Éva Tófalvi

Kontribuaĵo al la
demando pri la estiĝo de
“Vojaĝo al Kazohinio”


“En la 19-a de junio de 1897 okazis la plej granda tragedio de mia vivo, mia naskiĝo.” — skribis Sándor Szathmári foje en sia maljunaĝo. Tiu ĉi frazo estas la parafrazo de la poemo de EMBA: “Tragedieto”, kiu sonas jene: En loko post la dors’ de Dio / Okazis eta tragedio: / Patrino mia naskis min.

La vortojn de la verkisto kaj de la poeto interligas ne mi. Certe ne temas pri hazardo. EMBA havis gravan rolon en la vivo de Szathmári, kiu al li povis danki sian unuan publikan aperon en Esperanto. Kiel? Mi poste revenos al tio. Sed nun ni rigardu, kial Szathmári opiniis sian naskiĝon tragedia?

Sándor Szathmári nevolonte rememoris pri sia infanaĝo. Lia patro estis ŝtata oficisto (diplomito pri juro) de la Aŭstra-Hungara Monarĥio. Laŭ la ordono de siaj superuloj li devis labori en la plej diversaj teritorioj de la tiama regno. Tiel okazis, ke la verkisto pasigis sian infanaĝon en Gyula kaj Szombathely (ambaŭ urboj ankaŭ nuntempe troviĝas en Hungario, Gyula ĉe la Orienta, Szombathely ĉe la Okcidenta limo de la lando), kaj en Alsókubin (nun en Ĉeĥoslovakio), kaj en Sepsiszentgyörgy (nun en Rumanio), kaj sian junaĝon en Lugos (nun en Rumanio).

La daŭra ŝanĝado de la loĝlokoj kaŭzis en lia infana animo senton de senradikeco. Krome li estis tre febla, ofte malsana. Por li la infanaĝo kaj la adolesko signifis unu longan malsanan staton, en kiu ŝanĝiĝis febraj kai postfebraj malfortaj statoj.

La familian vivon karakterizis krom la transloĝiĝoj la ĉiujara naskiĝo de plia infano, el inter kiuj plenkreskis entute sep. Naskiĝoj, enterigoj, infana ploro, gepatraj larmoj, funebroj. Por neniam plu travivi ion similan li decidis neniam havi propran infanon. Krome li estis soleca kaj hejme kaj en la lemejo. Li ne partoprenis la batalludojn de siaj samaĝuloj, ŝatante prefere izoliĝi kaj mediti. Pli ĝuste: li estus ŝatinta fari tion, sed en la granda familio li neniam trovis trankvilon.

Li naskiĝis kun eksterordinaraj kapabloj: kun matematika talento (evidenta jam en la infanaĝo) al kiu poste viciĝis la ŝato kaj altnivelaj konoj pri fiziko kaj kemio. Malgraŭ tio, ke en la gimnazio en Lugos lia profesoro pri literaturo estis d-ro László Vajtha, kiu famiĝis pri tio, ke li edukis generaciojn por la bono de la hungara literaturo, gimnaziano Szathmári elektis alian vojon.

Li havis la ambicion plani maŝinojn. Post la abiturienta ekzameno li komencis viziti maŝininĝenieran fakon de la Teknika Universitato en Budapeŝto. Kiam li komencis siajn studojn, jam furiozis la unua mondmilito. Szathmári travivis en Budapeŝto la burĝan-demokratian revolucion sub la gvidado de Mihály Károlyi, kaj la 133-tagan komunisman konsilantaran respublikon, kaj poste la posteniĝon de admiralo Miklós Horthy.

