Vojaĝo al hungara literaturo, tereno nekonata

de Ralph Dumain

Baldaŭ post sufiĉa meminstruado de Esperanto antaŭ 47 jaroj mi eltrovis kaj komencis legi beletron en Esperanto, plejparte originalan kaj iom tradukitan. El la hungaroj mi legis, interalie, originalajn verkojn de plej eminentaj poetoj Kálmán Kalocsay (1891-1976) kaj Julio Baghy (1891-1967), verkojn de Imre Baranyai (= EMBA, 1902-1961) kaj Ferenc Szilágyi (1895-1967), la memuaron Maskerado ĉirkaŭ la morto de Teodoro Ŝvarc (= Tivadar Schwartz / Soros, 1894-1968), kaj plej grave por mi, la (mal)utopiajn verkojn Maŝinmondo kaj Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári (1897-1974). Mi estis 16-jarulo kiam mi entuziasmis pri Szathmári kaj eĉ tradukis lian novelegon “Vincenzo” anglalingven por licea projekto. (Post jaroj mi amikiĝis kun mia instruisto. Li ĵus mortis.) Samkiel aliaj esperantistoj, pere de Esperanto mi lernis pri la malpli konataj kaj influhavaj literaturoj de la mondo. El hungara literaturo mi legis unuafoje la verkon La Tragedio de l’ homo de Imre Madách (1823-1864). Tiutempe mi abonis la revuon Hungara Vivo.

Tamen mi ne lernis aŭ legis multe el hungara literaturo. Krom koni la historian rolon kaj centrecon de Literatura Mondo kaj Budapeŝto en la esperantista kultura mondo, mankis al mi informoj por ligi la hungarajn Esperanto-movadon kaj originalan Esperantan literaturon kun la hungara socia aŭ literatura kunteksto. Oni ne povis lerni tiajn aferojn el la lirika poezio de Kalocsay, Baghy, k.a., ĉar mankis specifaj sociaj referencoj, troveblis nur socikritikoj ĝeneralaj. Pro la primitiva etoso de Esperanta literaturo tiuepoka, oni povus senzorge konkludi, ke Esperantistajn verkistojn priokupis bagateloj. [1]

Pasis jardekoj. Komence de 2012 kontaktis min Paul Olchvary, la eldonisto de tuj aperonta unua usona eldono de la anglalingva traduko de Vojaĝo al Kazohinio. Laŭ lia peto mi verkis reklamtekston kiu aperis en la libro. Olchvary organizis simpozion pri Kazohinio ĉe la hungara konsilejo en Novjorkurbo en junio tiujare, en kiu mi partoprenis. [2] De tiam la verkaro de Szathmári fariĝis permanenta projekto. [3]

Oni dungis min instrui seminarion pri Kazohinia en rilato kun fako Utopiaj Studoj ĉe Universitato de Novjorkurbo en marto 2013. [4] La profesoroj kaj studentoj entuziasmis pri Szathmári kaj oni menciis intencon antaŭenigi lian verkon en Utopiaj Studoj cele al samrangigo kun la malutopiaj verkoj de Jevgenij Zamjatin, Aldous Huxley, kaj George Orwell. En mia prelego mi nepre enkondukis alian ĉefverkon de Szathmári—Maŝinmondo. Rezulte oni instigis, ke mi verku kaj eldonigu anglalingvan tradukon de Maŝinmondo. Mi ja tion volas fari, sed mi bezonas subvencion por efektivigi ĉi tiun projekton.

Mi konstatis ankaŭ, ke eĉ ĉi tiuj literaturaj fakuloj ne konas hungaran literaturon. Nu, la ĉefaj influoj al Szathmári estis Jonathan Swift (per Gulivero), H. G. Wells, Imre Madách (La Tragedio de l’ homo), kaj Frigyes Karinthy (Vojaĝo al Faremido, k.a.). Almenaŭ dufoje Szathmári nomis sian konaton Karinthy (1887-1938) sia “spirita patro.” En intervjuo Szathmári aldonis: “Cetere li estis la unua aprecanto de Kazohinio.” [5] Aliloke oni citas lin [6]:

Mi rigardis lin [Karinthy] mia spirita, anima patro. Li estis la unusola hungara verkisto, kiu ne rakontis, sed prezentis kaj kritikis la realaĵon. Li estis la unua homo, kiu tute komprenis la Kazohinion.

