Bibliografio de Literatura Historio kaj Literatura Kritikado en Esperanto

kompilita de Ralph Dumain

LIBROJ LISTITAJ LAŬ KATEGORIO

(1987)


KRITIKO

De paĝo al paĝo / Lajos Tárkony.  2-a eldono. Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1976.  121 p.

Kritikaj studoj pri 10 Esperantaj verkistoj de la intermilita periodo, kun ĝisdatigitaj bio- kaj biblio- grafiaj notoj. *

Dek prelegoj / Kálmán Kalocsay.  Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1984.  126 p.

Enkonduko al literatura kritiko / Giorgio Silfer.  2-a eldono. Ĝenevo; Milano: Kooperativo de Literatura Foiro, 1983.  52p. 

Resumo pri la historio de Esperanta estetiko, stilistiko, literaturkritiko, kun pritakso de Esperanta literaturo, estetiko, & kulturo.

Eseoj I. Beletro. Waringhein.  La Laguna: J. Régulo [Stafeto], 1956.

Eseoj pri diversaj literaturaj temoj. Waringhien kutime okupas sin ĉefe pri stilistiko kaj mikroskopaj observoj. Je li tute mankas filozofia perspektivo.

Esperanto kaj literaturo / Valo.  Laroque Timbaut: Laŭte!, 1986.  18p.

Esperanto literature: Notes and impressions / K.R.C. Sturmer. London: The Esperanto Publishing Co., 1930.  45 p.

Facetoj de Esperanto / William Auld.  Londono: Brita Esperanto-Asocio, 1976.  51 p.

Eseoj pri poezia lingvaĵo, kompara literaturo & transskribo de propraj nomoj, versa letero al W. Harmon. *

Kaj la ceter’—nur literaturo: Eseoj / Gaston Waringhein. Antverpeno; La Laguna: TK/Stafeto, 1983.  350 p.

Vidu priskribon sub Eseoj I.

La Kontribuo de Kálmán Kalocsay al Esperanta kulturo / Reinhard Haupenthal. Lelystad, Nederlando: Vulpo-Libroj, 1978.  16p.

Kulturo kaj internacia lingvo / William Auld.  Chapéco (SC), Brazilo: Fonto, 1986. 120 p. 

Esearo, kiu inkluzivas perspektivajn artikolojn pri la Esperanta kulturo, kion li laŭdas senkritike.

Li kaj ni: Festlibro por la 80-a naskiĝtago de Gaston Waringhien / redaktis Reinhard Haupenthal.  Antverpeno; La Laguna: TK/Stafeto, 1985.  520 p.

Inkluzivas artikolojn pri lingvistikaj, literaturaj, & aliaj temoj.

Ne nur leteroj de plum-amikoj: Esperanta literaturo—fenomeno unika / Marjorie Boulton. Malmö: Eldona Societo Esperanto, 1984.  63p.

Nia originala prozo / H. Apolloner.  Aabyhoj: Dansk Esperanto-Forlag.  58 p.

Niaj plej grandaj verkistoj / Diego Selso.  Kordobo, 1966.  28 p.

Niaj plej grandaj verkistoj; Ekflorado ĉe Plata-Rivero / Ergoto de Bonaero. F. Ken., 1974.  112 p. 

Notlibro de praktika esperantisto / K.R.C. Sturmer.  Budapest, 1934.

El la taglibroj de Sturmer. Enestas interesaj rimarkoj, inkluzive de literaturaj.

Poeto fajrakora: La verkaro de Julio Baghy / Marjorie Boulton. Saarbrücken: Artur E. Iltis, 1983.  144p.  [39,60 gld.]

Pri Esperanta tradukarto / Fernando de Diego. Saarbrücken: Artur E. Iltis, 1979. 71 p.

Akra kritikanto de la atingoj de Esperanta literaturo, specife pri la tradukoj. La aŭtoro rekomendas neologismemon por precizigo kaj esprimivigo de la lingvo kaj kreadon de bezonataj lingvaj konsultlibroj.

