William Auld

La fikcia universo

Mi estas amatoro de tiu fako de la anglalingva literaturo, kiu nomiĝas “scienca fikcio”. Kvankam ĝi havas respektindajn radikojn en la pasinteco, ĝi ekfloris kiel populara legaĵo nur en la tridekaj jaroj de nia jarcento. Hodiaŭ la scienca fikcio akaparas al si pozicion en la socio. Ĝi kalkulas inter siaj adeptoj apaŝojn kaj intelektulojn; ĝi ne nur allogis la atenton de la filmindustrio, sed ankaŭ la plej altnivelaj gazetoj recenzas elstarajn verkojn en tiu fako.

La regno de la s.f.—kiel la adeptoj ĝin familiare titolas—estas preskaŭ senlima. Tra la tempo ĝi vagas, ekde milionoj da jaroj antaŭ nia epoko ĝis milionoj da jaroj post ĝi, tra la spaco ekde la interno de la Tero ĝis la plej malproksimaj limoj de la universo—kaj eĉ preteren. Mi rememoras unu rakonton, en kiu kompatinda spacoŝipo kun tri personoj iris tiel malproksimen, ke ĝi tute forpasis el nia universo!—konfesinde, la plivastiĝanta universo poste reatingis ĝin . . . Kaj unu el la klasikaĵoj de la ĝenro—verko ĉiurilate atentinda—prezentas detalan historion de la venontaj 2,000,000,000 jaroj! La s.f. havas tiom da facetoj, kiom ĝi havas aŭtorojn. La kvalito de la rakontoj kaj romanoj povas esti fuŝa, gurdita, aŭ ĝi povas esti beletre subtila, kun legitimaj sociaj komentoj. Kio okazus se 90% de la homaro mortus pro ia plago? Kio okazus post atommilito? Kiel sentus sin—sed jam estas konvene skribi: sentos sin—la unua homo, kiu atingus(-os) la lunon? Kio okazus se la homoj povus scii anticipe la precizan momenton de sia morto? El tiaj demandoi naskiĝas la s.f. La valoro de la verko dependas tamen, kiel en ĉiuj fakoj de la literaturo, de la talento de la individua aŭtoro: gravas ne la ideo, sed la prilaboro.

Malgraŭ—aŭ eble pro—la vasteco de la s.f. kampo, mi persone aparte ŝatas du specojn de rakonto: tiun, en kiu la interplaneda, interstela aŭ eĉ intergalaksia flugado estas akceptita fenomeno, kaj tiun, kiu pritraktas la ege malproksiman estontecon. Evidente, la du specoj tre ofte unuiĝas. Mi sentas min hejme en tiu fantazia etoso, en kiu oni vizitas diversajn mondojn kaj renkontas tute (aŭ ne tute!) fremdajn kulturojn kaj biologiaĵojn. Dum la frua periodo de la s.f,, la verkistoj emis emfazi la strangaĵojn kaj teruraĵojn sur tiuj nekonataj mondoj, sed hodiaŭ ili scias krei versimilon per malpli krudaj rimedoj. Ni forgesu momente la iom melodramecan impreson pri la planedo Marso, kiun .ni ricevis de la leg-instiga sed ne tre serioze taksinda Princino de Marso *), kaj rigardu tiun planedon per la okuloj de pli matura aŭtoro:

La konstruaĵo, kiu eĉ de malproksime aspektis strange formita, montriĝis ruino kiam oni pliproksimiĝis al ĝi. La bazo estis kvadrata kaj ornamita sur la flankoj per formalaj desegnoj, kiuj iam estis altreliefaj sed nun estis tiel glatigitaj, ke la pli delikataj estis perditaj. Iam ĝi subtenis ian turon, sed kian oni povis nur konjekti, ĉar restis ne pli ol la unuaj dudek futoj de la supra konstruo. Ankaŭ ĝi portis la restaĵojn de glatigita ĉizaĵo, kaj, kiel la bazo, estis konstruita el malhela ruĝa rokaĵo. Se oni staris proksimume cent jardojn for de la bordo, ĝia aspekto estis trompa, pro ĝia izoleco. La kvanton kaj amplekson de la misuzado, kiun tempopaso kaj adaptiĝo estis farintaj al ĝi, oni povis konstati nur post pliproksimiĝo.

