Tazio CARLEVARO

1.2    Leibniz, Couturat kaj la teorio de Ido

1. La problemo de la t.n. “filozofiaj” lingvoj

Inter 1400 kaj 1700 aperis preskaŭ ĉie en Eŭropo kuriozaj lingvo‑projektoj, kies aŭtoroj estis tutmonde konataj sciencistoj kaj filozofoj, kaj kiujn pli malfrue oni nomis “filozofiaj”. La celo de tiuj projektoj estis “perfekteco”. Sed kio estas “perfekteco” en lingva planado? Por tiuj kleruloj, perfekteco en planlingvistiko estas la eblo krei lingvon, en kiu al ĉiu vorto korespondas en rilato biunivoka unu semantika koncepto kaj unu eksterlingva referaĵo (ekz.: al la vorto—t.e. al la sonsinsekvo — /ĉevalo/ devus korespondî unusola enmensa koncepto “ĉevalo” kaj unusola eksterlingva referaĵo, nome la specio “ĉevalo”). Sed tio al ili ne sufiĉis: la vortoj de tiu lingvo devus esti konstruitaj tiel, ke surbaze de sia forma konsisto ili devus ekspliki la konsiston de la koncepto mem, kaj sekve la konsiston de la eksterlingva realaĵo (fakte tiuepoke oni supozis, ke ekzistas izomorfeco inter koncepto / enmensa reprezentaĵo/ kaj eksterlingva referaĵo). Ekz., la vorto kiu en tia lingvo indikus la koncepton “ĉevalo” devus esti konstruata en maniero, ke la fonemo‑sinsekvo komprenigas al la lingvo‑uzanto, ke tiu vorto indikas mezgrandan kvarpiedan mambeston, uzatan en milito, terkultivo, sporto, ktp., kaj per tio ankaŭ devas indiki la specifajn trajtojn, laŭ kiu la koncepto “ĉevalo” opoziciiĝas al la konceptoj “zebro”, “bovino”, “traktoro”, ktp.. Iusence, do, la vorto mem (la formo de la koncepto) devus esti konstruata laŭ la semantika konsisto de la koncepto per reguloj baziĝantaj sur la ĝeneralaj penso‑ kaj natur‑leĝoj. Ekzistus tiam biunivoka rilato inter formo de vorto, strukturo de koncepto, kaj ekstera realaĵo. Tiaj lingvoj havus specialan lokon en ĝenerala lingvotipologio, ĉar, krom havi artikiĝon laŭ fonemoj kaj monemoj, ili artikiĝas ankaŭ laŭ semantemoj. Dum ke la etnaj lingvoj distingiĝas el aliaj komunik‑sistemoj pro sia duobla artikiĝo, tiuj “perfektaj” lingvoj estas analizeblaj do trinivele (Bosko, 1976).

Io tia ekzistas (parte) en kemio. Ekz., kemiisto povas prononci la sonsinsekvon ho‑du‑o kiu korespondas al la koncepto “akvo”, kaj al la eksterlingva realaĵo “akvo”. Sed la strukturo de la vorto ho‑du‑o mem informas nin pri la strukturo de la koncepto “akvo” kaj pri ĝia fakta konsisto en la eksterlingva mondo (nin informante [87/88] pri ĝiaj opoziciaj trajtoj kun aliaj konceptoj, kiel “oksigenakvo”, “hidrogeno”, “alkoholo”, ktp.): t.e. “konsistanta el unu atomo de oksigeno (bivalenta) ligita al du atomoj de hidrogeno (ambaŭ monovalentaj), la tuto formanta molekulon”.

Sed perfekta lingvo devus havi ankaŭ perfektan sintakson: al ĉiu sintaksa funkcio devus korespondi mensa operacio kaj eksterlingva (natura aŭ logika) evento aŭ operacio. Ĝis nun (parta) realigo de tiu perfekta sintakso eblis nur en matematiko, simbola logiko kaj en la cibernetikaj lingvoj (Spitzbart, 1973). Ni vidas do, ke “perfekta” lingvo devus esti vera algebro de la penso: ĝia utiligo permesus senpere rekoni distinge tion, kio estas vera (logika, reala) el‑de tio, kio estas malvera. Lastanalize tiaspeca lingvo, kvankam, neeviteble, altgrade artefarita (t.e. simila al neniu ekzistanta etna lingvo), estus samtempe tamen ankaŭ altgrade natura ĉar tra kaj per ĝi respeguliĝus senpere la homa naturo, aŭ, pli precize, la strukturo de la homa menso kaj ĝiaj rilatoj kun la realo (Rossi, 1960).

2. La “filozofiaj” lingvoj

2.1. La unuaj provoj de “filozofiaj” lingvoj datas de la vivepoko de Raymond Llull (Raimundus Lullus, 1235 ‑ 1315). La tiamaj aŭtoroj, cetere, malofte uzis la terminon “filozofia lingvo”. Ili preferis uzi la esprimojn “kunmettekniko (ars combinatoria)”, aŭ “ĝenerala scienca karakterizilo (characteristica universalis)”.

Raymond Llull ne revis pri internacia lingvo: por tiu celo ankoraŭ sufiĉis la latina. Li, kontraŭe, serĉis ĝeneralan teknikon por retrovi la veron, t.e. li volis ellabori universalsciencan karakterizaron, kiu estu izomorfa al la penso‑konceptoj (kiujn, kiel ni diris, tiutempe oni senkritike kredis izomorfaj al la eksterlingvaj referaĵoj) (Carreras, 1949). La provoj de Llull estis senpere ligitaj al la problemo de “artefarita memorkapablo”, t.e. al la teorioj koncernantaj la ellaboron de instrumento por la grandegigo de la natura memorkapablo per oportuna dismeto de la memorendaĵoj (engramoj) en la “memorlokojn”, por ke ili estu pli facile eligeblaj—kaj pli multenombre enigeblaj. La verkojn de Llull oni pristudis ankoraŭ longe post la morto de ilia aŭtoro: ofte tiu legado okazis sub la influo de mistikismo kaj de kabalismaj interesoj, laŭ kiuj oni povas atribui specialajn spiritajn kvalitojn (kaj do specialajn okultajn kvalitojn) al tiu memor‑tekniko. Ili estis famekonataj ankoraŭ en la epoko de Giordano Bruno (1548 ‑ 1600) kaj de G. W. Leibniz.