Atentu la influon de Swift kaj Wells ankaŭ al Karinthy, kiu cetere estis esperantisto! Szathmári ankaŭ tradukis du rakontojn de Karinthy. Madách kaj Karinthy estas hungaroj, sed malgraŭ ilia historia literatura graveco ili restas plejparte nekonata en Usono.

Do mi devis plu esplori la koncernan historion. Post 40 jaroj mi relegis la poezian dramon La Tragedio de l’ homo, en Esperanto kaj la angla lingvo kaj legis troveblan kritikan literaturon pri Madách en ambaŭ lingvoj. Mi ja konstatis ĝin ŝlosila verko de la 19a jarcento kaj laŭ mia takso specife en la historio de la futurologia kaj malutopia beletro. Mi legis kelkajn rakontojn de Karinthy. Mi elfosis miajn malnovajn numerojn de Hungara Vivo kaj aldone al serĉataj aferoj, konatiĝis kun hungaraj verkistoj Mór Jókai (1825-1904), Mihály Babits (1883-1941), Arpád Tóth (1886-1928), Lajos Kassák (1887-1967), kaj eventuale aliaj. Mi trovis en la usona Parlamenta Biblioteko en Vaŝingtono la grandegan verkon Hungara Antologio de 1933. [7]

Pere de Esperanto kaj la angla lingvo, mi lernis ne nur pri malnovaj “klasikaj” (inkluzive de avangardaj) hungaraj verkistoj, sed pri aŭtoroj kiuj eminentis post la Dua Mondmilito. Per tradukoj de Szathmári mi konatiĝis pri Mihály Gergely (1921- ), György Moldova (1934- ), kaj Géza Molnár (1923- ). En Esperanto kaj en la angla mi trovis la verkistojn Tibor Déry (1894-1977), István Örkény (1912-1979), kaj Iván Mándy (1918-1995). En anglalingvaj tradukoj mi eltrovis la modernismajn verkistojn Géza Ottlik (1912-1990), Miklós Mészöly (1919-2001), kaj Péter Esterházy (1950- ). Mi povus aldoni plurajn pluajn nomojn. Mi trovis testamenton kaj tiam komprenis la amon de William Auld (1924-2006), la ĉefa Esperanta poeto post la Dua Mondmilito, pri la hungara literaturo. [8]

Mi lernis, ke la hungara Esperanto-movado estis intime interligita kun hungara literaturo en la 20a jarcento, specife kun grupanoj ĉirkaŭ la revuo Nyugat. [9] De tie mi esploris pluajn informojn pri la kultura, intelekta, kaj politika historio de Hungario.

Per Esperanto mi lernis iom pri la Hungara Sovetrespubliko de 1919. [10] Mi jam konis iom el la teoria verkaro de la hungara marksisma filozofo György Lukács (1885-1971), sed ne pri lia rilato specife al hungara kulturo. Lia estetike konservativa, “realisma” sinteno pri literaturo estas vaste konata, sed mi scivolis pri lia sinteno pri hungaraj aŭtoroj kaj pri fantazia literaturo. Nu, li verkis iomete—kaj negative—pri Madách kelkfoje inter 1911 (antaŭmarksisma periodo) kaj 1955 (en la plej kulture subprema stalinisma periodo). Oni povas legi resumetojn de liaj opinioj anglalingve, sed ne la kompletajn tekstojn de Lukács mem. Ekzistas germanaj tradukoj el liaj fruaj hungarlingvaj verkoj, sed nur fragmentoj en anglaj tradukoj (krom ĉefverko La animo kaj la formoj). Laŭ mia peto kolego tradukis anglalingven komentaron pri Madách el la germana. La fifama hungarlingva eseo de Lukács de 1955 restas netradukita. [11]

Dum la pasinta duonjaro mi legis plurajn anglalingvajn librojn pri la rondoj ĉirkaŭ Lukács, pri la influo de poeto Endre Ady (1877-1919), pri hungara marksismo, pri la ideologia evoluo de Lukács de Romantikismo al bolŝevismo, pri la sovetrespubliko de 1919, pri la posta ekzilo de pluraj intelektuloj, verkistoj, kaj artistoj, pri hungara kulturpolitiko de 1945-1948, 1949-1955, kaj poste, kaj pri malutopia literaturo de orienta Eŭropo. La lingva baro tamen restas; ekzemple, restas multo de Lukács kaj el diversaj kulturaj debatoj ankoraŭ ne tradukita el la hungara anglalingven. Eĉ tiuj anglalingvanoj kiuj konas la teorian verkaron de Lukács plej ofte ne konas la specifajn rilatojn al hungara literaturo. Restas tasko miaflanke mense ordigi la amason da materialo. Restas demandoj pri rilatoj aŭ reagoj (se ekzistas) inter specifaj personoj.