Ambaŭflanke de tiu konstruaĵo, kaj pretere, kunpremiĝis kelkaj malgrandaj kampoj, sur kiuj nete vicigitaj kreskaĵoj staris freŝaj kaj verdaj inter mallarĝaj irigaciaj fosaĵoj. Apud unu muro de la ŝtona kubo troviĝis enfermejo kaj kabano krude konstruita el neregulaj fragmentoj, kiuj eble estis partoj de la malaperinta turo. Malgraŭ sia mallerta aspekto, ĝi estis nete prizorgita, kaj de ĝi aŭdiĝis de tempo al tempo la gruntado de malgrandaj bestoj. En la proksima flanko de la kubo estis pordotruo, kaj ambaŭflanke de ĝi troviĝis nekvadrataj truoj, kiuj, kvankam senvitraj, ŝajne estis fenestroj. Antaŭ la pordo laboris virino, pistante grenon sur malalta frotpolurita roko per ia ŝtona pistilo, kiun ŝi tenis per ambaŭ manoj. Ŝia haŭto estis ruĝbruna, ŝiaj malhelaj haroj estis alte volvitaj sur la kapo, kaj ŝia sola vestaĵo estis jupo el malglata ruĝbruna ŝtofo, sur kiu estis ŝablone farita kompleksa flava desegnaĵo. Ŝi estis mezaĝa, sed ne okazis malstreĉiĝo de ŝiaj muskoloj aŭ degenero de ŝia ekvilibro. Ŝi levis la kapon kiam Bert alproksimiĝis, kaj ekparolis per la loka dialekto:

— Saluton, Terulo, ŝi diris, ni atendis vin, sed dumlonge vi ne venis.

Bert respondis per la sama lingvo.

— Ĉu mi malfruiĝis, Anika? Mi neniam konas la daton, sed ŝajnis proksimume tempo, ke mi venu ĉi tien denove.

Li lasis fali siajn valizojn, kaj deko da etaj banikukoj alkuris por esplori ilin. Seniluziigite ili sin alpremis ĉirkaŭ liaj piedoj, pepante scivoleme, kaj turnante supren siajn simiecajn vizaĝetojn. Li disŝutis por ili manplenon da nuksoj el sia poŝo, kaj sidiĝis sur oportuna ŝtono.

Se ni esceptas la banikukojn (kaj ankaŭ ili havas rekoneblajn trajtojn), kio en tiu priskribo estas fremda al nia tera sperto? Kaj tamen ni ricevas fortan impreson de ekzotiko, per la amasigado de signifoplenaj detaloj, la “neregulaj fragmentoj”, la “nekvadrataj” truoj, la jupo kun kompleksa ŝablona desegnaĵo, la mezaĝa virino kies muskoloj ne malstreĉiĝis—ĉio ĉi, kun la zorge konstruita impreso pri la antikveco de la scenejo, sumiĝas je io netera—kaj, sekve, marsa. Per tiaj rimedoj ĉiu bona aŭtoro kreas sian fonon kaj sian etoson. La ĉefa afero estas versimileco kaj unueco. La s.f.-verkisto unuavide ĝuas plenan liberecon en tiu ĉi afero—kaj tiun liberecon plene utiligis precipe la fruaj adeptoj—sed fakte ili ne estas malpli ligitaj ol ĉiuj aŭtoroj, se ili esperas nin konvinki sur la plej alta nivelo.

