La Struldbrugoj

El: Vojaĝo al Lugnago

Jonathan Swift,
Tradukis William Auld

La lugnaganoj estas popolo ĝentila kaj noblanima, kaj kvankam ne tute mankas al ili tiu fiereco, kiun oni aparte rimarkas en ĉiuj orientaj landoj, tamen ili kondutas ĝentile al fremduloj, precipe al tiuj, kiujn agnoskas la kortego. Mi ekkonis multajn inter la plej altrangaj personoj, kaj, ĉar mia interpretisto ĉiam akompanis min, nia interparolado ne estis malagrabla.

Foje en bona societo iu nobelo demandis al mi, ĉu mi jam vidis iujn el iliaj struldbrugoj, t.e., senmortuloj. Mi respondis, ke ne, kaj petis, ke li klarigu al mi, kion signifas tia termino priskribanta mortivan kreiton. Li sciigis al mi, ke de tempo al tempo, tamen tre malofte, hazarde naskiĝas al familio infano havanta sur la frunto, ĝuste super la maldekstra brovo, ruĝan rondforman makulon, kiu nepre signas, ke ĝi neniam mortos. La makulo, kia li priskribis ĝin, havas proksimume la amplekson de arĝenta tripenco, sed post iom da tempo pligrandiĝas kaj ŝanĝas sian koloron, jene: en la dekdua jaro ĝi fariĝas verda; tia ĝi restas ĝis la dudekkvina jaro kaj tiam fariĝas malhele blua; en la kvardekkvina jaro ĝi fariĝas karbonigra kaj granda kiel angla ŝilingo, kaj neniam poste permesas al si pluan aliiĝon. Li diris, ke tiaj naskiĝoj okazas tiel malofte, ke laŭ lia opinio ne ekzistas pli ol mil cent struldbrugoj de ambaŭ seksoj en la tuta regno, al kiuj li kalkulas proksimume cent en la ĉefurbo, kaj inter la ceteraj junan knabinon, kiu naskiĝis antaŭ tri jaroj. Tiuj produktoj ne estas propraj al apartaj familioj sed okazas tute hazarde; kaj la infanoj de la struldbrugoj mem estas same mortivaj kiel la cetera popolo.

Mi malkaŝe konfesas, ke neesprimeble mi ekĝojis aŭskultante tiun raporton; kaj tial ke la persono prezentinta ĝin hazarde komprenis la balnibarban lingvon, kiun mi bone scipovis, mi ne povis deteni min de torento da esprimoj eble iom troigaj. Mi kriis kvazaŭ en ekstazo: Ho, feliĉa nacio, kie ĉiu infano havas almenaŭ ŝancon esti senmorta! Feliĉa popolo, kiu havas tiom da ekzemploj de la antikvaj virtoj, kaj havas majstrojn, kiuj estas pretaj instrui al ili la saĝon de ĉiuj antaŭaj epokoj! Sed nekompareble plej feliĉaj estas tiuj bonegaj struldbrugoj, kiuj, liberaj de la universala aflikto de la homnaturo, havas mensojn nekatenitajn kaj malŝarĝitajn, sen la pezo kaj spirita depremiĝo, kiujn kaŭzas la daŭra antaŭsento pri morto. Mi malkaŝis mian miron, ke mi rimarkis neniun el tiuj estimindaj personoj ĉe la kortego; la nigra makulo sur la frunto estas tiel rimarkinda distingilo, ke mi ne facile povus ĝin preteratenti; kaj estas neeble, ke la reĝa moŝto, tiu tre sagaca reganto, ne provizis al si grandnombre tiajn saĝajn kaj kompetentajn konsilantojn. Tamen eble la virtemo de tiuj respektindaj saĝuloj estus tro severa kontraŭ la falsaj kaj diboĉaj moroj de kortego. Kaj mi ofte trovas, ke la junuloj estas tiel obstinaj kaj agemaj, ke ili ne volas lasi sin gvidi de la sobraj opinioj de la pliaĝuloj. Tamen, ĉar la reĝa moŝto afable permesas al mi aliri lian majestan personon, mi jam decidis liveri al li je la unua okazo mian opinion pri tio ĉi, libere kaj senĝene, per helpo de mia interpretisto; kaj ĉu aŭ ne li bonvolos akcepti mian konsilon, tamen pri unu afero mi nepre decidis, nome: ĉar lia moŝto ofte proponis al mi domicilon en ĉi tiu lando, mi tre danke akceptos tiun favoron kaj pasigos ĉi tie mian vivon per interparolado kun tiuj superaj estaĵoj, la struldbrugoj, se ili bonvolos min akcepti.

