Frigyes KARINTHY

En la mondon venis nova sento

(Notoj al la Esperanto-kongreso)

Dum du semajnoj en Budapeŝto restadis mil kvincent homoj el ĉiu angulo de la tero.

Inter ili estis japanoj kaj brazilanoj, kaj estis, kiuj venis el Aŭstralio kaj Sud-Ameriko. Multaj nacioj; kiel oficiale oni konstatis: gefiloj de landoj aŭ ŝtatoj parolantaj sesdek sep diversajn lingvojn.

Tiuj mil kvincent homoj portis en la butontruo malgrandan kuprotabuleton, kiel insignon; sur la insigno videblas verda stelo.

Kaj en tramo, sur strato, en restoracio kaj publikaj prelegejoj, se du tiaj verdastelaj homoj ekvidis unu la alian, ili premis la manon reciproke, diris “saluton” aŭ “bonan tagon” kaj komencis konversacii tre bonhumore en tre alloga, oleece ruliĝanta, italece kantanta birdolingvo.

Kun la propraj okuloj mi vidis jenojn:

Italan kanonikon babili, rideti, diskuti kun Galicia pola judo, du minutojn post tio, ke ili renkontiĝis la unuan fojon de sia vivo.

Japanan fraŭlinon mi vidis en vigla diskuto kun norvega komercisto pri la senco de iu novelo de iu hungara verkisto, kiun unu el ili legis Esperante en Tokio, la alia norvege en Stockholmo, tradukitan el Esperanto.

Fine kamparan-junulon el Mezőkövesd, dum li en akompano de ceremoniaj gestoj ion klarigas al brazila universitata profesoro, kiu aprobe balancas la kapon, poste faras scivolemajn demandojn kaj diligente notadas en sia verdastela notlibro.

Kaj poste mi vidis sur la podio de la Muzikakademio, en griza vestaĵo, dekokjaran junulon, antaŭ la fortepiano.

Nederlanda knabo. Sur lia kortuŝe, bela, entuziasma, ekzaltinta vizaĝo montriĝis ia knabineca, mola rideto, dum liaj fingroj sur la klavoj faris sian sorĉistinan dancon—kia stranga, rideto! Tiuj ridetas ĉi-maniere, por kiuj la interna mondo, de l’ animo estas tro bela por elteni la krikoloran panoramon de la ekstera mondo: kiu tiel ridetas, ordinare fermas dume la okulojn.

Tiu ĉi junulo neniam. ilin malfermis: ekde sia naskiĝo li estas blinda. Li venis kun la internacia societo de la esperantistaj blinduloj. Ili parolis Esperante, ili legis Braille-sisteman fingroskribaĵon skribitan en Esperanto.

Poste mi ankaŭ paroladas kun tiu ĉi junulo. (Angle, ĉar Esperanton—kvankam mi ĝin komprenas sufiĉe bone,—bedaŭrinde ankoraŭ mi ne parolas akcepteble.) Per la sama rideto miranta, atentanta al internaj voĉoj venantaj el alia mondo li respondadis al miaj simplaj demandoj—el la alto de ia neforskuebla trankvilo kaj paco, kiun ne perturbas vidataj vizioj.

Kaj adiaŭinte lin, dum mi foriris en la koridoro, hontante pri ĉiu kolero, pasio kaj blasfemo, per kiuj iam mi ribeladis kontraŭ la vivo kaj sufero, ĉar mi vidis el ĝi tro multe,—samtempe subite mi komprenis ankaŭ tion, kial por tiu ĉi trankvile ridetanta junulo, se temas pri parolado kun civitano de fremda lingvo, estas pli simpatia la artefarita lingvo, pretiĝinta kiel helpilo apud la lumiga meĉo de la indulgo kaj bona volo, ol certa organika, vivanta parol-sistemo, kiun batalantaj kaj konkerantaj popoloj ŝvitis el si dum jarcentoj, por ĝin altrudi al la venkitaj kaj subjugitaj alilingvanoj—ol vivantaj lingvoj, kun buntaj, variaj spuroj, memoraĵoj kaj rudimentoj de la vundoj, oblikviĝgoj kaj tordiĝoj akiritaj en bataloj.

