Bertrand Russell

K. R. C. Sturmer


15. 4. 32.

Bertrand Russell. Ofte mi ĉeestis prelegojn de tiu ĉi mondfama sciencisto kaj filozofo, kaj aŭdis lin fari plurajn paroladojn por la socialista partio, kies parlamenta kandidato li estis en la Londona kvartalo, en kiu mi loĝis: do mi sufiĉe bone konas la impresajn trajtojn de lia vizaĝo.

En la lasta Aŭgusto mi trovis min marŝanta en sunbrila tago malsupren sur deklivo al la vilaĝo Liboc, proksime de la ĉeĥoslovaka ĉefurbo Praha. Mi estis jam iom marŝinta, el eksterurbo Brevnov, mi sentis min tre varma, tre feliĉa, kaj tre soifa, kaj mi ekĝo­jis, kiam mi ekvidis ravan kamparan bierejon, sci­ante, ke oni povas mendi bieron sen la scio de la ĉeĥa lingvo. Sentante min jam pli freŝa, mi pli vigle paŝis al la oazo, kiam sur afiŝoj de brika muro linianta la vojon maldekstran, mi vidis ripetitan bildon de vizaĝo strange familiara al mi. Mi rigardis ĝin proksime, kaj mire demandis, kiu ĝi povas esti: kompreneble la ĉeĥa teksto neniel helpis al mi. Subite, subite mi rekonis ĝin: Bertrand Russell! Malfacile, en sunbrilo sur tiu ĉeĥa montdeklivo, mi remetis mian menson at la lando, kiun mi forlasis ŝajne antaŭ longa tempo (efektive antaŭ nur unu semajno!) kaj al intelekta mondo, kiu ŝajnis fora, ege fora. Kaj fine mi pensis al la homo multe influinta min, al la kuraĝa batalanto por pli sana socio, al la aŭtoro de Kion Mi Kredas kaj La Perspektivoj de l’ Industria Civilizo, al la parolanto ĉe kunvenojen la urbdomo de l’ Londona kvartalo Battersea.

Ĉio ĉi tio ŝajnis tre fora en tiu momento: sed dum mi sidis poste, trinkanta rave malvarman bieron en plenaera gastejo, mi pensis al mi: »Nu, finfine, tio estas ja famo«. Plene meritita famo.


FONTO: Sturmer, K. R. C. Notlibro de Praktika Esperantisto (Budapest: Literatura Mondo, 1934), p. 99-100.


Esperanto Literature: Notes and Impressions by K. R. C. Sturmer

Histoire de la Langue Universelle par Louis Couturat & Léopold Leau (1903)

"Leibniz, Couturat kaj la Teorio de Ido" de Tazio Carlevaro

"Lingvoplanado" (Language Planning)
de Rudolf Carnap, tradukis R. Dumain

Bertrand Russell vs William James & the Will to Believe
(Bibliography)

ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Bibliografio de Literatura Historio kaj Literatura Kritikado en Esperanto: Libroj laŭ Kategorio (1987) komp. R. Dumain

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / offsite:

Kial Mi Ne Estas Kristano
de Bertrand Russell

La Problemoj de la Filozofio (ĉapitroj 1 & 2)
de Bertrand Russell


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 18 July 2012

Site ©1999-2021 Ralph Dumain