Pri la Esperanta literaturo / R. Laval.  Laroque Timbaut: La Juna Penso, 1978. 17 p.

Pri lingvo kaj aliaj artoj / William Auld. Antverpeno; La Laguna: TK/Stafeto, 1978.  216 p.

15 eseoj, pri la lingvo Esperanto (“Mitoj kaj faktoj pri E-o”) kaj ties literaturo traduka (“La internacia lingvo kiel belarta tradukilo”) kaj originala (“Pasivo-pasio” pri Miĥalski, “Londono tra lupeo” pri Sturmer). *

Pri literatura kritiko / Fernando de Diego.  1984.  70p.

Raymond Schwartz: Lia vivo kaj verkaro / Roger Bernard.  La Chaux-aux-Fonds: KCE, 1977. 22p.

Sarkasme kaj entuzmiasme / Miyamoto Masao. 1979. 151p. **

Kolektitaj eseoj pri la Esperantaj lingvo, literaturo, & movado ... de akravida observanto *

La Socia romano en Esperanto / Henri Vatré. La Sagne: Kultura Centro Esperantista, 1973.  17 p.

Studoj pri la Esperanta literaturo / Vilmos Benczik. Takasago: La Kritikanto, 1980.  143 p.

Inkluzivas perspektivajn eseojn kaj studojn pri specifaj autoroj. Reliefigas la pozitivajn aspektojn de eĉ la plej riproĉindaj verkoj. Male de Waringhien, Benczik nepre kritikas la mondbildon de ĉiu verkisto.

Vereco, distro, stilo: Romanoj en Esperanto / William Auld. Saarbrücken: Artur E. Iltis, 1981.  101 p. 

Kritiko pri ĉiuj 50 originalaj Esperantaj romanoj. *

HISTORIO

Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto / William Auld. Saarbrücken: Artur E. Iltis, 1979. 101 p.

The Esperanto language as a literary medium / Margaret Grace Hagler. Ann Arbor: Xerox University Microfilms, 1971.  Doktoriĝa disertacio.

Historia pritrakto de Esperanta literaturo de 1887-1970 kaj stilistika analizo de traduka & originala esperanta poezio. *

Esperanto 60-jara: Skizo pri la evoluo de la lingvo literatura / G.J. Degenkamp. Amsterdam: Libroservo F.L.E., 1947.  58 p.

Gvidlibro por supera ekzameno / Vilmos Benczik.  Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1979. 358 p. 

Kompendio pri la Esperanto-movado kaj ties historio, pri beletro & pri la metodologio de E-o-instruado *

Kvar Prelegoj pri Esperanto-Literaturo / Drago Kralj. Llubljana: Slovenia Esperanto-Ligo, 1960.  188 p.

La Originala Esperanta romano / Reinhard Haupenthal.  Saarbrücken, 1973.  [laŭ Apolloner]

Originala romanaro en Esperanto: 62 romanoj dum 75 jaroj / Ergoto de Bonaero. Buenos Aires: Argentina Esperanto-Instituto, 1982.  40 p.

Originala Romanaro en Esperanto; 68 Romanoj en 80 Jaroj. De 1907a gis 1986a (1982) / Ergoto de Bonaero. Bonaero: Argentina Esperanto-Instituto, 1986. 40 p. **

Donitaĵoj & juĝoj. *

Panoramo de Esperanta literaturo / Marinko Ĝivoje. Zagreb: Internacia Kultura Servo, 1979.  282 p.

Bona superrigardo de la tuta beletra kampo.

Skizo pri la Esperanta literaturo / V. Novobilsky. Opava: Esperanto-Junularo ĉe Domo de Kulturo, 1956.  74 p.

STILISTIKO

Esperanta versfarado kaj rimaro / J. Parisot; Th. Cart.  2-a eldono. Paris: Presa Esperanto Societo, 1909.  42 p.