Car en ĉiu vivanta lingvo estas io ofenda kaj defia kaj minaca por la alilingvano. Vane akiras la mondon la angla lingvo—la konkero restas konkero ĝisfine, ni devas venki kontraŭstaron kaj malkontenton, ĉiuokaze, kiam ni ĝin uzas anstataŭ nia propra lingvo: ne tial, ĉar ĝi estas fremda lingvo, sed tial, ĉar ĝi estas lingvo de fremda popolo.

Al la ideo de la lingvo Esperanto ne ligiĝas ideo kaj memoro de popolo militema, batalanta por siaj interesoj. Ĝi ne batalas kontraŭ nacioj, kontraŭ lingvoj, ĝi ne volas enfandi, ŝanĝi, forbalai, neniigi, silentigi iun vivantan lingvon. Ĝi volas ekzisti sen tio, ke ĝi negus ekziston alian. Ĝi havas nenian celon alian ol kiun ĝi anoncas pri si mem: ke ĝi faru ordon en la Babelo de la mondo. Ĉiu parolu sian propran lingvon kaj krom ĝi ankoraŭ unu, tian kiun ankaŭ ĉiu alia homo komprenas en la tuta mondo. Mi havu unu lingvon por mia patrino, por miaj gefratoj kaj mia familio, kaj unu alian por povi paroli ankaŭ kun la najbara familio, kie ajn mi ĝin trovas, ĝi estu nek ilia lingvo, nek la nia. Tria lingvo, kiun kreis la soifa sopiro kaj espero, ke mirante kaj ĝojante ni nin rekonu, homoj, unu la alian, ni rekonu nin similaj unu al la alia, en paco, sen batalo, sen perforto.

Mi ne diras alion: imagu, kion povas signifi por denaska blindulo, se oni parolas pri batalo kaj milito: Ke la homoj kutimas kvereli kaj interbatali, ili murdas unu la alian, ekde tiu minuto, ke iliaj bebo-okuloj malfermiĝis. Ĉu do, pensante pri tiu ĉi afero por li nekomprenebla, ni ne devas fine senti, ke ni estas propre kriplaj, kompare al li?

Kaj se mi pensas nur pri tio ke povas ekzisti ia Lumo, rilate al kiu ni ĉiuj estas blindaj en tiu ĉi mondo—mi devas rideti, imagante, kiel haltus, hontante, ĉiuj batalantaj kaj agitantaj kaj diskutantaj kaj argumentantaj gestoj en tiu momento, kiam la fanfarona Homo iun tagon konsciiĝus je tiu lumo.

Ni haltus kaj hontante ni rigardus unu la alian, kun armilo ĵus pikanta kaj haltinta en la mano—kaj kun la haltinta trulo, per kiu ni komencis konstrui babelan turon, vere, antaŭ sesmil jaroj, kiam Dio perturbis nian lingvon—ne el kolero kaj ĵaluzo, ĉar ni volas atingi en liajn landojn: nur por averti, ke antaŭe ni provu kompreni unu la alian, antaŭ ol ni volus solvi la sekretojn de la Kreado, antaŭ ol ni volus lin mem kompreni.

Mi diris al iu homo:

