Jonathan Swift (1667-1745)

La Granda Akademio en Lagado

el: Vojaĝo al Balnibarbi

Tradukis William Auld

La akademio konsistas, ne el sola konstruaĵo, sed el vico de pluraj domoj ambaŭflanke de unu strato, kin kadukiĝis kaj estis aĉetita kaj por ĝi utiligita.

La ĉefo tre ĝentile akceptis min, kaj dum multaj tagoj mi vizitadis la akademion. Ĉiu ĉambro enhavas unu aŭ pli da projektantoj, kaj al mi ŝajnas, ke mi vizitis ne malpli ol kvincent ĉambrojn.

La unua homo, kiun mi renkontis, estis magraspekta, kun fulgomakulitaj manoj kaj vizaĝo, kaj kun haroj longaj, hirtaj kaj diversloke bruldifektitaj. Liaj roboj, ĉemizo kai haŭto havis ĉiuj la saman koloron. Li pasigis jam ok jarojn super projekto, por elpreni el kukumoj sunradiojn, kiuj estis metotaj en hermetike sigelitajn boteletojn kaj ellasotaj por varmigi la aeron dum fridaj malmildaj someroj. Li informis min, ke sendube post pluaj ok jaroj li povos provizi la ĝardenojn de la landestro per sunlumo, je modera kosto; sed li plendis, ke lia stoko malgrandiĝas, kaj petis ke mi “donu al li ion kiel kuraĝigon al la lerteco, precipe ĉar dum la nuna jaro kukumoj tre multekostas”. Mi faris al li malgrandan donacon, ĉar la lordo estis tiucele doninta al mi monon, tial ke li konis ilian kutimon almozpeti de ĉiuj vizitantoj.

Mi eniris alian ĉambron sed preskaŭ forkuris, ĉar abomena fetoro preskaŭ svenigis min. Mia gvidanto puŝis min antaŭen, flustre admonante, ke mi “ne faru ion ofendan, ĉar pro tio oni ege indigniĝus”; kaj sekve mi ne rajtis eĉ pinĉfermi al mi la nazon. La loĝanto de tiu ĉelo estis la plej maljuna esploranto, en la akademio; liaj vizaĝo kaj barbo estis palflavaj; liaj manoj kaj vestaĵoj estis ŝmiritaj je malpuraĵo. Kiam oni prezentis min al li, li preme ĉirkaŭbrakis min—tiun saluton mi volonte estus malhavinta. Li sin okupadis, de kiam li aliĝis al la akademio, pri metodo por redukti homan ekskrementon al ties origina mangaĵo per disigo de la diversaj elementoj, forigo de la tinkturo, kiun ĝi ricevas de la galo, disvaporiĝo de la odoro, kaj forskrapo de la salivo. Li ricevis de la societo ĉiusemajne ujon, proksimume tiel grandan kiel Bristola barelo, plenan je homa fekaĵo.

Mi vidis alian, kiu klopodis per varmego ricevi pulvon el glacio; li krome montris al mi traktaton de li verkitan pri la martelebleco de fajro, kiun li intencis eldoni.

Troviĝis tre lerta arhitekto, kiu eltrovis novan metodon por konstrui domon, laŭ kiu oni komencis ĉe la tegmento kaj konstruis malsupren al la fundamento; li sin pravigis al mi per la ekzemplo de tiuj du prudentaj insektoj: la abelo kaj la araneo.

Troviĝis homo denaske blinda, kiu havis plurajn metilernantojn samspecajn; ilia tasko estis, miksi farbojn por la pentristoj; la mastro instruis kiel distingi ilin laŭ palpsento kaj flarado. Tre malfeliĉe, mi trovis ilin tiam ne tre perfektaj lernantoj, kaj la profesoro mem plej ofte hazarde eraris. Tiun artiston multe kuraĝigas kaj alte estimas la tuta kolegio.