Mi nepre devas mencii alian verkiston, kiun mi eltrovis antaŭ kelkaj monatoj, la hungar-kanadanon Robert Zend (1929-1985). [12] Kiel usonanoj diras: “jen mondo malgrandas.” Zend ekziliĝis el Hungario al Kanado en 1956, ekapartenis al la kanada literatura, kultura, kaj intelekta sfero, kaj, aldone al traduki siajn hungarlingvajn poemojn li komencis verki ankaŭ anglalingve. Li vizitis kaj amikiĝis al eminenta argentina verkisto Jorge Luis Borges. Li estis amiko de fama pantomimisto Marcel Marceau. Lin inspiris la hungara tradicio, aparte Madách kaj Karinthy (!), ankaŭ artistoj kiuj ege min interesas—William Blake, M. C. Escher, kaj René Magritte.

Jam la unuan poemaron de Zend—From Zero to One (De Nulo al Unu, 1973)—inspiris Karinthy. Jen la dediĉo (traduko mia):

La titolo de ĉi tiu libro estas omaĝo al Frederiko Karinthy (1888-1938), eminenta hungara verkisto, humuristo kaj filozofo, mia spirita patro. La citita ĉerpaĵo [kiu sekvas] devenas de la poezia eseo “La Unu(ec)o kaj la Nulo” el lia volumo Kiu demandis al vi

Zend omaĝis al Karinthy en la prefaco al sia dua poemaro Beyond Labels (Preter Etikedoj, 1982; traduko mia):

Inter la multaj hungaraj verkistoj de tiu epoko, pluraj konservis sian honestecon. Estis unu, aparte, kiu ne akceptus ajnan etikedon, por si mem aŭ por aliaj. Lia nomo estis Frigyes Karinthy. Li ne identigis sin kun ajna grupo; li apartenis nenie, sed ĉi tiu ne-aparteno signifis por li fortegan apartenon al la Homo, al la Homaro, al Homeco. Kiel humuristo li estis ege populara, sed kiel filozofo li apenaŭ gajnis adeptojn. Aktuale la plejmulto da hungaroj estas entuziasma pri liaj profundaj ideoj. Li estis (kaj restas) mia spirita patro, la Majstro kiu estis la unua kiu inspiris min senti, pensi, esprimi min, esti konsiderema, teni altajn idealojn, kompreni aliajn kvazaŭ ili estus mi: alivorte, verki. Almenaŭ jen tio kio signifas por mi esti verkisto. (Kompreneble, tiu fako signifas plurajn aliajn aferojn, sed jen la bazo sur kio ĉio cetera estas konstruata.

Karinthy ĉeestas ankaŭ en la ĉefverko de Zend—Oāb (Libroj 1 & 2; 1983, 1985). En Libro 1 aperas desegnaĵo de Karinthy. Dediĉo aperas en la Libro 2: “Mi dediĉas ĉi tiun libron al ĉiuj miaj Ardôs (spiritaj gepatroj) ...” [listo sekvas]. Inter la spiritaj gepatroj situas Karinthy kaj Madách, ankaŭ aliaj hungaroj— ekzemple Béla Bartók (1881-1945), Sándor Petöfi (1823-1849), Mihály Vörösmarty (1800-1855), Sándor Weöres (1913-1989)—kaj aliaj verkistoj, komponistoj, artistoj, ktp. (Mi aparte rimarkas William Blake, Jorge Luis Borges, Giordano Bruno, Charlie Chaplin, M. C. Escher, René Magritte, Rainer Maria Rilke, kaj Jonathan Swift.)

