LUDO DE LA UNIVERSO:

KONSTELACIO

©1986 de Helmut Kimpel Games

"KONSTELACIO estas ludo kiu havas la ingrediencojn por iĝi pli universala kaj eterna ol ŝako."  Jen la opinio de plurcentoj da seriozaj ŝakludantoj kiuj partoprenis en testo.

Fakte, KONSTELACIO estas pli granda defio ol ŝako.  Ĝi estas la ludo de la futuro kiu jam alvenis!

Ĉu vi estas okjara entuziasmulo pri kosmospaco ĉu okdekjara eksperto pri ŝako, KONSTELACIO agrablos al vi.

La ludtabulo de Kimpel, kun siaj cirkloj kaj elipsoj, donas al ludanto tridimensian vidpunkton kiam oni movas planedojn en geometriajn formaciojn.

La tradicia alfrontado unu-kontraŭ-unu estas levita al ludo kiu postulas lertecon pensi laŭ koncepto de relativismo.

Interesa trajto de la ludo estas, ke ekzistas du manieroj por venki aŭ malvenki.

Trovu kunludanton, ajnaĝan, de iu ajn planedo, kaj komencu vian novan aventuron movante planedojn.

Memoru, lerni KONSTELACIOn ne estas malfacila tasko; tamen ĝi eble alfrontos vin per neanticipitaj surprizoj depende de viaj imagopovaj movoj aŭ ruzaj manovroj de via kontraŭulo.

Ĉar ludantoj devas pripensi movadon de siaj pecoj, la planedoj kaj la suno, ne nur laŭ rektaj linioj, sed ankaŭ laŭ elipsoj kaj cirkloj, bonvolu zorge legi la instrukciojn.

Ĉar nun vi estas la fiera posedanto de KONSTELACIO, elmontru vian ludon konstante.

Por distribuo aŭ vendo
kontaktu:

Helmut Kimpel Games
2625 Candlelight Dr
Rio Rancho, NM  87124
Usono
(505) 892-6630 


INSTRUKCIOJ

KONSTELACIO konsistas el tabulo kaj du aroj da pecoj.  Ĉiu aro reprezentas la sunon kaj la naŭ planedojn de la sunsistemo.

La pecoj en ĉiu aro estas:



Suno         Merkuro      Venuso     Tero        Marso



Jupitero     Saturno      Urano      Neptuno     Plutono




[note: in Illustration 1 the Esperanto words should read: triangulo for ‘triangle’, kvarangulo for ‘quadrangle’, kvinangulo for ’pentagon’]



Ilustraĵo 1-a

Kiel montritaj en Ilustraĵ 1-a, cirkloj, elipsoj, kaj rektaj linioj dividas la tabulon en (1) triangulojn, (2) kvarangulojn, kaj (3) kvinangulojn.

La ludo instaliĝas kiel montrita en Ilustraĵo 2-a.  La ludantoj decidas, kiu movos unue.

La celo de la ludo estas movi viajn planedojn por formi triangulajn, kvarangulajn, aŭ kvinangulajn konstelaciojn kun la planedoj de via kontraŭulo.

Por ĉiu formita konstelacio, vi rajtas forpreni unu planedon de via kontraŭulo en tiu konstelacio. Rigardu Ilustraĵon 3-an.



___________________________________________________________

"LA LUDO KIU HAVAS LA INGREDIENCOJN POR IĜI
PLI UNIVERSALA KAJ ETERNA OL ŜAKO"

___________________________________________________________

MOVANTE PLANEDOJN




LUDANTO 1





LUDANTO 2



Ilustraĵo 2-a







Ilustraĵo 3-a





Suno     — de punkto al apuda punkto laŭ iu ajn linio.
       
       
       
Merkuro Venuso    —   moviĝas libere laŭ cirkloj, elipsoj, kaj rektaj linioj.
       
       
       
Tero Marso   —   libere laŭ elipsoj, de punkto al punkto  cetere.
       