La Packontraktoj de Trianono (4-a de junio 1920) devigis Hungarion venkitan en la unua mondmilito transdoni du trionojn de sia landa teritorio kune kun la loĝantaro al la landoj najbaraj—aliancanoj de la venkintoj. Al tiuj teritorioj apartenis Transilvanio, kie tiutempe vivis la familio Szathmári. En Budapeŝto li estis tiamaniere “fortranĉita branĉo” de la familia arbo. Baldaŭ la patro, kiu pagis liajn universitatajn studojn, perdis sian laboron sur la jama rumana teritorio.

Szathmári devis ofte interrompi siajn studojn foje por unufoje post du semestroj kaj dum tiu tempo labori kiel malbone pagita intelekta helplaborulo, por povi kovri elspezojn de la sekva semestro. Sen loĝejo kaj nutraĵo, en neimagebla mizero li akiris sian inĝenieran diplomon dum duoble pli da tempo ol la bonŝancaj kolegoj.

Fine de la dudekaj jaroj li sukcesis dungiĝi ĉe MÁVAG (mallongigo de: Hungara Ŝtata Vagon-  kaj Maŝinfabriko—hungare: Magyar Állami Vagon-és Gépgyár), sed la sortobatoj tamen ne finiĝis ankoraŭ. Li estis pagita po hore (kiuj havis fiksitan laborrilaton, tiuj estis pagitaj pomonate kaj rajtis aliĝi al la malsanasekuro, Szathmári do ne havis tiun rajton). Lia enspezo sufiĉis nur por subluo (li luis unu malgrandan senkomfortan meblumitan ĉambron), sed ne por nutraĵo. Kiam post unu-du taga fasto li sentis la antaŭsignojn de kolapso, li eliris el la ĉambrego kie kune laboris multaj inĝenieroj, por ke oni ne rimarku lian malbonfarton. Ĉar se oni komencus famigi ke “Szathmári estas malsana”—li certe estus perdinta eĉ tiun ĉi laboron.

Krom la menciitaj malfacilaĵoj lin ŝarĝis ankaŭ la “kasta” spirito de la inĝenieraro. Li troviĝis en la malsupra parto de sia “"kasto”. La humiligajn gestojn, kiujn li spertis parte de siaj superuloj, li povis—eĉ rajtîs—pludoni al siaj subuloj, al la metiejestroj kaj al la laboristoj, ktp. Sed li ne faris tion. Li atenteme observis la socion, kaj sciis, ke la nura inĝeniera laboro ne kontentigas lin, li deziris fariĝi ankaŭ verkisto.

Post certa tempo—li opiniis—li povos akiri modestan financan bazon, kiu ebligos al li verki tiel, ke li neniam devu fari kompromison, sed ĉiam povu skribi la veron, ne rigardante intereson de eldonistoj, kritikistoj.

Li analizis la sorton de la homaro. “En mia animo pli kaj pli lumiĝis la praveco de la verko de Madách: La Tragedio de l’ Homo, kies rezulto estas, ke la homo senĉese luktas kaj esperas pli bonan estonton, kiu tamen neniam alvenas. La homaro ĉiam suferigas sin mem.

Ŝajne lumiĝis al mi la grandioza idea senco de Gulliver de Swift: la homa animo havas internan, strukturan difekton, kiu malebligas al ni vivi perfektan vivon.

En la jaro 1932 Péter Illéssy, kiu estis eminenta pentrartisto kaj klarmensa filozofo, diris al mi:

— Mi havas ideon de pentraĵo: supre sidas Budao en lotuspozo kaj levante sian montrofingron, instruas. Apude Jesuo predikas per etenditaj brakoj. En la centra parto de la bildo kuŝas la sfinkso, duone kovrita per polvo kal sube la malkreskanta Luno. Kian titolon vi proponas al la bildo?

Post iom da medito mi diris:

— Estu la titolo: “Vane” (“Mia vivo kaj verkado”. Manuskripto farita de Sándor Szathmâri por sendi ĝin al esperantaj revuoj, kiuj deziris skribi pri li.)