2.2. La neceso ellabori ĝeneralsciencan karakterizilon estis tre sentata ĉefe ekde kiam la nova logiko de Des Rameaux (Ramosus) enkrizigis la malnovan dialektikon de la skolastikistoj. Ĝi iĝis eĉ pli urĝa kiam ekfloris la empiria penso, kiun iniciatis en Anglio unue Francis Bacon (1561 ‑ 1626), poste la tuta Royal Society (Formigari, 1970). Bacon evidentigis trispecajn mekanismojn, kiuj erarigas la homojn en juĝo [88/89] pri vero kai malvero, justo kaj maljusto: la unua estis la ekzisto de “idola specus”, nome de juĝostereotipoj sur la bazo de socia psikologio; la dua estis la ekzisto de “idola theatri”, nome de stereotipoj de la kognitiva kapablo; la tria estis la ekzisto de “idola fori”, nome de semantikaj stereotipoj. Por ĉiuj tri li proponis radikalan analizon surbaze de empiria esploro. Aparte rilate la lingvon (“idole fori”) li proponis fundamentan lingvan reformon, la sola ilo, kiu povus antaŭenigi la veran, “modernan” (empirian, kaj ne skolastikan) sciencon (Rossi, 1974).

2.3. Ne mankis profundaj religiaj radikoj al tiu tezo: laŭ la tradicia kristana kredo, la lingvon kreis Dio, kaj, kiel senpera dia kreitaĵo, la unua (adama) lingvo estis nedubeble perfekta. Multaj pensuloj tiam demandis sin, ĉu eble la kaŭzo de la koruptiĝo de la lingvoj kuŝas en la Adama peko. Se vere tielas, tiam la vero restas kaŝata al la homaj intelektoj por ĉiam, escepte se oni scios rekonstrui la adaman pralingvon per la splitoj, kiuj nepre ankoraŭ troviĝas en la modernaj kaj antikvaj etnaj lingvoj.

2.4. Pli malfrue la lingvai teorioj de Bacon floris unue en Anglio, poste ankaŭ en la tuta Eŭropo, kaj ili evoluigis la novajn lingvistikajn teoriojn. Tiu movado havis spiritan (moralan) patron, kiu al ĝi donis animon. Temas pri la ideologia influo de la humanisma irenismo de la religio‑reformisto kaj pedagogo Jan Amos Kornensky (Johannes Amos Comenius, 1592 ‑ 1670), kiu venis al Anglio kun siaj projektoi de universala lingvo ĝuste tiam, kiam la grundo estis semita.

Ni observas unue la naskiĝon de multnombraj projektoj de “universala lingvo” kun klasifikeca karaktero (Funke, 1929; Knights, 1961), kiel tiuj de Dalgarno kaj de Wilkins, kiuj estis utiligataj pli malfrue, sen sia baza skemeco, kiel modeloi de klasifiko fare de Linneus, unuflanke, kaj fare de aliaj kleruloj, aliflanke, por la ellaboro de multnombraj enciklopedioj, kiujn oni ekprilaboris nelonge post Bacon. Hodiaŭ pluraj dokumentigo‑kodoj estas analoge ellaboritaj (Vickery, 1971).

2.5. La serĉo de “adama” lingvo puŝis la homojn al la esploro de la vivantaj lingvoi, kaj pli poste al ilia priskribo. Tiamaniere naskiĝis ne nur la nova lingvistiko, sed ankaŭ la nova gramatikoscienco. Kelkaj esploremuloj interesiĝis ĉefe pri la sintaksa aspekto de perfekta lingvo: tio naskis multajn provojn, kiuj pli poste kondukis el la ellaboro de la nova logiko kaj de la nova formala matematiko.

2.6. Kelkaj aŭtoroj dubis pri la ebleco plani universalan karakterizilon. Descartes (Cartesius, 1596‑1650), malgraŭ la ĉi‑koncerne kontraŭa opinio de multaj esperan tistoj, estis tre skeptika. En sia fama letero al la religiulo Mersenne (el kiu oni mencias ĝenerale nur la unuan parton) li glorigas, jes, la bonfarojn de estonta universala [89/90] (internacia) lingvo, sed li esprimas la opinion, ke la konstruo de “perfecta” lingvo ne estos ebla, ĉar tia entrepreno dependas de la ekzisto de la “vera filozofio”, tiumomente tre fora esperataĵo kaj longdistanca filozofi‑celo.

3. La planlingva agado en Francio

3.1. Iom pli malfrue ekagis planlingvistike ankaŭ francaj filozofoj el la iluminisma skolo (Rosiello, 1967). Ili grandparte baziĝis sur diversspecaj interpretoj de la angla (Locke‑a) sentismo, nome ili opiniis i.a., ke la konceptoj (kaj tial ankaŭ la vortoj, ĉar ili ne povis imagi senparolan penson) konsistas el diversoperaciaj kunmetaĵoj de simplaj “ideoj”. Tiuj ideoj, siavice, korespondas al la internigo (enmemorigo) de simplaj (elementaj) perceptaĵoj.

La francaj aŭtoroj okupiĝis pri filozofio kaj lingvo en momento, kiam la grandaj esploroj kaj la grandaj koloniigaj ekspedicioj jam ekinteresigis la homojn en la Okcidento pri malproksimaj lingvoj kaj kulturoj. Tial la francaj iluministoj tre bone konsciis pri la relativeco de la homaj lingvoj. Tamen ili opiniis, ke preter la malsameco de la konceptoj, ekzistas baza unueco en la elementaj koncepteroj. Ankaŭ la bazaj leĝoj de koncepto‑formiĝo, laŭ ili, estis nevarianto.

