Ebleco de Vojaĝo al la Luno

(el La Eltrovo de Nova Mondo)

John Wilkins (1614-1672)

Tradukis el la angla William Auld

Ĉio dirita pri la popolo de la nova mondo estas nur konjekta kaj sencerta; kaj ni ankaŭ neniam povos atendi pli evidentajn aŭ pli verŝajnajn eltrovojn tiaspecajn, krom se ekzistus espero, ke oni inventos rimedon por nin transporti tien. La ebleco de tio estos la temo, de nia enketo en ĉi tiu lasta sekcio.

Se ni nur pripensas, laŭ kiaj etapoj kaj malrapido ĉiuj konoj kutime kreskadas, ni ne havos kaŭzon dubi, ke ankaŭ tio eble eltroviĝos poste kun aliaj sekretoj. Ĝis nun ĉiam estis la metodo de la providenco, ne tuj malkaŝi al ni ĉion, sed konduki nin pograde de la kono pri unu afero al alia.

Pasis longa tempo antaŭ ol oni distingis la planedojn disde la fiksitaj steloj, kaj ankoraŭ iom da tempo ĝis oni trovis, ke la matena kaj la vespera steloj estas unu; kaj post pli granda intertempo (mi ne dubas) ankaŭ tio kaj aliaj gravaj misteroj estos solvitaj. La tempo, kiu ĉiam patris novajn verojn kaj rivelis al ni multajn aferojn nekonatajn de niaj prauloj, ankaŭ malkaŝos al niaj posteuloj tion, kion scii ni nun deziras, sed ne povas. Veniet tempus (diris Seneca) quo ista quae nunc latent, in lucem dies extrahet, et longlioris aevi diligentia. Venos tempo, en kiu la klopodoj de postaj epokoj malkovros aferojn nun kaŝitajn en mallumo, Konoj ankoraŭ ne atingis sian solsticon; sed la laborado de estontaj epokoj, kun helpo de iliaj prapatroj, eble atingos tiun alton, kiun ne povis trafi ni. Veniet tempus quo posteriori nostri nos tam aperta nescisse mirentur. Kiel ni nun primiras la miopecon de niaj antauuloj, kiuj ne povis percepti aferojn, kiuj nun ŝajnas al ni klaraj kaj evidentaj, tiel same niaj posteuloj miros nian nescion pri kompreneblaj aferoj.

Dum la unuaj mondepokoj, la insulanoj supozis sin la solaj terloĝantoj, aŭ, se aliaj ekzistis, ili tute ne povis percepti, kiamaniere intertrakti kun ili, ĉar disigis ilin la vasta kaj profunda maro. Sed postepoko inventis ŝipojn, sur kiuj tamen, laŭ la tragediisto, sin riskis nur kuraĝaj aŭdacaj viroj:

“Audax nimium qui freta primus
Rate tam fragili perfida rupit.”

Sur ŝip’ fragila, tiu tro kuraĝis,
Kiu l’ unua trompan maron naĝis.

Kaj tamen, kiom facila tio estas nun, eĉ por timema kaj poltrona naturo! Kaj sendube la invento de iu alia rimedo por nin transporti al la luno ne povas ŝajni pli nekredebla al ni, ol tio unue ŝajnis al ili; kaj tial ni ne havas bonan motivon malesperi pri simila sukceso.

Nu jes, sed (vi povas diri) oni ne povas naĝi tien, krom se tio estus vero, kion ŝajnigas la poetoj, ke ĝi havas sian liton en la maro. Ni nun ne havas iun Drake aŭ Kolumbon, kiu entreprenu tiun vojaĝon, aŭ iun Dedalon, kiu inventu aertransportilon.

Mi respondas, ke, kvankam tiajn ni ne havas, tamen kial postaj tempoj ne povu naski kelkajn mensojn tiel elstarajn pri novaj entreprenoj kaj strangaj inventoj, kiel iuj, kiuj ilin antaŭis? Kepler opinias, ke tuj kiam oni estos trovinta la rimedon por flugi, homoj el lia nacio formos unu el la unuaj kolonioj, kiuj transplantos sin en tiun alian mondon. Mi supozas, ke lia proprigo de tiu eminenteco al liaj samlandanoj eble devenas de troa amo al ili. Sed tiom mi kun li konsentas, ke kiam tiu,arto estos eltrovita, aŭ alia per kiu homo povos sin transporti ĝis alto de proksimume dudek mejloj, tre verŝajne tiam iu aŭ alia sukcesos pri tiu provo.

Por tion pli klarigi, mi unue indikos kaj poste respondos tiujn dubojn, pro kiuj ĝi ŝajnas neebla.

Ili estas tri ĉefaj.

La unua sin derivas de la natura pezo de la homa korpo, kiu igas ĝin maltaŭga por supreniro, kune kun la granda malproksimeco de la loko.

2. La ekstrema malvarmo de la etero.

3. Ties ekstrema maldenso.

Ambaŭ lastaj igas ĝin nepre netrairebla, eĉ se ĝi daŭrus nur tiom da unuopaj mejloj kiom fakte da mejlomiloj.

