Lingvoplanado

de Rudolf Carnap
tradukis Ralph Dumain

Tra mia vivo, min sorĉas la lingva fenomeno. Jen mirinda kaj plaĉa fakto, ke ni kapablas interkomuniki per parolataj sonoj kaj skribaĵoj, por priskribi faktojn aŭ esprimi pensojn kaj sentojn, influi la agojn de aliaj. En lernejo min interesis lingvoj, speciale la Latina. Mi ofte pensis ke mi iĝus lingvisto. Tamen, mi pli emis al teorikonstruado kaj sistemigo ol al priskribo de faktoj. Do min pli interesis tiuj lingvoproblemoj kiuj temas pri planado kaj konstruado.

Estas du tute malsamaj fakoj en kiuj problemoj de lingvokonstruado ĉiam kaptis viglan mian intereson. La unua estas la konstruado de lingvaj sistemoj en simbola logiko; la dua estas la problemo de konstruo de helplingvo por internacia komunikado. La du problemoj kaj la eblaj metodoj por ties solvado tute malsamas. Tamen, ŝajnas ke estas psika kuneco inter ĉi tiuj du projektoj. Pluraj homoj de Leibniz ĝis Peano aktive interesiĝis pri ambaŭ aferoj. Nun mi raportos pri miaj interesoj pri lingvokonstruado en ambaŭ fakoj.

Unue ni konsideru la faceton de la laboro de logikisto kiu temas pri planado de novaj formoj de lingvoj en simbola logiko. Kiam mi ekkonis la simbolsistemon de Frege, kiu estis por mi la unua sistemo de simbola logiko, planebleco ne tuj eniris mian menson, ĉar Frege simple montris sian specon de signaro kaj lingvostrukturon, pruvis teoremojn kaj montris aplikaĵojn, sed malmulte klarigis sian motivon por elekti ĉi tiun specifan lingvan formon. Nur poste, kiam mi ekkonis la tute malsamajn lingvajn formojn de Principia Mathematica, la modalan logikon de C.I. Lewis, la intuiciisman logikon de Brouwer kaj Heyting, kaj la sentipajn sistemojn de Quine kaj aliaj, tiam mi konstatis la senlimajn eblajn variantojn de lingvaj formoj. Unuflanke, mi konstatis problemojn trovi taŭgajn lingvajn formojn por diversaj celoj; aliflanke, mi ekkomprenis ke oni ne asertu "la ĝustan lingvan formon," ĉar diversaj formoj portas diversajn avantaĝojn diversrilate. La ĉi-lasta ekkompreno kondukis min al la principo de toleremo. Eventuale, mi konstatis ke nia tasko estas planado de lingvaj formoj. Planado signifas antaŭvidi la ĝeneralan strukturon de sistemo kaj elekti diverspunkte inter diversaj eblaĵoj—teorie senfinaj eblaĵoj—tiel ke la diversaj trajtoj akordiĝu kaj la tuta lingvosistemo plenumu kriteriaron.

Wittgenstein iom utiligis simbolan logikon en sia Tractatus. Mi opinias ke iuj el al plej gravaj konceptoj en lia filozofia konceptaro estus apenaŭ troveblaj de li aŭ akceptataj de aliaj filozofoj sen studo de simbola logiko. Temas ekzemple pri la jenaj liaj konceptoj bazitaj de ver-funkciaj kunigiloj, kies analizado li supozeble lernis de Frege: la konceptoj de ver-ebloj, de la gamo ("Spielraum") de aserto, eksplikoj de logika vereco ("taŭtologio") kaj de logika implico laŭ gamoj. Sed la Tractatus malkaŝas ke li ne posedis specialan amikemon al simbolaro. Kaj ŝajnas ke en posta tempo en Britio lia sinteno estis pli negativa pri konstruitaj lingvaj sistemoj, kiel evidentas laŭ liaj Prelegaj Notoj [Lecture Notes], Filozofiaj Esploroj [Philosophical Investigations], kaj la sinteno de tiuj britaj filozofoj kiujn li precipe influis.

Nur malrapide mi konstatis la larĝecon de disiĝo inter la perspektivoj de la du flankoj de analiza filozofio rilate la demandon de naturaj kontraŭ artefaritaj lingvoj: la vidpunkto kiun mi dividis kun miaj kolegoj en la Viena Rondo kaj poste kun multaj filozofoj en Usono, kaj la vidpunkto de filozofoj kiujn precipe influis G.E. Moore kaj Wittgenstein. Laŭ mi, unu ekspliko de ĉi tiu disiĝo estas, ke en la Viena Rondo matematiko kaj empiria scienco fariĝis modeloj de sciado je ties plej bona, sistemigita formo, laŭ kio oni orientu ĉian filozofian laboron pri problemoj de sciado. Kontraste, la apatia kaj foje eĉ negativa sinteno de Wittgenstein pri matematiko kaj scienco estis akceptata de pluraj liaj disĉiploj kaj do malhelpis la fruktodonecon de ties laboro.