Tiu ĉi ideo kaptis Szathmárin, kaj en la sama jaro li komencis verki hungarlingvan romanon, trilogion kun la titolo: Hiába (Vane). En la verko li veturigis en la tempospaco unu senkompromiseman junulon, kiu en la unua volumo vivas en la epoko de la imperiestro Francisko Jozefo la Unua, en la dua volumo, li vivas en la estanto (t.e. en la 1930-aj jaroj), kaj en la tria volumo, en la estonteco, en la jaro 2080. Ĉiam li klopodas plibonigi la socion. Vane.

Kiam la verko estis preta, Szathmári, kiel sia tre rigora kritikisto, trovis ĝin malbona, kaj ne volis ĝin publikigi. Dum Vane kuŝis en la tirkesto, li komencis verki hungare novan romanon pri Jesuo sub la titolo “Látván nem látnak” (proksimume: “Kiu ne vidas vidante”). Sur la paĝoj de la romano Jesuo revenas al la Tero en la 30-aj jaroj de nia jarcento, kaj la homoj same ne komprenas lin kiel siatempe, kaj lia sorto fariĝos denove la sama.

Estas interese, ke tiun sian romanon li ne plu menciis parolante pri siaj studoj prepare por Kazohinio. Kial? Eble pro tio, ke oni ne konsideru lin religiema. Por tio li povis havi kaŭzojn, nome, ĉar li fakte ne estis religiema, kaj en la 50-aj kaj 60-aj jaroj en Hungario spertadis malavantaĝojn tiuj, kiuj kredis je Dio aŭ parolis pri Jesuo. Parolante pri sia romano Szathmári povis riski, ke oni suspektas lin religiema, kaj tio povis havi postsekvojn, kiel ekzemple la perdon de la laborposteno aŭ eksigon el la komunisma partio, kies membro li estis. Sed eĉ poste, kiam li jam ne estis partiano, li silentis pri tiu romano. Skribante en 1965 al la redaktoro de Tamtamo, Niko Dragonas, li longe meditas pri la ideoj de Jesuo sen mencii, ke komence de la 30-aj jaroj ankaŭ li mem verkis romanon pri Li. Verŝajne, tiun ĉi romanon li taksis sia plej malbona verko.

“Al mi tre plaĉas, ke Vi ankaŭ altestimas la doktrinojn de Jesuo, kiu ekvidis, ke la ne-sindetruan, do: harmonian vivon povas certigi ne leĝoj, policaro, juĝistaro aŭ reĝimŝanĝo, sed la transformo de la homa naturo al senperturba stato. Tiun ŝanĝon li nomis: AMO. Ĉiu devas devesti la malamon, senarmiĝi, neatendante, ke tion faru ankau la malamiko, ĉar la senarmadon iu nepre DEVAS KOMENCI kaj se la kristanaj doktrinoj disvastiĝos sur la mondo, ĉiu homo senarmiliĝos kaj alvenos la paco.

Sed evidentiĝis, ke tiu ĉi espero estas vana. La kristanismon komence persekutis la ŝtatestroj, kredante, ke ĝi malfortigos la impeton de la armeoj. Sed poste ili starigis la kristanismon al la servo de siaj propraj potencavidoj, sed memkompreneble, jam laŭ tute ne kristana formo.

La ĝenerala, reciproka amo ne povis realiĝi, kaj la kristanismo fariĝis nur ilo por senarmigi la vere kristanajn amasojn kaj sklavigi ilin en servo de potenculoj, en servo de armitaj ĉarlatanoj de la movado.

