Kumbel kaj lia grukaro

Kumbel estas pseŭdonimo de dana inĝeniero, serioza ŝercemulo, Piet Hein (n. 1905). Lia liriko estas senpera reflekto de la fizika ĉirkaŭaĵo. Tute sen mistiko li sentas sin ero de granda kosmo. Li estas poeto kun scienca mondkoncepto, liberala interpretanto de progreso humana kaj teknika. Nur escepte lia formo estas larĝa, retora. Li preferas la miniaturon per siaj grukoj, el kiuj aperis preskaŭ 5000 en la tagĵurnalo Politiken, Kopenhago. En militaj kaj krizaj tempoj ĝuste tiuj ĉi epigramoj apartenas al la helaj punktoj dum gazetlego cetere deprimanta.

Pri la signifo de la vorto Kumbel regas ioma dubo. Eble ĝi estas pura artefaritaĵo, eble pravas la dana nobelpremiito Johannes V. Jensen, ke ĝi troviĝis jam sur antikvaj runŝtonoj (kumbl) kun signifo memorindaĵo. Prave aŭ ne, la vorto meritus esti tie, ĉar memorinda.

Ankaŭ la vorteto gruko estas enigma. Eble ĝi estas kuntiriĝo de la danaj vortoj grin kaj suk (rido-ĝemo), eble Johannes V. Jensen pravas, ke antaŭ Piet Hein neniu prononcis la vorton—krom la perdriko!

Laŭ sia apliko gruko havas signifon de fiksforma liriketo kun rafinita ritmo kaj surpriza rimado—aŭ de rezona aforismo ĉiam kun pikanta moraleto. Ĝi reprezentas spriton, ironion aŭ paradoksan bonsencon ofte formitan per lingva ĵonglaĵo. Gruko ĉiam estas ekstreme konciza, sed neniam oni ekhavas senton pri fragmenteco.

En tiu ĉi kolekto troviĝas facetoj pri arto poetika, ĉiutagaĵoj dum la sezonoj, pli malpli sarkasmaj filozofiaj konsideroj, amaretaj komentoj al la mondsituacio, kosmaj perspektivoj, fabloj, limerikoj kaj fine personaj satiroj ne tro strikte respektantaj la prudon.

Konsternas foje konstati tutpretan formulon pri afereto, kiun ĉiu el ni preskaŭ elpensisl Dana estas ĉio laŭveste, sed efektive universala laŭenhave. Tial ne mirigas, ke Piet Hein aktivas en la movado por mondfederacio kaj aklame permesis tiun ĉi eldonon en Esperanto. Persone li jam transplantis multajn grukojn al sveda, angla kaj hispana lingvoj (kelkajn jarojn li pasigis en Sudameriko).

Kumbel mem faras por ĉiu gruko karikaturan vinjeton, kiu ofte sprite ilustras, kion oni apenaŭ imagis ilustrebla.

Grandplezure mi prezentas la eksponenton de dana humuro, la kerne danan mondcivitanon kaj kulturoptimiston Kumbel al tutmonda publiko pere de la internacia lingvo.

Poul Thorsen.



ENHAVO

Pedagogia gruko 5
Lirika koro 6
Dana vintrosporto 7
Por unuj kaj por aliaj  8
Arto de korespondado 9
Maskobalo   10
Vivregulo 11
Unueco malakordigas   12
Ĝusta tempo 13
La prajunulino el Eglved 14
La aflikta akrido 15
Matena revo 16
Pli bona ol sia famo 17
Renaskiĝo de poeto 18
Optimisto, ho! 19
Por reveni al la temo 20
La agitisto 21
Raket-veturo 22
Diagnozo   23
Manes et manus   24
Profesore 25
Pri ellitiĝo   26
Burokratismo 27
Introspekto   28
Robo promena 29
Societa ordo 30
Por edifo 31
Ĉiu lando—la propran lunon 32
Grandviolinisto de Kubo 33
Pri pensado 34
Ŕ la Japonaise 35
Humuro en kriza tempo 36
Junivespero   37
Avizo al deklamantoj   38
Adapto de l’naturo 39
La veraj bonoj    40
Ekzercu ĉiutage   41
Du stadioj survoie al mondpaco   42
Simbolo de nia epoko 43
Ni mondcentroj 44
Vorto por konsolo 45
Traktado 46
Voĉo suĉinfana    47
Donemo       48
Indico pri optimismo    49
Penso 50
Vano 51
Tinea pantomimo    52
Du konsiloj    53
Georgino    54
Parolante pri fundoj 55
Grandpolitika gvidartikolo 56
La ipsilono 57
Honesta reklamado    58
Atlas-komplekso 59
La satiro 60
Malantaŭvido   61
Idealogio     62
Lun-iro     63
Tiel estas    64
Agnosko     65
Viktualia       66
Sekretemo    67
Kristnaska deziro 68
Nokta penso 69
Du gravaĵoj 70



PEDAGOGIA GRUKO

Kiu ŝercon ŝerce prenas
kaj severon nur serioze,
tiu fakte malkomprenas
ambaŭ grandioze.

5



FONTO: Hein, Piet [Kumbel, pseŭdonimo]. Gruk, tradukita de Poul Thorsen. Kopenhago: Centra Dana Esperantista Ligo, 1956. 72 p. Jen kovrilo, titolpaĝo, enhavtabelo (p. 71-72), “Pedagogia gruko” (p. 5).


La plej ĉarma flago” de Piet Hein, tradukis Poul Thorsen

“The Common Well” (To Charles Chaplin) by Piet Hein

Circumscripture” by Piet Hein

Missing Link” by Piet Hein

Poul Thorsen: Hejmpaĝo de eksretejo - Hjemmesider

Poul Thorsen: Tradukaj verkoj en eksretejo

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Recenzo: Gruk de Kumbel (Piet Hein), eldanigita de Poul Thorsen
de Gaston WARINGHIEN

Poul Thorsen @ Ĝirafo

Poul Thorsen - Vikipedio

Poul Thorsen (OLE)

Literaturo en Esperanto (Originala): Poul Thorsen

Piet Hein - Classic Danish design: Piet Hein


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 25 September 2015

Site ©1999-2015 Ralph Dumain