Maŝinaro kaj granda industrio

(Ĉerpaĵoj el Volumo 1, Libro 1, Ĉapitro 13)

Karlo Markso

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano


[1. Disvolvado de la maŝinaro]

Maŝinsistemo, egale ĉu ĝi baziĝas sur nura kunlaborado de samspecaj labormaŝinoj, kiel en teksejo, aŭ sur kombinado de diversspecaj, kiel en ŝpinejo, per si mem konsistigas grandan aŭtomaton, ekde kiam ĝi estas movata de memaganta unua motoro. Tamen la tuta sistemo moveblas ekz-e de vapormaŝino, kvankam kelkaj ilmaŝinoj ankoraŭ bezonas por certaj movoj la laboriston, ekz-e la movo necesa por enmeti la ŝpinilon antaŭ la enkonduko de la memaga ŝpinmaŝino kaj ankoraŭ daŭre ĉe fajnŝpinado, aŭ kiam certaj partoj de la maŝino, kvazaŭ ilo, gvidendas de laboristo, ekz-e ĉe konstruado de maŝinoj antaŭ la transformado de la slide rest (tornaparato) en memagantan aŭtomaton (self-actor). Ekde kiam la labormaŝino faras ĉiujn movojn necesajn por prilabori la krudmaterialon kaj bezonas jam nur homan akompanadon, ni havas aŭtomatan sistemon de maŝinaro, kiu tamen konstante plibonigeblas en la detalo. Ekzemple la aparato, kiu memstare haltigas la ŝpinmaŝinon ekde kiam iu fadeno ŝiriĝis, kaj la memaganta haltigilo, kiu haltigas la plibonigitan teksilon, ekde kiam la bobeno de la navedo estas sen veftofadeno, estas tute moderna inventaĵo. La paperfabriko povas servi kiel ekzemplo por kontinueco de la produktado kaj por plenumado de la aŭtomata principo. Entute ĉe la paperproduktado detale studeblas la diferenco de diversaj produktadmanieroj, surbaze de malsamaj produktadrimedoj, kaj la rilato de la sociaj produktadkondiĉoj kun tiuj produktadmanieroj, ĉar la malnova germana paperfarado liveras al ni la modelon de la metia produktado, Nederlando en la 17-a kaj Francujo en la 18-a jarcento modelojn de la propradira manufakturo kaj la moderna Anglujo la modelon de la aŭtomata fabrikado en tiu branĉo, krome en Ĉinujo kaj Hindujo ekzistas ankoraŭ du diversaj malnovaziaj formoj de la sama industrio.

La maŝinsistemo posedas sian plej evoluintan formon kiel strukturita sistemo de labormaŝinoj, kiuj ricevas sian movon nur per la transmisia maŝinaro el centra aŭtomato. Sur la lokon de la unuopa maŝino venas ĉi tie meĥanika monstro, kies korpo plenigas tutajn fabrikkonstruaĵojn kaj kies demona forto, unue kaŝita de la preskaŭ solene mezurita moviĝo de siaj gigantaj membroj, erupcias en febre frenezan dancadon de siaj sennombraj propradiraj labororganoj.

[ĉerpaĵo: 417-8]

*     *     *     *     *

En formo de maŝino, la laborrimedo ricevas materian ekzistadmanieron, kiu necesigas anstataŭigi homforton per naturfortoj kaj laŭspertan rutinon per konscia aplikado de naturscienco. En la manufakturo la strukturado de la socia laborprocezo estas pure subjektiva, kombinado de partlaboristoj; en la maŝinsistemo la granda industrio posedas tute objektivan produktadmeĥanismon, kiun la laboristo trovas preta kiel materia produktadkondiĉo. En la simpla kunlaborado kaj eĉ en tiu specifita per labordivido, la anstataŭigo de la unuopa laboristo per la sociiĝinta montriĝas ankoraŭ pli aŭ malpli hazarda. La maŝinsistemo, kun kelkaj poste menciindaj esceptoj, funkcias nur en la mano de rekte sociigita aŭ komuna laboro. La kunlaboreco de la laborprocezo fariĝas do nun teĥnika neceso diktata de la naturo de la laborrimedo mem. [fino de sekcio 1]

[ĉerpaĵo: 422]

*     *     *     *     *

[3. Tujaj efikoj de la maŝinsistemo sur la laboristo

b) Longigo de la labortago]

Unue en la maŝinsistemo la moviĝo kaj la agado de la laborrimedo memstariĝas fronte al la laboristo. Ĝi fariĝas per si mem industria perpetuum mobile, kiu plu produktus senfine, se ĝi ne renkontus certajn naturajn limojn en siaj homaj helpantoj: ilian korpan malfortecon kaj ilian volforton. Kiel kapitalo ‒ kaj kiel tia la aŭtomato posedas en la kapitalisto konscion kaj volon ‒ ĝi estas do dotita per la instinkto redukti la rezistantan, sed elastan homan naturlimon al la minimuma rezisto. Tiu estas jam sen tio malgrandigita per la ŝajna facileco de la laboro ĉe la maŝino kaj per la pli obeema kaj fleksebla elemento de virinoj kaj infanoj.

[ĉerpaĵo: 441]

*     *     *     *     *

4. La fabriko

Komence de tiu ĉi ĉapitro ni rigardis la korpon de la fabriko, la strukturon de la maŝinsistemo. Ni vidis poste, kiel la maŝinaro pliigas la homan ekspluatmaterialon de la kapitalo per alproprigo de virin- kaj infan-laboro, kiel ĝi konfiskas la tutan vivtempon de la laboristo per senmezura etendo de la labortago kaj kiel ĝia progreso, kiu ebligas liveri ege kreskantan produkton en ĉiam malpli longa tempo, fine servas kiel sistema rimedo fluigi en ĉiu momento pli da laboro aŭ ekspluati la laborforton ĉiam pli intense. Ni turnas nin nun al la tutaĵo de la fabriko, kaj pli precize en ties plej elformita formo.