La sinjoro, al kiu, ĉar li ja scipovis la balnibarban lingvon, mi direktis miajn parolojn, diris al mi kun tia rideto, kia kutime fontas el kompato al malkleruloj, ke ĝojigas lin ia okazo, kiu tenos min inter ili, kaj petis permeson klarigi al la ĉeestantaro tion, kion mi ĵus eldiris. Tion li faris, kaj ili interparolis dum iom da tempo per sia propra lingvo, el kiu eĉ silabon mi ne komprenis, kiel mi ankaŭ ne povis diveni laŭ iliaj vizaĝoj, kian impreson faris al ili miaj paroloj. Post mallonga silento tiu sama persono sciigis al mi, ke al liaj kaj miaj amikoj (tiel li bonvolis sin esprimi) tre plaĉas miaj sagacaj rimarkoj pri la granda feliĉo kaj avantaĝoj de eterna vivo, kaj ke ili deziras ekscii precize, kian vivoskemon mi ellaborus al mi, se mi naskiĝus kiel struldbrugo.

Mi respondis, ke elokventi pri tia ampleksa kaj plezura temo estas facile, precipe al mi, kiu ofte emis min distri per revoj pri tio, kion mi farus se mi estus reĝo, generalo aŭ potenca nobelo, kaj ke pri tiu ĉi kazo mem mi ofte prezentis al mi tutan skemon, kiel mi min okupus kaj pasigus la tempon, se estus al mi certigita eterna vivo.

Se mi laŭ favora sorto enirus la mondon kiel struldbrugo, mi unue decidus, tuj kiam mi povus konstati mian feliĉon per kompreno de la diferenco inter vivo kaj morto, akiri al mi per ĉiaj metodoj kaj rimedoj riĉojn. Tion ŝpareme kaj sagace entrepreninte, mi rajtus atendi, ke post proksimume ducent jaroj mi estos la plej riĉa homo en la regno. Due, mi ekde la plej frua juneco diligente studadus la artojn kaj sciencojn, kaj per tio mi post kelka tempo superus ĉiun alian je klereco. Fine, mi atente kronikus ĉiun gravan publikan okazon kaj eventon, kaj senpartie skizus la karakterojn de la diversaj dinastioj de princoj kaj eminentaj ŝtatministroj, kun miaj propraj notoj pri ĉiu punkto. Mi skribus precize la diversajn ŝanĝiĝojn de moroj, lingvo, modoj, dieto kaj amuzoj. Per tiuj sciakiroj mi estus vivanta trezorejo de klero kaj saĝo, kaj nepre fariĝus la orakolo de la nacio.

Mi neniam edziĝus post mia sesdeka jaro, sed vivus gastame tamen ankoraŭ ŝpareme. Mi distrus min formante kaj direktante la mensojn de promesoplenaj junuloj, konvinkante ilin per miaj rememoroj, sperto kaj observado, subtenataj de multnombraj ekzemploj pri la utilo de virteco en la vivo privata kaj publika. Tamen mia ŝatata kaj konstanta kunularo estus grupo el miaspeca senmorta rondo, el kiu mi elektus dekduon, de la plej maljunaj ĝis miaj samtempuloj. Se al iuj el ili mankus havaĵo, mi provizus al ili konvenajn loĝejojn en mia bieno kaj ĉiam havus plurajn el ili ĉe mia tablo, enmiksante nur kelkajn plej valorajn el vi mortivuloj, kiujn pro hardo de la tempo mi perdus preskaŭ aŭ tute sen domaĝo, kaj traktus same viajn posteulojn, ĝuste kiel homo sin amuzas per la ĉiujara sinsekvade de diantoj kaj tulipoj en sia ĝardeno, ne bedaŭrante la perdiĝon de tiuj, kiuj velkis la antaŭan jaron.

Tiuj struldbrugoj kaj mi dum pasado de la tempo kune diskonigus niajn observojn kaj rememorojn, rimarkus la unuopajn gradojn laŭ kiuj miseco ŝteliras en la mondon, kaj oponus ĝin ĉiupaŝe per daŭra admonado kaj instruado al la homaro; tio, kun ankaŭ la forta influo de nia propra ekzemplo, verŝajne malhelpus la senfinan degeneron de la homa naturo, pri kiu tiel prave plendas ĉiuj epokoj.

