Spinozo

Jorge Luis Borges

Tradukis Julius Balbin



La diafanaj manoj de la judo
Poluras lensojn ĝis la bril’ kristala
Dum mortas la vesper’ en tim’ kaj krudo.
(La vesper’ al la vesper’ estas egala.)
La manoj kaj la spac’ de l’ hiacinto
Kiuj forpalas ĉe la limo de la Getto
Kvazaŭ ne ekzistas por la hom’ de l’ kvieto 
Kiu revas pri klara labirinto.
Ne perturbas lin la fam’, tiu respegulo
De revoj en la rev’ de alia spegulo,
Nek la timema amo de la knabinaĝaj beloj.
Libera de la metaforo kaj de la mito
Li tajlas en dura kristalo: la infinito
— La Map’ de Tiu, kiu estas ĉiuj Siaj Steloj.


FONTO: Borges, Jorge Luis. “Spinozo,” tradukis Julius Balbin, Fonto, n-ro 24, Septembro 1982, p. 30.


Spinozo

Tradukis Giulio Cappa

Per diafanaj manoj zorgas judo
en duonlum’ pri lensa bril’ kristala
dum mortas la vesper’ en tim’ kaj krudo.
(Ĉar vesper’ al vesper’ estas egala.)

La manoj kaj la spaco hiacinta
kiuj forpalas ĉe la limo getta
kvazaŭ ne ekzistas por la vir’ kvieta
revanta pri klareco labirinta.

Ne perturbas lin famo, la reflekto
de rev’ en revo per spegula plekto,
nek tima amo de knabinaj beloj.

Libera de ŝablon’ figura aŭ mita:
li zorgas pri la mapo infinita
de Kiu estas ĉiuj siaj steloj.


FONTO: Retmesaĝo de Giulio Cappa, 2018-02-23.


“Spinoza” by Jorge Luis Borges
translated by Richard Howard & César Rennert, with Esperanto translation by Julius Balbin,
recited by / deklamis / Ralph Dumain
(sound file / sonregistraĵo)

"On the Death of a Day-Old Child" / "Je la morto de tagaĝa infano"
by Menke Katz, trans. Julius Balbin

Du poemoj de Julius Balbin

"Lamento por la ciganoj" de Julius Balbin

"Lament for the Gypsies" by Julius Balbin

The Secret Malady of Esperanto Poetry (1973) by Dr. Julius Balbin

Spinoza” by Jorge Luis Borges, translated by Yirmiyahu Yovel

Spinoza” poem by Jorge Luis Borges,
translated by Richard Howard & César Rennert

"Baruch Spinoza" — poem by Jorge Luis Borges

"Descartes" by Jorge Luis Borges

Jorge Luis Borges en Esperanto

Spinoza en Esperantujo

Poemaroj & aliaj verkoj de Julius Balbin (1917-2006)

ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Esperanto & Interlinguistic Study Guide / Retgvidilo al Esperanto & Interlingvistiko

Jorge Luis Borges: Selected Study Materials on the Web

Spinoza & Marxism: Selected Bibliography (with Basic Spinoza Web Guide)

Offsite:

Spinoza - Spinozo - Jorge Luis Borges - English and Esperanto
English translation by Richard Howard & César Rennert, Esperanto translation by Julius Balbin
Recited by / Deklamis R. Dumain, Music by Bosques de mi Mente
(YouTube)

Borges en Esperanto [mia blogo Ĝirafo]

Spinoza de/by Jorge Luis Borges,
poemo en la hispana / poem in Spanish

Spinoza, Soneto de Jorge Luis Borges
Música y piano: Abcirlos

Borges: Spinoza's Sonnet
(Borges introduces himself in English, recites poem in Spanish):
No longer available

Julius Balbin - Vikipedio

STRANGLED CRIES: A profile of poet Julius Balbin
by Alexander Kharkovsky

Grad Student Wins Award For Esperanto Translation
(Columbia Daily Spectator, Volume CVIII, Number 23, 24 October 1963)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 6 December 2013
Sound file added 8 May 2014
Cappa translation & links added 16 May 2018
Descartes link added 28 March 2021
Link added 28 May 2021
Balbin biblio link added 8 November 2021

Site ©1999-2021 Ralph Dumain