Esperanta versfarado laŭ verkoj de D-ro Zamenhof kaj aliaj aŭtoroj / J. Parisot; Th. Cart.  1-a eldono.  Paris: Esperanta Kolekto de “Lingvo Internacia” [Pres. Lamio (Ceret)], 1904.  16 p. 

Esprimo de sentoj en Esperanto / Privat, Edmond.  4-a eldono. Den Haag: Internacia Esperanto-Instituto, 1980.  61 p.

Klasika studo pri la elekto de vortoj, afiksoj kaj vortordo cele al trafa transdono de emocioj. *

Kien la poezio? / Brendon Clark.  Rickmansworth, Herts., Anglujo: The Esperanto Publishing Company, Ltd., 1957.  156 p.

La aŭtoro argumentas por propra teorio prozodia kaj antologias proprajn poemojn.

Lingvo, stilo, formo / Kálmán Kalocsay.  3-a eldono.  1970.  144 p.

Enhavo: (1) Esperanta vortfarado, (2) La evoluo de nia poezia lingvo, (3) Sendemandaj respondoj [pri gramatiko], (4) La Esperanta rimo, (5) Esperanta elparolo, (6) Pri la Esperanta ritmo, (7) Klasika ritmo en Esperanto, (8) La mezepoka Esperanto.

Parnasa Gvidlibro / Kalman Kalocsay; Gaston Waringhien; Roger Bernard.  3-a eldono. Pisa, Italio: Edistudio, 1984.  208 p. 

La ĉefa teksto de la “parnasisma” skolo de Esperanta poetiko.

Skizo de sŭahila metriko / Nino Vessela.  Bellinzona: Hans Dubois, 1980.  65 p. 

Specimene: parodioj kaj pastiĉoj / Henri Baupierre. La Laguna: J. Régulo [Stafeto], 1962.  131 p.

Literatura verko, en kiu la autoro imitas kaj parodias la stilojn de konataj Esperantaj verkistoj.

Spegulo de Esperantaj stiloj / Reto Rossetti. Lelystad, Nederlando: Vulpo-Libroj, 1976.  16p. 

Specimenoj de la stiloj de diversaj verkistoj.

Vort-statistikaj esploroj / Henri Vatré.  Saarbrücken, Arthur E. Iltis, 1986. 41 p.  [7,80 gld.]

ENCIKLOPEDIAJ KAJ KONSULTAJ VERKOJ

Enciklopedio de Esperanto / redaktis L. Kokeny; V. Bleier. Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1986.  600 p.  Represo de 1-a eldono: Literatura Mondo, 1933. Ankaŭ PDF-dosiero.

Inkluzivas informojn pri literaturo kaj aŭtoroj.

Esperanto en perspektivo / redaktis Ivo Lapenna; Ulrich Lins; Tazio Carlevaro. London; Rotterdam: CED, 1974.  xxxii + 844 p.

Enhavas sekcion pri literaturo, kiu konsistas el ĉapitroj pri socia fono de Esperantismo kaj pri originala, traduka, & faka literaturo. Enestas multaj listoj de aŭtoroj kaj verkoj, kiujn Carlevaro provas ordigi en skolojn, ĉefe naciajn.

Ora Libro de la Esperanto-movado / redaktis V. Bleier; E. Cense.  Budapest: Loka Kongresa Komitato, 1937.  223 p.

  Vidu F. Szilágyi, “Liriko en Esperanto,” p. 155-169; “Kura trarigardo de la Esperanta prozo,” p. 170-175; K. Kalocsay, “La kvindek jaroj de la lingvo,” p. 167-186.

Libro de romanoj / Vilmos Benczik.  Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1979. 229 p.

Detalaj resumoj de la verkoj de Valliene & Luykens, kies aktuala haveblo kaj literatura merito preskaŭ nulas.

ALIAJ VERKOJ

De Esperanto-literatuur in vogelvlucht / G.P. de Bruin.  Amsterdam: FLE, 1946.  56 p.

De Z al A en tri epokoj / Fay Koppel.  Melbourne: Esperanto-Federacio de Viktorio, 1978.  20p. 