Aldonu al tio la plezuron vidi la diversajn disvolviĝojn de ŝtatoj kaj imperioj: rigardi, kiel ŝanĝiĝas la supra kaj suba mondumoj, kiel ruiniĝas antikvaj urboj dum modestaj vilaĝoj elkreskas je reĝo-sidejoj, kiel ŝrumpas riveregoj ĝis malprofundaj fluetoj, kiel la oceano recedas de unu bordo kaj superakvas alian, kiel malkovriĝas novaj landoj hodiaŭ nekonataj, kiel la barbarismo supervenkas la plej civilizitajn naciojn dum la plej barbaraj civiliziĝas. Mi iam vidus eltrovon de la longitudo, de la senĉesa movado, de la universala kuracilo, kaj de multaj aliaj grandiozaj inventoj plejeble perfektigitaj.

Kiajn mirindajn eltrovojn ni farus en astronomio, pretervivante kaj konfirmante niajn proprajn antaŭdirojn, observante la progreson kaj revenon de kometoj kaj la ŝanĝiĝojn de movado ĉe la suno, luno kaj steloj.

Mi vaste pritraktis multajn aliajn temojn, kiujn la natura deziro pri senfina vivo kaj surtera feliĉo facile povis liveri al mi. Kiam mi ĉesis, kaj la sumo de mia parolado estis tradukita kiel antaŭe al la cetera ĉeestantaro, okazis multe de parolado inter ili en ilia lingvo, kaj ne mankis ridado, je mia kosto. Fine tiu sama sinjoro, kiu estis mia interpretisto, diris, ke la aliaj deziris, ke li korektu min pri kelkaj eraroj, en kiujn mi trafis pro la ordinara malforteco de nia homa saĝo kaj tial estis malpli responsa pri ili. Tiu struldbruga genro estas propra je ilia lando, ear tiaj homoj ekzistas nek en Balnibarbi nek en Japanujo, kie li havis la honoron esti ambasadoro, de la reĝa moŝto kaj trovis la indiĝenojn tre dubemaj pri la ebleco de tiu fenomeno; kaj evidentiĝis per mia miro kiam li unue menciis al mi la aferon, ke mi ricevas ĝin kiel ion tute novan kaj apenaŭ kredeblan. En la du regnoj supre menciitaj, kie dum sia restado li multe konversaciis, li rimarkis, ke longa vivo estas la universala deziro kaj sopiraĵo de la homaro. Tiu, kin havas jam unu piedon en la tombo, nepre retenas la alian kiel eble plej obstine. La plej maljunaj esperas vivi ankoraŭ unu tagon kaj rigardas la morton kiel la plej grandan malbonon, de kiu la naturo ĉiam instigas ilin retiriĝi; nur en tiu ĉi insulo Lugnago oni ne tiom avidas je la vivo, pro la ekzemplo, ĉiam antaŭ iliaj okuloj, de la struldbrugoj.

La vivsistemo, kiun mi projektis, estas malracia kaj maljusta, ĉar ĝi supozigas senfinajn junecon, sanon, viglon, kiujn neniu estus sufiĉe stulta esperi, kiel ajn malmoderaj estus liaj deziroj. La demando do ne estas: ĉu homo elektus ĉiam estadi je la zenito de sia junaĝo, kun prospero kaj sano; sed: kiel li pasigus senfinan vivon sub ŝarĝo de la kutimaj kadukaĵoj, kiujn alportas maljuneco. Ĉar kvankam malmultaj homoj volas konfesi slajn dezirojn pri senmorteco en tiaj malfacilaj kondiĉoj, tamen en la diritaj du regnoj, Balnibarbi kaj Japanujo, li rimarkis, ke ĉiu homo volas ankoraŭ iom prokrasti la morton, kiel ajn malfrue ĝi proksimiĝas; kaj li malofte aŭdis pri homo, kiu mortis volonte, krom se lin pelis al tio ekstrema malĝojo aŭ turmento. Kaj li alvokis min atesti, ĉu en tiuj landoj, kiujn mi travojaĝis, kiel ankaŭ en mia propra, mi ne rimarkis similan ĝeneralan temperamenton.