Pri la unua: eĉ se ni supozas, ke homo povus flugi, tamen ni rajtas supozi, ke li farus ĝin tre malrapide, ĉar li havas tiom pezan korpon, kiu estas ankaŭ tia, kian la naturo ne intencis unuavice por tiaspeca movado. Oni ordinare vidas, ke inter la specoj de birdoj tiaj, kiuj plejparte loĝas la teron kaj plej rapide kuras, kiel ekz. fazano, perdriko, k.t.p., kune kun ĉiuj kortbirdoj, malpli kapablas flugi ol aliaj, kiuj plejparte vivas surflugile, kiel ekz. hirundo, cipselo, k.t.p. Kaj tial ni raitas supozi, ke la homo, ne estante dotita per tia formo, kia kapabligus lin por tiu ĉi movmaniero, kaj estante pro neceso ligita al loĝado sur la tero, nepre estos malpli rapida, aŭ malpli persista, ol iu ajn birdo. Tiel estas ĉe naĝado; kvankam tiu arto atingis grandan eminentecon, tamen la plej sperta homo ne povas egali fiŝon laŭ persisto kaj rapido, ĉar li ne estas nature ekipita por tio. Tial se homo povus flugi, tamen li estus tiel malrapida, ke li neniam povus aspiri al tia longa vojaĝo, kia necesus por atingi la lunon.

Ni malgraŭ tio supozu, ke li povus flugi tiel rapide kaj tiel longe, kiel. la plej rapida birdo, tamen estas neeble percepti, kiamaniere li iam povus trapasi tioman distancon, kiom ekzistas inter la luno kaj nia tero.

Ĉar estas ĝenerale konsentite, laŭ la ordinaraj premisoj, ke tiu astro troviĝas en distanco de ni de minimume kvindek du teraj duondiametroj; se ni kalkulas por ĉiu duondiametro po trimil kvarcent kvindek ses anglaj mejloj, la tuta interspaco sumiĝas je proksimume cent sepdek naŭ mil sepcent dekdu.

Tial, eĉ se homo konstante tienirus laŭ rekta linio, eĉ se li flugus po mil mejloj tage, tamen li ne alvenus tien en malpli ol cent okdek tagoj, t.e., duonjaro.

Kaj kiel estus eble, ke iu tiom longe restus sen manĝo kaj dormo!

1. Pri manĝo. Mi supozas, ke oni ne povus fidi je tiu fantaziaĵo de la judo Filo, kiu opinias, ke la muziko de la sferoj donus forton kvazaŭ manĝaĵo.

Ni ankaŭ ne povas koncepti, ke homo povus kunporti kun si tiom da pakaĵo, kiom necesus por kunporti ĉiajn provizaĵojn por tiel longa vojaĝo.

2. Sed eĉ se li povus, li bezonus ankoraŭ tempon por ripozo kaj dormo. Kaj mi supozas, ke li ne trovus loĝejojn survoje: mankus tavernoj por regali vojaĝantojn, kaj kasteloj en la aero (krom se ili estus sorĉkasteloj) por malriĉaj pilgrimantoj aŭ vagantaj kavaliroj. Sekve li ne povas eĉ esperi pri alveno tien.

Malgraŭ tiuj duboj, mi volas starigi jenan propozicion:

Ke, se homo povus flugi, aŭ iamaniere sin levi supren tra proksimume dudek mejloj, li povus atingi la lunon.


FONTO: Wilkins, John. “Ebleco de Vojaĝo al la Luno,” tradukis el la angla William Auld, en Angla Antologio 1000-1800, redaktita de William Auld kaj Reto Rossetti (Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1957), p. 229-231.

English original:

Wilkins, Bishop John. “A Journey to the Moon Possible” [from The Discovery of a New World (1638)], in English Prose: Selections with Critical Introductions by Various Writers and General Introductions to Each Period; Vol. II. Sixteenth Century to the Restoration; edited by Henry Craik (New York: The Macmillan Company, 1916).

The Discovery of a World in the Moone: Or, A Discovrse Tending To Prove That ’Tis Probable There May Be Another Habitable World In That Planet. Printed by E.G. for Michael Sparke and Edward Forrest, 1638.


Ballad of Gresham College (1663)

Gulliver's Travels. Part III. A Voyage to Laputa, Balnibarbi, Luggnagg, Glubbdubdrib, and Japan. Chapter V (extract)
by Jonathan Swift

La Granda Akademio en Lagado, el: Vojaĝo al Balnibarbi
de Jonathan Swift, tradukis William Auld

La Struldbrugoj; El: Vojaĝo al Lugnago
de Jonathan Swift, tradukis William Auld

An Essay towards a Real Character, and a Philosophical Language (1668):
Part III: Philosophical Grammar: Chapter 9: Syntax

by John Wilkins (with additional links & bibliography)

Philosophical and Universal Languages, 1600-1800, and Related Themes: Selected Bibliography

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Gvidilo al Esperanto & Interlingvistiko

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto / Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto: Gvidilo / A Guide

Science Fiction & Utopia Research Resources: A Selective Work in Progress

Alireteje / Offsite:

John Wilkins @ Ĝirafo

Jonathan Swift @ Ĝirafo

John Wilkins – Vikipedio

Bishop John Wilkins (1614-1672): Critical Introduction
by Henry Craik

A Journey to the Moon Possible
by Bishop John Wilkins

The Discovery of a World in the Moone (1638) by John Wilkins

The Mathematical and Philosophical Works of the Right Rev. John Wilkins; Vol. 1

The Mathematical and Philosophical Works of the Right Rev. John Wilkins; Vol. 2

John Wilkins - Wikipedia, the free encyclopedia

Life on the  Moon by John H. Lienhard
(Engines of Our Ingenuity, No. 1537, with audio file)

A World in the Moon: Wilkins and his Lunar Voyage of 1640
by Allan Chapman

The Discovery of a World in the Moone: Review
by Robert Wilfred Franson

John Wilkins biography

John Wilkins Day

The Menace from the Moon by Bohun Lynch
review by Georges T. Dodds

Forget Apollo and Sputnik: How a Briton launched the space race in the 1640s
(Daily Mail, 2009)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 1 August 2013

Site ©1999-2015 Ralph Dumain