MONĈASO

PRI LA LUDO

MONĈASO estas ludo da strategio kaj kaptado por du personoj.  Ĝi inkluzivas tabulon kaj 2 grupojn po naŭ moneroj.  La celo de la ludo estas kapti kiom eble plej da mono de via kontraŭulo.  La venkinto estas tiu kiu estas kaptinta la pli multan monon je la fino de la ludo.

Rigardante la tabulon, vi vidos 3 samcentrajn cirklojn (t. e. la malpli grandaj en la pli grandaj), 3 elipsoj, kaj 3 precipaj rektaj linioj.  Kie ĉi tiuj intersekcas, etaj formoj troviĝas.

Ĉiu ludanto ricevas aron da 9 moneroj: 4 cendoj, 2 kvincendoj, 1 dekcendo, 1 kvarondolaro, kaj 1 dolaro.  Metu ĉi tiujn sur la tabulon laŭ la jena ilustraĵo, kun la $-moneroj sur la punktojn ĉirkaŭitajn de ringoj.  (Rimarku: $ = dolaro, 100 cendoj = $1.)

Ilustraĵo 1-a:






MOVADO DE MONEROJ

La ludanto kiu posedas la monerojn kun verdaj ciferoj movas unuavice.  Ludantoj de tiam movas alterne.

Oni rajtas movi la monerojn laŭ du manieroj:

1. Iu ajn monero moveblas de sia punkto al iu ajn apuda punkto, ajnadirekten.

2. Aldone al la priskribita movo de punkto al apuda punkto, ĉiu monero KROM LA DOLARO havas specialan vojon.  Kiam ĝi estas sur sia speciala vojo, monero rajtas transiri tiom punktojn kiom estas dezirataj, se alia monero ne obstaklas.  (Monero ne rajtas salti trans alian moneron, nek finlokiĝi ĉe punkto sur kiu sidas alia monero.)  La speciala vojo por ĉia monero estas jena:

1 ____________

(cendo)

Kiam sur iu ajn rekta linio, cendo rajtas gliti trans plurajn punktojn.

5 ____________

(kvincendo)

Kiam sur iu ajn cirklo, kvincendo rajtas gliti trans plurajn punktojn.

10 ___________

(dekcendo)

Kiam sur iu ajn elipso, dekcendo rajtas gliti trans plurajn punktojn.

25 ___________

(kvarondolaro)

La kvarondolaro rajtas gliti trans plurajn punktojn kiam ĝi troviĝas sur iu ajn linio, cirklo, aŭ elipso.  Tial ĝi estas la plej potenca monero de la ludo.

$  nenia

(dolaro)

Dolaro havas nenian specialan vojon, kaj ĝi rajtas moviĝi NUR de sia punkto al ajna apuda punkto ajnadirekten.

Dum glito laŭ ĝia speciala vojo, monero ne rajtas transiĝi al alia vojo, ekz. de linio al cirklo, aŭ de linio al alia linio, dum la sama movo.  (Neniu parto de elipso konsiderendas parto de cirklo aŭ de rekta linio).  Memoru, ke viavice vi rajtas movi vian moneron de unu punkto al ajna apuda punkto, aŭ glitigi ĝin laŭ ĝia speciala vojo.

KAPTADO DE MONEROJ

Rigardu la tabulon kaj trovu la malgrandajn formojn formitajn de la intersekcoj de linioj, cirkloj, kaj elipsoj.








Ilustraĵo 2-a


Estas kvazaŭ-triangulaj formoj kun 3 punktoj, kvazaŭ-kvarangulaj formoj kun 4 punktoj, kaj kvazaŭ-kvinangulaj formoj kun 5 punktoj.  Temas nur pri la plej malgrandaj 3-, 4-, aŭ 5-punktaj formoj; oni ne rajtas kombini ĉi tiujn por uzi pli grandan formon.

Por kapti moneron, via monero devas esti la lasta kompletigi iun el la menciitaj malgrandaj formoj.  Formo estas kompleta kiam ĉiuj siaj punktoj estas okupitaj per moneroj.

Do, 3 moneroj bezonatas por kompletigo de triangulo.

       4 moneroj bezonatas por kompletigo de kvarangulo.

       5 moneroj bezonatas por kompletigo de kvinagulo.

Almenaŭ unu monero devas esti via, kaj almenaŭ unu devas aparteni al via kontraŭulo.  Kiam vi estas kompletiginta formon per movo de via monero sur la lastan vakan punkton, vi rajtas forpreni UNU (1) moneron de via kontraŭulo sidantan sur tiu formo.

Ne puŝu monerojn de via kontraŭulo. Se vi kompletigas pli ol unu formon per unu movo, vi rajtas forpreni unu moneron de via kontraŭulo for de ĉiu kompletigita formo.  Vi devas forpreni monerojn en ordo tiel ke vi rompu nur 1 formon po forpreno.  Rigardu ILUSTRAĴON 3-AN.