En alia ĉambro tre plaĉis al mi projektanto, kin trovis rimedon por plugi la teron per porkoj, por Apari la koston de plugiloj, ĉevaloj kaj laboro. Jen la metodo: sur akreo da grundo oni subterigas, kun sescola interspaco kaj je okcola profundeco, kvanton da glanoj, daktiloj, kaŝtanoj kaj aliaj fruktoj aŭ legomoj, kiujn tiuj bestoj tre ŝatas; poste oni pelas sescent da ili en la kampon, kie post kelkaj tagoj ill estos trafosintaj la tutan grundon por trovi la nutraĵon, pretiginte ĝin por semado kaj samtempe sterkinte ĝin per sia ekskremento. Estas tamen vere, ke eksperimentintoj trovis la koston kaj laboron tre grandaj, kaj ili ricevis nur iomete ad neniom da rikoltaĵo. Sed oni ne dubas, ke lia eltrovaĵo estas multe plibonigebla.

Mi eniris alian ĉambron, kies murojn kaj plafonon tute kovris pendantaj araneaĵoj, escepte de mallarĝa trairejo laŭ kiŭ la artisto eniris kaj eliris. Kiam mi eniris li alvokis, ke mi ne perturbu liajn araneaĵojn. Li prilamentis “la fatalan eraron, kiun la mondo daŭre faris, ke oni utiligas silkraŭpojn dum ni havas sufiĉon da dominsektoj, kiuj nekalkuleble superas ilin, ĉar ili komprenas tiel la teksadon kiel la ŝpinadon”. Kaj li aldonis, ke “utiligante la araneojn oni tute ŝparus la laboron kolorigi la silkon”; mi plene konvinkiĝis pri tio, kiam li montris al mi grandan nombron da muŝoj belkoloraj, kiujn li donis por manĝi al siaj araneoj, asertante, ke la araneaĵoj ricevos el ili tinkturon; kaj ĉar li havis laŭ ĉiuj koloroj li esperis trafi ĉies guston tuj kiam li trovos taŭgan nutraĵon por la muŝoj, el iuj gumoj, oleoj kaj alia gluaĵo, por doni al la fadenoj forton kaj firmecon.

Troviĝis astronomo, kiu projektis meti sunhorloĝon sur la grandan ventokokon sur la urbodomo, tiel alĝustigante la jaran kaj tagan moviĝojn de la tero kaj la suno, ke ili adaptiĝu kaj koincidu kun ĉiuj hazardaj orientiĝoj de la vento.

Min ĝenis iomete da koliko, do mia gvidanto kondukis min al ĉambro, en kiu loĝis fama kuracisto, kiu estis konata pro sia kapablo kuraci tiun malsanon per kontraŭaj aplikoj de la sama instrumento. Li havis grandan balgan fajrblovilon kun longa maldika ebura tubo; ĝin li enŝovis ok colojn en la anuson, kaj li asertis, ke per entiro de la gasoj li igos la intestaĵon malstreĉa kiel sekigita veziko. Sed kiam la malsano estis pli severa kaj necedema, li enigis la tubon dum la fajrblovilo estis aeroplena kaj ĝin malplenigis en la korpon de la malsanulo; poste li elprenis la instrumenton por ĝin replenigi, ŝtopante per sia dikfingro la truon de la postaĵo; post tri- aŭ kvarfoja ripetado, la aldonita aero sin e1puŝis, kunprenante ankaŭ la malagrablan (kiel akvo metita en pumpilon), kaj la malsanulo resaniĝis. Mi vidis lin fari ambaŭ eksperimentojn al hundo, sed ne povis rimarki iun ajn efikon post la unua. Post la dua, la besto estis krevonta, kaj faris tiel fortan ellason, ke tio tre naŭzis min kaj mian kunulon. La hundo tuj mortis, kaj ni foriris dum la kuracisto klopodis revivigi lin per la sama operacio.

Mi vizitis multajn aliajn ĉambrojn, sed mi ne ĝenos la leganton per ĉiuj strangaĵoj, kiujn mi vidis, ĉar mi emas al mallongeco.

