Soneto

Ernő Szép

trad. K. Kalocsay

Ĉu vi ne ŝatas al piano veni
En ĉambr’ obskura dum vespersilent’,
Sensence, reve, stulte, sen atent’
Per unu fingro klavojn trapromeni?

Domaĝe, muziknotojn mi ne konas
Nur palpas mi sur nigro kaj sur blank’,
Mi tiam tamen estas muzikant’,
Senfinajn muzikpecojn mi komponas.

El kordoj venas jen, feinrespondo,
Kaj min alspiras rev’ de sonĝa mondo
Plezur’ krepuska, tristo fora ploras,

Vortruboj de l’volupto senkonscia,
Sonĝata ve’ de l’ nokto agonia,
Ĉio. La koro. Diri mi ne povas.



FONTO: Szép, Ernő (1884-1953). “Soneto,” tradukis Kálmán Kalocsay, en Nova Esperanta Krestomatio, redaktis William Auld (Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1991), p. 464. Aperis ankaŭ en La Kremo de Kalocsay.


La bleko de l’ ŝargú” de Liven Dek

Antaŭspegula Kanto de Libidela” el Aniaro
de Harry Martinson
(trad. Bertil Nilsson & William Auld)

Kiel mi amikiĝis kun Imre, Sándor, Mihály, k. a.” de William Auld

Arĝenta Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy — Kolomano Kalocsay

Hungara Antologio (1933), redaktis Kálmán Kalocsay;
kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka, Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche

Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (1983)

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Ernő Szép - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 30 January 2016

Site ©1999-2021 Ralph Dumain