3.2. Tial ili tre interesiĝis unuflanke pri universalaj gramatikoj kaj pri universalaj lingvoj: ili volis analizi la penson (kaj tial la lingvon) por malkovri, kiuj estas la elementoj kaj la operacioj, kiuj estas universalaj. Tiu interesiĝo konkretiĝis cetere ankaŭ en vastaj empirie‑raciisme kunmetitaj studoj pri infanlingvo (ofte temis pri spekulacioj pri tio, kion tutsolaj infanoj, sen imito je la plenkreskuloj, povus konstrui (Soave, 1772), pri la origino de la lingvoj, pri la surd‑mutula esprimmaniero, kaj pri la t.n. “primitivaj” lingvoj. Iom post iom tio kondukis al pozicioj sufiĉe pragmatikaj: la aŭtoroj neis la eblon konstrui “perfektan” lingvon, t.e. lingvon, kiu estu samtempe spegulo de la penso kaj de la ekstera realo, sed akcentis la neceson ellabori lingvon internacian baziĝantan sur la simpligo de ekzistantaj naciaj lingvoj (Samyn, 1962‑3).

4. G. W. Leibniz

4.1. G. W. Leibniz (1646 ‑ 1716) vivis en epoko, kiam oni jam povis ekantaŭvidi relative facile la malprogreson de la latina, kiun anstataŭis iom post iom en la internaciaj rilatoj la modernaj lingvoj, inter kiuj tiam ĉefe la franca.

Leibniz estis universala geniulo: verŝajne ekzistas neniu angulo de la homaj esplorkampoj (natursciencoj, ekzaktaj sciencoj, beletro, tekniko, metafiziko, teologio, sociaj sciencoj, psikologiaj sciencoi, ktp, ktp) pri kiu li ne esprimis sian opinion—kiun nuntempe oni agnoskas ofte trafe antaŭtempa. [90/91]

4.2. En 1666, nur dudek‑jaraja, li publikigis sian Dissertatio de arte combinatoria (Diskut‑traktaĵo pri kunmeto‑tekniko), kiu estis provo de alfabeto de la homa penso, konsistanta el kategorioj kaj el iliaj kunmetreguloj. Ĝi inspiriĝis de la kartezia metodologio, kaj ĝi celis uziĝi por ke konstruo de universala semantiko estu ebla (Carreras, 1946; Couturat, 1969).

La dua projekto de Leibniz naskiĝis en 1673. Temas pri ideografia sistemo, kiun li en 1678 transformis al lingvo parolebla (Lingua generalis). La tria projekto estas samjara (Il 678): De grammatica rationali kaj Analysis linguarum. En ĝi jam klare evidentiĝas la influo de la nova lingvistiko. Fakte ĉi tie Leibniz direktis sian atenton ne nur al la vortaro, sed ankaŭ al la morfosintakso. Koncerne ĉi‑lastan, li proponis la empirian pristudon de la morfosintakso de la etnaj lingvoj antaŭ ol komenci la ellaboron de la nova lingvo, por tiamaniere ellabori formalajn kaj funkcikoncernajn universalojn. Kiel lingvon komunan provizoran, en kiu oni devus ellabori la novan definitivan “perfektan” lingvon, li proponis specon de tre simpligita latina, kiu iel similis al Esperanto. Ne estas tiel, ke inter la provizora kaj la definitiva lingvo ekzistu laŭ Leibniz esenca malsamo. Li proponis nur, ke oni adoptu vorton aŭ regulon “provizore”, kaj ke oni ĝin adoptu, aŭ aliigu, aŭ forigu se ĝi montriĝos post akurata studo neuniversala. Tiamaniere la “provizora” lingvo transformiĝos iom post iom al la “definitive” perfekta lingvo per preskaŭ nepercepteblaj paŝetoj.

4.3. Leibniz konis la dubojn de Descartes pri la ebleco ellabori tian lingvon, sed per sia projekto li volis pruvi, ke Descartes malpravas. Leibniz fakte opiniis, ke por ekkonstrui perfektan lingvon ne estas necese jam koni la veran filozofion. Laŭ li sufiĉus, ke oni komencu enlingvigante la konceptojn, kies strukturo (kognitiva, psikologia, ontologia) estas jam preterdube certa; ĉio cetera antaŭeniros iom post iom, paralele al la antaŭeniro de la vera filozofio. Tia lingvo do kreiĝos kun kaj per la vera filozofio, kaj la vera filozofio, siavice, multe profitos per la utiligo de tia lingvo.

Leibniz opiniis, ke tiu lingvo devus simili al algebra kalkulo. Se oni deiras de veraj (eksterlingvaj) premisoj (t.e., kognitive, de veraj penso‑premisoj), la konkludoj devos esti certaj, t.e. veraj, kaj se oni diras de malveraj premisoj, la konkludoj estos necese malveraj: kaj la mekanismo mem de la frazostrukturo montros klare tiun malverecon (mallogikecon, malekziston). Li rimarkigis, ke, por ellabori sistemon de matematika kalkulo, ne estas necese ke oni jam konu la tutan matematiko‑teorion: sufiĉas krei bazajn postulatojn nekontraŭdirajn, kaj ĉio cetera sekvos en dialektika rilato inter matematikaj konceptoj kaj la formo (la kalkulo mem) (Couturat, 1966). Tio estas vera: oni jam povis de longe kalkuli, kvankam la fundamento de matematiko estis teorie starigita nur fine de la lasta jarcento. [91/92]

4.4. La baza tezo de Leibniz estis, ke ĉio vera estas analiza: pro tio laŭ li ĉio en la mondo devas povi esti komprenata kaj logike demonstrata per puraj konceptoj, kaj do la sola scienca metodo estas la dedukto. Hodiaŭ ni nomus lin panlogika raciisto. La prilingva tezo de Leibniz estis la esploro cele la ellaboron de lingvo, en kiu la signifo‑unuoj kaj la funkcio‑unuoj estas veraj, kaj kunmeteblaj per operacioj veraj (t.e. ontologie kaj psikologie veraj).

