Poul Thorsen

La plej ĉarma flago

(Laŭ: Piet Hein: Det dejligste flag)

Multkoloras la Tero. Ĝi flamas pro flagoj
kiel farbo-fanfaro en sunbrilaj tagoj.
Ili flirtas en vento kun pompo radia
kiel signoj de granda potenco nacia:
Justo-maljusto, pli gravas en ago
mia lando kaj flago.

Sed la plej ĉarma flago dum Tera veturo
estas bunta, infana vestaĵo sur ŝnuro.
Sen pasia malpaco silente admonas
tamen unu standardo kaj skismon ne konas.
Ĉirkaŭ la Globo ĝi estas simbolo
de la vivo kaj volo.

Mi ĝin trovis en nokto Laplanda, tuthela,
inter pinta kaban' kaj arbusto ŝancela.
Sur la maro ĝi flagris en flam' de aŭroro
malgraŭ submarboatoj kaj mina angoro,
flirtas sur pampo el plej povra budo
en lazuro de l'sudo.

Kaj en Dana maten', februara kaj pala,
ĝi sub arbo ĉeriza, karbnigra kaj kala,
diafanan, printempan ekhelon reĵetas
proklamante, ke l'vivo sin ĉiam ripetas.
Same koloras kreskaĵa multopo
sur la tuta Terglobo.

Tiu bunta, flikita, infanvesta flago
unuigu splititan homaron en tago,
kiam ĉesos kolero, aufero de l'Mondo,
kaj heroldos libera, prospera estonto:
Ĝojo abundu, la simpla, konstanta,
en la vivo kreskanta.


Notoj:

Piet Hein (1905 - 1996), inĝeniero kaj ĵurnalisto, poeto, kun scienca mondkoncepto. Lia liriko estas senpera reflekto de la fizika ĉirkaŭaĵo. Kiel Piet Hein li havas formon larĝan, retoran, sed sub sia pseŭdonimo Kumbel li kulturas la miniaturan stilon. Milojn da epigramojn, ofte kun tre pikanta moraleto, li persone ilustris kaj sendis sub la titolo GRUK (volumo aperis en esperanta traduko de Poul Thorsen). Kelkajn jarojn Piet Hein pasigis en Sudameriko. Li estas pledanto por Mondfederacio.



Poul Thorsen: Hejmpaĝo de eksretejo - Hjemmesider

Poul Thorsen: Originalaj verkoj en eksretejo

Poul Thorsen: Tradukaj verkoj en eksretejo

"Al Josephine Baker" de Poul Thorsen

Gruk de Piet Hein, trad. Poul Thorsen

“The Common Well” (To Charles Chaplin) by Piet Hein

"Circumscripture" by Piet Hein

"Missing Link" by Piet Hein

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Poul Thorsen kontraŭ rasismo

Poul Thorsen @ Ĝirafo

Poul Thorsen - Vikipedio

Poul Thorsen (OLE)

Literaturo en Esperanto (Originala): Poul Thorsen

Recenzo: Gruk de Kumbel (Piet Hein), eldanigita de Poul Thorsen
de Gaston WARINGHIEN

Piet Hein - Classic Danish design: Piet Hein


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 24 December 2013

Site ©1999-2015 Ralph Dumain