Kial? Pro tiu rezulto ne nur la ĉarlatanoj kulpas. La homo neniam povas kristaniĝi, ĉar li ne havas la konvenajn instinkojn, kiuj movus lin al tiu ĉi direkto, kiu certigus la fratecon, sentiman vivon. [...] Vi traktas Jesuon kiel Dion. Mi konsideras lin la plej purmensa kaj plej altnivela revoluciulo. Por Dio li estas malgranda, por homo giganto, kies doktrinoj ĉiam minacas la pozicion de la subpremantuloj, do, Li, kiel revoluciulo fariĝis tre danĝera por la profitantoj de la ideo. Tial faris el li la potenciiĝinta eklezio Dion, tial ĝi ekzilis Lin al la ĉieloj. Li estis la sola, kiu postulis ne novan reĝimon, sed novan homaron, kiu kapablas vivi la harmonion, kiun nenia politika ŝanĝo povas efektivigi.” (Letero de Sándor Szathmári al Niko Dragonas la 21-an de novembro 1965. Kopio en la postlasaĵo de la verkisto.)

Kiel oni povas konstati, la idearo de Szathmári elformiĝinta en la 1930-aj jaroj ne plu ŝanĝiĝis. Post la du hungarlingvaj romanoj li komencis verki la novan, denove en la hungara. Tio estis Kazohinio.

En 1964, en la antaŭparolo al Maŝinmondo skribas William Auld: “Szathmári komencis verki ĝin en 1935 hungarlingve, sed baldaŭ konvinkiĝis, ke ĝia pure internacia—pli precize sennacieca—temo antaŭdestinas ĝin al Esperanto. Bedaŭrinde, ne ĝis 1958 ĝi povis aperi en nia lingvo, jam post tri hungarlingvaj eldonoj: ni do havis la fenomenon de sukcesa verko tradukita el Esperanto, sed antaŭ ol la originalo povis aperi.” (Enkonduko de William Auld al Maŝinmondo de Sándor Szathmári. La Laguna, Stafeto, 1964. 11 p.)

Kun granda bedaŭro mi devas diri, ke tiuj ĉi konstatoj de William Auld ne estas pravaj. La historio pri la romano “origine verkita en Esperanto” estas nur legendo. Tiun ĉi legendon transprenis ankaŭ Vilmos Benczik, kiu skribas tion: “Vojaĝo al Kazohinio estas speciala fenomeno en nia literaturo: la Esperantan eldonon anticipis tri eldonoj de la hungarlingva traduko en 1941, 1946 kaj 1957. (Cetere: spite la malan deklaron de la aŭtoro, laŭ filologiaj konsideroj mi emas rigardi originala la hungaran tekston.)” (Vilmos Benczik: Sándor Szathmári. Studoj pri la Esperanta Literaturo. La Kritikanto, 1980. p. 124)

Dum la sekvaj jaroj Vilmos Benczik verŝajne konvinkiĝis, ke Kazohinio estis verkita origine esperante, ĉar en la dulingva antologio “Mi vizitis nuan farmon—Utam a világban”, (aperinta en 1987 en Budapeŝto) li konstatas: “La aŭtoro bone konata antaŭ la hungara publiko verkis sian romanon unue esperante, nur post tiam li preparis ĝian hungaran tradukon, tamen tiu aperis unue.” (Menciita verko, p. 295, traduko de É.T. el la hungara.)

Mi konscias, ke tiu ĉi legendo estas kara por la esperantistoj, ja ne ĉiutage naskigsas tia majstroverko en nia lingvo kiel Kazohinio. Sed la filologia aŭtenteco estas pli grava. Ja temas pri la vero.

Por pruvi, ke Kazohinio estis origine verkita en la hungara, kaj nur poste tradukita en Esperanton, mi disponas pri sufiĉe da faktoj.

Unue, la rektan konfeson de la aŭtoro mem. (Estas ankaŭ “nerektaj” konfesoj de li, sed pri tiuj pli poste.) Szathmári faris notojn por si mem, kiujn mi povis legi en la postlasaĵo. La koncernaj partoj tekstas jene:

“La plej granda evento de tiu tempo estis tamen Kazohinio. Tiun mi komencis skribi en decembro 1935 kaj finis en la printempo 1936... Post la pretigo en printempo 1936 mi bindis ĝin en Mávag, kiel ĉiuj miajn pli grandajn verkojn... Somere 1937 mi konatiĝis kun Karinthy. Mi rigardis lin tiam min spirita patro, do nepre mi deziris montri al li mian libron” (Notoj de Sándor Szathmári. Manuskripto. Esperantigis É.T.)