Iusence, por li, la simplaj konceptoj (la simplaj ideoj) estas kiel la primaraj numeroj: ilin multobligante oni atingas kompleksajn ideojn. Nur koncepto‑analizo permesas retrovi do la strukturon de la kompleksa ideo.

Li do proponis unue la ellaboron de universala gramatiko, kiu estu logika (kaj do universala), rezultanta el la analizo de ĉiuj ekzistantaj gramatikoj de etnaj lingvoj (kaj do korespondus al ĝenerala funkci‑analizo de la penso‑procedo). Due, li proponis la ellaboron de vortaro, kiu strukturiĝos en formo de Pitagoro‑tabelo (aŭ eble ni preferus hodiaŭ paroli pri formala reto biunivoke rilatanta kun semantika reto).

45. Sed tia lingvo estas malfacile ellaborebla. Tial Leibniz proponis ellabori unue simpligon de la latina lingvo kun analizeca morfosintakso, por ke tamen ĝi povu transformiĝi iom post iom al la revata lingvo. En tiu projekto li reduktis ĉion je la minimumo. Laŭ li, nur du vortospecoj estis absolute necesaj. Unuflanke, la t.n. “malplenaj vortoj”, aliflanke la t.n. “plenaj vortoj”.

La “malplenaj vortoj” reprezentis la formon de la lingvo: ili estis utiligataj por formi la tensojn, la komparon, la numeron. Ili estis cetere aplikeblaj al ĉiu ajn vorto, sed neniam povis aperi redundance en sintagmo. Ekzemple (kiel cetere potenciale ankaŭ en Esperanto) eblis tense konjugacii substantivon: la radiko *ama signifas “am-”. La sufikso ‑tio signifas “‑o”, la infiksoj ‑vi‑ kaj ‑tur‑ signifas respektive “‑is” kaj “‑os”. Ni do povas konstrui la vortojn:

ama‑tio (am‑o), ama‑vi‑tio (is‑am‑o), kaj ama‑tur‑itio (os‑am‑o).

La “plenaj vortoj” (nomataj “nomoj”) reprezentis la substancon de la lingvo. La “plenaj vortoj” dividiĝis en du kategoriojn: la ĉefa kategorio estis la verbaj radikoj, el kiuj venas ĉiuj aliaj. La dua kategorio estis la adjektivaj radikoj. La adverboj estis samaj je la adjektivoj, do ili ne distingiĝis formale. La substantivoj derivis de la adjektivoj per la aldono de la “malplenaj vortoj” ‑res (“aĵo”) aŭ ‑ens (“ulo”).  [92/93]

5. La influo de Leibniz

La influo de Leibniz sur la lingvistiko kaj la interlingvistiko estas relative malgranda. Eĉ la profesiaj esploristoj pri li (matematikistoj, filozofoj) ofte mistaksis lian interesiĝon pri lingvoplanado, kaj ne konsciis pri la profunda ligiteco inter lia filozofio (kognitiva teorio, metafiziko, logiko) kaj la bezono de nova lingvo.

Multe pli profunde influis tiuj lingvoformalaj tezoj la kreiĝon de la nova formala logiko. Unu el la plej konataj matematikistoj, la italo Giuseppe Peano, ellaboris lingvon (kiun oni nomis Latino sine Flexione /LsF/) en kiu ne ekzistis gramatiko, sed nur sintakso. Temis do pri elstare analizeca lingvo, en kiu oni povis rezigni pri multai neutilaj vortokategorioj, ĉar ekzistis formuloj (“kalkuloj”) kiuj permesis ilin eviti. Ekzemple, en LsF povus ekzisti la jenaj tri vortoj:

vive (vivas), vivo (viva) kaj vita (vivo). Nu, du el tiuj tri estas superfluaj, ĉar oni povas starigi la jenajn ekvaciojn:

                me vive           =  me es vivo       =  me habe vita
                (mi vivas)            (mi estas viva)        (mi havas vivon)

Do: verbo = es + adjektivo, kaj:  verbo =  habe + substantivo.

Kaj el tio ni povas tiri kuriozajn, konkludojn pri es kaj habe:

es = verbo minus adjektivo, kaj: habe = verbo minus substantivo.

Sed tute certe la planlingvisto plei influita far‑de Leibniz estis Louis Couturat (1868 ‑ 1914). Nemirige, temis pri matematikisto kaj filozofo tre interesata pri la fundamentoj de matematiko, kaj ellaborinto de tiu teorio nomata “logistiko”.

6. Louis Couturat kai la teorio de Ido

6.1. Louis Couturat estis fama filozofo kaj matematikisto, universitata profesoro kaj profunda esplorinto pri Leibniz. Ni ne bone konas liajn lingvoteoriojn: fakte ni devas ekstrapoli ilin el liaj laboraĵoj pri aplikita interlingvistiko. Lastatempe en la biblioteko de la svisa urbo La Chaux‑de‑Fonds, ĉe la sekcio “Centre de documentation et d'étude sur la langue internationale” (CDELI) [93/94] oni retrovis la tutan leterinterŝanĝon inter Couturat mem kaj Bertrand Russell (tiam juna kunlaboranto de Whitehead), kaj ni scias, ke en tiuj leteroj temas ankaŭ pri lingvaj teorioj. Bedaŭrinde la takso de tiuj leteroj ne tiel antaŭeniris, ke ni jam povu scii, ĉu ili informas nin pri io nova koncerne la lingvajn tezojn de Couturat.