Spirita patro, spirita patro—jen Karinthy laŭ Szathmári kaj Zend. Sed kia estas la sinteno al aŭ de Karinthy rilate al la ceteraj homoj kaj aferoj kadre de miaj esploroj? Se fakte ekzistas pluaj interrilatoj, jen puzlo prilaborenda. Karinthy—fantaziisto, satiristo—ŝlosilas al plua intelekta sintezo de konkludoj ĉerpotaj el la hungaroj esplorataj. Per la angla lingvo mi lernis pri kernaj hungaraj intelektaj kontribuoj al la mondo. Dankon unue al Esperanto pro eltrovo de la riĉa historio de hungara beletro, firmigante mian percepton de la mondhistoria graveco de la hungara kulturo.

NOTOJ

[1] Tiurilate rigardu eseon de Julius Balbin (1917-2006, verkadis poemojn pri propraj spertoj en nazia koncentrejo): “La sekreta malsano de la esperanta poezio,” tradukita de Russ Williams, kun mia postnoto, en Beletra almanako, n-ro 13, februaro 2012. La anglalingva originalo “The Secret Malady of Esperanto Poetry” (1973) troveblas miareteje. Atentu ankaŭ la poemon “Kiom longe atendi” de Brian Price-Heywood, en Esperanta antologio: poemoj 1887-1981, 2-a. eld., red. William Auld (1984) kaj miareteje. Tamen, oni gajnus tute alian perspektivon pere de, ekzemple, Sub la signo de socia muzo, red. William Auld & Stefan Maul (1987), enhavtabelo miareteje.

[2] Du videoj de miaj intervenoj, kaj aliaj ĉerpoj el la simpozio, troveblas ĉe YouTube (retligoj miareteje).

[3] Kompletaj bibliografiaj referencoj kaj retligoj al preskaŭ ĉiuj menciataj dokumentoj pri Szathmári (inkluzive de blogafiŝoj, videoj, podkastoj, ktp.) ĉu miareteje ĉu alireteje troveblas ĉe mia retpaĝo “Sándor Szathmári (1897–1974): Bibliografio & Retgvidilo” (http://autodidactproject.org/bib/szathmari.html). Aldonaj informoj pri Szathmári kaj aliaj menciataj temoj troveblas ĉe mia blogo “Ĝirafo” (http://gxirafo.blogspot.com). Anglalingvanoj atentu mian podkaston “The Utopian Vision of Sándor Szathmári” de la 6a de majo 2012. Por kompletaj referencoj kaj retligoj pri rilataj hungaraj aferoj menciataj kaj pluaj (verkoj en la angla, Esperanto, k.a.) konsultu mian bibliografion “Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers: Select Bibliography” (http://autodidactproject.org/bib/utopia_hungarian.html). Aliaj esperantaĵoj (ekzemple de Balbin kaj Price-Heywood menciitaj supre) troveblas ĉe mia “Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko” (http:/autodidactproject/guidespo.html).

[4] Atentu mian raporton: “Ralph Dumain Guest Blog Post: Reflections on Voyage to Kazohinia Seminar” (retligo en mia bibliografio).

[5] “Mi ĉiam skribis pri la homo. . .”: Intervjuo kun Sándor Szathmári (kun Vilmos Benczik), Hungara Vivo, n-ro 4, 1973 (miareteje).

[6] Maria Bereczki, “Sándor Szathmári kaj lia ĉefverko ‘Vojaĝo al Kazohinio’,” en Esperantologiaj Kajeroj 2, red. B. Ehmann, E. Sooŝ, 1977 (miareteje). La citaĵo evidente devenas de Dezső Keresztury (1904-1996), kies eseo aperis kiel Postkomentaro (“Postscript”) en la unua anglalingva eldono de Kazohinia (Budapest, 1975), retligo miareteje.

[7] La enhavtabeloj de la du libroj Hungara Antologio de 1933 kaj la malsama sed aktuale havebla de 1983 troveblas miareteje.

[8] “Kiel mi amikiĝis kun Imre, Sándor, Mihály, k. a.” de William Auld, Hungara Vivo, 1974, n-ro 4 (miareteje).

[9] Árpád Rátkai, “La beletra rondo de la revuo Nyugat kaj la Internacia Lingvo,” en Beletra Almanako, n-ro 8, junio 2010. Ankaŭ gravas Rátkai, “Frigyes Karinthy la esperantisto,” en Abunda fonto: Memorlibro omaĝe al Prof. István Szerdahelyi, red. Ilona Koutny (2009).