Je la dua speco de lingvoplanado, kiu celas internacian lingvon, mi konatiĝis multe pli frue ol je lingvoplanado en simbola logiko. Proksimume 14-jar-aĝe mi hazarde trovis broŝuron La Mondlingvo Esperanto. Min tuj fascinis la regulareco kaj inĝenia konstruo de la lingvo, kaj mi avide lernis ĝin. Kiam post kelkaj jaroj mi partoprenis internacian Esperanto-kongreson, estis kvazaŭ miraklo la facileco kun kio mi komprenis la prelegojn kaj diskutojn en grandaj publikaj kunsidoj kaj poste interparolis private kun homoj el multaj aliaj landoj, dum ke mi ne kapablis konversacii en tiuj fremdaj lingvoj kiujn mi studis lerneje dum multaj jaroj. Unu kulminpunkto de la kongreso estis prezento de Iphigenie de Goethe en Esperanto-traduko. Estis emociiga kaj edifa sperto aŭskulti ĉi tiun dramon, kiun inspiris idealo de unu homaro, esprimita per nova komunikilo kiu ebligis je miloj da spektantoj el multaj landoj ĝin kompreni kaj spirite unuiĝi.

Post la unua mondmilito, mi kaptis okazojn observi la praktikadon de Esperanto. Mia plej ampleksa sperto estis en 1922, en ligo kun la Esperanto-Kongreso en Helsingfors, Finnlando. Tie mi konatiĝis kun bulgara studento; dum kvar semajnoj ni estis preskaŭ konstante kunaj kaj fariĝis varmaj amikoj. Post la kongreso ni veturis kaj piedvagis tra Finnlando kaj la novaj baltaj respublikoj Estonio, Latvio, kaj Litovio. Ni tranoktis ĉe gastamaj Esperantistoj kaj kontaktiĝis kun multaj homoj en tiuj landoj. Ni diskutis ĉiajn problemojn en publika kaj persona vivo, ĉiam, kompreneble, en Esperanto. Por ni ĉi tiu lingvo ne estis sistemo de reguloj sed simple vivanta lingvo. Post ĉi tiaj spertoj, mi ne povas akcepti la malseriozajn argumentojn de tiuj kiuj asertas ke internacia helplingvo eble taŭgus por komercaj aferoj kaj eble naturscienco sed ne povus funkcii kiel adekvata komunikilo en personaj aferoj, por diskutoj en la sociaj kaj homaj sciencoj, des pli ne por fikcio aŭ dramo. Mi trovis ke mankas je tiuj, kiuj tiel asertas, praktika sperto de tia lingvo.

La motivoj kiuj en mia junaĝo instigis mian intereson pri internacia lingvo estis, unuflanke, la homeca idealo plibonigi internacian interkompreniĝon, kaj aliflanke, la plezuro uzi lingvon kiu kombinas surprizan flekseblecon je esprimrimedoj kun ega struktura simpleco. Poste, mi pli interesiĝis pri teoriaj problemoj de gvidaj vidpunktoj pri planado de internacia lingvo. Do mi studis la plej gravajn lingvajn projektojn. Min speciale interesis la teoriaj diskutoj de la fondintoj kaj ties pravigoj de siaj lingvaj proponoj.

Unue mi studis la lingvon Ido, kiun proponis L. Couturat, kiu emfazis regulecon kaj logikon de vortformigo. Male, la "naturalisma" skolo emfazis la psikologian faktoron de kontinueco kun la disvolviĝo de naciaj lingvoj. Al ĉi tiu skolo apartenas Latino sine flexione de G. Peano, Occidental de E. de Wahl, kaj Interlingua. Oni prilaboris ĉi-lastan surbaze de pluraj jaroj da esplorado fare de lingvistoj en la stabo de IALA ("International Auxiliary Language Association"—Internacia Helplingva Asocio), inkluzive de Edward Sapir, Edward L. Thorndike, kaj André Martinet. La fina formo de Interlingua ellaboris Alexander Gode.