Fakto estas, ke Louis Couturat multe interesiĝis pri la verkoj de Leibniz. Inter 1899 kaj 1903 li eldonis ampleksajn studojn pri li kaj pri lia penso: elstaras du volumegoj. Unu, de 1901 (Couturat, 1969), pritraktas la logikon de Leibniz (sed multpaĝa ĉapitro de la sama verko prezentas detale la tezojn de Leibniz pri lingvoplanado). Alia, de 1903 (Couturat, 1966), estas fakte filologia publikigo de kelkaj gravaj manuskriptoj (i.a. pri lingvistiko) de Leibniz, ĝis tiam nenie aperintaj aŭ fragmente publikigitaj. Couturat, estas konate, rouis unu jaron en Hannover (1899‑1900), kie troviĝas la biblioteko kaj la manuskriptoj de Leibniz mem.

6.2. La sinteno de Couturat rilate la lingvajn tezojn de Leibniz estas kontradicia, kaj verŝajne montras grandan ambivalencon. Emfaze li asertas, ke la tezoj de Leibniz estas simpla kimero. Li opiniis, ke la penso estas interna parolo, kaj do ke la uzo de tia “filozofia” lingvo bremsus la sinesprimon, ĉar oni ĉiam devus kontroli, ĉu la konstruita vorto havas fakte referaĵon ankaŭ en la realo. Nu: ni scias, ke tiu kritiko estas malĝusta. Fakte, laŭ Leibniz, tia lingvo permesus aŭtomate rekoni, ĉu vorto ĝustas aŭ ne (kaj do ĉu la koncerna referaĵo ekzistas aŭ ne en la realo). Couturat cetere opiniis, ke la propono de Leibniz adopti provizore latin‑devenajn vortojn, estas malrealisma. Li opiniis, ke eĉ tiam la semantika analizo de la malsamaj terminoj estus malhelpa je la aktiva uzo de la lingvo. Kaj, kurioze, en sia lingvo (nomita “Ido”), Couturat enkondukis ĝuste rigoran analizon de la vortoradikoj, kiu montriĝis sufiĉe ĝena en la praktika (ne‑filozofia kaj ne‑scienca) uzo de la lingvo.

Couturat klare akcentis, ke por li planlingvo povas esti nek provo rekonstrui la “adaman” lingvon nek provo ellabori kunmeto‑teknikon (ars combinatoria). Tamen laŭ li tiu lingvo devus utili ĉefe al la oportuna funkciigo de la intelekto . . . kaj tiam ĝia sintakso devus funkcii laŭ logikaj reguloj. Estas do klare, ke la vidpunkto de Couturat rilate planlingvon multe malpli distingiĝis el tiu de Leibniz ol li mem povis (volis?) agnoski.

6.3. Do laŭ Couturat ekzistas scienco, kiu povas esprimi juĝon pri planlingvo: la logiko. Fakte nur logiko estas normiga. Lingvistiko, kontraŭe, estas nura priskribo‑scienco, kaj do ne povas iel esti utiligata tiucele. Ni rimarkas ĉi tie,  [94/95] ke Couturat plene akceptis la difinon pri lingvistiko, kiun esprimis la novgramatikista lingvistika skolo.

Sed se la juĝo pri planlingvo devus rezerviĝi al logiko (do la plej bona lingvo estos la plej logika—kvankam ion tian Couturat laŭ mia scio neniam diris), la konstruo de planlingvo ne povas koncerni nur logikon. La formojn (la morfemojn) de la lingvo liveros lingvokomparaj studoj (kaj Couturat eksplicite parolas pri la granda ŝuldo de Ido al la studoj de i.a. Antoine Meillet), sed la kunmeton de la morfemoj (la gramatik‑ kaj sintaks‑regulojn) liveros la logiko. Tria elemento en la konstruo de la nova lingvo (Ido) estas laŭ Couturat la Ido‑praktikado.

Fakte, kvankam planlingvo dediĉiĝas ĉefe al intelekto, tamen ekzistas ne nur teoria, sed ankaŭ praktika intelekto. Do planlingvo devos esti uzata parole, skribe far‑de kleruloj, komercistoj kaj turistoj kvazaŭ lingvo helpa lernita en duagrada socialiĝo (Carlevaro, 1977).

6.4. Ni vidas tre bone nun la malsamon inter la tezoj de la anglaj novpozitivistoj (Wittgenstein, Russell) kaj tiuj de Couturat. Laŭ la unuaj, perfekta lingvo servas al la evito de la ambigueco, kaj tial la filozofio limiĝas al la lingvofilozofio. La dua estis malpli radikala, do konsentis kun ili plej ĝenerale, sed praktike li estis filozofia realisto, tiel evitante fali en iaspeca logikisma platonismo (idealisma realismo de la juna Russell) aŭ en solipsismo (Wittgenstein).

6.5. Tamen, tendence, li konservis en Ido du tipajn trajtojn: a) logikotendencan morfosintakson, kaj b) logikisman semantikan analizon de la morfemoj. Tiusence Ido (almenaŭ en la intencoj de Couturat) devintus esti logikisma lingvo laŭ la difino de Szerdahelyi (1976). Tamen Couturat aŭ ne havis la emon, aŭ la persiston tion plene kaj sisteme efektivigi. Eble je tio malhelpis la t.n. “Ido‑praktikado”. Ĉiuokaze Ido estas nur kompromiso inter logikisma lingvo kaj “normala” ambigueco‑riskiga lingvo (Verloren van Themaat, 1962).

6.6. Ni tamen ekzamenu la lingvajn tezojn de Couturat pli detale.

6.6.1. Laŭ Couturat la kapablo de la homo lerni iun ajn lingvon, kaj traduki en kaj el ĝi, estas eksplikebla nur se oni agnoskas la ekziston de ĝenerala (“universala”) gramatiko. Laŭ li tiu universala gramatiko devus konsisti el kategorioj ekzistantaj en ĉiuj lingvoj, sed manifestiĝantaj en ĉiuj malsamaspekte. Nur la lingvistiko povos evidentigi la ekziston de tiuj kategorioj. [95/96] Sed se tiuj kategorioj ekzistas, kaj se do ili estas universalaj, ili estas ankaŭ lingvo‑necesaj (kaj penso‑necesaj), kaj se tiuj kategorioj estas necesaj al la penso, tiam ili devas esti ankaŭ logikaj (en la senco, ke ili devas sendispute aparteni ankaŭ al la logika ilaro). Tiamaniere Couturat pruvis la striktan rilaton inter lingvistiko kaj logiko en la ellaboro de logikisma lingvo.

