Ludo

Kálmán Kalocsay

Ho ludo, dolĉa ludo, vi saĝo de sensenco,
oaz' de freŝaj fontoj, malgranda paradizo,
loganta el dezerto de nia vivogrizo,
Por ĉiuj vivozorgoj plej rara rekompenco!

Nobliĝas per vi proza krudeco de l' esenco
de l' tera amo; kovras, per sorĉa improvizo,
ĉion kulisoj feaj kun brilo kaj irizo,
patrino de Scivolo, de Arto, de Scienco.

Ho, se ni fine lernus ekludi jam sen masko!
Ne plu posedavide, glavtinte, trompe, turpe,
ne kun ponard' kaŝita perfide sub la basko,

sed gaje kaj sincere, sencele kaj senkulpe,
kiel la bunta brilo de plumoj de kolibroj,
aŭ kiel sur kristalo irizaj lumovibroj.



FONTO: Kalocsay, Kálmán. "Ludo," el Esperanta Antologio: Poemoj 1887-1981, redaktis William Auld, 2-a eldono (Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio), p. 168. La poemo aperis en la poemkolekto Izolo.


Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Esperanto — Ludoj — Retgvidilo

Board Games & Related Games & Recreations: Web Guide

Nyelvi egyenlöség (poemoj de Kálmán Kalocsay)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 4 November 2008

Site ©1999-2009 Ralph Dumain