D-ro Ure, la Pindaro de la aŭtomata fabriko, priskribas ĝin unuflanke kiel

„kunlaboradon de diversaj klasoj da laboristoj, plenkreskaj kaj neplenkreskaj, kiuj superrigardas kun lerteco kaj diligento sistemon de produktanta maŝinaro, kiu estas seninterrompe aktivigata de centra forto (la unua motoro)”,

aliflanke kiel

„gigantan aŭtomaton, kunmetitan el sennombraj meĥanikaj kaj memkonsciaj organoj, kiuj agas interkonsente kaj seninterrompe, por produkti unu saman objekton, tiel ke ĉiuj ĉi organoj estas submetitaj al movforto kiu movas sin mem”.

Tiuj du esprimoj tute ne identas. En la unua la kombinita ĉiomlaboristo aŭ socia laborkorpo aperas kiel aktiva subjekto kaj la meĥanika aŭtomato kiel objekto; en la alia la aŭtomato estas mem la subjekto, kaj la laboristoj estas nur kiel konsciaj organoj apudmetitaj al la nekonsciaj organoj kaj kun tiuj subordigitaj al la centra movforto. La unua esprimo validas pri ĉia ebla grandskala apliko de maŝinoj, la alia karakterizas ĝian kapitalisman aplikadon kaj pro tio la modernan fabriksistemon. Pro tio, Ure ŝatas ankaŭ prezenti la centran maŝinon, el kiu la movo eliras, ne nur kiel aŭtomaton, sed kiel aŭtokraton.

„En tiuj grandaj laborejoj la bonfara potenco de vaporo kunigas amasegon da subuloj ĉirkaŭ si.” 217

Kun la laborilo ankaŭ la virtuozeco en ĝia gvidado transiras de la laboristo al la maŝino. La funkcikapablo de la ilo estas emancipita el la personaj limoj de homa laborforto. Per tio foriĝis la teĥnika bazo sur kiu la labordivido en la manufakturo baziĝas. Sur la lokon de la hierarĥio de la specialigitaj laboristoj, kiu karakterizas ĝin, venas do en la aŭtomata fabriko la tendenco samigi aŭ samniveligi la laborojn, kiujn la helpantoj de la maŝinoj devas plenumi, 218 sur la lokon de la artefarite kreitaj diferencoj de la partlaboristoj venas precipe la naturaj diferencoj de aĝo kaj de sekso.

Kie en la aŭtomata fabriko la labordivido reaperas, ĝi estas unue disdivido de laboristoj inter la specialigitajn maŝinojn kaj de laboristaj amasoj, kiuj tamen ne formas strukturitajn grupojn, inter la diversajn departementojn de la fabriko, kie ili laboras ĉe apude vicigitaj samspecaj ilmaŝinoj, kie okazas do nur simpla kunlaborado inter ili. La strukturita grupo de la manufakturo estas anstataŭigita per la ligo inter la ĉeflaboristo kun malmultaj helpantoj. La esenca distingo estas tiu de laboristoj, kiuj estas vere okupataj ĉe la ilmaŝinoj (ĉi tie aldoniĝas kelkaj laboristoj por superrigardo aŭ por hejti la vapormaŝinon), kaj de nuraj braklaboristoj (preskaŭ ekskluzive infanoj) helpantaj tiujn maŝinlaboristojn. Al la braklaboristoj kalkuliĝas pli aŭ malpli ĉiuj feeders („nutristoj”, kiuj nur donas la prilaborotan materialon al la maŝinoj). Apud tiuj ĉefaj klasoj ekzistas nombre malgrava personaro taskita pri kontrolado de la tuta maŝinaro kaj pri ties konstanta riparado, ekz-e inĝenieroj, meĥanikistoj, lignaĵistoj ktp. Ĝi estas pli alta, parte science formita, parte metia laborista klaso, ekster la rondo de la fabriklaboristoj kaj al tiuj nur almetita. 219 Tiu divido estas pure teĥnika.

Ĉia laboro ĉe la maŝino necesigas fruan instruadon de la laboristo, por ke li lernu adapti sian propran movon al la samforme kontinua movo de aŭtomato. Tie, kie la maŝinaro mem formas sistemon de diversaj, samtempe agantaj kaj kombinitaj maŝinoj, ankaŭ la kunlaborado baziĝanta sur ĝi postulas disdividon de diversaj grupoj de laboristoj inter la diversajn maŝinojn. Sed la maŝinsistemo nuligas la neceson manufakture fiksi tiun disdividon per konstanta alproprigo de la sama laboristo al la sama funkcio. 220 Ĉar la tuta moviĝo de la fabriko ne eliras de la laboristo, sed de la maŝino, eblas konstante ŝanĝi personojn sen interrompo de la laborprocezo. La nekontesteblan pruvon de tio liveras la relajsosistemo 221 kiun la anglaj fabrikistoj enkondukis dum sia ribelo de 1848-1850. Fine, la rapideco, per kiu junuloj lernas laboron ĉe maŝino, forigas ankaŭ la neceson formi apartan klason de laboristoj ekskluzive kiel maŝinlaboristojn. 222 Sed la servoj de la nuraj braklaboristoj estas en la fabriko parte anstataŭigeblaj per maŝinoj, parte ili ebligas pro sia kompleta simpleco rapidan kaj konstantan ŝanĝon de la personoj ŝarĝitaj per tiu teda laboro.