Sed se unu aŭtoro en unu verko devas eviti kontraŭdirojn, nenio malhelpas, ke du diversaj aŭtoroj, aŭ eĉ unu aŭtoro en du diversaj verkoj (kvankam tio estas pli malofta), havu iom diversajn konceptojn pri la sama afero. Jen ekzemple la sentoj de unu spacvojaĝanto pri la planedo Venuso:

Poste li ŝajnis perdiĝi en la ĉiamfreŝa senkompara gloro de la alproksimiĝanta planedo. Ne malproksime sube kaj ĉiusekunde pliproksimiĝante po kilometroj, la neĝe blankaj brakoj de Venuso traarkis pli ol duonon de la ĉielo. Tie sube estis vivo kaj varmo kaj civilizo—kaj aero.

Ne tiel idilia ŝajnis tiu bela planedo al alia heroo, kaj ni ne miru pri tio:

Ambaŭflanke kreskis la natura netuŝita venusa arbarego. Pleiparte ĝi konsistis el palega kaj, por nespertaj okuloj, malsanaspekta grizverdaĵo. Ie-tie ĝin sporade moderiĝis la ruĝeto de la malagrabla plantaĵo, kiun oni nomis pseŭdorozo—ĝi prefere memorigis Berton pri pinglohava petalkovrita dalio, kiu puliĝis ĝis diametro de ok futoj. Eĉ pli disaj, sed donante iom da intermito, estis sporadaj strioj de vera verdaĵo, kaj ardezbluaj makuloj Bert, penseme rigardante la etendaĵon ekde la nebulkaŝata maro oriente ĝis la ombrecaj montoj okcidente, energie malamegis ĉiun unuopan akreon da ĝi.

Sed la aŭtoro ne nur devas krei al si novajn mondojn; li devas ankaŭ manovri sur ili siajn rolantojn. Kio entute okazas sur tiuj malproksimaj mondoj kaj la spacoŝipoj, kiuj vojaĝadas de unu mondo al alia? Nu, oni povas proksimume dividi la okazaĵojn en du grupojn: (i) tiuj, kiuj ne okazas sur nia tero en nia jarcento, kaj (ii) tiuj, kiuj neniel diferencas de la okazaĵoj sur nia tero en nia jarcento. Ni konsideru unuope la du grupojn.

La unuan ni povas priskribi per kelkaj vortoj. La metodo estas: supozi iun gravan, eĉ fundamentan, modifiĝon de iu apenaŭ trovita, ne plenkomprenata fakto de nia nuna scienco—aŭ eĉ modifiĝon de tia modifiĝo!—kaj el tiu modifiĝo tiru verŝajnajn rezultatojn. Ne tro facile moku tion, amikoj,—ĝi ne estas tiel simple farebla kiel vi eble supozas! Nu, jen ekzemplo:

Troviĝis gapa truo, en la malantaŭa muro de la kaĝo. La truo estis tiel granda, ke kvin viroj estus povintaj sin traŝovi samtempe. La metalo aspektis kurbigita kaj havis multajn ŝiregojn. La truo malfermiĝis al alia koridoro.

— Mi ĵurus, flustris Penonz tra la nefermita kapaĵo de sia spackostumo, ke tio estas neebla. La dektuna martelego en la maŝinejo ne povus pli ol kurbeti gi kvar colojn da mikroŝtalo per unu frapo. Kaj nur unu ni aŭdis. La atoma dispecigilo bezonus minimume unu minuton por fari la aferon, sed la tuta loko estus venenige radioaktiva dum almenaŭ pluraj semajnoj. Morton, tio estas super estaĵo!

Mirinda estaĵo, certe. Sed klarigon oni rapide trovas.

— Nenia miraklo, li diris. Kiel vi scias, tiajn kaĝojn oni faras en elektromagnetaj muldiloj, kaj ni uzas por tio subtilan metalan polvon. La umo uzis siajn specialajn potencojn por malhelpi la fortojn, kiuj kuntenis la metalon. Tio klarigus la misfluadon en la telefluora potenckablo, kiun s-ro Penonz rimarkis. La umo utiligis la elektran energion, uzante sian korpon kiel transforman motoron, trarompis la muron, forkuris laŭ la koridoro kaj poste ĝis la motorĉambro.

