Du poemoj

de Julius Balbin (Usono)


 

La masakro

Tuj post kiam en decembro, 1937
la japanoj okupis Nankinon,
ili komencis postĉasi
senkulpajn civilulojn
por amasmurdi ilin.

Por la murdocelo
servis pafiloj, pistoloj, bajonetoj

kaj eĉ simplaj tranĉiloj.

Dum ses semajnoj
la sovaĝaj agresintoj
viktimigis plurajn centmilojn
da viroj, virinoj kaj infanoj.
Dum la urbo brulegis,
la japanaj soldatoj pelis
la senkulpajn viktimojn
al Xiaguan ĉe l' bordo
de Yangzi-rivero
por ilin senkapigi.
La viktimoj devis stari en vicoj,
kiam tiuj en la unua rango
estis senkapigataj.
Tiuj en la dua rango
ĵetis la kadavrojn en la riveron

kaj poste restariĝis en vicoj
por esti senkapigitaj.

En la dua tago
la japanoj eklaciĝis
kaj decidis uzi maŝinpafilojn.
La viktimoj provis sin savi,
saltante en la rivero,
sed neniu el ili
sukcesis atingi la kontraŭan bordon.

La nepardonebla krimego
de l' japanaj agresintoj
ŝajnis nur inkubsonĝo
al tiuj, kiuj ĝin ne travivis.
Sed ĝi estis kruela fakto,
kiu skuis la konsciencon
de l' tuta homaro.

 

Kie vi estis?

Ho, Dio de Israelo,
kie vi estis
inter la jaroj 1933 kaj 1945?
Kien vi forkuris,
al kiu sekura rifuĝejo?

Ĉu eble vi ankaŭ timis
esti deportita al mortolagro,
asfiksiita per gaso
kaj bruligita en krematorio?

Ĉu ankaŭ vin fortimigis
tiu furor teutonicus*
de l' ĝermanaj triboj,
al kiu la Satano donis la formon
de naziaj barbaroj?

Kie do kaŝiĝis
via legendeca ĉiopovo,
via biblia potenco,
en kiun tiel blinde kredis
viaj israelaj idoj?

Ĉu vin ankaŭ fortimigis
la aŭstra kaporalo
per sia tondra
kaj ĉion surdiga voĉo?

Ĉu la aŭstra kaporalo
vere sukcesis venki
la ĉiopovan Eternulon
kaj neniigi lian regnon
sur la tero?

_________________

* Teŭtona furio

(El: El Popola Ĉinio)


"Lamento por la ciganoj" de Julius Balbin

"Lament for the Gypsies" by Julius Balbin

"On the Death of a Day-Old Child" / "Je la morto de tagaĝa infano"
by Menke Katz, trans. Julius Balbin

Spinozo” de Jorge Luis Borges,
tradukis Julius Balbin

“Spinoza” by Jorge Luis Borges
translated by Richard Howard & César Rennert, with Esperanto translation by Julius Balbin,
recited by / deklamis / Ralph Dumain
(sound file / sonregistraĵo)

The Secret Malady of Esperanto Poetry (1973)
by Dr. Julius Balbin

The Bitch of Buchenwald by Julius Balbin,
in Esperanto with English translations by Charlz Rizzuto,
Introduction by William Auld

Al la Juda Foririnto” de Lodewijk Cornelius Deij

Nazia apokalipso / Varsovia geto de Rikardo Ŝulco

Odo hezita” de Miklós Radnóti, trad. Márton Fejes

“Razglednica” de Miklós Radnóti, trad. K. Kalocsay

Esperanto: Photo Archives: U.S. Holocaust Memorial Museum
traduko de biografieto pri Paul Halter & familianoj

ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Poemaroj & aliaj verkoj de Julius Balbin (1917-2006)

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Offsite:

Spinoza - Spinozo - Jorge Luis Borges - English and Esperanto
English translation by Richard Howard & César Rennert, Esperanto translation by Julius Balbin
Recited by / Deklamis R. Dumain, Music by Bosques de mi Mente
(YouTube)

Julius Balbin, mi, & aliaj en Beletra Almanako

STRANGLED CRIES: A profile of poet Julius Balbin
by Alexander Kharkovsky

Grad Student Wins Award For Esperanto Translation
(Columbia Daily Spectator, Volume CVIII, Number 23, 24 October 1963)

Julius Balbin @ Ĝirafo

Julius Balbin - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 26 April 2021

Site ©1999-2021 Ralph Dumain