Inter la adeptoj de ĉi tiuj kaj aliaj lingvaj projektoj, viglaj sektismaj debatoj okazas. Kiel mi pledis la principon de tolero en fako de logikaj lingvoj, tiel en fako de internaciaj lingvoj mia partieco estas ĉe tiuj kiuj emfazas la komunan celon kaj la similecon de la proponataj rimedoj. Precipe bazita sur la romanidaj lingvoj, la kvin lingvaj formoj kiujn mi menciis, de Esperanto ĝis Interlingua, ja tiom similas ke oni povus taksi ilin variantoj de unu lingvo. Ili reprezentas Normigitan Mezan Eŭroplingvon [Standard Average European], kiel Gode diris, uzante terminon kreitan de Benjamin Lee Whorf. Jes, ĉiu viva lingvo utiligas specifan konceptan sistemon por priskribo de la mondo, sistemo kiu kreskis el specifa kultura fono. Oni foje uzas ĉi tiun fakton, kiun detale eksplikis Whorf, por argumenti kontraŭ ebleco de internacia planlingvo. Tamen, la ekzistanta internacia lingvo ja posedas specifan kulturan fonon, kiel emfazis Gode. Ĉi tiu fono estas la okcidenta kulturo, specife ties moderna scienco kaj teknologio, kiuj devenas de la okcidento sed kiuj estas aktuale, kun ilia scienca terminologio, la komuna posedaĵo de multaj nacioj tutmonde.

La du problemoj—konstruado de lingvaj sistemoj en simbola logiko kaj konstruado de internaciaj lingvoj—estas praktike tute malsamaj aferoj. Leibniz estis la unua konstati la gravecon de ambaŭ problemoj, percepti ilian konekson sed ankaŭ diferencon. Tra lia vivo, li imagis la ideon de characteristica universalis ["universala signaro], speco de logika simbolaro aŭ Begriffsschrift en la senco de Frege. Li pensis ankaŭ pri ebleco konstrui universalan lingvon por internacia komunikado. Leibiz intencis bazi ĉi tiun lingvon sur la Latina, sed li planis doni al ĝi simplan kaj regulan gramatikan strukturon. La duan celon de Leibniz niaepoke plenumis diversaj formoj de internacia lingvo.

Kvankam la du problemoj malsimilas kaj havas malsamajn celojn, prilaborante ilin iel psike similas. Laŭ mia vidpunkto, ambaŭ agrablus al tiuj kiuj kies pensado pri esprimado aŭ lingvo estas plej larĝe ne nur priskriba kaj historia sed ankaŭ konstruema, kies intereso estas trovi eblajn formojn de esprimado plej taŭgaj por difinitaj lingvaj funkcioj. Mi opinias ke fruktodonaj rezultoj devenus de logikistoj kiujn plaĉas konstruado de novaj simbolaj sistemoj, se ili sekvus la modelon de Leibniz, Descartes, Peano, kaj Couturat kaj pripensus la problemaron de interlingvistiko.


SOURCE / FONTO: Carnap, Rudolf. "Intellectual Autobiography," in: The Philosophy of Rudolf Carnap, ed. Paul Arthur Schilpp (La Salle, IL: Open Court, 1963; 3-84), Section 11, Language Planning, pp. 67-71. Esperanto translation by R. Dumain. (Sekcio 11 de "Intelekta Aŭtobiografio" de Rudolf Carnap en La Filozofio de Rudolf Carnap [Karnap]. Tradukis R. Dumain.)

Note: This section contains an extended discussion of Carnap's interest in the problems of artificial logical languages and an international auxiliary language, detailing his involvement with Esperanto. Part of the original English text translated here can be found at Rudolf Carnap on IALs.


Carnap on Wittgenstein & Esperanto/ Carnap pri Wittgenstein & Esperanto

Wittgenstein on Esperanto

Ludwig Wittgenstein and Constructed Languages: Wittgenstein, Esperanto
by T. Peter Park

Carnap’s ‘Elimination of Metaphysics’ by V. Brushlinsky

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Vienna Circle, Karl Popper, Frankfurt School, Marxism, McCarthyism & American Philosophy: Selected Bibliography

Positivism vs Life Philosophy (Lebensphilosophie) Study Guide

Offsite:

Rudolf Carnap on IALs

Rudolf Carnap - Vikipedio

Rudolf Carnap - Wikipedia, the free encyclopedia

Rudolf Carnap (Online)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 9 September 2004
Links added 25 Dec. 2005, 12 Dec. 2006, 23 July & 7 August 2010
Last update 7 August 2010
Previous update 23 July 2010

©2004-2010 Ralph Dumain