Hungara Vivo

XV. jaro 1975. 4-a numero

Numero pri Mór Jókai

ENHAVO
  
Zsuzsa Varga‑Haszonits: Mór Jókai
1
Emil Kolozsvári‑Grandpierre: La Jókai-kometo — Tr. Ervin Fenyvesi    
2
Endre Ady pri Jókai — Tr. Istvan Lászlo 
3
VHZS: Varia paĝo pri Jókai 
4
Tivia: Mondlingvo de Mór Jókai 
5
‑jes: Volapuka lando en Siberio
6
Mór Jókai: La aĥemenidiono — Tr. Lajos Tárkony 
7
P. Balkányi: La humuro de Jókai
10
Sz. Bálint: Panoramo
12
András Sugár: Ĉe komenco de nova, rapida prospero
14
Lajos Kassák: Laborist‑portreto Tr. K. Kalocsay
16
M. Gergely: 1945‑1975
16
D‑ro Ferenc László: Rapidritme evoluas la akvoprovizado de la hungaraj vilaĝoj
18
Portreto pri L. Lesznai  
24
  
[. . . . . .] 
[32 p.]


Mór Jókai

Se vi, eksterlandano, demandas hungarojn pri Mór Jókai, ĉiuj konos lin; kaj se vi petas, ke hungaro diru al vi unu solan frazon pri li, la frazo certe estos: “Ĉu Jókai? Li estas ja nia granda romantika fabelisto.”

Tiu difino nepre pravas—kiel pravas ĉiuj difinoj popularaj, vaste konataj—, tamen preterlasas multajn konsiderindaĵojn, kaj ne inkluzivas, ĉar ĝi ne povas inkluzivi, aliajn gravajn difineblaĵojn.

Pri Jókai ankaŭ eksterlando rajtus esti intervjuata: nia romanisto ja mondfamas, liaj verkoj aperadis amase en tradukaĵoj. Ĉiu granda nacia lingvo, sekve ĉiu nacio parolanta en tutmonde konata lingvo, havas jam sian propran Mór-on Jókai; nia “fabelisto” fariĝis ĉies trezoro. Kiakaŭze oni legas kaj ŝatas liajn verkojn krom la hungarlingva komunumo, tion ni, hungaroj, ne povas scii, nur konjekti. Sed la demando: kial la hungaroj ŝatas lin, kaj kial elstaras Jókai el la kelkdeko da pasintjarcentaj romanistoj, novelistoj—, estas bone respondebla.

Legante lin, ni fariĝas vojaĝantoj, vagantaj en miraklaj, sonĝoplenaj landoj, regionoj; ni travivas situaciojn, kiuj al ni neniam estus traviveblaj en la vivo; ni ekkonas heroojn kaj satanojn, la variecon de la homaj karekteroj eblaj, ekzistantaj; do, ni ĝuas la kreivan potencon de io, kio estas plene kaj nure homa: la fantazio.

Sed ne kredu, ke tiuj landoj, vivsituacioj kaj homoj ne veras. La mondo, de Jókai ne estas lia propra, sed tiu de la lastjarcenta Hungario. Li klopodis kaj sukcesis romane speguli ĉion, kion li spertis dum sia longa, produktiva vivo, miksante la objektive bezonatan realismon kun solvoj kaj metodoj romantikaj, direktate de la tiuepokaj literaturaj tendencoj, kaj direktate de sia propra romantikema karaktero. Tamen, li ne nur simbolis, sed prefere malkovris la realaĵon, la poezion de la ĉiutaga vivo; li ekvidis, ke la varieco kaj multkoloreco ne estas ekskluziva propraĵo de historiaj epokoj kaj de malproksimaj, ekzotikaj landoj, sed ankaŭ nia ŝajne griza vivo havas belaĵojn videblajn nur per esploremaj, ĉiosciemaj okuloj.

