Gebethnera i Wolffa, Gebethner i spólka, 1910, p . 79‑83.

8  Denis VAIRASSE: L’ historie des Sévarambes, peuples qui habitent une Partie du troisiéme continent communément appellé la Terre Australe. Contenanant un compte exact du gouvernement, des moeurs, de la religion et du langage de cette nation jusques aujourd'hui inconnue aux peuples de l'Europe. Paris 1677‑1679.

9  Noto 1. p. 145.

10  Honoré de BALZAC: Emberi színjáték. 3. Budapest: Magyar Helikon, 1963. p. 306.

11  MARX‑ENGELS Mǘvei. 2. Budapest: Kossuth, 1958. p. 130.

12  M. CABET: Voyage en Icarie. Paris: Au Bureau du Populaire, 1845. p. 2.

13  Charles FOURIER: Théorie des quatre mouvements et des destinées générales. Paris 1822.

14  Charles FOURIER: Théorie de l' unité universelle. 1‑4. Paris 1841‑1843.

15  P. E. STOJAN: Bibliografio de la Internacia Lingvo. Genčve: Universala Esperanto‑Asocio. p. 145 ‑ Franclingva citaĵo.

16  MARX‑ENGELS Mǘvei. 1. Budapest: Kossuth, 1957. p. 404. "Kritikai széljegyzetek 'egy porosz' cikkéhez".

17  Wilhelm WEITLING: Garantien der Harmonie und Freiheit. Berlin: Akademie, 1955, p. 99‑100.

18  Wilhelm WEITLING: Allgemeine Denk‑ und Sprachlehre nebst Grundzügen einer Universal‑Sprache der Menscheit. = Marx‑Engels Werke. 28. Berlin: Dietz, 1963. p. 696. [120/121]

19  MARX‑ENGELS Werke. 28. Berlin: Dietz, 1963. p. 696.

20  J. IVANOV: Detaloj pri la lingvaj rezolucioj de la I‑a kaj II‑a kongresoj de la I‑a Internacio. = Paco. Oficiala Organo de Mondpaca Esperantista Movado. Ĉeĥoslavaka eldono. (Praha). 1970‑9‑10/ sep‑okt). p. 8.

21  Pierre‑Joseph Proudhon: Essai de grammaire générale. = En: Nivolas-Sylvestre BERGIER: Les éléments primitifs des langues. Besançon 1837.

22  MARX‑ENGELS Mǘvei. 16. Budapest: Kossuth, 1964. p. 22. ‑ Letero al Schweitzer, London, 1865‑01‑24.

23  MARX‑ENGELS: Válogatott levelek. 1843‑1895. Budapest: Szikra, 1950. pp. 206‑207. ‑ Marx al Engels 1866‑06-20.

24  MARX‑ENGELS Mǘvei. 16. Budapest: Kossuth, 1964. p. 171‑179.

25  MARX‑ENGELS: Válogatott levelek. 1843‑1895. Budapest: Szikra, 1950. p. 213. ‑ Marx al Kugelmann, London 1866‑10‑09.

26  La premičre internationale (recueil de documents publiés sous la direction de Jacques Freymont), Tome I. Genčve 1962. Publication de l' Institut universitaire des hautes études internationales. Nr. 39.

27  Citas IVANOV esperante. Vidu noton 2. Fontoj: Procésverbaux du Congres de l’Assotiation internationale des travailleurs réunis ŕ Lausanne 2‑8 Sept. 1867. La Chaux‑de‑Fonds 1867. ‑ Rapparts lus au Congrčs ouvrier réuni du 2 au 8 Sept. ŕ Lausanne. La Chauxde‑Fonds 1867.

28  James GUILLAUME: L’Internationale. vol. I. Paris 1905. p. 36. = Noto 1.

29  MARX‑ENGELS Mǘvei.  3. köt. Budapest, Kossuth, 1960. p. 420. = Karl MARX ‑ Friedrich ENGELS: Die deutsche Ideologie. Berlin: Dietz. 1960. p. 448.


FONTO: Ràtkai, Arpad.  “Fruaj Socialismaj Konceptoj pri la Lingva Futuro de la Homaro,” en Miscellanea Interlinguistica, redaktis István Szerdahelyi (Budapest: Tankönyvkiadó, 1980), p. 107-121.


La Hungara Modelo en Interlingvistiko: Post la unua mondmilito de István Szerdahelyi

Mondlingvo de Mór Jókai” de Tivia

Volapuka Lando en Siberio
(Pri "Csalavér" de Mór Jókai)

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Esperanto-Gvidilo (kun interlingvistiko)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 16 September 2009

Site ©1999-2012 Ralph Dumain