Árpád Ràtkai

Pri Mór Jókai & planlingvoj


La saman penson ni trovas ankaŭ en la novelo Elmigru! verkita en 1856 de la plej populara hungara romanverkisto, Mór Jókai (1825-1904). “Ĉi tie ne estas nacioj, ne estas germano, hungaro, franco, ĉiuj popoloj estas fratoj. — Tamen oni komunikadas en iu lingvo? — Nun ankoraŭ ĉiu parolas en la propra lingvo, diris la civitano ĝemante, kaj tio estas malbeno por la homaro, kio obstaklas la homogenecon, sed venos helpo, granda geniulo ĵus prilaboras mondlingvon, kiun ĉiu nacio same komprenas, kaj poste ne estos diferenco inter homo kaj homo.” (JÓKAI 1856:29)

En la mondo de Jókai “ne estas nacioj”, tamen, tiun lingvon “ĉiu nacio komprenos”. Jam tute ne temas pri filozofia perfekteco, sed la “mondlingvo” servas la ĉiutagan praktikon. Tio respegulas la ĝeneralan intereson, en la mezo de la jarcento, kiu ne filozofian, sed praktikajn problemojn intencis solvi. Tamen, ankoraŭ ne temis pri Intemacia Lingvo.

*     *     *

Ankaű Romano de la venonta jarcento de Jókai verkita en 1872-1874, atestas pri tio, ke la socio jam rezignis pri la granda revo de la homaro. “Se la mondo ĝis nun ne atingis tion, ke la homoj parolu en la sama lingvo, ekde nun jam en [‘ne’?—RD] atingos. Ĉiu vivkapabla nacio klopodas evoluigi sian literaturon, sekve tiel transformiĝas la nacioj, kiel rigidiĝo de fluidoj; la fluidaĵojn oni povis miksi al unuiĝo, sed kiu unuigas kristalojn al alia kristalo?

Sed anstataŭ tiu [sola lingvo] estiĝas la ideogramoj de la “mondoskribo”, kiujn la negocmondo en la tuta Tero konsideras la propra, kaj la komunan skribon ĉiu legas ŝajne facile en sia propra lingvo. . .” Li ankaŭ prezentis kelkpaĝe tiun pazigrafion. (JÓKAI 1874:32-37)

*     *     *

Tabelo: Lingvoplanado en Hungario, laŭ duonjarcentoj

lingvoplano, rekomendita lingvo jaro aŭtoro, iniciatinto
 
Universala Lingvo 1772 Kalmár György
la hungara 1790 Decsi Sámuel
 
Elementare Universale 1813 Kyss Sándor
Uniwersalis Lingua 1820 Gáti István
Lingua Universalis 1821 Réthy András
la hungara 1838 Sasku Károly
 
pazigrafio 1859 Moses Paič
pazigrafio 1874 Jókai Mór
Pantographia 1877 Kovácsházi István
Volapuko aperas en Hungarlo   1879 Bauer/Bánfi György
la latina 1886 Fazekas József
Panstenographia 1886 Dohnányi Frigyes
internacia trafiklingvo 1886 Méhner Vilmos
la klasika-greka  1888 Télfy Iván
Spelin 1888 Juraj Bauer
katolika lingvo 1890 Liptay Albert
Hómapar 1891 Fazekas József
Esperanto aperas en Hungario 1897 Bálint Gábor
 
Adamitic 1902 Velics Antal
Nova Latina  1917 Koleszár Andor
la novIatina  1941 Wagner József
 
Romanid 1956 Magyar Zoltán

JÓKAI Mór (1856): Árnyképek. 3. kiad. Pest: Heckenast, 1873. Fa [Fajszi-gyűjtemény, Budapest] 5978 ‑ Ombrobildoj

— (l874): A jövő század. regénye. 2. Bp.: Akadémiai, 1981— Romano de la sekvonta jarcento. —  Vidu ankoraŭ: Mondlingvo de Mór Jókai. Hungara Vivo 15 (1975): 4-5.

FONTO: Ràtkai, Árpád. “Lingvoplanado en Hungario,” en Memorlibro: kolekto de la prelegoj dum la solena internacia konferenco organizita okaze de la tridekjariĝo de la universitata fako Esperantologio (Budapeŝto, 17/18-04-1997), ĉefred. Tamás Gecső, red. Zsuzsa Varga-Haszonits & Lariko Golden, kunlaboris Anita Renkecz (Budapest: Universitato Eötvös Loránd, Katedro pri Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko / Eötvös Loránd Tudományegyetem, 1998), p. 442-461. Jen el p. 445, 446-7, 455. 458.