Tia estas la unua grupo. En la dua grupo, ne gravas se la agado prezentiĝas sur mondo en tute alia galaksio, je tempo centmil jarojn post nia epoko: la leganto tuj rekonas la trajtojn de la okcidenta mondo dum la dudeka jarcento. Ekzemple:

Kulpigi Klejon Harbank, se vi volas, pri tio, kio okazis ĉe Stacio 563 de la Siriusa Sektoro; aŭ kulpigu Vilhelmon Peterboro, kiun ni nomis la Bubo. Mi neniun kulpigas. Sed mi estas viro el Dorsaj.

La ĝenaĵoj komenciĝis je la tago, kiam la Bubo aliĝis al la Stacio kun siaj viglaj manoj kaj sia vetludista menso, kaj kiam li trovis, ke nur Klej, el ĉiuj tieaj viroj, ne volis vetludi kontraŭ li—malgraŭ tio, ke li laŭpretende estis iam vetludema. Kaj tio daŭris dum kvar jaroj da kunservado. Sed la fino komenciĝis en la tago, kiam ili finis kune la tagdeĵoron.

Ili estis ĉirkaŭirintaj da Limstacion, kiu entenis nin, dudekon da homoj,—esplorante la eksteran vezikaĵon por trovi eventualajn trapikojn aŭ likojn. Tio estas malrapida duhora marŝado, tiu deĵoro, eĉ ekster la stacio, sur la supraĵo de la asteroido, kie preskaŭ tute mankas la gravito; kaj ni en la distroęambro, nedeĵorantaj, divenis laŭ la tono de iliaj voĉoj kiam la interna pordaĵo suĉmalfermiĝis, kaj reeĥis al ni tra la metala koridoro la brua knarado dum ili formetis siajn spackostumojn, ke la Bubo estis dum la tuta deĵoro provokinta Klejon.

— Ankorau unu tagon, aŭdiĝis la voĉo de Bubo. — Ankoraŭ kvindek kreditojn. Kaj kiel progresas la ŝparkaseto, Klej?

Oni ricevas la impreson, ke malgraŭ spackostumoj kaj asteroidoj la homa vivo estas malmulte ŝanĝiĝinta, kaj certe ne pliboniĝinta aŭ pliprofundiĝinta, dum la venontaj plurmil jaroj. Sed baldaŭ ni renkontas ion ekster niai spertoj:

— Mort, diris la Bubo, sidiĝante apud ni, kia estas Hiksabrodo?

Tuj ĉesiĝis ĉiuj paroloj en la distroĉambro, kaj ĉiu turnis sian atenton al la Bubo. Ĉiuj fremduloj devis registri sin ĉe Stacio kiel la nia kiam ili transiris la limojn de unu el la ceteraj galaksiaj potencoj en homan teritorion. Sed pro la izoleco de Stacio 563, nur malofte unu el ili venis al ni, kaj kiam tio okazis, tio estis unikaĵo.

— Rigida kiel fajr-agitilo, mi diris. Fiera kiel Lucifero, honesta kiel sunlumo, kaj malvasta kiel kamelo survoje tra la trueto de kudrilo. Kvazaŭ homoida, sed kun vizaĝo simila al tiu de ŝafhundo. Vi konas la hiksabrodan reputacion, ĉu ne?

Iu en la fono diris, ke ne, kvankam eble li faris tion nur por plaĉi al mi.

— Ili estas la unuaj kaj solaj dungeblaj ambasadoroj en la konata universo, mi diris. Hiksabrodon oni povas dungi, sed estas neeble lin misinflui, subaĉeti aŭ lin devigi prononci ion ajn krom la malvarma vero—kaj, homo, la vero estas malvarmega tiel, kiel la hiksabrodo ĝin prononcas. Jen kial ili estas tiel ofte dungitaj. Se okazas ia ajn politika disputo, ekde planeda nivelo ĝis la nivelo de galaksiaj potencgrupoj, ambaŭ partioj estas devigataj dungi hiksabrodon por reprezenti ilin dum la diskutoj. Tiel ili scias, ke la alia parto traktas ilin honeste. La kontraŭanta hiksabrodo estas vivanta garantio pri tio.