Mi ĝis tiam vidis nur unu flankon de la akademio; la alia apartenis al la progresigantoj de spekulativa klereco, pri kiuj mi iom rakontos, kiam mi estos menciinta ankoraŭ unu elstaran personon, kiu estas nomata inter ili “la universala artisto”. Li informis nin ke, “dum tridek jaroj li turnis sian pensadon al plibonigo de la homa vivo”. Li havis du grandajn ĉambrojn plenajn de kuriozaĵoj kaj kvindek laborantojn. Iuj kunpremis la aeron por ricevi sekan palpeblan substancon per elpreno de la salpetro kaj filtrigo de la akvecaj aŭ fluidaj eretoj; aliaj moligis marmoron por fari kapkusenojn kaj pinglokusenetojn; aliaj ŝtonigis la hufojn de vivanta ĉevalo por malhelpi ĝian lamiĝon. La artisto mem okupiĝis tiutempe pri du grandaj projektoj; la unua estis, dissemadi grenŝelojn, kiuj laŭ lia konstato enhavis la veran fekundecon, kion li pruvis per pluraj eksperimentoj, kiujn pro mia manko de spriteco mi ne sukcesis kompreni. La alia estis, per ia kunmiksaĵo de gumoj, mineraloj kaj legomoj, ekstere aplikotaj, malhelpi la kreskadon de lano sur du junaj ŝafidoj; kaj li esperis, post modera tempo, disvastigi la nudŝafan genron tra la tuta reglando.

Ni transiris al la alia parto de la akademio, kie loĝis, kiel mi jam diris, la projektantoj de spekulativa klereco.

La unua profesoro, kiun mi vidis, estis en tre granda ĉambro, kaj havis kvardek lernantojn. Post la salutoj, rimarkinte ke mi scivole rigardas framegon, kiu plenigis longe kaj larĝe la pliparton de la ĉambro, li diris, ke eble mi miras vidante lin okupata super projekto por plibonigi per praktikaj kaj meĥanikaj rimedoj la spekulativan konaron. Sed la mondo baldaŭ konstatos ĝian utilecon; kaj li modeste opiniis, ke pli nobla kaj alta penso neniam naskiĝis en homa kapo. Ĉiu scias, kiel pena estas la kutima metodo spertiĝi pri la artoj kaj sciencoj; aliflanke, per lia instrumento la plej malklera persono povos malmultekoste, per iom da korpa laboro, verki librojn pri filozofio, poezio, politiko, juro, matematiko kaj teologio, sen la plej malgranda helpo de genio aŭ studado. Li poste kondukis min al la framego, ĉirkaŭ kiu sur ĉiuj flankoj staris liaj lernantoj en vicoj. Ĝi ampleksis dudek kvadratajn futojn, kaj staris en la mezo de la ĉambro. La eksteraj randoj de la framo konsistis el lignetoj, proksimume tiel grandaj kiel ĵetkuboj, sed kelkaj pli grandaj ol aliaj. Ili estis kunfadenitaj per maldikaj dratoj. Tiuj lignetoj estis tegitaj, sur ĉiuj surfacoj, per algluita papero; kaj sur tiuj paperpecoj estis skribitaj ĉiuj vortoj de la landa lingvo, laŭ iliaj diversaj modoj, tempoj kaj deklinacioj, sed tute senorde. La profesoro tiam petis, ke mi rigardu, ĉar li estas funciigonta sian maŝinon. Laŭ lia ordono, la lernanto ekkaptis po unu fera turnilo, da kiuj kvardek estis fiksitaj ĉirkaŭ la randoj de la framego; kaj per subita ekturno oni tute aliigis la dispozicion de la vortoj. Poste li ordonis, ke tridek ses el la junuloj mallaŭte legu kelkajn liniojn tiel, kiel ili staris ĉe la framego; kaj kiam ili trovis apude tri aŭ kvar vortojn, kiuj povus formi parton de frazo, ili diktis ilin al la aliaj kvar junuloj, kiuj estis skribistoj. Tiun ĉi laboron oni plurfoje ripetis, kaj post ĉiu turniĝo, pro la aranĝo de la maŝino, la vortoj transiris en novajn poziciojn kiam la kvadrataj lignetoj renversiĝis.