Malgraŭ tio, ke Frigyes Karinthy simpatiis kun Esperanto, li ne parolis la lingvon. Do, li povis legi Kazohinion nur hungare. La filo de Frigyes Karinthy, Ferenc Karinthy ankoraŭ vivas kaj estas tre konata hungara verkisto. Tiel li remernoras pri la menciîta jaro 1937:

“Kara Frato, Sándor!

Vi petas min, ke mi revigligu miajn rememorojn: kiam legis kaj kiel akceptis mia patro la manuskripton de via romano, Kazohinio.

Mi tre bone rememoras la aferon. En 1937, kiam ni loĝis en Bulvardo Üllôi, iun tagon mi vidis binditan kaj tajpitan romanon sur la skribotablo de mia patro. Mi komencis ĝin legi kun daŭre kreskanta interesiĝo, kiam mia patro venis hejmen, mi tuj atentigis lin pri tiu ĉi libro, Kazohinio. Ankaŭ li mem tuj komencis legi ĝin...” (El la letero de Ferenc Karinthy al Sándor Szathmári. Budapeŝto, la 7-an de majo, 1958. Esperantigis É.T.)

Mi volonte citus plu la leteron, ĉar temas ankaŭ pri la kvalitoj de Kazohinio, sed nun mi celas pruvi, ke ties originalo estis hungare verkita. Ja ankaŭ la filo de Frigyes Karinthy ne scipovis kaj ne scipovas Esperanton.

Frigyes Karinthy intencis helpi eldonon de la romano, kompreneble hungare. Sed post unu jaro li mortis, antaŭ ol povi efektivigi tiun helpon. (Li mortis la 29-an de aŭgusto 1938.)

Nur tiam, en la stato de senespero Szathmári komencis trakti kun Vilhelmo Bleier. Mi citas Szathmárin:

“Bleier tuj akceptis la eldonon kondiĉe, ke li aperigos ĝin unue esperante, ĉiuj alilingvaj eldonoj povas veni nur post tio, kaj ni registros ĝin kiel origine esperantan verkon.

“Sed unue la libron mi devis verki esperante, ĉar nur malgranda ĝia parto estis ankoraŭ en tiu lingvo. Do, mi faru la tradukon aŭ verku, kaj Kalocsay revizios ĝin. Kompreneble, pri honorario ne temis. Mia tuta gajno estis unu Plena Vortaro, kiu enhavis la vorttrezoron en la lingvo Esperanto. Tion mi ricevis de Bleier, ĉar la tiam aĉetebla vortaro de Tomán estis iom malforta.

“Do, mi ekis la tradukadon laŭ la tria varianto (Rimarko de É.T.: temas pri la tria hungarlingva versio de Kazohinio. Szathmári zorgeme registris, en kiom da variantoj li verkis hungare Kazohinion—do, ĝis 1938 en tri.), kvankam tiam mi havis sufiĉe feblan stilon por nomi ĝin literatura. Ĝuste pro tio, tio signifis grandan laboron.

“Ĉar unue mi tradukis la tekston kaj skribis ĝin per inko, poste mi tajpis ĝin kun la linio-interspaco du, por ke Kalocsay povu skribi inter la liniojn siajn korektojn. (Ankoraŭ hodiaŭ mi havas kelkajn paĝojn.) Oni povas imagi, kiel malrapide iris la laboro, ja eĉ hodiaŭ mi tajpas pli malfacile esperantan tekston ol hungaran.