Kvankam la maŝinsistemo teĥnike renversas la malnovan sistemon de labordivido, tiu unue plu trenas sin kutime en la fabriko kiel tradicio de la manufakturo, por esti poste reproduktata kaj firmigata de la kapitalo en eĉ pli naŭza formo kiel rimedo ekspluati la laborforton. El la vivolonga specialaĵo gvidi partan ilon fariĝas la vivolonga specialaĵo servi partan maŝinon. La maŝino estas

misuzata por transformi la laboriston mem ekde lia infanaĝo en parton de partmaŝino. 223 Tiel ne nur konsiderinde reduktiĝas la kostoj de lia propra reproduktado, sed samtempe perfektiĝas lia senhelpa dependeco de la fabrikisto. Ĉi tie kiel ĉie necesas distingi inter la pli granda produktivo kaŭzita de la evoluo de la socia produktadprocezo kaj la pli granda produktivo kaŭzita de ĝia kapitalisma ekspluatado.

En manufakturo kaj metio la laboristo uzas la ilon, en la fabriko li servas la maŝinon. Tie la moviĝo de la laborilo eliras de li, ĉi tie li devas sekvi ĝian moviĝon. En la manufakturo la laboristoj estas membroj de viva meĥanismo. En la fabriko ekzistas morta meĥanismo sendepende de ili, kaj ili estas enkorpigitaj al ĝi kiel vivantaj aneksaĵoj.

„La mizera rutino de senfina laborturmento, en kiu la sama meĥanika procezo ĉiam denove plenumiĝas, similas al la laboro de Sizifo; la ŝarĝo de la laboro, same kiel la roko, ĉiam denove refalas sur la elĉerpiĝintan laboriston.” 224

Dum la maŝinlaboro ekstreme atakas la nervosistemon, ĝi subpremas la varian ludon de la muskoloj kaj konfiskas ĉian liberan korpan kaj spiritan agadon. 225 Eĉ la plifaciligo de la laboro fariĝas rimedo de torturo, ĉar la maŝino ne liberigas la laboriston de la laboro, sed liberigas lian laboron de la enhavo. Estas komune al ĉia kapitalisma produktado, se ĝi estas ne nur laborprocezo, sed samtempe procezo de plivalorigo de kapitalo, ke ne la laboristo uzas la laborkondiĉon, sed inverse la laborkondiĉo la laboriston, sed nur en la maŝinsistemo tiu inversigo ricevas teĥnike manipuleblan realecon. Per sia transformiĝo en aŭtomaton la laborrimedo ekstaras antaŭ la laboristo dum la laborprocezo mem, en formo de kapitalo, de morta laboro kiu dominas kaj elsuĉas la vivantan laborforton.

La disigo de la intelektaj kapabloj de la produktadprocezo disde la manlaboro kaj ilia transformado en povojn de la kapitalo super la laboro perfektiĝas, kiel ni indikis jam antaŭe, en la granda industrio konstruita surbaze de la maŝinsistemo. La speciala lerteco de la individua, elĉerpita maŝinlaboristo malaperas kiel eta flankaĵo antaŭ la scienco, la gigantaj naturfortoj kaj la socia amaslaboro, kiuj estas enkorpigitaj en la maŝin-sistemo kaj konsistigas kun tiu la potencon de la „mastro” (master). Tiu mastro, en kies cerbo la maŝinaro kaj lia monopolo je ĝi estas nedisigeble kunkreskintaj, alkrias do en kazo de konflikto al siaj „manoj” malestime:

„La fabriklaboristoj tenu en bonfara memoro la fakton ke ilia laboro estas efektive tre malalta speco de lerta laboro; ke neniu estas pli facile akirebla kaj konsidere ĝian kvaliton pli bone rekompencata, ke sufiĉas plej eta lernado por akiri la necesan lertecon. La maŝinoj de la mastro ludas fakte pli gravan rolon en la produktado ol la laboro kaj la lerteco de la laboristo kiuj akireblas per nur sesmonata instruado kaj kiujn simpla plugisto povas lerni.” 226

La teĥnika subordigo de la laboristo sub la samforman moviĝon de la laborilo kaj la aparta konsisto de la kolektiva laboristo el individuoj de ambaŭ seksoj kaj de ĉiuj aĝoj kreas kazernan disciplinon kiu elformiĝis al la kompleta fabriksistemo kaj kiu plene disvolvas la jam antaŭe menciitan laboron de superrigardo, do samtempe la dividon de la laboristoj en manlaboristojn kaj laborkontrolistojn, en ordinarajn industrisoldatojn kaj infanteri-suboficirojn. laborkontrolistojn, en ordinarajn industrisoldatojn kaj infanteri-suboficirojn.

           

„La ĉefa malfacilo en la aŭtomata fabriko konsistis en la necesa disciplino, por igi la homojn rezigni pri siaj malregulaj kutimoj kaj identiĝi kun la neŝanĝeblaj regulecoj de la granda aŭtomato. Sed inventi disciplinan kodekson, kiu kongruu kun la bezonoj de rapideco de la aŭtomata sistemo kaj sukcese realigi ĝin, estis entrepreno inda je Herkulo, jen la nobla faro de Arkwright! Eĉ nuntempe, kiam la sistemo estas organizita en sia tuta perfekteco, preskaŭ maleblas trovi inter la laboristoj, kiuj jam trapasis sian puberon, utilajn helpantojn por la aŭtomata sistemo.” 227

La fabrikkodekso, en kiu la kapitalo privatleĝe kaj laŭplaĉe formulas sian aŭtokratecon super siaj laboristoj, sen la alie ĉe la burĝaro tiom ŝatata divido de la potencoj kaj sen la ankoraŭ pli ŝatata reprezenta sistemo, estas nur la kapitalista karikaturo de la socia regulado de la laborprocezo, kiu fariĝas necesa kun la grandskala kunlaborado kaj kun la uzado de komunaj laborrimedoj, speciale de maŝinaro. Sur la lokon de la vipo de la sklavisto venas la punleĝaro de la gardisto. Ĉiuj punoj kompreneble solviĝas en monpunojn kaj reduktojn de salajro, kaj la leĝdona akravido de la fabrik-Likurgoj faras ke la rompo de iliaj leĝoj fariĝas por ili eble eĉ pli profitiga ol ilia observado. 228

