La bleko de l’ ŝargú

Liven Dek


Foje rekta, foje sinua, la streta pado kondukas orienten, al la rivero kiu venas de la altaj kaj misteraj montoj de la nordo. La giganta disko de la ruĝa suno dronis jam post la horizonto, kaj la vespera krepusko inundis la tutan ĉielon per svaga vualo el lumo verda kaj malva. La atmosfero plenas de strangaj aromoj, kaj, inter la ombroj, senurĝe, serene, sed kun firma decido, paŝas virino.

Blovas tepida zefiro, kiu lulas milde, preskaŭ nerimarkeble, la longajn kaj graciajn branĉojn de la boĥu-oj, jam plene ŝarĝitaj de mana-oj, la plensukaj fruktoj kies dolĉa karno kantas kiam oni ĝin gustumas. Lontane, la terura bleko de maskla ŝargú akre vundas la silenton de la valo. Eble la malsato pelas lin al nokta ĉasado, eble lia korŝira krio estas nur amalvoko por kiu, tamen, ne sonas respondo. Ajne, la virino daŭrigas sian marŝon. Ŝi ne timas. Ne, tute ne. Jam de longe ŝi lernis ne plu timi.

Alveninte al certa punkto de la vojo, ŝi forlasas la padon kaj penetras en la ne tro densan arbaron, dekstren. En la ĉiela volbo, la ronda vizaĝo de Njĥé fariĝas pli klara, nete konturita kun la definitiva alveno de la nokto. Baldaŭ aperos ĉe la horizonto ĝia fratino, la eta luno Ejcé, por kune fari la kutiman rondon tra la nigra firmamento. Dume, sur apenaŭ skizita vojo, la virino avancas zorgante ne stumbli sur la ŝtonetoj kaj elstaraj radikoj, ale al speciala renkontiĝo.

Iom poste, la arbaro fariĝas pli kaj pli maldensa. La milda vento murmuras inter la grandaj folioj skarlataj de la boĥuoj. Ŝi haltas. Antaŭ ŝi etendiĝas ne tro larĝa strio da senarba tero. Tie, apud tri simplaj tomboj, kuŝas la metalaj ruinoj de frakasita kosmoŝipo.

Jam la pala cirklo de Ejcé komencas montriĝi ĉe la horizonto, lante, kiel timida fraŭlino, dum ie, kaŝe en la frondaro, la fiera kriĉo de nokta birdo Tají resonas salute. La virino proksimiĝas al la griza maso de la rompita giganto, kies korpon la fajna kaj densa herbo komencas jam parte kovri per sia velura tapiŝo nigra kaj ora.

Tra granda truo en la ŝirita ŝelo, ŝi alvenas interne. Obskuras, kaj la grandaj kaj esprimplenaj okuloj bluaj de la virino bezonas iom da tempo por kutimiĝi al la manko de lumo. Tamen, eĉ ne unu momenton ŝi hezitas: ŝia memoro konservas kun matematika precizo ĉiun centimetron de la ŝipo. La koridoroj labirintas, sed ŝi alvenas facile al la kapo de la ruina koloso, ĝis la ĉambro kie situas ĝia cerbo: la komandejo. Neniu ŝanĝo konstateblas ekde ŝia lasta vizito. Ŝajnas kvazaŭ nenio en tiu sovaĝa, kruda kaj primitiva planedo, kuraĝus profani la lokon. Aŭ ĉu eble jes? Jen, en angulo de la kajuto la virino unuafoje rimarkas la ekziston de io nova, neatendita: kelkaj herbetoj, oraj kaj nigraj, obstine luktas por supervivi, sieĝitaj de la senanima metalo, alkroĉitaj al kelkaj grajnoj de tero kaj polvo, kiujn la tempo akumulis. La hela lumo de Njĥé ŝovas sin tra ŝiro en la supro de la ŝirma ŝildo, iam protektanta la kristalan kupolon kiu tegmentas la kajuton. Ŝia koro kapriolas. Nur la vivo, nur la senbrida potenco de la vivo kapablas venki la morton.

La dekstra mano de la virino promenas, en delikata kareso, sur la frida surfaco de la komanda panelo. Etaj lampoj, butonoj, diĝitaj ekranoj. . . Sur la klavaro de la centra komputoro, nun preskaŭ plene detruita, ŝia mano haltas momenton. Tiam, kun detikata movo, kvazaŭ de sperta piankoncertisto, la sveltaj fingroj de la virino tajpas vorton: SALUTON.

Respondo ne venas.

For, kvankam ĉi-foje pli proksime, aŭdiĝas denove la korŝira bleko de l’ ŝargú.

Dum kelkaj sekundoj, la virino restas senmova meze de silento preskaŭ religia, kvazaŭ ŝtoniĝinta, kvazaŭ trafita de mistera sorĉo, simile al krizalido kiu, kovrita per sia protekta ŝelo, sin nutrus per ĉiuj siaj plej amataj rememoroj, asimilante ilin kun terura avido, por kreski, jes, por kreski. Por kreski kaj transformiĝi en papilion.