Ilustraĵo 3-a

En ILUSTRAĴO 3-A, via dekcendo estas glitinta trans 4 punktojn laŭ elipso (t. e. la speciala vojo de la dekcendo), tiel kompletiginte TRIANGULON A, TRIANGULON B, kaj KVARANGULON C.  Vi rajtas nun forpreni la kontraŭulan kvincendon de TRIANGULO A — de kiu ago restos formoj B kaj C kompletaj; poste forprenu cendon de TRIANGULO B, kaj postrestos kompleta C; fine, forprenu dekcendon de C.  Do, per ĉi tiu unu movo de via dekcendo laŭ la elipso, vi sukcesas kaptinta 3 monerojn de via kontraŭulo samfoje.

Se vi kompletigos formon, kaj intence aŭ neintence, ne forprenas moneron de via kontraŭulo, tiu rajtas, je sia venonta movo, forpreni vian moneron kiu sidas sur tiu formo.

Se via kontraŭulo elektos ne forpreni vian moneron, vi rajtas, je via sekvanta vico, anstataŭ movi, forpreni kontraŭulan moneron de tiu kompletigita formo.

MEMORU: JE ĈIU MOVO, VI RAJTAS MOVI VIAN MONERON DE UNU PUNKTO AL APUDA LAŬ AJNA DIREKTO, GLITIGU ĜIN LAŬ ĜIA SPECIALA VOJO.


FINO DE LA LUDO

La ludo finiĝas per unu el la jenaj okazaĵoj:

1.  Se via dolaro estas jam kaptita de via kontraŭulo kaj vi nun kaptas ties dolaron, la ludo finiĝas.  Vi kaj via kontraŭulo tenas respektive la kaptitajn monerojn.  La ludanto kiu kaptis pli da mono venkas.  Vi ne volus fini la ludon ĉi tiel se vi ne estas kaptinta pli da moneroj ol via kontraŭulo.

ATENTU: La ludo ne finiĝas kiam nur unu dolaro estas kaptita.

2. Se vi estas kaptinta ĉiujn monerojn de via kontraŭulo, vi venkas.  Via kontraŭulo tenas ĉiujn viajn monerojn kaptitajn.

JEN SURPRIZO!!!!!!!!

3.  Eĉ se vi ne kaptis multajn monerojn, tamen vi povas venki!

Se vi alvenigas vian dolaron ĉe la centro de la tabulo, la ludo tuj finiĝas, kaj vi gajnas ĉiom da la mono ($2.98).  Jen la plej bona metodo venki, sed ĝi postulas alian strategion, ĉar vi devas klopodi movi vian dolaron al la centro, ol kapti monerojn.


ALTERNATIVOJ

La ludantoj rajtas elekti el la jenaj variantoj antaŭ ol komenco de la ludo:

1. Oni rajtas decidi ke la valoro de la moneroj duobliĝu aŭ triobliĝu por tiu ludo, aŭ ke la numeroj sur la moneroj reprezentu dolarojn anstataŭ cendojn.

2. Oni rajtas interkonsenti ludi plurajn ludojn ĝis ke antaŭdecidita sumo de mono estas gajninta.  Ekzemple, ludo povus finiĝi kiam unu ludanto estas gajninta $10 entute de kaptitaj moneroj.

3. Oni rajtas anstataŭigi per realaj moneroj la ludmonerojn.  Tiuokaze, unu ludanto uzus la "vizaĝojn" de la moneroj, la alia la "dorsojn."

ENKETOJ

Se vi havas demandon pri strategio aŭ volas fondi klubon pri MONĈASO, skribu al la inventinto:

S-ro Helmut Kimpel
c/o TOMORROW'S GAMES by ROLLIS, INC.
P. O. Box 6286
Washington, D.C.  20015

Tradukis el la angla Ralph Dumain 1990.03.08


Notu: Kiam mi ekkonis lin, Helmut Kimpel loĝas en Vaŝingtono, DC. Mi ne scias pri lia nuna stato, ĉu li vivas ĉu la adreso ankoraŭ validas. Kiam mi trovos la ludaĵon mem, mi povos provizi la ilustraĵojn. — RD


Konstelacio: tabulludo: regularo / Constellation: board game: rules

Heksa Ŝako

"Ludo" de Kálmán Kalocsay

Games in Esperanto-Land by Ralph Dumain

Esperanto Games Web Guide / Esperanto — Ludoj — Retgvidilo

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Board Games & Related Games & Recreations: Web Guide

Bibliography of Board Games & Related Games & Recreations
(As of 30 August 1994) by Ralph Dumain

Bibliography & Catalog of Board Games & Related Games & Recreations:
Games Collection of Ralph Dumain:
Supplement # 1 (1994-2008)

Noteworthy Books on Board Games & Related Games & Recreations

Miscellaneous Articles & Essays on Games: Selected Bibliography

Offsite:

Helmut Kimpel dead at age 82
by Mike Dawson, Times Herald-Record, Jan 8, 2005


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 1 November 2008
Link added 12 January 2021

©2008-2021 Ralph Dumain