Post tiu prefaco, li detale priskribis al mi la struldbrugoin inter ili. Li diris, ke ili ordinare agadas kiel mortivuloj ĝis sia trideka jaro; poste ili po iom fariĝas melankoliaj kaj splenaj, ambaŭrilate pliprofundiĝante ĝis la okdeka jaro. Tion li eksciis per ilia propra konfeso, ĉar alie, tial, ke ne pli ol du aŭ tri el tiu speco naskiĝas en unu epoko, ili estas tro malmultaj por doni bazon al ĝenerala observado. Kiam ili atingis la okdekan jaron, kiun oni kalkulas en tiu lando kiel la ekstreman limon de la vivo, ili havas ne nur ĉiujn folaĵojn kaj kadukaĵojn de aliaj maljunuloj, sed ankaŭ multajn aliajn, kiujn kaŭzas la terura perspektivo de neniama morto. Ili estas ne nur obstinaj, plendemaj, avaraj, malafablaj, vantaj, babilemaj, sed ankaŭ ne kapablas amikecon kaj malhavas ĉian naturan amon, kiu en plej bona okazo ne atingas preter iliaj nepoj. Envio kaj senpovaj deziroj estas iliaj regantaj pasioj. Sed la objektoj, kiujn ĉefe celas ilia envio, estas la malvirtoj de la pli junaj kaj la mortoj de la maljunaj. Pripensante la unuajn, ili trovas sin forbaritaj de du ebleco de plezuro; kaj ĉiufoje kiam ili vidas sepulton, ili lamentas kaj plendas, ke aliaj iris al ripozohaveno, kien ili mem neniam povos alveni. Ili rememoras nenion krom tio, kion ili lernis kaj rimarkis dum sia juneco kaj mezaĝo, kaj eĉ tion tre malperfekte. Kaj por la vero aŭ detaloj pri iu fakto, pli bone estas fidi je komunaj tradicioj ol je iliaj plej bonaj rememoroj. La malplej mizeraj el ili estas verŝajne tiuj, kiuj reinfaniĝas kaj tute perdas la memorkapablon; tiuj ricevas pli da kompato kaj helpo, ĉar mankas al ili multaj malbonaj kvalitoj, kiuj abundas en aliaj.

Se okazas, ke struldbrugo edziĝas al iu de sia speco, la geedzeco estas rutine nuligita per indulgo de la regno, tuj kiam la pli juna el ambaŭ atingas sian okdekan jaron; ĉar la aŭtoritatuloj opinias tion justa indulgo, ke tiuj, kiuj estas kondamnitaj sen propra kulpo al la eterna daŭrado en la mondo, ne suferu duoblan mizeron per la ŝarĝo de edzino.

Tuj kiam ill plenumis la okdekjaran periodon, oni rigardas ilin kiel leĝe mortajn; iliaj heredantoj tuj heredas iliajn posedaĵojn, nur malgranda porcio estas rezervita por vivteni ilin, kaj la malriĉaj estas vivtenataj per la publika kaso. Post tiu periodo oni rigardas ilin kiel nekapablajn je okupoj konfidaj aŭ profitaj, ili ne rajtas aĉeti aŭ lui bienon, kaj ankaŭ estas al ili malpermesate atesti pri ia ajn afero, ĉu civila ĉu kriminala, eĉ ne por decido de limoj kaj areoj.

En la naŭdeka jaro ili perdas siajn dentojn kaj harojn; en tiu agĝo ili distingas nenian guston, sed male manĝas kaj trinkas sen ĝuo kaj apetito ĉion, kion ili povas havigi al si. La malsanoj kiujn ili suferis ankoraŭ daŭradas sen pliiĝo aŭ malpliiĝo. Parolante, ili forgesas ordinarajn terminojn, kaj personajn nomojn eĉ de tiuj, kiuj estas iliaj plej proksimaj amikoj kaj parencoj. Samkiale ili neniam povas sin amuzi per legado, ĉar ilia memoro ne kapablas transporti ilin de la komenco ĝis fino de unu frazo; kaj pro tiu manko ili forperdas la solan distriĝon, kiun alie ili eble kapablus.

Ĉar la lingvo de tiu lando ĉiam ŝanĝiĝadas, la struldbrugoj de unu epoko ne komprenas tiujn de alia, kaj plue ili ne povas post ducent jaroj konversacii (krom per kelkaj ĝeneralaj vortoj) kun siaj najbaroj, la mortivuloj, kaj tiel ili suferas la malavantaĝon, ke ili vivas kvazaŭ fremduloj en sia patrujo.

Tia do, kiel mi rememoras ĝin, estis la raporto, kiun mi ricevis pri la struldbrugoj. Mi poste vidis kvin aŭ ses diversaĝajn (la plej juna ne pli ol ducentjara), kiujn diversokaze kondukis al mi kelkaj miaj amikoj; sed malgraŭ, ke oni diris al ili, ke mi estas multvojaĝinto, kiu jam vidis la tutan mondon, ili tute ne scivolis eĉ sufiĉe por fari al mi demandon, kaj nur petis, ke mi donu al ili slumskudask, t.e., rememoraĵon, kio estas almozpetado per subtila metodo por eviti la leĝon, kiu severe malpermesas ĝin tial, ke la publika kaso vivtenas ilin, kvankam konfesinde per tre magra porcio.