Ni mencias ĉi tie nur la materiajn kondiĉojn, sub kiuj la fabriklaboro fariĝas. Ĉiuj sensorganoj estas same perturbataj de la artefarite altigita temperaturo, la atmosfero ŝarĝita de defalaĵoj de la krudmaterialo, la surdiga bruego ktp, sendepende de la mortdanĝero inter dense amasigita maŝinaro, kiu kun sezona reguleco produktas siajn industriajn batalbultenojn. 229 La tendenco ŝpari je sociaj produktadrimedoj, kiu forceje maturiĝis nur en la fabriksistemo, fariĝas en la mano de la kapitalo samtempe sistema rabado je la vivkondiĉoj de la laboristo dum la laboro, je spaco, aero, lumo kaj je personaj protektiloj kontraŭ la mortdanĝeraj aŭ malsanigaj cirkonstancoj de la produktadprocezo, sen paroli pri instalaĵoj por la komforto de la laboristo. 230 Ĉu Furiero malpravas kiam li nomas la fabrikojn „mildigitaj punlaborejoj” 231 ? 232

[tuta teksto inkluzive de piednotoj: 458-468]

*     *     *     *     *

[5. Batalo inter laboristo kaj maŝino]

Sed la maŝinoj efikis ne nur kiel superpotenca konkuranto, ĉiam preta „superfluigi” la dunglaboriston. La kapitalo laŭte kaj tendence proklamas kaj manipulas ĝin kiel potencan malamikan al la laboristo.

Ĝi fariĝas la plej potenca batalilo por disbati la periodajn laboristribelojn, strikojn ktp kontraŭ la aŭtokrateco de la kapitalo. 251 Laŭ Gaskell la vapormaŝino estis tuj ĉe sia komenco antagonisto de la „homforto”, kiu kapabligis la kapitaliston disbati la kreskantajn pretendojn de la laboristoj kiuj minacis enkrizigi la komenciĝantan fabriksistemon. 252 Oni povus verki tutan historion de la inventoj ekde 1830, kiuj enmondiĝis nur kiel batalilo de la kapitalo kontraŭ la laboristribeloj. Ni memorigu ĉefe pri la memaganta ŝpinilo (self-acting mule), ĉar ĝi malfermas novan epokon de la aŭtomata sistemo.

[ĉerpaĵo inkluzive de piednotoj: 476-478]

*     *     *     *     *

[9. Fabrikleĝaro (klaŭzoj pri sano kaj edukado). Ĝia ĝeneraligo en Anglujo]

Oni vidis, ke la granda industrio teĥnike forigas la manufakturecan labordividon kun ĝia vivolonga aneksado de tuta homo al detala operacio, dum samtempe la kapitalisma formo de la granda industrio reproduktas tiun labordividon ankoraŭ pli monstre: en la vera fabriko per transformado de la laboristo en la memkonscian aneksaĵon de parta maŝino, ĉie aliloke parte per sporada uzado de la maŝinoj kaj de la maŝinlaboro 356, parte per enkonduko de virina, infana, nelerta laboro kiel nova bazo de la labordivido.

[ĉerpaĵo inkluzive de piednoto: 530-531]

*     *     *     *     *

La moderna industrio konsideras kaj traktas la ekzistantan formon de produktadprocezo neniam kiel definitivan. Ĝia teĥnika bazo estas do revolucia, dum tiu de ĉiuj antaŭaj produktadmanieroj estis esence konservativa. 361 Per maŝinaro, ĥemiaj procezoj kaj aliaj metodoj ĝi konstante revolucias kun la teĥnika bazo de la produktado la funkciojn de la laboristoj kaj la sociajn kombiniĝojn de la laborprocezo. Ĝi revolucias per tio same konstante la labordividon ene de la socio kaj senĉese ĵetas amasojn da kapitalo kaj amasojn da laboristoj el unu produktadbranĉo en la alian. Pro tio, la naturo de la granda industrio bezonas ŝanĝon de la laboro, fluon de la produktado, ĉiuflankan moviĝkapablon de la laboristo. Aliflanke ĝi reproduktas en sia kapitalisma formo la malnovan labordividon kun ties rigidaj apartecoj. Ni vidis, kiel tiu absoluta kontraŭdiro forigas ĉian trankvilon, firmecon, sekurecon de la vivo-situacio de la laboristo, konstante minacas, per forpreno de lia laborrimedo, forpreni lian vivrimedon 362 kaj per superfluigo de lia parta funkcio superfluigi lin mem; ni vidis ankaŭ, kiel tiu kontraŭdiro furiozas per seninterrompaj viktimigoj de la laborista klaso, per plej senmezura malŝparo de laborfortoj kaj per la detruadoj kaŭzataj de la socia anarĥio. Jen la negativa flanko.

Sed se la ŝanĝiĝo de la laboro trudas sin nun ankoraŭ nur kiel potenca naturleĝo kaj per la blinde detrua efiko de naturleĝo, kiu trafas ĉie sur malhelpoj, 363 la granda industrio per siaj katastrofoj trudas la neceson agnoski la ŝanĝon de la laboroj kaj do kiom eble plej grandan disvolvadon de la diversaj kapabloj de la laboristoj kiel ĝeneralan socian produktadleĝon kaj adapti la kondiĉojn al ĝia ĝenerala realigo. Jen demando de vivo aŭ morto. La granda industrio devigas la socion, je puno de morto, anstataŭigi la monstraĵon de mizera kaj disponebla laborista loĝantaro, kiun la kapitalo tenas en rezervo por sia ŝanĝiĝanta ekspluatbezono, per la absoluta disponeblo de la homo por ŝanĝiĝantaj laborbezonoj; anstataŭigi la partan individuon, kiu estas nur portanto de socia detala funkcio, per la plene disvolvita individuo, por kiu diversaj sociaj funkcioj estas manieroj okupiĝi kiuj sekvas unu la alian.