Al la Hungaria postvivo de Volapuko apartenas ankaŭ ĝia apero en la beletro. En vivoverkaro de Mór Jókai [39] aperis ĉiuj gravaj intelektaj fenomenoj de la jarcento. Liaj verkoj precize respegulas la ŝanĝojn de la ĝenerala opinio, rilate nian temon. En la kvindekaj jaroj la ideo de Universala Lingvo aperis en lia verko, en la sepdekaj planado de pazigrafio, kaj en la naŭdekaj Volapuko. Lasta ĉapitro de la sufiĉe malfrue, en 1898 aperinta ampleksa rakonto Csalavér okazas en la futuro, en volapuklingva lando. Titolo de la ĉapitro estas: La volapük-tat kaj ĝia dilekel. En piednoto: tat=ŝtato, dilekel=direktoro. Tiamaniere la leganto ekkonas plurdek volapukajn vortojn, kelkajn frazojn, eĉ strofojn. Kvankam Csalavér ne apartenas al liaj elstaraj verkoj, pro lia populareco ni povas hipotezi, ke la plej multaj hungaroj legante tiun rakonton ricevis impreson pri Volapuko. Kaj lia prozo estis la plej legata ĝis la kvindekaj jaroj de la 20-a jarcento.

39 Jókai, Mór (1825-1904) la plej populara hungara prozisto. En liaj verkoj aperas la ŝanĝojn, tri etapojn de la publika konscio, publika intereso en la dua duono de la 19-a jc.

JÓKAI Mór (1856): Árnyképek. 3. kiad. Pest: Heckenast, 1873. Fa [Fajszi-gyűjtemény, Budapest] 5978

— (l874): A jövő század. regénye. 2. Bp.: Akadémiai, 1981— Lásd még: Mondlingvo de Mór Jókai. Hungara Vivo 15 (1975): 4. 5

— (1898a): Csalavér. = Összes Művei 93, 126-193 ‑ Lásd még: Volapuka lando en Siberio. Hungara Vivo 15 (1974): 4. 6-7

FONTO: Ràtkai, Árpád. “La internacilingva movado en Hungario ĝis la apero de Esperanto,” en Memorlibro: kolekto de la prelegoj dum la solena internacia konferenco organizita okaze de la tridekjariĝo de la universitata fako Esperantologio (Budapeŝto, 17/18-04-1997), ĉefred. Tamás Gecső, red. Zsuzsa Varga-Haszonits & Lariko Golden, kunlaboris Anita Renkecz (Budapest: Universitato Eötvös Loránd, Katedro pri Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko / Eötvös Loránd Tudományegyetem, 1998), p. 462-490. Jen el p. 480, 486.


Mondlingvo de Mór Jókai” de Tivia

Volapuka Lando en Siberio
(Pri "Csalavér" de Mór Jókai)

"Fruaj Socialismaj Konceptoj pri la Lingva Futuro de la Homaro" de Árpad Ràtkai

La Hungara Modelo en Interlingvistiko: Post la unua mondmilito de István Szerdahelyi

La Humuro de Jókai” de Pál Balkányi / Mór Jókai

Kiun el la Sep” de Mór Jókai

“Flava Rozo” & Kálmán Kalocsay de Éva BENICKÁ

Jókai’s Popularity in Victorian England” by Lóránt Czigány

Lukács in Moscow: RAPP, Mór Jókai, Socialist Realism

Je la centjara datreveno de naskiĝo de Sándor Szathmári de Éva Tófalvi

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Philosophical and Universal Languages, 1600-1800, and Related Themes: Selected Bibliography

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Esperanto-Gvidilo (kun interlingvistiko)

Alireteje / Offsite:

Mór Jókai @ Ĝirafo

Memorlibro: Esperantologia prelegaro

Mór Jókai - Vikipedio

Jókai Mór (Esperanto: biografio @ Babelmatrix)

La du salikoj de Nagyenyed
de Mór Jókai, tradukis Jozefo Horváth

La nova bienulo
(Az új földesúr Eszperantó nyelven)
de Mór Jókai

En la angla / In English:

Mór Jókai - Wikipedia, the free encyclopedia

Jókai, Mór (Encyclopedia of Science Fiction)

JÓKAI Mór: The Novel of Next Century (1872 - 1874): Foreword

The Novel of Next Century
(Translated excerpts and chapter by chapter notes on Jókai Mór's early Science Fiction novel)

Mór Jókai (1825-1904) | The Online Books Page

Jókai, Mór, 1825-1904: Project Gutenberg

Chapter XIII: National Escapism: Jókai
(in A History of Hungarian Literature From the Earliest Times to the mid-1970's)
by Lóránt Czigány

En la hungara / In Hungarian:

Jókai Mór: A jövo század regénye
(The Novel of Next Century)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 10 December 2018

Site ©1999-2021 Ralph Dumain