— Kial vi klarigadas, kial vi pruvadas mane-piede? Ke vi ne komprenas—kio estas la kaŭzo de la kontraŭstaro kaj deteniĝemo, kiun (strange, ĝuste en la rondo de la spirita aristokratio, en la rondoj de la religio de la vorto) ofte spertas la esperantisto. Estas ja evidente, pli klare ol la suno, ke Esperanto estas bona afero, ĝusta afero, racia kaj bela afero. Ĝi kunigas la mondon, sen ĵaluzo. Ĝi estas bone konvena por konversacio, internacia interrilatiĝo, aŭ kiel diplomatia, scienca kaj komerca faklingvo. Kion ĝi signifias en la beletristiko, pri tio, rapide du indikojn—la unua, ke en 1910 en Parizo oni faris provon. Francan tekston ses nacilingvanoj kaj unu esperantisto tradukis en la propran lingvon, poste francoj retradukis la sep tradukojn,—nu, la aŭtoro de la teksto, kiu ricevis prete la sep tradukojn, elektis senhezite la tekston tradukitan en Esperanton kaj retradukitan el Esperanto kiel la plej fidelan, plej similan al la originalo. La alia estas mia propra kazo: du miaj libroj aperis Esperante kaj multegajn kritikojn mi ricevis el ĉiu parto de la mondo, almenaŭ en tridek lingvoj, ankaŭ en tia gazeto, kies recenzinto legis tekston tradukitan el Esperanto.

— Mi diras al vi, kio estas la kaŭzo de la malinklino. Esperanto estas tro bona kaj ĝusta kaj racia. Amiko, la agadojn kaj decidojn de la homoj regas ne la prudento, sed la fautazio, kiun en ordinara lingvo oni nomas modo. Ekzistas stupidaj kaj malraciaj kaj malĝustaj, eĉ malbelaj aferoj, kiuj disvastiĝas en la tuta mondo, ĉiu akceptas kaj imitas ilin, simple pro tio, ke la ceteraj ĝin faras kaj la plej forta homa instinkto eĉ nun estas tiu, kiun ni heredis de tiu certa nia praulo. La portado de la dura kolumo kaj de la kravato estas unu el plej stupidaj kaj malraciaj aferoj—tamen, ĉi-momente pli multaj portas sur la terglobo kravaton kaj duran kolumon, ol kiom parolas Esperante. Ankaŭ mi portas ilin, mi kiu tion scias.

— Esperanto estas io tro perfekta, jen kia malforta flanko. Se vi volas, ke ĝi enmodiĝu, ne fanfaronu pri tio, ke Tolstoj kaj Anatole France kaj la plej grandaj spiritoj rekonis kian rajtecon. Prefere heroldu, ke la princo de Wales kaj Mistinguette kaj Buster Keaton parolas Esperante kaj tiel ili ekparolos en la parolanta filmo. Okaze de la kongreso solan vere efikan kaj ĝustan reklamon mi legis—intervjuon, kun la aktorino Ilona Titkos, kiun oni demandis, kio estas ŝia opinio pri Esperanto.

— Koncerne min, mi estas tiel malmodesta, ke mi kredas, ke mia modesta opinio ne multe utilos al vi: mia opinio estas ja opinio trapensita kaj kompetenta. Do nur sekrete, por privata uzo, mi ĝin komunikas al vi: mia opinio estas, se estis kaj estas lando ĉi-momente sub la suno, kies unuaranga intereso, eble garantio, kaj vivsavo estas, ke Esperanto triumfe konkeru la mondon, ĝuste tiu ĉi lando estas la nia, kara amiko,—ni devus estimi en Zamenhof la savantan Lohengrinon de nia enprizonigita belega lingvo, de nia grandioza Genio enprizonigita en nian lingvon—kaj en la Verda Stelo tiun kolombon, kiu sendas al ni fajrajn langojn, kiel la kolombo pentekosta.

Tradukis: L. Tárkony


FONTO: Karinthy, Frigyes [Frederiko]. “En la mondon venis nova sento,” el la hungara tradukis Lajos Tárkony, Hungara Vivo, 1968, n-ro 2, p. 14-15.


La cirko de Frigyes Karinthy, trad. Sándor Szathmári

Prelego de Frigyes Karinthy, trad. Márton Fejes

Frigyes Karinthy la esperantisto” de Árpád Rátkai

Frigyes (Frederiko) Karinthy (1887-1938) en Esperanto

Frigyes & Ferenc Karinthy in English

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Sándor Szathmári (1897-1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje: Offsite:

Frigyes Karinthy @ Ĝirafo

Frigyes Karinthy - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 29 February 2016

Site ©1999-2016 Ralph Dumain