“Poste mi transdonis la tajpitajn paĝojn al Kalocsay, kiu korektis ilin. Vere, la korekto estis ĝisfunda. En ĉiu linio estis meze du korektoj. Kvinonon de la plena teksto skribis Kalocsay, do, la kvinono de la traduko estas farita de Kalocsay.” (Notoj de Sándor Szathmári. Manuskripto. Esperantigis: É.T.)

Malgraŭ tio, ke la traduko pretiĝis dum duonjaro, Bleier jam ne povis eldoni ĝin—li elmigris, kaj la entrepreno Literatura Mondo devis ĉesigi sian agadon. Bleier ja planis daŭrigi sian eldonistan laboron en eksterlando, sed baldaŭ li mortis en Parizo sekve de infekta cerboinflamo.

Dudek jaroj devis forpasi por ke la romano aperu esperante.

Se la manuskriptaj dokumentoj hazarde ne estas sufiĉe konvinkaj por atesti, ke la unua estis la hungarlingva versio, mi povas citi la konfesojn de Szathmári, kiujn li publikigis. Estas konata fakto, ke li ekverkis Kazohinion en decembro de 1935. En la sama jaro li komencis okupiĝi pri Esperanto, kiun li jam lernis iomete en sia junaĝo, kiel gimnaziano.

“Verŝajne en la jaro 1935 mi ekkonis virinon, pri kiu evidentiĝis, ke ŝi estas esperantistino. Ni ambaŭ parolis la lingvon sur komenca nivelo kaj ni decidis perfektigi nian lingvoscion.

“Tiatempe, en la moderna palaco de la sindikatoj de la ferlaboristoj funkciis Esperanta laborista societo: ties kurson ni komencis viziti. Kaj poste, en tiu nia rondo, kelkfoje aperis viro, por inspekti la kurson. Li estis jam perfekta esperantisto, kaj lerte donis al ni instrukciojn por la lernado. Baldaŭ ni interkonatiĝis, kaj ni lin ekestimis.

Tiu viro estis Emeriko Baranyai, pri kiu ni baldaŭ eksciis, ke li estas jam rekonita esperantista poeto sub la pseŭdonimo EMBA.

“Alvenis la ekzameno. Ĉiu lernanto devis pretigi iaspecan skribaĵon esperantlingvan. Mi pretigis eseon, kies titolo estis: “Pri la metiartoj” [...] ĝi ekplaĉis al Emba (tiel! É.T.). Li petis ĝin de mi tuj post la ekzameno, korektis ĝiajn erarojn, poluris ĝin kaj sendis al Sennaciulo. Tie ĝi baldaŭ publikiĝis, kiel mia unua Esperanta artikolo.” (Sándor Szathmári: EMBA. Hungara Vivo 1972/1. p. 10.)

Tiu ĉi teksto evidentigas, ke li ne povis verki origine esperante Kazohinion, ĉar en la tempo de la estiĝo de la romano li estis lingva komencanto.

En unu alia sia artikolo li rememoras pri la interkonatiĝo kun Kalocsay:

“Mi ekkonis lin en 1938. Tiutempe mi verkis mian satiran romanon Vojaĝo al Kazohinio. Literatura Mondo akceptis ĝin por eldoni, sed komisiis Kalocsay-n korekti mian “tekston”.

Eĉ hodiaŭ mi konservas du paĝojn el mia tiama tajpaĵo. Pli ol la duono de la teksto estas ruĝe trastrekita kaj inter la vicoj troviĝas pli multa ruĝa manskribo, ol la restintaj tajpaĵoj. Do, rezulte: Mi verkis Kazohinion kaj Kalocsay formis ĝin. Kaj la senco nenie estis modifita! (Por iom da memkonsolo: poste mi vidis tekstojn de multe pli bonaj esperantistoj, kiujn li korektis preskaŭ samgrade.)” (Sándor Szathmári: Trikvarono de jarcento. Artikolo pri Kalocsay. Hungara Vivo 1966/ 3, p. 2)

Oni povas kontesti: ja li mem skribas, ke tiutempe li verkis la romanon, do, en 1938. Jes, vere, tion li diras. Sed li parolas pri la esperanta versio. Tiam jam estis preta la hungara versio, kiun legis Frigyes Karinthy en 1937.