[ĉerpaĵo inkluzive de piednotoj: 533-534]

*     *     *     *     *

NOTOJ:

217 Ure, l.c., p. 18.

218 l.c., p. 20. Kp Karlo Markso: La mizero de la filozofio. Respondo al Prudono: „La filozofio de la mizero”, Kun antaŭparoloj de Frederiko Engelso kaj de Henri Mougin; Pri J. P. Prudono (Letero al J. B. v. Schweitzer), tradukitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, ISBN 978-2-918300-08-3, p. 182, 133, 154.

219 Estas karakterize por la intenco de statistika trompo, kiu detale pruveblus ankaŭ alie, kiam la angla fabrikleĝo eksplicite ekskludas el sia agokampo la supre laste menciitajn laboristojn kiel ne-fabriklaboristojn, kaj alifanke la statistikoj (returns) publikigitaj de la parlamento same eksplicite inkludas en la kategorion de fabriklaboristoj ne nur inĝenierojn, meĥanikistojn ktp, sed ankaŭ fabrikdirektorojn, komizojn, mesaĝistojn, stokistojn, pakistojn ktp, do ĉiujn kun la sola escepto de la fabrikproprietulo mem; ĉio ĉi por pufigi la ŝajnan nombron da laboristoj okupataj de la maŝinoj. [La lasta subfrazo el la franca eldono. -vl]

220 Ure koncedas tion. Li diras, ke la laboristoj „en urĝa kazo laŭ la volo de la gvidanto delokeblas de unu maŝino al la alia”, kaj elkrias triumfe: „Tia ŝanĝo evidente kontraŭdiras la malnovan rutinon, kiu dividas la laboron kaj atribuas al iu laboristo la taskon fasoni la kapon de pinglo, al la alia ŝlifi ties pinton.”* Li prefere demandintus sin, kial tiu „malnova rutino” estas forlasita en la aŭto-mata fabriko nur en „urĝa kazo”.

*) A. Ure, „The philosophy of manufactures”, Londono, 1835, p. 187. -mew

221 Vd p.

222 En stato de urĝo, ekz-e dum la Usona Interna Milito, la burĝo uzas la fabriklaboriston esceptokaze por la plej maldelikataj laboroj, ekz-e por konstruado de vojoj ktp. La anglaj „alternis nationaux” (ŝtataj laborejoj) de la jaro 1862 kaj sekvaj por la senlaboraj kotonlaboristoj distingiĝis disde la francaj de 1848 en tio, ke en tiuj la laboristo devis fari surkoste de la ŝtato neproduktivajn laborojn, kaj pli malmultekoste ol la regulaj laboristoj, kun kiuj li estis ĵetita en konkurencon. „La korpa aspekto de la kotonlaboristoj sendube pliboniĝis. Tion mi kredas … koncerne la virojn inter ili, kaŭzita de la okupiĝo en libera aero ĉe publikaj laboroj.” (Temas tie pri la Preston-fabriklaboristoj, kiuj estis laborigataj ĉe la „Preston-marĉo”) („Rep. of Insp. of Fact. Oct. 1863”, p. 59)

223 Laŭ tio oni povas aprezi la genian ideon de Prudono, kiu vidas en la maŝino sintezon ne de la laboriloj, sed „manieron rekunigi diversajn partlaborojn, kiujn la divido estis disiginta”. Li faras krome tiun same historian kiel mirindegan malkovron ke „la periodo de la maŝinoj distingiĝas per aparta karaktero, tiu estas la salajreco”. [Laŭ fr. Eld.] ‒ Kp Karlo Markso: La mizero de la filozofio …, v.c., p. 145.

224 Friedrich Engels: Lage der arbeitenden Klasse in England, v.c., p. 217 <vd MEW 2, p. 398>. Eĉ tute ordinara, optimisma liberkomercisto, sro Molinari, rimarkigas: „Viro konsumiĝas pli rapide, se li superrigardas ĉiutage dum dekkvin horoj la samforman moviĝon de meĥanismo, ol se li en la sama tempo uzas sian korpan forton. Tiu laboro de superrigardo, kiu eble povus servi kiel utila gimnastiko por la spirito, se ĝi ne estus tro longe etendita, detruas dum longa daŭro, per sia troa mezuro, spiriton kaj korpon samtempe.” (G. de Molinari: „Etudes Economiques”, Parizo, 1846, [p. 49])

225 F. Engels, saml, p. 216 <MEW 2, p. 397/398>

226 („The Master Spinner's and Manufacturers' Defense Fund. Report of the Committee”, Manĉestro, 1854, p. 17) Ni vidos poste, ke la „mastro” kantas tute alian kanton, kiam perdo de liaj „vivantaj” aŭtomatoj minacas lin.

227 Ure, l.c., p. 15. Kiu konas la vivon de Arkwright, tiu neniam ĵetos la epiteton „nobla” al la kapo de tiu genia frizisto. El ĉiuj grandaj inventistoj de la 18-a jarcento li estis senkonteste la plej granda ŝtelisto de fremdaj inventoj kaj la plej granda fiulo.