Kvankam riĉa je personaj eventoj, la vivo de Mór Jókai estis tute simpla, kiel la vivo de idealisme honoraj homoj: antaŭ li neniam malheliĝis la stelo lin gvidanta: la nacia sendependeco kaj la tughomara progreso. Li komencis konsciiĝi en la antaŭrevoluciaj tempoj, batalante apud Petöfi, nia granda poeto, por la “juna Hungario”, kaj kiel maljunulo li devis jam orientiĝi en la jarcentkomenca kapitalismo. Intere pasis jardekoj en senĉesa verkado—nia heredajo estas pli ol cent volumoj—, la cirkonstancoj ŝanĝiĝis, sed ne la konvinkiĝo. Nia verkisto ĝismorte firme kredis je la feliĉa estonto de sia nacio, de la homaro. Lia arto estas universala. Tiaspecaj resumistoj ĝenerale naskiĝas ĉe la sojlo de novaj epokoj, de novaj socisistemoj: ni pensu nur pri Dante, pri Goethe. Kun Jókai epike eksonas la formiĝanta nova Hungario, li kreas por la hungara romano la modernan, vastan legantaron.

Nova, sendependa lando, nova, libera popolo, nova, klera homaro: jen la granda sonĝo de Jókai. Tiaj idealoj kondukas lian krean metodon; lia arto baziĝas kaj sur faktoj, kaj sur fantaziaĵoj. Vivante en la seka hodiaŭo, li eksentis ankaŭ ties poezion. Kiun ajn el liaj romanoj ni legas, nin kaptas la senfina, forta lirikeco, de sub kies potenco ankaŭ Jókai mem ne povas sin liberigi. Pro tio, kelkfoje, la romanfluo transverŝiĝas, forlasante la pli rektan, celkonvenan vojon—, tamen, tion rimarkas nur la objektivema kritikisto; la leganto lasas sin reviĝi per nia “fabelanta avo”.

Mór Jókai ĝis nun restis la plej populara hungara romanverkisto. Li apertis niajn okulojn, por ke ni pli bone, perfantazie ĉirkaŭrigardu en la mondo. Lia loko en la hungara literaturo estas certa; li preparis la vojon por siaj sekvontoj, novigante, modernigante, perfekte ellaborante la ĝis tiam balbutantan hungaran romanarton.

Zsuzsa VARGA-HASZONITS


FONTO: Varga‑Haszonits, Zsuzsa. “Mór Jókai,” kun enhavtabelo (parta), Hungara Vivo, XV, jaro 1975, 4-a numero, p. 1.


Mondlingvo de Mór Jókai” de Tivia

Volapuka Lando en Siberio
(Pri "Csalavér" de Mór Jókai)

Pri Mór Jókai & planlingvoj de Árpád Ràtkai

La Humuro de Jókai” de Pál Balkányi / Mór Jókai

Kiun el la Sep” de Mór Jókai

“Flava Rozo” & Kálmán Kalocsay de Éva BENICKÁ

Jókai’s Popularity in Victorian England” by Lóránt Czigány

Lukács in Moscow: RAPP, Mór Jókai, Socialist Realism

The Tragedy of Man by Imre Madách, translated by George Szirtes
Scene 13

La Hungara Modelo en Interlingvistiko: Post la unua mondmilito de István Szerdahelyi

"Fruaj Socialismaj Konceptoj pri la Lingva Futuro de la Homaro" de Árpad Ràtkai

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Sándor Szathmári (1897–1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Mór Jókai @ Ĝirafo

Sándor Szathmári @ Ĝirafo

Mór Jókai - Vikipedio

Jókai Mór (Esperanto: biografio @ Babelmatrix)

La du salikoj de Nagyenyed
de Mór Jókai, tradukis Jozefo Horváth

La nova bienulo
(Az új földesúr Eszperantó nyelven)
de Mór Jókai

En la angla / In English:

Mór Jókai - Wikipedia, the free encyclopedia

Jókai, Mór (Encyclopedia of Science Fiction)

JÓKAI Mór: The Novel of Next Century (1872 - 1874): Foreword

The Novel of Next Century
(Translated excerpts and chapter by chapter notes on Jókai Mór's early Science Fiction novel)

Mór Jókai (1825-1904) | The Online Books Page

Jókai, Mór, 1825-1904: Project Gutenberg

Chapter XIII: National Escapism: Jókai
(in A History of Hungarian Literature From the Earliest Times to the mid-1970's)
by Lóránt Czigány

En la hungara / In Hungarian:

Jókai Mór: A jövo század regénye
(The Novel of Next Century)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 11 June 2012
Links added 16 Nov 2013,
5-7 Apr 2016, 11 Dec 2018

Site ©1999-2018 Ralph Dumain