       
       
Jupitero Saturno   —   libere laŭ cirkloj, de punkto al punkto cetere.
       
       
       
Urano Neptuno Plutono —  libere laŭ rektaj linioj, de punkto al punkto cetere.

Punkton okupatan de planedo oni ne rajtas ekokupi aŭ transsalti per alia planedo.

La suno rajtas moviĝi nur de unu punkto al apuda punkto dum unu movo.

Ankaŭ la planedoj rajtas moviĝi laŭ iu ajn vojo de punkto al apuda punkto. Tamen, la jenaj planedoj rajtas moviĝi al iu ajn punkto sur la jenaj vojoj:

Merkuro kaj Venuso laŭ iu ajn vojo; Tero kaj Marso laŭ iu ajn elipso; Jupitero kaj Saturno laŭ iu ajn cirklo; Urano, Neptuno, kaj Plutono laŭ iu ajn rekta linio.

Transiro de unu vojo al alia ne estas permesata kiam oni movas planedon de unu punkto trans pli ol unu punkton dum unu movo.

Neniu parto de elipso konsiderendas segmento de cirklo aŭ rekta linio.

FORMANTE KONSTELACIOJN

Kiam vi formas pli ol unu konstelacion per unu movo (ekzemple tri), vi rajtas forpreni unu planedon de la kontraŭulo el ĉiu konstelacio.

Tamen, vi devas forpreni planedojn laŭ ordo, ke, post la unua planedo estas forprenita restas du konstelacioj, kaj post la dua forpreno restas unu konstelacio.

Kiam unu el viaj pecoj ekokupas punkton de kie vi povas konstelaciigi la kontraŭulan sunon per via venonta movo, vi devus averti vian kontraŭulon per diro de la vorto "konstelacio".  Post la movo de via kontraŭulo, se vi ankoraŭ povas konstelaciigi ties sunon, vi tiel faru dirante "konstelaciigite" kaj la ludo finiĝos.

Se vi formas konstelacion kaj ne rimarkas tion, aŭ vi intence neglektas forpreni kontraŭulan planedon ĵus post via formado de konstelacio, via kontraŭulo rajtas, anstataŭ movi, forpreni vian planedon kiu formis la konstelacion.

Tamen, se tiu elektas movi unu sian planedon kaj lasas la konstelacion netuŝita, viavice vi rajtas, anstataŭ movi, forpreni unu kontraŭulan planedon de tiu konstelacio.







Ilustraĵo 4-a







Ilustraĵo 5-a


VENKO LAŬ DU MANIEROJ

Vi venkas en la ludo kiam vi (1) formas konstelacion kun la suno de la kontraŭulo, aŭ (2) kiam propra suno atingas la centron de la tabulo.  Rigardu Ilustraĵojn 4-an kaj 5-an.


KONSTELACIO PER KORESPONDADO

Ludado de KONSTELACIO per korespondado estas facila.  Nur menciu, kiun pecon vi movas de unu punkto al alia.  Ĉiu planedo havas mallongigon kaj ĉiu punkto numeron.

Jen la mallongigoj:

SU  —  Suno
ME  —  Merkuro
VE  —  Venuso
TE  —  Tero  [por anglalingvanoj: "EA" por "Earth"]
MA  —  Marso
JU  —  Jupitero
SA  —  Saturno
UR  —  Urano
NE  —  Neptuno
PL  —  Plutono

La tabulpunktoj havas numerojn 1-61.  Uzu la jenan ilustraĵon kun la montritaj numeroj por helpi vin fari la movojn de vi kaj via kontraŭulo sur via tabulo.

Ekzemple, se vi volas diri al via kontraŭulo ke vi movas Merkuron de punkto 27 al punkto 21, nur skribu ME 27-21. Laŭregule Merkuro rajtas aliri laŭ unu el du cirklovojoj, se ne obstrukcias alia peco.

Ankaŭ, kiam vi formas konstelacion, ne forgesu diri al via kontraŭulo, kiun planedon vi intencas forpreni.