Ĉiaj homoj ilin malŝatas kaj malamas; kiam unu el ili naskiĝas, oni opinias tion malbona aŭguro kaj tre zorge registras gin. Tiel oni povas konstati ilian aĝon per kontrolo en la arkivoj, kiuj tamen estis tenitaj nur de iaj mil jaroj, aŭ eble la pli fruaj detruiĝis pro la tempopaso aŭ civilaj malpacoj. Sed la kutima metodo kalkuli ilian aĝon estas, demandi al ill kiujn reĝojn aŭ eminentulojn ili rememoras, kaj poste konsulti la historion, ĉar nepre la lasta princo en ilia menso ne komencis sian regadon post kiam ili havis okdek jarojn.

Ili estis la plej timiga vidaĵo, kiun mi iam rigardis, kaj la virinoj estis pli teruraj ol la viroj. Krom la ordinaraj misformaĵoj de ekstrema maljuneco, ili ricevis proporcie al la nombro de siaj jaroj aldonitan terurecon, kiu ne estas priskribebla; kaj inter pluraj mi baldaŭ rekonis la plej maljunan, malgraŭ ke ne estis diferenco, inter ili de pli ol unu aŭ du jarcentoj. La leganto facile komprenos, ke pro tio, kion mi aŭdis kaj vidis, mia avida apetito je eterna vivo multe malpliiĝis. Mi profunde hontis pri la agrablaj vizioj, kiujn mi antaŭe prezentis al mi, kaj pensis, ke neniu tirano povus elpensi ian morton, al kiu mi ne rifuĝus plezure el tia vivo.

La reĝo aŭdis pri ĉio, kio tiuokaze efektiviĝis inter mi kaj miaj amikoj, kaj tre sprite priŝercis min, sugestante, ke mi sendu paron da struldbrugoj al mia hejmlando por fortigi mian nacion kontraŭ timo je morto; sed ŝajnas, ke tio estas malpermesata per la fundamentaj leĝoj de la regno, alie mi volonte surprenus la malfacilon kaj altan elspezon de la transportado.

Mi ne povis ne konsenti, ke la leĝoj de tiu regno rilatantaj al la struldbrugoj baziĝas sur motivoj plej fortaj, kaj estas tiaj, kiajn iu ajn lando devus dekreti en simila konjunkturo. Alie, ĉar avareco estas nepra sekvo de la maljuneco, tiuj senmortuloj post kelka tempo fariĝus posedantoj de la tuta nacio, kaj akirus la civilan potencon, kio, pro ilia manko de gvidkapablo, finiĝus per ruinigo de la civito.


FONTO: Swift, Jonathan. La Struldbrugoj; el: Vojaĝo al Lugnago; tradukis William Auld, en Angla Antologio 1000-1800, redaktita de William Auld kaj Reto Rossetti (Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1957), p. 257-262. El Gulliverís Travels, Part III; A Voyage to Laputa, Balnibarbi, Luggnagg, Glubbdubdrib, and Japan; Chapter X (Parto 3a: Vojaĝo al Laputa, Balnibarbi, Luggnagg, Glubbdubdrib, kaj Japanio: ĉapitro 10a).


La Granda Akademio en Lagado, el: Vojaĝo al Balnibarbi
de Jonathan Swift, tradukis William Auld

Ebleco de Vojaĝo al la Luno (el La Eltrovo de Nova Mondo)
de John Wilkins, trad. William Auld

Gulliver's Travels. Part III. A Voyage to Laputa, Balnibarbi, Luggnagg, Glubbdubdrib, and Japan. Chapter V (extract)
by Jonathan Swift

Ballad of Gresham College (1663)

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto / Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto: Gvidilo / A Guide

Science Fiction & Utopia Research Resources: A Selective Work in Progress

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Esperanto-Interlingvistiko-Gvidilo

Alireteje / Offsite:

La vojaĝoj de Gulivero - Vikipedio

Jonathan Swift - Vikipedio

Gulivero en Liliputo
(mallongigita), tradukis M. Inman,
ilustris J. R. Monsell (Inko, 2002)
ankau ĉe Zhang Xuesong

Gulliver's Travels - Wikipedia, the free encyclopedia


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 19 October 2013

Site ©1999-2013 Ralph Dumain