Lamento por la ciganoj

de Julius Balbin



lliaj hejmoj estas la senfinaj
                      ebenoj de Eŭrazio.
Ilia tegmento la stelluma ĉielo
                      sub kiu ili dormis en triba ĉirkaŭbrako.
Kvazaŭ papilioj ili neniam povis kontenti
                      pri la gusto de unu floro
Sed devis serĉi konstante
                      la lumon de ĉiam novaj ĝardenoj.
lli ne volis rezigni la liberecon
                      vagi tra la kontinento
por la prezo de propra patrio.
                      Nomadi sen malhelpoj
de lando al lando
                      estis tiel valora por ili
kiel la vivo mem.
                      Ili parolis strangan lingvon
kiun la erudiciuloj konsideras la plej malnova
                      sed postlasis nenian skribon.
Kaj ili kuraĝis esti tiel diferencaj disde la aliaj
                      restas ilia ĉefa testamento.
Tamen ilia amo al la muziko estis tiel senlima
                      kiel ilia amo al la libereco.
La vibrantaj kaj melankoliaj melodioj kiujn ili violonis
                      vagante de lando al lando
retrovis sin en la notlibroj
                      de famaj komponistoj.
Ilia nomademo vekadis suspektojn
                      kaj ofte kaŭzis persekutojn.
Kvankam senkulpaj pri ajna idolatrio
                      multaj estis devigitaj adopti fremdajn kredojn
lliaj virinoj posedis la arton
                      antaŭdiri la estontecon de aliaj
sed havis neniun antaŭsenton de tio
                      kio okazos al ilia propra popolo.
Kvankam ilia tragika sorto malofte menciiĝas
                      en la analoj de la dummilita Holokaŭsto,
ili postlasis al ni —
                      antaŭ ol konsumiĝi en krematoriaj fajroj —
la unikan testamenton:
                      tiun de la popolo
kiu praktikis sen prediki
                      kion ĝi kredis —
ke popoloj ne devas esti dividitaj per bordlimoj.

1979                



FONTO: Balbin, Julius. "Lamento por la ciganoj" (1979), en Damnejoj (Piza: Edistudio, 1992), p. 18, 20. Aperas kun pola versio, "Lament dla Cyganów," p. 19, 21. Jen anglalingva traduko "Lament for the Gypsies."


"Lament for the Gypsies" by Julius Balbin

Du poemoj de Julius Balbin

"On the Death of a Day-Old Child" / "Je la morto de tagaĝa infano"
by Menke Katz, trans. Julius Balbin

Spinozo” de Jorge Luis Borges,
tradukis Julius Balbin

“Spinoza” by Jorge Luis Borges
translated by Richard Howard & César Rennert, with Esperanto translation by Julius Balbin,
recited by / deklamis / Ralph Dumain
(sound file / sonregistraĵo)

The Secret Malady of Esperanto Poetry (1973)
by Dr. Julius Balbin

Al la Juda Foririnto” de Lodewijk Cornelius Deij

Nazia apokalipso / Varsovia geto de Rikardo Ŝulco

Odo hezita” de Miklós Radnóti, trad. Márton Fejes

“Razglednica” de Miklós Radnóti, trad. K. Kalocsay

Esperanto: Photo Archives: U.S. Holocaust Memorial Museum
traduko de biografieto pri Paul Halter & familianoj

ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Poemaroj & aliaj verkoj de Julius Balbin (1917-2006)

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Offsite:

Spinoza - Spinozo - Jorge Luis Borges - English and Esperanto
English translation by Richard Howard & César Rennert, Esperanto translation by Julius Balbin
Recited by / Deklamis R. Dumain, Music by Bosques de mi Mente
(YouTube)

Julius Balbin, mi, & aliaj en Beletra Almanako

STRANGLED CRIES: A profile of poet Julius Balbin
by Alexander Kharkovsky

Grad Student Wins Award For Esperanto Translation
(Columbia Daily Spectator, Volume CVIII, Number 23, 24 October 1963)

Julius Balbin @ Ĝirafo

Julius Balbin - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 29 April 2021

Site ©1999-2021 Ralph Dumain