International Hexagononal Chess Federation

Universala Heksagonŝaka Federacio

51 Blegborough Road London SW16 6DL Great Britain Telephone: 01 ‑ 769 6886 & 01 ‑ 643 4441

HEKSA ŜAKO

Reguloj de la ludo fare
de Vladyslav Glinksi

Heksagonan ŝakon oni ludas sur la sesangula tabulo dividita je 91 seslateraj fakoj en tri koloroj: 30 blankaj, 30 nigraj kaj 31 grizaj. La ludon partoprenas du kontrauŭloj, el kiuj unu ludas per blankaj, kaj la alia per nigraj pecoj. La principoj de movoj kaj la celo de la ludo estas la samaj, kiel en la tradi­cia ŝako, oni uzas ankaŭ la samajn pecojn kun aldonaj unu peono kaj unu kuriero por ĉiu flanko.

Tiel do sur la tabulo ni havas entute 36 pecojn. Ilian disstarigon ni montras sur la diagramo n‑ro 1. Ni rimarku, ke la persono ludanta kiel blanko sidas ĉe la blanka angulo, kaj la persono, ludanta kiel nigro, ĉe la kontraŭa flanko—ĉe la nigra. La blankan reĝon oni starigas ĉe la dekstra mano de la lu­danto / la damon maldekstre /. La ludanto per la nigraj pecoj havas sian reĝon ĉe la maldekstra mano.

Peono marŝas nur antaŭen sur la plej  proksiman fakon / aŭ ĉe la unua movo je du fakoj / kaj batas dekstren aŭ maldekstren oblikven. La regulon difin­antajn la movojn de peonoj ni montras sur la diagramo n‑ro 2. Blanka peono staranta maldekstrafÏanke povas marŝi je unu fako, tiel kiel montras la montrilo aŭ bati peonon de la kontraŭulo starantan sur la fako signita per “x”. Bateblaj de la staranta apude nigra peono estas du fakoj signitaj per “x”. Ĉiu el la peonoj post la atingo de iu ajn el la vid‑al‑vidaj fakoj / signitaj sur la diagramo per “o” /, povas esti ŝanĝita je laŭplaĉa peco. Ĉar ĉe la unua movo poeono povas marŝi je du fakoj, okazas, ke peono de la kontraŭa flanko povas bati ĝin dum trapaso—tian situacion ni montris sur la dekstra flanko de la diagramo n‑ro 2. Bati dum trapaso oni devas tamen tuj post la okazigo de la movo de peono je du fakoj. Se la kontraŭulo ludanta kiel nigro ne batus tuj, sed farus alian movon, la blanka peono estus savita. Bato dum trapaso koncernas nur peonojn. Se dum la unua movo peono batas direkte al la centra kolumo, tiam dum la sekva movo ĝi konservas rajton marŝi antaŭen je du fakoj.

Turo marŝas en 6 direktoj—laŭ la linioj de sesanguloj—tiel kiel oni prezentas sur la diagramo n‑ro 3.

1

[La tuta broŝuro ampleksas 4 paĝojn. Por rigardi la tutan dokumenton, en PDF-formato, alklaku ĉi tie.]


Konstelacio: tabulludo: regularo / Constellation: board game: rules

Monĉaso: tabulludo: regularo / Moneychase: board game: rules

"Ludo" de Kálmán Kalocsay

Esperanto Games Web Guide / Esperanto — Ludoj — Retgvidilo

Games in Esperanto-Land

Hermann Hesse, Esperanto, Klera Utopio, Universala Lingvo / Intellectual Utopia, Universal Language

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Board Games & Related Games & Recreations: Web Guide

Noteworthy Books on Board Games & Related Games & Recreations

Miscellaneous Articles & Essays on Games: Selected Bibliography

Bibliography of Board Games & Related Games & Recreations
(As of 30 August 1994) by Ralph Dumain

Bibliography & Catalog of Board Games & Related Games & Recreations:
Games Collection of Ralph Dumain:
Supplement # 1 (1994-2008)

Leibniz & Games


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 9 February 2010

Site ©1999-2010 Ralph Dumain