Frigyes Karinthy

Prelego

Min trafis speciala honorigo. En la lastaj tagoj en Budapeŝto kunvenis esperantistoj el ĉiuj partoj de la Mondo: germanoj, svedoj, aŭstralianoj, eĉ ĉino estis inter ili, kiujn kunligis la komuna helplingvo, tiu feliĉa sento, ke ili libere kaj sendepende povas interparoli sen tio, ke ilia vorto ofendus la nacian senton de la alia.

Kelkaj miaj libroj, kiuj aperis esperantlingve, rajtigis min kroĉiĝi al ili. Ili akceptis min ĉarme, kaj la hungara organizantaro turnis sin al mi kun la honoriga peto, ke mi ĉeestu koncerton, aranĝotan vespere en intima klubejo por distri la interesan societon.

Poste, kiam mi jam ĉeestis, al iu venis penso, ke mi prelegu unu el miaj noveloj.

Kompreneble en Esperanta traduko, fare de la eminenta Bodó. Nu, nun mi jam devas ion konfesi. Mi ne komprenas la lingvon Esperanto. Strange,—ĉu ne?—ke mi estante entuziasma adepto de la movado, ne komprenas ĝin, eĉ pli strange, se ni konsideras, ke ellerni Esperanton oni povus dum kelkaj tagoj—ekskuzi min mi povus nur per tio, ke ĝuste la entuziasma propaganda agado kaj la partopreno en diskutoj pri ĝi okupis min tiom, ke mi jam ne havis tempon lerni la lingvon mem.

Nu, sed faras nenion, mi pensis, ja la lego de la esperantaj literoj estas tiel facila kaj logika, ke mi kuraĝe povos laŭtlegi iun ajn tekston antaŭ mi starantan. Neniu rimarkos la trompon.

Tuj mi surpasis la podion, kaj komencis laŭtlegi la novelon.

Neniam mi havis pli strangan travivaĵon, Eĉ unu vorton mi ne komprenis el la teksto, legata de mi. Mi memoris nebule la enhavon de la novelo—aŭ pli ĝustadire mi nur opiniis memori. Ĝis la mezo mi pensis, ke mi legas humuraĵon, kaj pro tio mi sonigis leĝeran kaj gajan voĉon. Sed neniu ridis. Oni aŭskultis min serioze kaj kortuŝite. Kelkaj kapjesis, aliflanke de la publiko iu prenis naztukon kaj levis ĝin antaŭ la okulojn. De unu alia vizado mi povis legi kvazaŭ riproĉon (kompreneble hungare, ĉar la vizaĝojn mi kutimas legi ĝis nun nur hungare) pro mia cinika kaj aroganta akcentmaniero.

Tiam la afero iĝis por mi suspekta, mi ŝtele ĵetis rigardon al la titolo de la novelo, kaj je mia grandega teruro mi vidis, ke mi legas ĝuste tiun mian novelon, kiu havas la plej malgajan temon.

Tuj mi ŝanĝis voĉon: mi daŭrigis en funebra, pezmova tono la prelegon.

Je mia fatalo!

En la unua vico iu ekridetis grimace, pluraj laŭte ridis.

Ŝvito eksidis sur mian frunton. Nun jam vere mi ne sciis, kiel statas la afero. Imagu surdan virtuozon, kiu ne aŭdas sian muzikon!

Je la fino de unu frazo oni komencis aplaŭdi. Tuj mi finis la prelegon, stariĝis, kaj min klinis, kiel iu fininta la prezentadon per sukcesa bravuro!

Ĉiu gratulis, oni fakte festis min, dirante, ke mi estas genia laŭtleganto.

Post kiam mi modeste residiĝis sur mian lokon, kaj rigardis la libron (esperantlingvan antologion) ankoraŭ malfermitan enmane, nur tiam klariĝis, ke en tiu jam kritike menciita momento mi embarase foliumis tri paĝojn, kaj anstataŭ mia propra malgaja novelo mi legis la finon de sukcesa humuraĵo de Ferenc Molnár.

Tr.: M. Fejes

(Unuan fojon aperis en la tagĵurnalo “Pesti Napló” en 1931, represis ĝin ankaŭ Eszperantó Magazin, laŭ kies teksto pretiĝis ĉi traduko.)


FONTO: Karinthy, Frigyes [Frederiko]. “Prelego,” el la hungara tradukis Márton Fejes, Hungara Vivo, 1975, n-ro 1, p. 11.


En la mondon venis nova sento de Frigyes Karinthy

Frigyes Karinthy la esperantisto” de Árpád Rátkai

Frigyes (Frederiko) Karinthy (1887-1938) en Esperanto

Frigyes & Ferenc Karinthy in English

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Sándor Szathmári (1897-1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje: Offsite:

Frigyes Karinthy @ Ĝirafo

Frigyes Karinthy - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 26 February 2016

Site ©1999-2016 Ralph Dumain