Ses horojn dutage la junaj studentoj okupiĝis super tiu laboro; kaj la profesoro montris al mi plurajn volumojn grandformatajn, en kiuj estis jam kolektitaj frazeroj, kiujn li intencis kunmetadi kaj el tiu riĉa materialo krei por la mondo kompletan superrigardon tra ĉiuj artoj kaj sciencoj. Tamen, la afero multe pliboniĝus kaj plirapidiĝus se la publiko starigus fondaĵon por konstrui kaj utiligi kvincent tiajn framojn en Lagado, kaj devigus la laborestrojn transdoni la unuopajn kolektojn por la komuna laboraĵo.

Li certigis al mi, ke la inventaĵo plenokupis liajn pensojn ekde lia juneco; ke en sian framegon li verŝis la tutan vortaron kaj plej precize kalkulis la ĝeneralan porporcion en libroj troveblan inter la nombro da partikuloj, substantivoj kaj verboj, kaj la ceteraj vortspecoj.

Mi plej omaĝe dankis ĉi tiun estimindan personon pro lia granda informemo, kaj promesis, ke se iam la bona ŝanco revenigos min al mia patrujo, mi juste traktos lin kiel la solan inventinton de tiu mirinda maŝino, kies formon kaj manipulon mi petis permeson registri sur paperon. Mi diris al li ke, kvankam niaj kleruloj en Eŭropo kutime priŝtelas inventaĵojn unu al alia, tiel ricevante almenaŭ tiom da profito, ke estiĝas disputo pri la rajta posedanto, tamen mi faros tiel singarde, ke li havos la tutan honoron, sen rivaloj.

Ni iris poste al la lingvolernejo, kie tri profesoroj kunsidis konsiliĝante, kiel plibonigi la lingvon de sia patrujo.

La unua projekto estis, mallongigi interparoladon per unusilabigo de plursilabaj vortoj kaj per forigo de verboj kaj partikuloj, ĉar efektive ĉio imagebla estas nur substantiva.

La alia projekto estis propono tute aboli ĉiujn vortojn; kaj tion oni subtenis kiel grandan avantaĝon tiel pro la sano kiel pro la mallongeco. Ĉar evidente ĉiu vorto parolata estas ioma koroda foruzo de niaj pulmoj, kaj sekve kontribuas al mallongigo de nia vivo. Oni do proponis rimedon: ĉar vortoj estas nur nomoj de objektoj, estos pli oportune se ĉiuj homoj kunportos ĉion necesan por esprimi la aferon, pri kiu ili interparolos. Kaj certe tiu eltrovo estus realigita, je granda oportuneco kaj sano de la homo, se la virinoj, kune kun la popolaĉo kaj analfabetoj, ne estus minacintaj, ke ili komencos ribelon se oni ne permesos al ili libere paroli per siaj langoj kiel faris iliaj prapatroj; jen kiel la homamaso konstante kaj neŝanĝeble malamikas al la scienco! Tamen multaj el la plej kleraj kaj saĝaj estas adeptoj de la nova plano por esprimi sin per objektoj, kiu havas nur tiun maloportunaĵon, ke, se la aferoj de iu homo estas tre ampleksaj kaj diversaj, li devas porti sur sia dorso proporcie pli grandan faskon da objektoj, krom se li kapablas pagi la helpon de unu-du fortaj servistoj. Mi ofte vidis du el tiuj saĝuloj, preskaŭ premfalantaj pro la pezo de siaj pakaĵoj, kiel ĉe ni kolportistoj, kiuj renkontiĝante sur la strato, demetis siajn ŝarĝojn, malfermis siajn pakojn, kaj kunparoladis dum horo, poste remetis siajn objekton, helpis al si reciproke repreni la ŝarĝojn, kaj adiaŭis.

Sed por mallongaj konversacioj, oni povas porti objektojn en la poŝoj, kaj sub la brakoj, sufiĉajn por siaj bezonoj; kaj hejme oni ne trovas malfacilaĵojn. Tial la ĉambro, en kiu renkontiĝas la adeptoj de tiu ĉi arto, estas plena je ĉiaj objektoj tuj haveblaj, sufiĉaj por doni materialon por tiu artefarita interparolo.

Alia grava avantaĝo de tin inventaĵo, oni pretendis, estis tio, ke ĝi rolos kiel universala lingvo komprenebla en ĉiuj civilizitaj komunumoj, kies varoj kaj iloj estas ĝenerale samaj, aŭ tre similaj tiel, ke oni facile rekonas ilin. Kaj sekve ambasadoroj povus trakti kun fremdaj reĝoj aŭ ŝtatministroj, pri kies lingvoj ili estus sensciaj.