Rekonsidere de la donita ekzemplo, se la kontraŭulaj pecoj Venuso sidas sur punkto 33 kaj Neptuno sur punkto 20 kaj vi volas forpreni Venuson, skribu ME 27-21 (forprenu VE). Rimarku ke punktoj 22, 23, 24, kaj 26 devas esti vakaj por ke eblu ĉi tiu movo.


Game News [gazeto Ludnovaĵoj] majo 1985 donis takson je *** 1/2:

La ludo estas facile lernebla sed havas strategiajn kaj taktikajn eblaĵojn kiuj transformas ĝin de tre simpla al aparte kompleksa ludo.  La eĉa nombro de komencaj movoj kaj la nekredebla diverseco de strategiaj kaj taktikaj variaĵoj eblaj en postaj movoj sendube metas KONSTELACIOn en la saman klason kun ŝako kaj la japana klasika ludo Goo.  Ja estas defio lertiĝi pri la ludo, kvankam ĝi postulas malsaman pensmanieron ol ordinaraj tabulludoj.  Se KONSTELACIO ekfuroros (kaj tio ja eblas), ĝi eble iĝos rivalo de ŝako.

— Kerry Lloyd

PRI LA INVENTINTO

Naskita en Heidelberg, Germanio en 1922, Helmut Kimpel estas spertinta diversajn profesiojn.  Liaj karieroj inkluzivas maristajn aventurojn, registarajn postenojn, ĵurnalismon, kaj publikajn rilatojn, kaj en Usono kaj en Eŭropo.

Aldone al KONSTELACIO, Kimpel kreis la ludojn MONĈASOn (MONEYCHASE) kaj USONAFERAn RONDIROn (AMERICANA TOUR).

KONSTELACIISTO

"Iĝu Konstelaciisto — persono kiu agnoskas sian rilatecon al homoj ĉie, kiel ĉiuj planedoj kaj steloj interrilatiĝas, tiel konsistigante la universon."

Organizu
KONSTELACIO-KLUBOn

por festetaj kunvenoj aŭ por turniroj.  S-ro Kimpel ĝojos helpi pri fondo de via klubo. Vi rajtas kontakti lin ĉe Helmut Kimpel Games, 2625 Candlelight Dr., Rio Rancho, NM  87124, Usono.

Tradukis el la angla Ralph Dumain 1990.06.19


Notu: La adreso donita estas longe eksmoda. Kiam mi ekkonis lin, Helmut Kimpel loĝas en Vaŝingtono, DC. Mi ne scias pri lia nuna stato. Kiam mi trovos la ludaĵon mem, mi povos provizi la ilustraĵojn. — RD, 1 nov 2008

Helmut Kimpel is author of Constellation and Moneychase (see my commissioned Esperanto translations on this site), also Museum Village 19th Century Americana Tour Board Game (1975). Kimpel died in 2005. — RD, 12 Jan 2021


Monĉaso: tabulludo: regularo / Moneychase: board game: rules

Heksa Ŝako

"Ludo" de Kálmán Kalocsay

Games in Esperanto-Land by Ralph Dumain

Esperanto Games Web Guide / Esperanto — Ludoj — Retgvidilo

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Board Games & Related Games & Recreations: Web Guide

Bibliography of Board Games & Related Games & Recreations
(As of 30 August 1994) by Ralph Dumain

Bibliography & Catalog of Board Games & Related Games & Recreations:
Games Collection of Ralph Dumain:
Supplement # 1 (1994-2008)

Noteworthy Books on Board Games & Related Games & Recreations

Miscellaneous Articles & Essays on Games: Selected Bibliography

Offsite:

Constellation (Board Game Geek)

Constellation (Boardgames.com)

Helmut Kimpel dead at age 82
by Mike Dawson, Times Herald-Record, Jan 8, 2005


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 1 November 2008
Links added 12 January 2021

©2008-2021 Ralph Dumain