228 „La sklaveco, en kiu la burĝaro tenas la proletaron katenita, montriĝas nenie pli klare ol en la fabriksistemo. Tie ĉia libereco ĉesas jure kaj fakte. La laboristo devas matene je la kvina kaj duono esti en la fabriko; se li venas kelkajn minutojn tro malfrue, li estas punota; se li venas dek minutojn tro malfrue, oni tute ne enlasas lin ĝis kiam la matenmanĝo pasis, kaj li perdas kvarontagon da sia salajro. Li devas manĝi, trinki kaj dormi laŭ ordono … La despota sonorilo vokas lin el la lito, vokas lin el la matenmanĝo kaj for de la tagmanĝo. Kaj kiel okazas nun en la fabriko? Tie la fabrikisto estas la absoluta leĝdonanto. Li dekretas fabrikregularojn laŭplaĉe; li ŝanĝas sian kodekson kaj faras aldonojn laŭplaĉe; kaj se li enmetas la plej grandajn frenezaĵojn, tiam la tribunaloj diras tamen al la laboristo: Ĉar vi libervole subiĝis al tiu kontrakto, vi devas nun ankaŭ obei ĝin … Tiuj laboristoj estas kondamnitaj vivi de sia naŭa jaro ĝis sia morto sub la spirita kaj korpa torturo.” (Fr. Engels, l.c., p. 217 sj <Vd MEW vol. 2, p. 398-400>) Kion „la tribunaloj diras”, tion mi klarigu al vi per du ekzemploj. La unua kazo ludas en Ŝefildo, fine de 1866. Tie laboristo dungiĝis por du jaroj en metalfabriko. Pro disputo kun la fabrikisto li forlasis la fabrikon kaj deklaris ke li neniaokaze volas plu labori por li. Li estis akuzita pro rompo de kontrakto kaj kondamnita je du monatoj da malliberejo. (Se la fabrikisto rompas la kontrakton, li akuzeblas nur civiljure kaj riskas nur monpunon.) Post la du monatoj da malliberejo, li ricevas de la fabrikisto asignon reveni en la fabrikon laŭ la malnova kontrakto. La laboristo deklaras: ne; ke li jam pune repagis la rompon de la kontrakto. La fabrikisto reakuzas, la tribunalo rekondamnas, kvankam unu el la juĝistoj, s-ro Shee, denuncas tion publike kiel monstraĵon, laŭ kiu homo povas esti dum sia tuta vivo ripete kaj ade punata, pro la sama delikto aŭ krimo. Tiu verdikto ne estis farita de la „Grandaj Nepagatoj”, speco de provincaj nepagataj pacjuĝistoj (vd vol. 1, ĉap. 1-9, v.c., p. 335, n. 1), sed en Londono, de unu el la plej altaj kortumoj.

Noto al la 4-a eldono: Tio estas nun forigita. Kun la escepto de kelkaj malmultaj kazoj ‒ ekz-e ĉe publikaj gasfabrikoj ‒ en Anglujo la laboristo estas nun ĉe rompo de kontrakto egaligita al la dungisto kaj akuzeblas nur civiljure. ‒ F. E.}

‒ La dua kazo okazas en Wiltshire, fine de novembro 1863. Proksimume 30 teksistinoj ĉe vaporteksilo, dungitaj de iu Harrupp, tukfabrikisto de Leower's Mill, Westbury Leigh, faris strikon, ĉar tiu sama Harrupp havis la agrablan kutimon redukti al ili la salajron pro matena malfruiĝo, kaj pli precize 6 pencojn por 2 minutoj, 1 ŝilingon por 3 minutoj kaj 1 ŝilingon 6 pencojn por 10 minutoj. Tio faras ĉe 9 ŝilingoj hore 4 sterlingajn pundojn 10 ŝilingojn por unu tago, dum ilia mezuma salajro neniam superis 10 ĝis 12 ŝilingojn semajne. Harrupp taskis ankaŭ knabon por trumpeti la fabrikhoron, kion li kelkfoje faras mem antaŭ la 6-a matene, kaj se la manoj ne akurate ĉeestas en la momento kiam li ĉesas blovi, oni fermas la pordegojn kaj monpunas la esktere alvenintojn; kaj ĉar en la konstruaĵo estas nenia horloĝo, la malfeliĉaj manoj estas en la povo de la juna tempgardisto inspirita de Harrupp. La strikantaj manoj, familiaj patrinoj kaj knabinoj, deklaris ke ili volas ree labori se la tempgardisto estas anstataŭita de horloĝo kaj pli racia puntarifo enkondukita. Harrupp venigis 19 virinojn kaj knabinojn antaŭ la juĝistojn pro rompo de kontrakto. Ili estis kondamnitaj je 6 pencoj da puno kaj 2 ŝilingoj 6 pencoj da kostoj, sub laŭta indigniĝo de la aŭskultantoj. Harrupp estis akompanata ekde la juĝejo de siblanta popolamaso. ‒ Preferata operacio de la fabrikistoj estas puni la laboristojn per dedukto de salajro pro la mankoj de la materialo liverita al ili. Tiu metodo provokis en la jaro 1866 ĝeneralan strikon en la anglaj potfaristaj distriktoj. La raportoj de la „Child. Employm. Commiss.” (1863-1866) citas kazojn, en kiuj la laboristo, anstataŭ ricevi salajron, per sia laboro, kaj pere de la punregularo, fariĝas krome ŝuldanto de sia nobla mastro. La lasta kotonkrizo liveris ankaŭ edifajn trajtojn de la sagaco de la fabrik-aŭtokratoj koncerne salajro-redukton. „Mi devis mem”, diras la fabrikinspektisto R. Baker, „antaŭ nelonge meti plendon kontraŭ kotonfabrikisto, ĉar li en tiuj malfacilaj kaj turmentaj tempoj deprenis 10 pencojn el la salajro de kelkaj el la ‘junaj’ (pli ol dektrijaraj) laboristoj pro la kuracista atesto, kiu kostas al li nur 6 pencojn kaj por kiu la leĝo permesas nur redukton de 3 pencoj, la venigon neniom … Alia fabrikisto, por atingi la saman celon sen konflikto kun la leĝo, igas ĉiun el la kompatindaj infanoj, kiuj laboras por li, pagi unu ŝilingon kiel kompensaĵon por lernado de la arto kaj de la mistero ŝpini, ekde kiam la kuracista atesto deklaras ilin maturaj por tiu okupiĝo. Ekzistas do kaŝitaj detaloj, kiujn oni devas koni, por kompreni tiajn eksterordinarajn fenomenojn kiel strikojn en tempoj kiel la nunaj” (temas pri striko en la fabriko de Darvan, en junio 1863, inter la maŝinteksistoj). („Reports of Insp. of Fact. for 30th April 1863”, p. 50, 51) (La fabrikraportoj etendiĝas ĉiam trans sia oficiala dato.)