Mi vizitis la matematikan lernejon, kie la instruisto instruis siajn lernantojn laŭ metodo apenaŭ de ni en Eŭropo imagebla. Teoremon kaj pruvon oni klare skribis sur oblato per inko farita el porkapa tinkturaĵo. Tion ĉi la studento englutis en malplenan stomakon kaj dum tri tagoj nenion manĝis krom pano kaj akvo. Kiam la oblato digestiĝis, la tinkturaĵo leviĝis en la cerbon, kunportante la teoremon. Sed la ĝisnuna sukceso ne estis rimarkinda, parte pro iu eraro en la recepto aŭ preparado, kaj parte pro la miskonduto de la knaboj, kiuj trovas tiun pilolon tiel naŭza, ke ili ordinare iras flanken kaj ĝin elvomas antaŭ ol ĝi povas ekfunkcii; krome ili ĝis nun ne estas persvaditaj tiel longe fasti kiel la recepto postulas.

[Noto de RD: fino de ĉapitro V / komenco de ĉapitro VI]

En la lernejo de politikaj projektantoj mi multe amuziĝis, ĉar la profesoroj ŝajnis, laŭ mia opinio, tute frenezaj—vidaĵo, kiu ĉiam malgajigas min. Tiuj malfeliĉuloj proponis projektojn por persvadi la reĝojn, elekti siajn favoratojn pro ilia saĝo, kapablo kaj virto; por persvadi ministrojn pripensi la profiton de la popolo; por rekompenci meriton, grandajn kapablojn kaj elstarajn servojn; por instrui la princojn, ke ill komprenu sian propran intereson, metante ĝin sur la saman bazon kun tiu de ilia popolo; por elektigi al postenoj personojn kompetentajn plenigi ilin; kune kun multaj aliaj malsaĝaj neeblaj ĥimeroj, kiujn neniam antaŭe klopodis starigi homaj koroj. Ili pravigis por mi la malnovan sentencon, ke nenio estas tiel fantazia kaj neracia, ke neniu filozofo iam asertis ĝian verecon.

Tamen, por esti justa pri tiu parto de la akademio, mi devas agnoski, ke ne ĉiu el ili estis tiel viziema. Unu tre lerta doktoro ŝajne perfekte Regis la tutan naturon kaj sistemecon de regado. Tiu elstara persono tre utile estis direktinta siajn studojn por trovi efektivajn kuracilojn por ĉiuj malsanoj kaj koruptecoj, al kiuj tendencas la diversspecaj publikaj administradoj, tiel pro la malvirtoj kaj malfortecoj de tiuj, kiuj regas, kiel pro la senmoraleco de tiuj, kiuj obeu. Ekzemple: ĉar ĉiuj verkistoj kaj rezonistoj konsentas, ke la natura kaj politika korpoj tre similas unu al la alia, ĉu io ajn povas esti pli evidenta, ol ke la sano de ambaŭ estu konservata, kaj la malsanoj estu kuracataj, per la samaj receptoj? Oni konsentas, ke senatoj kaj grandaj konsilantaroj estas ofte ĝenataj de superfluaj, bolantaj kaj aliaj malbonaj humoroj, de multaj kapaj malsanoj kaj eĉ pli de koraj, de fortaj konvulsioj kun gravaj kuntiriĝoj de la nervoj kaj tendenoj de ambaŭ manoj, sed aparte de la dekstra, de spleno, intesta gaso, kapturniĝo kaj deliro, de skrofolaj tumoroj plenaj je fetoraĵo kaj puso, de haladzaj, sputaj ruktoj, de hundecaj apetitoj kaj krudeco de digestado, krom de multaj aliaj, kiujn ne necesas mencii. La doktoro do proponis ke, kiam la senato kunvenus, iuj kuracistoj devus ĉeesti dum la tri unuaj tagoj de la kunsidoj, kaj ĉiutage post la debatoj devus palpi la pulson de ĉiu senatano; poste, bone pripensinte kaj interkonsiliĝinte pri la naturo de la diversaj malsanoj kaj pri la kuracrimedoj, ili devus reveni la kvaran tagon al la senata domo akompanate de siaj apotekistoj, kaj antaŭ ol la anoj komencus la kunsidon, enŝtopi al ĉiu el ili laksigilojn, purigilojn, korodilojn, adstringaĵojn, aspirinojn, kontraŭikteraĵojn, kontraŭmukaĵojn kaj aliajn medikamentojn laŭ la bezonoj de ĉiu kazo; kaj, laŭ la rezultoj de tiu dozado, ripeti, ŝanĝi aŭ forlasi ilin en la venonta kunveno.