Prelego pri la originala kaj tradukita Esperanta literaturo de Zamenhof al Auld. *

La Dua gvidlibro de ezopologio Esperanta / Hukuta-Masao.  106p.

Kompara studo pri la Esperanto-tekstoj de ezopaj fabloj fare de Nakagaki-Koziro & K. Ossaka, kun japanlingva komentario. *

El la klasika periodo de Esperanto / Julius Glück.  Purmerend: J. Muusses, 1937.  36 p.

Esperanto - Mittler der Weltliteratur / Wilhelm Theodor Oeste. München-Pasing: Siegfried Ziegler Verlag, 1952.  96 p.

Patri-ideo en nuna rusa literaturo / Nekrasov. **

ANTOLOGIOJ

Baza literatura krestomatio / redaktis Vilmos Benczik. Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1979.  266 p. 

Koordinatita kun Gvidlibro por supera ekzameno

Esperanta antologio: Poemoj 1887-1981 / redaktis William Auld.  2-a eldono. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1984.  ix + 887p.

Esperanta antologio: Poemoj 1887-1957 / redaktis William Auld.  1-a eldono. La Laguna: J. Régulo [Stafeto], 1958.  640 + [1] p.

Krestomatio de Esperanta literaturo: Tekstoj, dataro, bibliografio, vol. I / redaktis István Szerdahelyi.  Budapest: Tankönyvkiadó, 1979.  466p. 

Krestomatio de Esperanta literaturo: Tekstoj, dataro, bibliografio, vol. II / redaktis István Szerdahelyi.  Budapest: Tankönyvkiadó, 1981.  326p. 

Krestomatio de Esperanta literaturo: Tekstoj, dataro, bibliografio, vol. III / redaktis István Szerdahelyi.  Budapest: Tankönyvkiadó, 1982.  476p.

33 rakontoj: La esperanta novelarto / redaktis Reto Rossetti; Ferenc Szilágyi. La Laguna: J. Régulo [Stafeto], 1964.  XVII + 328 p.

25 jaroj: Antologio de Belartaj Konkursoj / redaktis William Auld; Vilmos Benczik. Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1977.  207 p.


* Priskribo devenas el librokatalogo de UEA, 1984/85

17 Januaro 1987

** Ne en Bibliografio de Literatura Historio kaj Literatura Kritikado en Esperanto (1987).


Noto: La librolisto ĉi tie plejparte kongruas kun tiu en Bibliografio de Literatura Historio kaj Literatura Kritikado en Esperanto (1987). Libroj kiuj aperas nur en ĉi tiu bibliografio estas indikitaj per duobla asterisko (**). Mankas en la alia bibliografio notoj pri libroj, kiuj aperas ĉi tie. Nur libroj estas inkluzivitaj ĉi tie; mankas ankaŭ la rubrikoj “Bibliografio” kaj “Verkoj Tradukitaj Anglalingven”. La tiamaj prezoj ĉe libroservoj estas forigitaj. Ligoj al retpaĝoj por specifaj dokumentoj estas aldonitaj. (Retpaĝoj ne ekzistis en 1987.)


Esperanto literature: Notes and impressions de K.R.C. Sturmer

Notlibro de Praktika Esperantisto de K.R.C. Sturmer

La Tragedio de L’Homo kaj Imre Madách” de Kálmán Kalocsay

Disdonitaj Referenciloj por Literatura Rondo (1987)

Bibliografio de Literatura Historio kaj Literatura Kritikado en Esperanto (1987)
de R. Dumain

Esenca Bibliografio de Literatura Historio kaj Kritiko en Esperanto (1987)
de R. Dumain

La Plej Gravaj Gvidlibroj pri Esperanta Literaturo (1988)
de R. Dumain

Kriterioj por Sistema Studado de Esperanto-Literaturo (1988)
de R. Dumain

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Gvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Esperanto Studies: An Overview
by Humphrey Tonkin and Mark Fettes


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 17 June 2012
Updated 16 July 2012

©2012 Ralph Dumain