Du estas la vojoj por retrovi tiujn universalajn kategoriojn: (a) oni povas deiri de sinkrona kompara analizo de la lingvoj (“imanenta procedo”), aŭ (b) oni povas procedi historie. Ekzemple, Couturat estis konvinkita ke ekzistas “progreso” en la lingvo, laŭ kiu la kategorioj de lingvo iĝas ĉiam pli abstraktaj kaj malampleksaj. La plej lastaj, ne plu krome analizeblaj kategorioj estus laŭ li universalaj kategorioj. Couturat klarigocele parolas pri lingvoj, kiuj konas singularon, dualon, trialon, kaj nur poste pluralon. Ili do estus “primitivaj”, kaj laŭ li estas observebla el historia vidpunkto evoluon al lingvo kun pli simplaj (malkompleksaj) kategorioj: singularo, pluralo, kaj la numeraloj.

6.6.2. Couturat akceptis la tezon de Leibniz, laŭ kiu la “centro” de propozicio estas la verbo (kiel cetere ankaŭ Tesniere, 1969). Laŭ li propozicio dividiĝas (estas analizebla en) en varianto (kiu korespondas al la subjekto) kaj funkcio (kiu koresponclas al la verbo kaj al la komplementoj). Ekzemple:

                      Propozicio

      X                                    perdas sian hundon
(varianto)                             (funkcio)
ekz.:
    viro
    sinjoro
    pordisto, ktp

Nu, laŭ la variado de la varianto X ŝanĝiĝas la vereco‑valoro de la predikato (verbo kaj komplementoj). Tute prave do la predikato estas konsiderenda kiel funkcio de la subjekto.

Tiuj estas la fundamentaj konsideroj, sur kiuj Couturat volis konstrui sian lingvon (aŭ pli precize, laŭ kiuj li volis reformi Esperanton, ĉar fakte Ido estas Esperanto reformita).

6.6.3. Ili konkretigas en la du komplementaj principoj de unuformeco kaj de univokeco. [96/97]

Ni pritraktu unue la faman triangulon de C. K. Ogden:

eksterlingva referaĵo

 

signo                  koncepto
(formo)                (signifo)

La unuformeco‑principo asertas, ke al samstruktura koncepto devas korespon di samstruktura signo; la univokeco‑principo asertas, ke al unu eksterlingva referaĵo povas korespondi nur unu signo.

Ambaŭ principoj estas logike renverseblaj (principo de renversebleco, aŭ, kiel Couturat diris, de “returnebleco”, tre grava en la Ido‑morfosintakso).

La tri principoj konkretiĝas jene: en la vortprovizo de Ido regas statistika internacieco de la radikoj, kaj provo pri rigida semantika analizo (do laŭ la principo de univokeco). En la morfosintakso (inkluzive de la vortoderivado) regas la principo de unuformeco: la afiksoj ne nur estas internaciaj, sed ankaŭ laŭpove unusignifaj kaj kun preciza koncepto‑kampo. La sintakso kaj la vortoderivo estas “logikaj” en la senco, ke ili estas regataj de “returneblaj” reguloj (ekz. la ŝanĝo je gramatika kategorio de difinita vorto), strikte unuformaj.

7. Skizo pri la lingvo Ido

7.1. Historio de Ido

7.1.1. En 1900 Couturat, kune kun alia konata franca matematikisto, Léopold Leau, kreis internaciskalan Delegacion por la akcepto de internacia lingvo. Proks. 1300 universitataj profesoroj kaj centoj da firmaoj, akademioj, gravaj publikaj kaj privataj entreprenoj aliĝis, ĉefe dank’ al la aktiva interesiĝo de la esperantistoj. La celo de tiu delegacio estis puŝi la Internacian Asocion de la Akademioj finfine decidi pri internacia planlingvo. Kiam ĝi rifuzis, komitato de la delegacio arogis al si la rajton mem selekti tian lingvon. Fine de 1907 ‑ komence de 1908, ĝi kunvenis en Parizo, aŭdis la reprezentantojn de granda nombro da projektoj (ĝenerale temis pri ties aŭtoroj), kaj fine selektis tute nekonatan projekton, nomatan “Ido” (ido en Esperanto signifas “filo”, ĉar temas pri Esperant‑ido). Temas ja pri reformita Esperanto, kiu prezentas la ideojn de Couturat rilate la semantikan kaj gramatikan strukturon de la ideala lingvo. Sed Couturat estis en la selektanta komitato, do li neniel estus povinte [97/98] proponi propran projekton: li komisiis ĝin defendi al Louis De Beaufront, la “dua patro de Esperanto”, kiun siavice komisiis Zamenhof al la defendo kaj prezento de Esperanto mem. Probable Couturat lerte eluzis misteron en la vivo de De Beaufront, por akiri lian apogon (li estis ja homo famekonata en Esperantaj rondoj, kaj Couturat sendube esperis, ke li konvinkos la ceterajn esperantistojn aliĝi al la nova lingvo) (Carlevaro, 1976‑b).

7.1.2. La plano de Couturat fiaskis, kaj la esperantistoj grandparte ne forlasis Esperanton. Okazis rompo, kai formiĝis Ido‑movado ĉirkaŭ la revuo Progreso. Oni kreis Akademion (kies sekretario kaj diktatoro estis Couturat mem), kiu daŭre reformis la lingvon en la direkto favorata far‑de Couturat ĝis 1913, kiam li decidis adopti “periodon de provizora stabileco” (certe por fortikigi la disvastiĝon de la lingvo).

Fakte tamen en 1914 eksplodis la milito, kai samjare Couturat mortis en aŭtomobilakcidento. La Ido‑movado povis restarti nur postmilite.