Tiu projekto ne multe kostus al la publiko, kaj eble, laŭ mia humila opinlo, multe akcelus la plenumadon de la aferoj en tiuj landoj kie senatoj iom partoprenas la leĝdonan potencon, kreus interkonsenton, mallongigus debatojn, malfermus kelkajn buŝojn nun fermitajn kaj fermus eĉ pli nun malfermitajn, bridus la senpaciencon de la junuloj kaj korektus la memcertecon de la maljunuloj, vigligus la stultulojn kaj senkuraĝigus la tro-impetajn.

Denove: ĉar oni ĝenerale plendas, ke la reĝaj favoratoj havas maldaŭrajn kaj malfortajn memorojn, la sama doktoro proponis, ke kiu havas aŭdiencon kun ĉefministro, dirinte sian aferon kiel eble plej mallonge per vortoj kiel eble plej klaraj, devus, je sia foriro, pinĉi al tiu ministro la nazon aŭ piedi lin en la ventron, aŭ paŝi sur lian kalon, aŭ tiri al li trifoje la orelojn, aŭ per pinglo piki lin en la postaĵo, aŭ pinĉi kontuzige lian brakon, por malhelpi forgeson, kaj je ĉiu akcepta tago ripeti tiun saman faron, ĝis la afero plenumiĝus aŭ estus definitive rifuzita.

Li plue direktis, ke ĉiu senatano en la granda nacia konsilantaro, dirinte sian opinion kaj defende argumentinte pri ĝi, estu devigata voĉdoni por la rekta kontraŭo, ĉar se oni farus tion, rezultiĝus nur la publika bono. Kiam partioj en la ŝtatoj estas batalemaj, li proponis mirindan rimedon por akordigi ilin. Jen la metodo: oni prenu cent ĉefojn de ĉiu partio; oni dividu ilin laŭ duopoj el tiuj, kies kapoj estas proksimume samgrandaj; poste du precizemaj operaciistoj forsegu la okcipiton al ĉiu paro samtempe tiel, ke la cerboj povu esti egale dispartigitaj. Oni interŝanĝu la tiel forsegitajn okcipitojn, surmetante ĉiun al la kapo de la kontraŭa partiano. Tiu laboro ŝajnas, vere, postuli iom da precizeco, sed la profesoro certigis al ni, ke se oni lerte farus la aferon la kuraco estus nepra. Ĉar tiel li argumentis: tial ke la du cerboj estus liberaj diskuti la aferon interne de unu kranio, ili baldaŭ atingus bonan interkonsenton, kaj rezultigus tiun moderon, kiel ankaŭ regulecon de pensado, kiuj estas tiel dezirindaj en la kapoj de tiuj, kiuj supozas sin venintaj en la mondon nur por rigardi kaj regi ĝian iradon; kaj rilate la diferencon inter la cerboj, ĉu kvantan ĉu kvalitan, inter partigvidantoj, la doktoro certigis al ni, laŭ propra sperto, ke ĝi estas bagatela.