La pensoj kirliĝas: la meteoroj; la terura kaj neriparebla paneo kaŭzanta la morton de la tri kompanoj, tiam vojaĝantaj en subviva tranco; la nekontrolebla devio for de la antaŭplanita itinero; la kraŝo sur nekonata planedo; la intensaj klopodoj por supervivi; la senfundamenta espero esti trovita; la neeltenebla soleco; la longa kaj insida atendo, unu monaton, du, tri. . . unu jaron, du. . .

Kiam la sorĉo estingiĝas, du larmoj kristale puraj glitas lante sur la vangoj de la virino. Kun mildaj movoj, ŝi direktas sin al angulo de la panelo, kie diĝita kalendaro obstine indikas, per siaj intermite lumaj ciferoj, la ĝustan daton sur la Tero: 2836 12 25. Tiu aparato funkcias, sed nur ĉar tion ŝi deziris. Neniam ŝi faris uzon de la sola fonto de energio disponebla post la kraŝo, la eta sekurecpilo, por alia ajna neceso. De la unua momento si konektis ĝin, sole kaj ekskluzive, al la panelkalendaro indikanta la tempon sur la planedo Tero. La tagoj de ĉi planedo ne longas kiom la teraj, kaj la kalendaro. . . Jes, kelkaj ciferoj kiel lasta kaj senespera umbilika ŝnuro.

Neatendite, en la daŭro de palpebrumo, ŝi fulme ĵetas la dekstran manon al la kalendaro kaj kaptas la kablojn konektitajn al la pilo. Forta, seka tiro. Deŝiro. La ciferoj svenas, vanuas. La kalendaro ĉesas funkcii. Ekstere, denove tondras longe kaj potence la bleko de l’ ŝargú, ĉiufoje pli kaj pli proksima. En la duonombro de la kajuto ŝi turniĝas kaj kontemplas, apenaŭ dum momento, la etan tufon de fragilaj herbetoj. Poste, ŝi forlasas la ejon kaj eliras el la restoj de la kosmoŝipo.

En la nigro de la nokta ĉielo brilas jam plene la du lunoj, Njĥé kaj Ejcé, dum ĉirkaŭe, kvazaŭ svarmo da lampiroj, scintilas centoj da steloj. Senmove, penseme, la virino staras antaŭ la tri tomboj kun la rigardo kroĉita al tiuj lumaj punktetoj. Neniu el ili estas la Suno. La astro, kiu vidis ŝin naskiĝi, troviĝas nun for, tre for, profunde kaj neatingeble for. Ŝia rigardo falas sur la tri tombojn. Ŝi genuiĝas kaj komencas mallaŭte preĝi.

Subite, bruo, sono de paŝoj proksimiĝantaj el la arbaro. Io, aŭ iu, avancas al ŝi de malantaŭe. La virino ne moviĝas. Ŝi ne timas. Neniu venas al ĉi sankta loko. Neniu . . . krom li.

La paŝoj haltas tuj apude kaj la virino sentas fortan spiradon siadorse. Peza manego ekpremas ŝan delikatan ŝultron.

Li venis.

Aŭdigas stranga, kvazaŭ sufokita, kun alia tono, la kruda bleko de l’ ŝargú. Ŝi ne moviĝas, nur preĝas kaj, per sia vango, karesas tenere la enorman manon kun tri akra-ungaj fingroj plene kovritaj de skvamoj kaj krudaj haroj. Tiam si memoras frazon: “Se vi ne povas havi kion vi amas, amu kion vi havas”. Kaj kun amo infinita, kun tiu amo propra nur al patrinoj, ŝi brakumas sian ventron, jam videble ŝvelintan.

El Literatura foiro, n-ro 102, marto 1987, p. 10-12.


FONTO: Gutiérrez Adúriz, Miguel (pseŭdonimo: Liven Dek). “La bleko de l’ ŝargú ,” en Nova Esperanta Krestomatio, red. William Auld (Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1991), p. 111-113. Ĝi aperis ankaŭ en Sferoj 8 (1993).


La libro el sablo” de Jorge Luis Borges
(trad. Liven Dek)

Antaŭspegula Kanto de Libidela” el Aniaro
de Harry Martinson
(trad. Bertil Nilsson & William Auld)

La Ventoj de Lados” de Nazim Hikmet
(el la turka trad. Aldo de’Giorgi)

Soneto” de Ernö Szep, trad. Kálmán Kalocsay

Sferoj 1-10: kovriloj - enhavtabeloj - antaŭparoloj

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto / Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto: Gvidilo / A Guide

Science Fiction & Utopia Research Resources: A Selective Work in Progress

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo al Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 21 July 2018

Site ©1999-2022 Ralph Dumain