7.1.3. Jam en 1919‑1920 la movado revekiĝis, kaj multaj entuziasmuloj aliĝis al ĝi: la Ido‑movado tiam estis pli malgranda ol tiu de Esperanto, sed tre vigla, kaj forte konkurencema. Tamen multaj idistoj estis malkontentaj pri Ido, kai volis ĝin reformi senĉese. La ceteraj ne volis, ĉar por ili la celo ne estis krei plejperfektan lingvon, sed enuzigi la lingvon. Do okazis daŭre kvereloj kaj skismoj, kiuj daŭris ĝis 1950. Multaj idistoj iom post iom, inter 1925 kaj 1933, forlasis Idon aliĝinte al Occidental; grupo rimarkinda ĝin forlasis por aliĝi al la Jespersen‑a Novialo. Pluraj fabrikis mem proprajn projektoin. La Idistoj inter 1930 kaj 1950 restis manpleno el fideluloj. Post 1950 oni ekvidis renaskiĝon: eĉ kelkaj junularaj grupoj fondiĝis (Carlevaro, 1975). Tamen pro diversaj kaŭzoj preskaŭ ĉio forfalis, kai la idistoj ree estis solaj.

7.2. La lingvo

7.2.1. La fonologio de Ido similas je tiu de Esperanto. Kelkaj fonemoj mankas (ekz. /ĥ/), kelkaj opozicioj mankas: ekz., la Esperanta opozicio ĵ/ĝ en Ido ne ekzistas. /ĵ/ kaj /ĝ/ en Ido estas liberaj variantoj de la sama fonemo. La aspekto de Ido estas el fonetika aspekto iom alia ol tiu de Esperanto, ĉar la multaj diftongoj /oi/, /ai/, ktp en Ido estas anstataŭataj per simplaj vokaloj. Cetere en Ido mankas hiatoj: tial la diftongoj /io/, /ia/, /ie/, /uo/, ktp abundas.

7.2.2. La grafio estas malpli fonologia kaj pli komplika ol tiu de Esperanto. Mankas la ĉapelhavaj literoj, kaj la ĉeesto de la literoj y, x, w kaj qu , “okcidentigas” ĝin. [98/99]

7.2.3. La morfologio estas parte pli sinteza, parte pli analiza. Pli sinteza estas la pasivo (formiĝanta per la infikso ‑es‑) kaj la kunmetitaj verboformoj (formiĝantaj per la infikso ‑ab‑). Pli analiza estas la komplementstrukturo (kiu nur malofte povas esprimiĝi adverbe, kiel, kontraŭe, en Esperanto estas kutimo).

7.2.4. Esence la vortkunmeto analogas je tiu de Esperanto (kun la jena escepto: Couturat enkondukis en Idon specialajn regulojn koncernantajn la senperan aldonon de karakterizaj gramatikaj finaĵoj). Tamen Ido rezignas tre ofte je la preskaŭ senfinaj ebloj de libera kreo, preferante uzi “nemotivitajn” vortojn. Esence “gramatika lingvo” (en la senco de De Saussure), Ido tamen funkcias tradicie kiel “leksikologia lingvo”.

7.2.5. La vortaro de Ido estas do pli ampleksa ol tiu de Esperanto: la radikoj ofte similas, sed ili iom pli “okcidentigis”. La semantika analizo de la radikoj en Ido estas tre zorga, sed bedaŭrinde ne tre sistema (Carlevaro, 1976‑a).

7.3. La literaturo

La literaturo de Ido disvolviĝis dise je tiu de Esperanto. Nur malmultaj verkistoj cetere utiligis Idon por literatura kreado. Kaj la nivelo ne estas alta. Ni citos la aŭstrian kuraciston Ignaz Hermann (kiu mortis dum la unua mondmilito), la elstaran noveliston Antoni Kofman (kiu antaŭ 1908 verkis en Esperanto, kaj kiu post 1930 verkos en Occidental), kai du modernajn verkistojn: la belgon Andreas Juste (altnivela poeto, kies verkaro estas ampleksega, kaj preskaŭ komplete nepublikigita) kaj la francon Louis Pascau, agrabla poeto kaj ĉefe interesa skizisto. (Carlevaro, 1973: a kaj b).

7.4. La perspektivoj de Ido

Estas malfacile antaŭvidi, kiuj estas la perspektivoj de Ido. Depost 1960 la ldistoj preskaŭ ne plu havas altirforton (Ido do estas nun grandparte celo, ne plu rimedo); malgraŭ la klopodoj de multaj idistoj renoviĝo de la kadroj laŭŝajne ne okazas. Tamen Ido estas lingvoscience tre interesa projekto: ĝi alportis siatempe ion novan al interlingvistiko, kaj certe akurata studo de la lingvaj ecoj de Ido, de ties historio, de ties sociologio povas nur esti utila al esperantista esploristo. Pro tio, tute certe, troviĝos ĉiam interesatoj por Ido, kvankam certe ties movado riskas ŝrumpi ankoraŭ pli. [99/100]

Konsultita bibliografio

BAUSANI A. (1974), Le lingue inventate. Roma (germana traduko en 1970, Stuttgart).

BEAUFRONT L. de (1925), Kompleta gramatiko detaloza di la linguo internactona Ido, Esch‑sur‑Alzette.

BECHER J. J. (1962). Zur mechanischen Sprachübersetzung: Allgemeine Verschlüsselung der Sprachen (Ein Programmierungsversuch aus dem Jahre 1661). Stuttgart.

BERNASCONI E. (1977), Faktoj kaj teorioj kontraŭ mitoj kaj antaŭjuĝoj: Esperanto aŭ Interlingua?. La Chaux‑de‑Fonds.

BLANKE D. (1973), Die alten Sprachen und das Problem einer internationalen Welthilfssprache, en: "Das Altertum", 19/3.

BOSKO J.‑D. (1976), Pour une interlinguistique structurale, mss. Genève.

CARLEVARO T. (1973‑a), Sociolinguistiko ed interlinguistiko. En: Antologio dil Idolinguo (red. A. Juste), Gilly.