Mi aŭskultis tre viglan debaton inter du profesoroj, pri la plej oportuna kaj efika rimedo por havigi monon sen ĝeno al la publiko. La unua asertis, ke la plej justa metodo estus, imposti malvirton kaj stultecon, kaj la sumon kontribuotan de ĉiu homo decidu, kiel eble plej juste, kunsido de liaj najbaroj. La dua havis rekte kontraŭan opinion: imposti tiujn kvalitojn mensajn kaj korpajn, pri kiuj la homoj plej alte taksas sin; la kontribuo estu pli aŭ malpli granda laŭ la grado de elstareco, kaj tion decidu ĉiu homo pri si. La plej altan imposton pagu tiuj viroj plej alte ŝatataj de la insekso, kaj oni kalkulu ĝin laŭ la nombro kaj speco da privilegioj ricevitaj, pri kiuj ĉiu viro rajtis atesti por si. Sprito, kuraĝo kaj gentileco estis laŭ la propono same altimpostitaj, kaj same taksotaj tiel, ke ĉiu atestus la kvanton, kiun li mem posedas. Sed honoro, justeco, saĝo kaj klereco tute ne estus impostitaj, ĉar ili estas kvalitoj tiel eksterordinaraj, ke neniu volas rekoni ilin en najbaro aŭ altetaksi ilin en si. La virinoj pagus imposton laŭ sia belo kaj lerteco pri vestado, pri kiuj ili havus saman privilegion kiel la viroj, nome ke ili mem juĝu pri si. Sed fideleco, ĉasteco, prudento kaj bonhumoro ne estus impostataj, ĉar ili ne kompensus la kostojn de la kolektado.

Por teni la lojalecon de la senatanoj al la reĝo oni proponis, ke la anoj vetludu por postenoj; ĉiu homo unue devu ĵuri, ke li voĉdonos por la kortego, ĉu li gainos aŭ ne; poste la perdintoj rajtu vetludi pri la sekvonta libera posteno. Tiel espero kaj atendo restus viglaj, neniu plendus pri rompitaj promesoj, sed kulpiĝus pri siaj seniluziiĝoj nur la fortunon, kies dorso estas pli larĝa kaj pli forta ol tiu de ministraro.

Alia profesoro montris al mi grandan paperon da instrukcioj por malkovri komplotojn kaj konspirojn kontraŭ la registaro. Li konsilis al gravaj ŝtatistoj, ke ili esploru la nutromanieron de ĉiuj respektindaj personoj, ilian manĝotempon, sur kiu flanko ili kuŝas en la lito, per kiu mano ili viŝas la postaĵon, zorge rigardi iliajn ekskrementojn kaj laŭ la koloro, la odoro, la gusto, la konsisto, la krudeco aŭ matureco de digestado formi juĝon pri iliaj pensoj kaj intencoj, ĉar la homoj estas neniam tiel seriozaj, pensemaj kaj intensaj kiel en la necesejo, kion li eltrovis laŭ propra sperto: ĉar kiam li konjekte pripensis, nur eksperimente, kio estus la plej taŭga maniero murdi la reĝon, lia fekaĵo havis verdan tinkturon; sed tute alian, kiam li nur pensis pri ribeligo, aŭ pri bruligo de la metropolo.

La tuta traktato estis tre observeme verkita kaj enhavis multajn komentojn tiel kuriozajn kiel utilajn por la politikistoj, sed al mi ŝajnis, ke ĝi estas nekompleta. Tion mi riskis diri al la aŭtoro, kaj proponis, se tio plaĉus al li, doni al li ankoraŭ kelkajn informojn. Li akceptis mian proponon pli kompleze ol estas kutime ĉe verkistoj, precipe ĉe tiuj, kiuj faras projektojn, kaj li certigis min, ke li volonte ricevos pliajn informojn. Mi diris al li, ke en la reĝlando Tribnia, ĉe la indiĝenoj nomataj Langden, kie mi iam loĝis dum miaj vojaĝoj, la pliparto de la popolo konsistas preskaŭ tute el spionoj, atestantoj, informistoj, akuzistoj, procesistoj, juristoj, kune kun iliaj diversaj subaj kaj superaj instrumentoj, ĉiuj sub la patroneco, egido kaj pago de ŝtatministroj kaj iliaj deputitoj. La komplotoj, en tiu reĝlando, kutime estas laboraĵo de tiuj personoj, kiuj deziras altigi sian reputacion kiel profundaj politikistoj, revivigi frenezan administradon, sufoki aŭ forturni popolajn malkontentojn, plenigi sian kason per senrajtigoj, kaj levi aŭ mallevi la opiniojn pri la publika kredito laŭ maniero kiu pli bone profitos ilian privatan avantaĝon. Ili unue konsentas kaj decidas inter si, kiuj suspektatoj estu akuzitaj pri komploto: poste oni prizorgas la akiradon de ĉiuj iliaj leteroj kaj paperoj, kaj enĉenigas la posedantojn. Tiujn paperoin oni transdonas al grupo de artistoj tre lertaj pri eltrovado de misteraj signifoj de vortoj, silaboj kaj literoj: ekzemple, ili kapablas eltrovi, ke noktovazo signifas konsilantaron, anseraro senaton, lama hundo invadonton, pesto la ŝtatarmeon, buteo la ĉefministron, podagro la ĉefpastron, pendumilo ŝtatsekretarion, latrino nobelkomitaton, kribrilo korteganinon, balailo revolucion, muskaptilo laborpostenon, senfunda abismo trezorejon, kloako kortegon, arlekena ĉapo favoraton, rompita herbero juĝantaron, malplena barelo generalon, pusa ulcero la administradon.