[10] Cent tridek tri tagoj: historia skizo de hungarlanda proletara revolucio (Leipzig: Ekrelo, 1930) kaj Hungara Vivo, 19a jaro, n-ro 1 (83), 1979: n-ro pri Hungarlanda Konsilia Respubliko, 1919. La enhavtabeloj kaj kelkaj eroj el ambaŭ publikaĵoj troveblas miareteje.

[11] György Lukács, Fejlő désének története, 1911. Germane: “Die ungarische Dramenliteratur” (miareteje), en Entwicklungsgeschichte des modernen Dramas (1981). Angle: “On Hungarian Dramatic Literature,” trad. Charles Senger (miareteje). Lukács, “Madách tragédiája” (1955) kaj “Madách Tragédiája mint negatív példa” (ĉerpoj el 1911, 1918, 1955), retligoj miareteje.

[12] The Robert Zend Website (http://www.robertzend.ca). Pri ĉiuj miaj specifaj referencoj aliru miareteje: “Robert Zend (Hungarian-Canadian writer, 1929-1985): Dedications, Works, Links.”


FONTO: Dumain, Ralph. “Vojaĝo al hungara literaturo, tereno nekonata,” Kontakto, n-ro 271 (2016: 1), p. 12-15. La redaktoro mencias R. Dumain & hungaran literaturon ĉe p. 3 & 8. Jen PDF-dosiero en bela formato laŭ apero en Kontakto.


Retligoj al referencitaj aferoj en la eseo:

Ĉi-reteje/ On this site:

The Secret Malady of Esperanto Poetry” (1973) by Dr. Julius Balbin

Kiom Longe Atendi” de Brian Price-Heywood

Sub la signo de socia muzo: Enhavo, red. William Auld & Stefan Maul; ilustris Georgo Kamaĉo

‘Mi ĉiam skribis pri la homo. . .’: Intervjuo kun Sándor Szathmári [Vilmos Benczik]

Sándor Szathmári kaj Lia Ĉefverko ‘Vojaĝo al Kazohinio’” de Maria Bereczki

Kiel mi amikiĝis kun Imre, Sándor, Mihály, k. a.” de William Auld

Hungara Antologio (1933)

Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (1983)

Frigyes Karinthy la esperantisto” de Árpád Rátkai

Hungarlanda Konsilia Respubliko, 1919 (Hungara Vivo, n-ro 1, 1979)

133 Tagoj de Sovethungario

Die ungarische Dramenliteratur by Georg Lukács

On Hungarian Dramatic Literature by Georg Lukács, translated by Charles Senger

Robert Zend (Hungarian-Canadian writer, 1929-1985): Dedications, Works, Links

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Frigyes (Frederiko) Karinthy (1887-1938) en Esperanto

Frigyes & Ferenc Karinthy in English

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers: Select Bibliography

Géza OTTLIK (1912 - 1990) Study Guide & Bibliography

Sándor Szathmári (1897–1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Science Fiction & Utopia Research Resources: A Selective Work in Progress

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto / Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto: Gvidilo / A Guide

Alirejete / Offsite:

Ĝirafo (blogo de R. Dumain)

Videoĉerpoj ĉe YouTube: intervenoj de R. Dumain en simpozio ĉe la Hungara Konsilejo, Novjorkurbo:

Ralph Dumain discusses the classic novel Voyage to Kazohinia (June 6, 2012)

Discussing Voyage to Kazohinia--June 6 book launch (2012)

The Utopian Vision of Sándor Szathmári”: podcast by Ralph Dumain, 6 May 2012, 6th episode of “Studies in a Dying Culture” sponsored by Think Twice Radio

Ralph Dumain Guest Blog Post: Reflections on Voyage to Kazohinia Seminar

Postscript al Kazohinia by Dezsõ Keresztury

Madách tragédiája (1955) / Lukács György

Madách Tragédiája mint negatív példa / Lukács György. (1) Elsõ megjelenés: A modern dráma fejlõdésének története (1911); (2) Balázs Béla és akiknek nem kell. Elõszó (1918); Madách tragédiája (1955)

The Robert Zend Website


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 28 April 2016

©2016 Ralph Dumain