[Antaŭnoto de Adolf Holzhaus, p. 21]

En juda gazeto en Vilno (litove Vilnius), Rusujo, "Lebn un Visnŝaft" (traduko: Vivo kaj Scienco) en januaro 1909 Zamenhof publikigis artikolon "Pri juda gramatiko kaj reformo de la juda lingvo", en kiu li proponis ŝanĝi judan alfabeton en latinan, priparolis skribadon kaj kreadon de judaj vortoj. "Ceteraj ĉapitroj (substantivoj, adjektivoj, numeraloj ktp.) ne aperis, ĉar—kiel D‑ro Olsvanger aŭdis de Zamenhof mem—redaktoro A. Litvin volis modifi la manuskripton kaj Zamenhof ne konsentis." (NR 33, 1961, 85). Tiu artikolo, tradukita de S. Guterman, estas presita en "Lingvo‑libro". Senpaga suplemento al "Literatura Mondo". N‑ro 1, 1937, sur paĝoj 6, 7, 8.

Tie ĉi mi donas kopion de tradukita artikolo.

Pri Juda Gramatiko
kaj reformo en la juda lingvo

de Dr. X.

[pseŭdonimo de L. L. Zamenhof; el la juda tradukis S. Guterman]

[Antaŭparolo de S. Guterman]

La sekvantan artikolon verkis Zamenhof. Ĝi aperis en la judlingva revuo “Lebn un Visnŝaft” (“Vivo kaj Scienco”). Nr. 1 de la jaro 1909 aperanta ĉe la eldonejo Boris Kleckin en Vilno sub red. de A. Litvin.

Lia konata gramatikisto kaj leksikografo Z. Rajzn skribas en sia “Leksikono de la juda literaturo, gazetaro kaj filologio” duit eldono, 1‑a volumo, paĝo 1309, pri tiu ĉi artikolo de nia Majstro jene:

“. . . 3 jarojn Zamenhof laboris super judlingva gramatiko . . . Lia judlingva gramatiko restis ne publikigita, kaj nur post 30 jaroj li malgrandan parton el ĝi eluzis en kelkaj artikoloj por “Lebn un Visnŝaft” de A. Litvin 1909 I., VII., IX. sub pseŭdonimo X, kie li proponis ŝanĝi la judan alfabeton je la latina: tiu propono kaŭzis grandan diskuton en la ĵurnalo de Litvin samkiel en la cetera juda gazetaro.”

Kaj efektive, kiam oni foliumas la sekvajn numerojn de la supra revuo oni konstatas en la speciale destinita rubriko "parolejo" viglan diskuton por kaj kontraŭ. Ĉio denove pruvas pri la multflankeco, granda interesiĝo de Zamenhof pri ĉiuj apartaj kulturaj bezonoj de kelkaj nacioj.

Ni opinias, ke kvankam la temo de la artikolo ne koncernas Esp‑on, niaj legantoj ĝin legos kun intereso, kiel verkon, kiu estas tre karakteriza pri la pens‑maniero kaj labormetodo.

[p. 22]

Klaku ĉi tie por la Esperanta traduko de la tuta artikolo de Dr. X [L. L. Zamenhof]

Klaku ĉi tie por la jida originalo de la artikolo de Dr. X [L. L. Zamenhof]


FONTO: Zamenhof, Ludwig L. (sub pseŭdonimo "Dr. X"). "Pri Juda Gramatiko kaj Reformo en la Juda Lingvo," tradukis kun antaŭparolo S. Guterman, en: Doktoro kaj Lingvo Esperanto, red. Adolf Holzhaus (Helsinki: Fondumo Esperanto, 1969), p. 21 + 22-26.

Originala fonto / original source: Dr. X [pseŭdonimo de L. L. Zamenhof], "Vegn a yidisher gramatik un reform in der yidisher shprakh," Lebn un Visnshaft, no. 1, January 1909. (8 p.)


"Vegn a yidisher gramatik un reform in der yidisher shprakh" de "Dr. X" [L. L. Zamenhof]

Jidaj Poemoj de L. L. Zamenhof kun 3 Tradukoj

Doktoro kaj Lingvo Esperanto de Adolf Holzhaus

La Kaŝita Vivo de Zamenhof de N. Z. Maimon

Provo de Gramatiko de Novjuda Lingvo de L. Zamenhof

Zamenhof & Zamenhofologio: Retgvidilo / Web Guide

V. ekz.: Pri Zamenhof & la jida lingvo / On Zamenhof & Yiddish

Esperanto, Vaŝingtono, & la Mondo / Esperanto, Washington, & the World — 1910
Centjara Jubileo / Centennial — 2010

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo

L. L. Zamenhof & the Cultural, Religious, Professional & Political Context of 19th-20th Century Eastern European Jewish Intellectuals:
Selected Bibliography


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 2 February 2010

Site ©1999-2010 Ralph Dumain