Oni vidas la avantaĝojn—ne nur de la hiksabrodoj, sed ankaŭ de la malproksima estonteco kiel fono por siaj rakontoj, Sed ne tro rapide kondamnu tiun ĉi literaturan ĝenron. Ĉiuj jarcentoj kreis siajn fantaziaĵojn: kial ne la dudeka? Kaj en la scienca jarcento, la fantazio nature prenas sciencan formon. Ni memoru, ke la eternaj verkoj de Ŝekspiro leviĝis el la krudaj melodramoj de la populara, primitiva teatro. En kelkaj rondoj la s.f. estas severe malaprobata, pro siaj “eskapemaj” tendencoj kaj pro la fakto, ke ĝi deturnas la atenton de la homoj for de la seriozaj aferoj de nia socio. Ĉiu literaturo estas eskapema. Kiel mi indikis supre, gravas ne la temo, sed la prilaboro. Jam nun multaj verkistoj utiligas la eblecon krei fantaziajn situaciojn kaj sociojn por fari trafan komentarion pri la socio en kiu ni vivas, por averti la homojn de la dudeka jarcento pri la eblaj sekvoi de ilia malsaĝeco, kaj por esplori realajn moralajn problemojn. Kial ili ne verkas “realisme”, sur fono de la propra tempo kaj mondo? Nu, estas fakto, ke la homoj pli volonte legas fantaziaĵojn ol seriozajn romanojn; per la s.f. oni eble atingas legantojn, kiujn oni alie maltrafus. Ne forgesu ankoraŭ, ke la majstroverkoj de Ŝekspiro estis verkitaj por la populara—ja popola—teatro!

Unu lasta vorto: ĉu la s.f.-fantaziajoj estas eble profetaĵoj? Ĉu ili prezentas eĉ proksimume la formon de la venontaĵo? Mi supozas, ke ne. Kaj tamen pri unu tia “profetaĵo” ni certe ĉiuj konsentas. Temas pri rakonto pri la ne tro malproksima estonteco—ĉirkaŭ la jaro 2005—kiu komenciĝas jene:

Jen estas la historio pri Rajsling, la Blinda Bardo de la Spacovojoj— sed ne la oficiala versio.

Vi kantis liajn vortojn en la lernejo. Eble vi kantis ilin en la franca lingvo, aŭ la germana. Aŭ eble en Esperanto, dum la ĉielarka standardo de Tero flirtis super via kapo.

Jes, tiun tagon la homaro nepre ĝisvivu!

*) Princino de Marso de Edgar Rice Bourroughs, en traduko de K. R. C. Sturmer. Eldonis The Esperanto Publishing Company.


FONTO: Auld, William. “La fikcia universo,” Belarto [Suplemento al la Revuo Esperanto], n-ro 1, aprilo 1958, p. 1-3.


Plendo de Maljuna Fantasciencamanto” de William Auld

La Granda Akademio en Lagado, el: Vojaĝo al Balnibarbi
de Jonathan Swift, tradukis William Auld

La Struldbrugoj; El: Vojaĝo al Lugnago
de Jonathan Swift, tradukis William Auld

Ebleco de vojaĝo al la luno
de John Wilkins, trad. William Auld

Belarto, n-ro 1, aprilo 1958

Belarto, n-ro 2, Aŭtuno 1961

William Auld Memorial Page / En Memoro

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto / Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto: Gvidilo / A Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje: sonregistraĵoj

Auld - Kvindekjara pilgrimo tra fantascienca literaturo - 1 el 2

Auld - Kvindekjara pilgrimo tra fantascienca literaturo - 2 el 2

La Infana Raso 14 de William Auld


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 20 May 2016

Site ©1999-2016 Ralph Dumain