Esperanto en la Pen-klubo

Dum la Budapeŝta kongreso de la Pen-klubo nia eminenta samideano Fr. KARINTHY faris paroladon por Esperanto. Laŭ nia scio ĉi tio nun okazis unuafoje dum kunsido de la Pen-klubo. Danke por la pledo, kuraĝa en tiu rondo, kie la opinioj pri Esperanto estas ofte malfavoraj, eĉ malŝataj, ni publikas tie ĉi lian paroladon.



» Sinjoroj kaj sinjorinoj,

mallonge mi parolos, kaj mi ja povas. Mi ne devas multe klarigi. Pri tia afero mi parolas, kies signifon ni ĉiuj konas. Per bildo mi parolas al la imago, per argumento al la intelekto.

La bildo ĉi tie bruas antaŭ vi—en la tagoj de la tonfilmo eble ne plu estas bildkonfuzo, se mi parolas pri brua bildo. Jen ni estas, verkistoj, en la konstitucia kunsido de la Imperio de l’ Homa Voĉo,—animaj subuloj de tia lando, kies civitanojn kunligas fadenoj pli striktaj ol ĉiu komunumo: la religia kredo en la potenco de l’ homa voĉo.

Ni preĝas la saman Dion: la Dion de l’ Vorto, tiun, kiu komprenas la homon pli ol la homo. Jen kio nin kunligas—la bildo kaj intelekto sin kaŝantaj post la vorto. Samas por ni viro kaj virino, pli konataj ni estas reciproke ol gefratoj, en la kredo de la flugila vorto kaj tamen, kvazaŭ envia kaj ludema spirito incitas nin petole: nia lango lamiĝas kaj ofte ektiminte ni gestadas per la manoj, kiel la sovaĝuloj, ni, verkistoj kaj poetoj, la gardantoj kaj pastroj de dekmil-jara homa kulturo.

La turo de Babilono ankoraŭ ne konstruiĝis, sed la ruiniĝintaj muroj falis inter nin. Hieraŭ mi parolis kun delikata pola poeto: ne komprenante la lingvon unu de la alia ni balbutis per la patra lingvo de tria nacio kaj je la fino per unufojo ni trovis la sama metaforon: ni ambaŭ sentas, kvazaŭ starus muro inter ni, tra kiu nur la plej kruda krio atingas niajn orelojn—kaj la delikata, la vera, la individua, la arta, la plej grava: perdiĝas.

Vi respondas: vi lernu lingvojn. Jes ja—sed kiom? La reprezentantoj de kvardek lingvoj kunvenis ĉi tie. Ĉiu parolas vere nur unu lingvon—tiun, kies artisto li estas: en la ceteraj li povas esti nur fuŝisto. La vivo estas mallonga—se ĉiun el ili volas ellerni, plej bonokaze ni fariĝis Mezzofanti kaj jen ni staras ĉe la vespero de nia vivo antaŭ la granda demando, en kiu lingvo ni do diru nun la unuan frazon, per kiu ni volis komenci la verkon de nia vivo.

Vi jam scias, pri kio mi volas paroli.

Du lingvojn bezonas la homa parolo: unu por la nacio, familio, arto, do por la esprimo, kaj alian por la servo de la komuno, homaro, mondo, do por la komunikiĝo!

Ĉi lasta ne povas esti la lingvo de vivanta nacio, kiom ajn klopodas ĉiu nacio disvastigi la sian. La nacio estas ne nur spirita komunumo: sed konkera kaj batalanta unuiĝo de gento kaj ŝtato kaj lando. Parolante fremdan lingvon, memkonscia homo ĉiam sentos, en la profundo de l’ animo kaj senscie, ke li estas humiligita—kial ne la alia lernis mian lingvon, kial mi la lian, certe pro tio, ĉar lia nacio estas pli potenca. Ne postulas lingvoscion de siaj intelektuloj la angla kulturo—sed ĉe ni, hungaroj, oni opinias nekulturita tiun, kiu ne scias almenaŭ tri fremdajn lingvojn.

Nur artefarita lingvo povas esti la alia, la peranta, la komunikanta, la monda lingvo.

Tiu ĉi artefarita lingvo jam naskiĝis, multaj ĝin jam parolas kaj komprenas. Ĝia nomo estas: Esperanto.

Kiel prezidanto de la Hungara Esperanto-Societo mi havas proponon en du petoj:

1. Por ekzameni, ke la lingvo Esperanto estas vere la plej taŭga por interkomunikiĝo, ne nur en ordinara, sed en arta senco de la vorto, la Pen-klubo faru esplorojn.

2. Esprimu la Pen-klubo sian protektan simpation al tiu fiksita celo de la Esperanta movado, ke la komerca, diplomatia kaj science faklingvo de la mondo estu la lingvo Esperanto. «

(K. B.)


FONTO: Karinthy, Frigyes. “Esperanto en la Pen-klubo,” trad. K. B. [Karlo Bodó?], Literatura Mondo, 2-a periodo, 2-a jaro, junio 1932 (6-a numero), p. 106-107. [Kelkaj preseraroj korektitaj de R. Dumain]

= “Parolado en la 10a kongreso de Internacia PEN-Klubo” [Budapeŝto, 9a majo 1932], el la hungara tradukis István Ertl, Beletra Almanako, n-ro 8, junio 2010, p. 48-49.


En la mondon venis nova sento
de Frigyes Karinthy, trad. L. Tárkony

Frigyes (Frederiko) Karinthy (1887-1938) en Esperanto

Frigyes & Ferenc Karinthy in English

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Frigyes Karinthy @ Ĝirafo

Frigyes Karinthy - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 25 June 2017

Site ©1999-2017 Ralph Dumain