CARLEVARO T. (1973‑b), Planlingvoj kaj koncernaj rilatoj kun socio‑ kai psikolingvistiko. En: “Monata Cirkulero de Kultura Centro Esperantista”, n‑roj 47, 48 kaj 49.

CARLEVARO T. (1975), Planlingvoj kaj junulara movado, en: “Kontakto” No. 47.

CARLEVARO T. (1976‑a) Eseo pri Ido, La Chaux‑de‑Fonds.

CARLEVARO  T. (1976‑b) La enigmo de Louis de Beaufront, en “Literatura Foiro”, 7/37‑38.

CARLEVARO T. (1977), Sociopsikologio kaj grupodinamiko de la Esperanto‑movado, La Chaux‑de‑Fonds.

CARRERAS Y ARTAU J. (1946), De Ramón Lull a los modernos ensayos de formación de una lengua universal. Barcelona.

CECCATO S. (1972), Una lingua universale?, en “La Stampa”, 1‑a de februaro

CECCATO S. (1974‑a) Contro l'eterna torre di Babele, en “Il Giorno”, 25 septembro

CECCATO S. (1974‑b), La terza cibernetica, Milano.

COUTURAT Louis (1900), Per la lingue internazionale, /Parigi/.

COUTURAT L., Leau L. (1903), Histoire de la langue universelle, Paris.

COUTURAT L. (1907‑a), Étude sur la dérivation dans la langue internationale, Paris, 2‑a eld. 1910 (ekzistas Ido‑traduko: Studyo pri la derivado.).

COUTURAT L. /pseŭdonime: IDO/ (1909), Les vrais principes de la langue auxiliaire, 2‑a eld..

COUTURAT L. (1912), Sur la structure logique du langage. En: “Bulletin de la Société française de philosophie”, 12/p. 47‑84.

COUTURAT L. (1913), Pour la logique du langage, en: “Bulletin de la Société française de philosophie”, 13/p. 135‑165.   [100/101]

COUTURAT L. (1969), La logique de Leibniz, Hildesheim (reeld. el la pariza eldono de 1901).

COUTURAT L. (1966) (red.): LEIBNIZ G.W., Opuscules et fragments inédits, Hildesheim (reeld. el la pariza eldono de 1903).

FUNKE O. (1929), Zum Weltsprachenproblem in England im 17. Jahrhundert, Heidelberg.

FORMIGARI L. (1970), Linguistica ed empirismo nel Seicento inglese, Bari.

HERDER, MONBODDO (1973), Linguaggio e società, Bari.

JACOB Heinz (1934‑a), Internacia lernolibro por Esperantistoj, Berlin.

JACOB Heinz (1934‑b), Vortaro Esperanto‑Ido, Berlin.

KNIGHTS P. R. (1961), Artificial Languages in Seventeenth Century Thought, en: “The International Language Review”, 7/24‑25.

LYONS J. (1971), Introduzione alla linguistica teorica, Bari (orig. angla, 1968).

MAUPERTUIS, TURGOT, MAINE DE BIRAN, (1971), Origine e funzione del linguaggio, Bari.

MONNEROT‑DUMAINE M. (1960), Précis d'înterlinguistique générale et spéciale, Paris.

REAU L. (1971), L'Europe française au siècle des lumières, Paris.

ROBINS R. M. (1971), Storia della linguistica, Bologna (orig. angla, 1967).

ROSIELLO L. (1967), Linguistica illuminista, Bologna.

ROSSI Paolo (1960), Clavis universalis. Le arti mnemoniche e la logica combinatoria da Lullo a Leibniz. Milano‑Napoli.

ROSSI Paolo (1974). Francesco Bacone: dalla magia alla scienza. Torino.

RUGGIERO G. de (1968), Storia della filosofia, Bari (7‑a eld.).

RUSSELL B. (1967), Storia della filosofia occidentale, Milano (orig. angl.).

SAMYN Albert (1962‑3), Abato Galiani 1728‑1787, en: “Monda Kulturo”, 1/2.

SOAVE Francesco (1772), Ricerche intorno all'istituzione naturale d'una società e d'una lingua, e all'inf luenza dell'una e dell'altra su le umane cognizioni, Milano.

SPITZBART H. (1973), Weltsprachen und Welthilfssprachen, en: “Zeitschrift für Phonetik, Sprachwissenschaft und Kommunikationsforschung”, No. 6.

STOJAN P. (1929), Bibliografio de internacia lingvo, Genève.

STÖRIG H.‑J. (1966), Kleine Weltgeschichte der Philosophie, München‑Zürich.

SZERDAHELYI I. (1976), Enkonduko en la interlingvistikon, en: “Pri informadiko kaj interlingvistiko” (red. Behrmann), Paderborn.

TESNIERE L. (1969), Eléments de syntaxe structurale, Paris.

VERLOREN VAN THEMAAT W.A. (1962), Formalized and artificial languages, en: “Synthese”, 14/4

VICKERY B.C. (1971), Dokumentationssysteme, München Pullach‑Berlin (orig. angla: 1‑a eld. 1960, 2‑a eld. 1964).

WOLFF Philippe (1970), Les origines linguistiques de l'Europe occidentale, Paris.


FONTO:  Carlevaro, Tazio. “Leibniz, Couturat kaj la Teorio de Ido,” en: Einführung in die Interlinguistik (Enkonduko en la Interlingvistikon), red. T. Carlevaro, G. [Günther] Lobin (Alsbach: Leuchtturm-Verlag, 1979), p. 87-101.


On the General Characteristic” by Gottfried Wilhelm Leibniz

Leibniz on the Universal Characteristic

Leibniz blog entry

Descartes to Mersenne, 20 November 1629

Histoire de la Langue Universelle par Louis Couturat & Léopold Leau (1903)

Hegel on Ars Combinatoria & Characteristica Universalis

Philosophical and Universal Languages, 1600-1800, and Related Themes: Selected Bibliography

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 23 January 2010

Site ©1999-2010 Ralph Dumain