Kiam tiu ĉi metodo malsukcesas, ili uzas du aliajn pli efikajn, kiujn la kleruloj inter ili nomas akrostikoj kaj anagramoj. Unue, ili deĉifras ĉiujn komencliterojn laŭ politikaj signifoj. Tiel, N signifu komploton, B kavalierian reĝimenton, L militŝiparon; aŭ due, transmetante la literojn sur iu suspektata papero, ili kapablas montri la plej sekretajn planojn de malkontenta partio. Tiel, ekzemple, se mi dirus en letero al amiko: “Nia frato Tom malsanas je hemorojdoj”, sperta deĉifristo malkovrus, ke la samajn literojn, el kiuj konsistas la frazo, oni povas analizi laŭ jenaj vortoj: “Ie homoj trafados la mastrojn en majo”. Kaj tio estas la anagrama metodo.

La profesoro multe dankis al mi pro la komuniko de tiuj komentoj, kaj promesis mencii min honore en sia traktato.

Mi vidis nenion en tiu lando, kiu logus min al pli longa restado, kaj mi komencis pensi pri reveno hejmen al Anglujo.


FONTO: Swift, Jonathan. La Granda Akademio en Lagado, el: Vojaĝo al Balnibarbi; tradukis William Auld, en Angla Antologio 1000-1800, redaktita de William Auld kaj Reto Rossetti (Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1957), p. 249-256. El Gulliver’s Travels, Part III; A Voyage to Laputa, Balnibarbi, Luggnagg, Glubbdubdrib, and Japan; Chapter V & VI (Parto 3a: Vojaĝo al Laputa, Balnibarbi, Luggnagg, Glubbdubdrib, kaj Japanio: ĉapitroj 5a & 6a).


La Struldbrugoj; El: Vojaĝo al Lugnago
de Jonathan Swift, tradukis William Auld

Ebleco de Vojaĝo al la Luno (el La Eltrovo de Nova Mondo)
de John Wilkins, trad. William Auld

Gulliver's Travels. Part III. A Voyage to Laputa, Balnibarbi, Luggnagg, Glubbdubdrib, and Japan. Chapter V (extract)
by Jonathan Swift

Ballad of Gresham College (1663)

An Essay towards a Real Character, and a Philosophical Language (1668):
Part III: Philosophical Grammar: Chapter 9: Syntax

by John Wilkins (with additional links & bibliography)

Philosophical and Universal Languages, 1600-1800, and Related Themes: Selected Bibliography

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto / Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto: Gvidilo / A Guide

Science Fiction & Utopia Research Resources: A Selective Work in Progress

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Esperanto-Interlingvistiko-Gvidilo

Alireteje / Offsite:

La vojaĝoj de Gulivero - Vikipedio

Jonathan Swift - Vikipedio

Gulivero en Liliputo
(mallongigita), tradukis M. Inman,
ilustris J. R. Monsell (Inko, 2002)
ankau ĉe Zhang Xuesong

Gulliver's Travels - Wikipedia, the free encyclopedia


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 17 October 2013

Site ©1999-2015 Ralph Dumain