Szathmári neniam diris, ke la originala teksto de Kazohinio estas esperanta. Sed li lasis, ke oni diri tion pri ĝi. Kial? La respondo ne estas simpla. La plej evidenta kaŭzo estas, ke por li gravis nur, ke Kazohinio aperu, ne gravas, en kiu lingvo. Due, la disputoj pri la demando de la originalo eĉ helpis la verkon, farante reklamon por ĝi.

La unua hungara eldono de Kazohinio (1941) publikiĝis sen antaŭ- aŭ postparolo. Sed por la dua eldono (1946) la aŭtoro mem skribis kaj antaŭ- kaj postparolon. En la antaŭparolo li esprimas sian ĝojon, ke lia verko finfine povas aperi en kompleta formo, sen devigaj ellasoj de la cenzuro, kiel tio okazis en 1941. En la postparolo Szathmári klarigas Kazohinion, kaj konigas sian idearon. Ĝi estas fakte pli eseo ol postparolo. Sed nek en la unua nek en la lasta li mencias, ke Kazohinio estis origine verkita en Esperanto.

Postparolon al la tria eldono en 1957 skribis verkisto Dezsó Keresztury, tre bona persona konato de Szathmári, kaj krome tre fidinda literaturscienculo (ankoraŭ nun membro de la Hungara Scienca Akademio, unu el la plej eminentaj hungaraj filologoj). Li nepre mencius la esperantan originalon, se tia ekzistus. Sed li bone sciis kaj scias eĉ hodiaŭ, ke Kazohinio estis origine verkita hungare. Kazohinio ĉiam aperis en Hungario kiel originala hungara verko, kia ĝi fakte estas.

Aliflanke estas nedubeble, ke Szathmári estis entuziasma esperantisto, ke por li—kiel li foje skribis—, Esperanto estis sankta afero.

Skribante pri Julio Baghy, li parolas jene:

“Antaŭ multaj jaroj li demandis min: kiam mi esperantiĝis?

Post iom da medito mi respondis:

— Mi legis la unuan gramatikon en mia dekkvara jaro, sed mi jam antaŭe sentis la bezonon de iu komuna, interliga lingvo, do, mi taksas min esence jam pli malnova esperantisto.

Liaj okuloj ekbrilis:

— Jen! — li ekkriis. — Tio estas ankaŭ mia opinio. Esti esperantisto signifas ne nuran lingvoscion. Tio estas destino. Sopiro al pli bona mondo. Vera esperantisto ne fariĝas, sed naskiĝas, kaj li estas esperantisto jam antaŭ ol li ellernas la lingvon.” (Sándor Szathmári: Julio Baghy. Hungara Vivo, l965/4, p. 3. Rimarko de É.T.: La saman historion li rakontis poste pli detale en sia artikolo “Kiam mi Esperantistiĝis?—Rememoro pri Julio Baghy. Hungara Vivo 1966/4.)

Malgraŭ tio, ke li anime semis sin denaska esperantisto, en la periodo, kiam li verkis Kazohinion, li ankoraŭ ne parolis la lingvon, sekve, li ne kapablis verki en ĝi. Se li kapablus verki en Esperanto, li havas en Budapeŝto eminentan eblecon por prezentiĝi antaŭ la publiko: ja tie aperadis ĝis 1938 Literatura Mondo. Ni ne renkontas lian nomon en tiu ĉi fama revuo. Kial? Ĉar eĉ artikolojn li ne kuraĝis ankoraŭ skribi en la Lingvo Internacia. (Cetere, tiam li daŭre skribis artikolojn en la hungara lingvo, pri la plej diversaj temoj kaj por la plej diversaj gazetoj kaj revuoj!)