229 La leĝoj por protekto kontraŭ danĝeraj maŝinoj efikis bonfare. „Sed … nun ekzistas novaj fontoj de akcidentoj, kiuj ne ekzistis antaŭ 20 jaroj, nome la pli granda rapido de la maŝinaro. Radoj, cilindroj, ŝpiniloj kaj teksiloj estas nun movataj per pli granda kaj ĉiam kreskanta povo; la fingroj devas pli rapide kaj pli trafe kapti la rompitan fadenon, ĉar se ili agas hezite aŭ malprudente, ili viktimiĝas. … Granda nombro da akcidentoj kaŭziĝas per la hasto de la laboristoj fari sian laboron rapide. Necesas memori ke por la fabrikistoj estas plej grave teni sian maŝinaron seninterrompe en moviĝo, t.e. produkti fadenon kaj teksaĵon. Ĉia unuminuta halto estas ne nur perdo da movforto, sed ankaŭ de produktaĵo. La laboristoj estas do pelataj, per la laborgardistoj, interesataj pri kvanto de la produkto, teni la maŝinaron en movo; kaj tio estas ne malpli grava por la laboristoj, kiuj estas pagataj laŭ pezo aŭ peco. Do, kvankam en la plej multaj fabrikoj estas malpermesate purigi la maŝinojn movantaj, tiu praktiko estas ĝenerala. Sole tiu kaŭzo produktis dum la lastaj 6 monatoj 906 akcidentojn … Kvankam la purigado okazas ĉiutage, la sabato estas tamen plej ofte fiksita por ĝisfunda purigado de la maŝinoj, kaj tio okazas grandparte dum la moviĝo de la maŝinoj … Tio estas operacio nepagata, kaj la laboristoj provas do fini ĝin kiom eble plej rapide. Pro tio la nombro da akcidentoj estas vendrede kaj speciale sabate multe pli granda ol dum la ceteraj tagoj de la semajno. Vendrede la kromaĵo super la mezuma nombro de la unuaj 4 tagoj estas 25 %; sed se oni konsideras ke la fabriktago estas sabate nur 71/2 horoj, dum la ceteraj semajntagoj 101/2 horoj, ‒ tiam la kromaĵo estas pli ol 65 %.” („Reports of Insp. Of Factories for etc. 31st October 1866”, Londono, 1867, p. 9, 15, 16, 17)

230 En la unua sekcio de la Tria Libro mi raportos pri lastatempa kampanjo de la anglaj fabrikistoj kontraŭ la klaŭzoj de la fabrikleĝo por protekti la membrojn de la „manoj” kontraŭ mortdanĝera maŝinaro. Ĉi tie sufiĉu citaĵo el oficiala raporto de la fabrikinspektisto Leonard Horner: „Mi aŭdis paroli fabrikistojn kun nepardonebla frivoleco pri kelkaj el la akcidentoj, ekz-e ke perdo de fingro estus bagatelo. La vivo kaj la perspektivoj de laboristoj dependas tiom de liaj fingroj, ke tia perdo estas por li ekstreme serioza okazaĵo. Kiam mi aŭdas tiom senpripensan babiladon, mi faras ofte la demandon: Supozite ke vi bezonas kroman laboriston, kaj du da ili kandidatas, ambaŭ en ĉiu alia rilato same taŭgaj, sed unu sen dikfingro aŭ montrofingro, kiun el ili vi elektus? Ili hezitis eĉ ne momenton por decidiĝi por la ĉiufingrulo … Tiuj sinjoroj fabrikistoj havas malĝustajn antaŭjuĝojn kontraŭ tio kion ili nomas pseŭdo-homaman leĝaron.” („Reports of Insp. of Fact. for 31st Oct. 1855”, [p. 6/7]) Tiuj sinjoroj estas „saĝuloj” kaj ne senkiale entuziasmiĝas pri la sklavist-ribelo!

231 En la fabrikoj, kiuj estis plej longe submetitaj al la fabrikleĝo kun ties deviga limigo de la labortempo kaj ĝiaj ceteraj reguladoj, kelkaj el la antaŭaj misuzoj malaperis. La plibonigo de la maŝinaro mem postulas ĉe certa punkto „pli bonan konstruon de la fabrikkonstruaĵoj”, kiu efikas favore al la laboristoj. (kp „Reports etc. for 31st Oct. 1863”, p. 109)

232 Mildigitaj punlaborejoj („bagnes mitiges”) Furiero nomas la fabrikojn en la libro „La fausse industrie morcelee, repugnante, mensogere, et l'antidote, l'industrie naturelle, combinee, attrayante, donnant quadruple produiit”, Parizo, 1835, p. 59. -mew

251 „La rilato inter mastroj kaj manoj en la blovado de flintvitro kaj de botelvitro estas kronika striko.” Pro tio la impeto de la manufakturo de presita vitro, kie la ĉefaj operacioj estas plenumataj de maŝinoj. Firmao apud Newcastle, kiu produktis antaŭe jare 350.000 funtojn da blovita flinto, produktas nun anstataŭe 3.000.500 funtojn da presita vitro. („Child. Empl. Comm. IV. Rep.”, 1865, p. 272, 263)

252 Gaskell: „The Manufacturing Population of England”, Londono, 1833, p. 11, 12.

253 S-ro Fairbairn inventis kelkajn tre gravajn aplikadojn de maŝinoj por konstruado de maŝinoj, sekve al strikoj en sia propra maŝinfabriko.

356 Kie metiaj maŝinoj, movataj per homforto, konkurencas rekte aŭ malrekte kun evoluinta maŝinaro kaj do bazita sur meĥanika movforto, okazas granda transformiĝo koncerne la laboriston kiu movas la maŝinon. Origine la vapormaŝino anstataŭis tiun laboriston, nun li devas anstataŭi la vapormaŝinon. La streĉado kaj elspezo de lia laborforto fariĝas do monstra, kaj nun eĉ por neplenkreskuloj, kiuj estas kondamnitaj al tia torturo! Ekz-e la komisaro Longe en Coventry kaj ties ĉirkaŭaĵo trovis 10-jarajn ĝis 15-jarajn knabojn uzatajn por turni rubandteksilojn, sen paroli pri pli junaj infanoj kiuj devis turni teksilojn de pli malgranda dimensio. „Tio estas eksterordinare peniga laboro. La knabo estas nura anstataŭaĵo de vaporforto.” („Child. Empl. Comm., V. Rep. 1866”, p. 114, n. 6) Pri la teruraj sekvoj de „tiu sistemo de sklaveco”, kiel la oficiala raporto nomas ĝin, vidu saml.

361 „La burĝaro ne povas ekzisti sen konstante revoluciigi la produktadinstrumentojn, do la produktadkondiĉojn, do ĉiujn sociajn kondiĉojn. Senŝanĝa konservado de la malnovaj produktadmanieroj estis, male, la unua ekzistkondiĉo de ĉiuj antaŭaj industriaj klasoj. La konstanta transformego de la produktado, la seninterrompa ŝancelado de ĉiuj sociaj kondiĉoj, la eterna malsekureco kaj moviĝo distingas la burĝan epokon antaŭ ĉiuj aliaj. Ĉiuj firmaj rigidiĝintaj kondiĉoj kun sia sekvantaro de honore respektataj imagoj kaj konceptoj estas dissolvataj, ĉiuj nove formitaj arĥaiĝas antaŭ ol povi rigidiĝi. Ĉio stata kaj stagna forvaporiĝas, ĉio sankta profaniĝas, kaj la homoj estas fine devigataj rigardi sian pozicion en la vivo, siajn reciprokajn rilatojn per sobraj okuloj.” (Frederiko Engelso kaj Karlo Markso: Manifesto de la Komunista Partio, MAS-libro n-ro 100, p. 69.

362 „Vi prenas mian vivon, Se vi prenas la rimedojn, per kiuj mi vivas.” (Ŝekspiro, „La komercisto de Venecio”, 4-a akto, 1-a sceno. - mew

363 Franca laboristo skribas revene de San-Francisko: „Mi estus neniam kredinta, ke mi kapablas praktiki ĉiujn metiojn kiujn mi praktikis en Kalifornio. Mi estis konvinkita ke ekster presado mi taŭgas por nenio … En tiu mondo de aventuristoj, kiuj ŝanĝas sian profesion pli facile ol la ĉemizon, mi faris, nu jes, kiel la aliaj. Ĉar la laboro en la minejoj ne enspezigis sufiĉe, mi forlasis ĝin kaj iris en la urbon kie mi estis laŭvice presisto, tegmentisto, plumbogisisto ktp. Post tiel sperti ke mi taŭgas al ĉia laboro, mi sentas min malpli kiel molusko kaj pli kiel homo.” (A. Corbon: „De l'enseignement professionnel”, 2-a eld., p. 50)


FONTO: Marx, Karl [Karlo Markso]. La kapitalo, Volumo I: Kritiko de la politika ekonomio; Libro I: La produktadprocezo de la kapitalo; elgermanigita de Vilhelmo Lutermano. 3-a, reviziita eldono. Monda Asembleo Socia (MAS), 2016. Ĉerpaĵoj el Volumo 1, Libro 1, Ĉapitro 13. [Jen la 2-a eldono, alireteje.]

Noto: La jena teksto aperas kun permeso de Vilhelmo Lutermano. En la anglalingva traduko miaflanke, la ekvivalenta teksto estas (el) Ĉapitro 15: Karl Marx on automatons, machinery, capital & labor. — RD


Ralph Dumain: Antaŭparolo al
Karlo Markso: La tiel nomata Fragmento pri maŝinoj
(elgermanigita de Vilhelmo Lutermano)

Karl Marx on automatons, machinery, capital & labor

Karl Marx on the Hegelian automaton: mechanism = teleology

Marx to Engels, 28 January 1863
(Letter on the origin of mechanized industry)

Marx on Capital, Machinery, Universality, Descartes:
From Worship to Instrumentalization of Nature

Marx on political economy vs reversion to Romanticism

Marx on Science, Religion, Historical Method

Karel Čapek’s R.U.R. (Rossum’s Universal Robots), 1920-2020
Guide compiled by Ralph Dumain

Karel Čapek en Esperanto

Karel Čapek: Selected Bibliography & Web Links

Frigyes (Frederiko) Karinthy (1887-1938) en Esperanto

Sándor Szathmári (1897–1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto /
Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto: Gvidilo / A Guide

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation in the Work of Imre Madách,
György Lukács, and Other Hungarian Writers: Select Bibliography

Cybernetics & Artificial Intelligence: Ideology Critique

Philosophy and the Division of Labor: Selected Bibliography

Positivism vs Life Philosophy (Lebensphilosophie) Study Guide

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo al Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 26 July 2020
(133a datreveno de apero de Esperanto)

Site ©1999-2023 Ralph Dumain