Ĉu ni solvis jam lian sekreton, kial li ne kontestis, kiam oni komencis epiteti Kazohinion kiel originalan esperantan verkon? Ankoraŭ ne tute. Unu jaron antaŭ sia morto li donis intervjuon al Vilmos Benczik. (“Mi ĉiam skribis pri la homo”—Intervjuo kun Sándor Szathmári far de V. B. Hungara Vivo 1973/4. p. 2) Szathmári diris: “Mi verkis proksimume la duonon de miaj verkoi en Esperanto, sed ili ĉiuj—ankaŭ la hungare verkita parto—estas nepre pli esperantaj t.e. internaciaj, ol tipe hungaraj, ja neorientita leganto malfacile divenus, ke la aŭtoro estas hungaro.” Jes, estas tiel. Li havas eĉ ne unu verkon tipe hungaran. Kaj Kazohinion—kiel li mem notis—jam de la komenco li sentis naskita por Esperanto.

Sed… La jaro 1958 estis brua en Budapeŝto pro la atakoj de poeto Károly Tamkó Sirató kontraŭ Szathmári. Iam ili estis amikoj, loĝis en la sama ĉambro en studenthejmo. Ili ofte paroladis—kiel la studentoj kutimas ĝenerale—pri siaj ideoj, pri siaj vivceloj. En iliaj paroladoj temis ankaŭ pri tio, kiu kion deziras verki. Kiam Szathmári finverkis Kazohinion en la jaro 1936, tiam revenis Károly Tamkó Sirató el Parizo kie li studis unu jaron. Szathmári tuj montris al li sian romanon. La poeto proponis al li kelkajn ŝanĝojn, kiujn Szathmári parte akceptis. Subite Károly Tamkó Sirató havis la ideon, ke li helpos al Szathmári eldoni la libron, reciproke petante la duonon de la aŭtoraj rajtoj. Szathmári estis tiom naiva, ke li konsentis. Sed, kiam Tamkó Sirató ne sukcesis eldonigi Kazohinion, Szathmári pensis, ke la kontrakto perdis la validon. Eĉ ŝajnis esti tiel. Tamkó Sirató nek post la unua, nek post la dua eldono reklamis pri la “perditaj rajtoj”, tio okazis nur post la tria eldono. Kial? Ĉar tiam li estis maljuna senlaborulo, kaj esperis, ke la juĝistaro atribuos al li tiun rajton. Kompreneble, kune kun la honorario (eĉ se ne la duonon de la honorario, sed almenaŭ iom). Dum tiu humiliga proceso Szathmári devis pruvi, ke efektive li mem skribis sian propran verkon. Pro tio li turniĝis ekzemple al la filo de Frigyes Karinthy, por povi montri lian leteron antaŭ la tribunalo. (Vidu aliloke!)

Finfine, post longa turmentado Szathmári gajnis la proceson, kaj la tribunalo konkludis, ke Károly Tamkó Sirató nenian rajton havas konekse kun Kazohinio.

Kompreneble, Szathmári povis tuj, ĉe la komenco haltigi la proceson konfesante: Kazohinio estis origine verkita en Esperanto, kiun lingvon Tamkó Sirató ne scias. Ke Szathmári ne agis tiel, tio havis unusolan kaŭzon: ĉiu en Budapeŝto, kiu havis ian rilaton al la verkisto aŭ al la verko, sciis, ke la esperanta versio estis sekundara.

En la sama jaro (1958) aperis Vojaĝo al Kazohinio ĉe SAT en Parizo, en kies antaŭparolo fare de la eldonintoj oni ne konstatas, ke la esperanta versio estis la unua, sed ŝajnigas, ke la verkisto samtempe prilaboris la du versiojn. “La aŭtoro komencis sian laboron super tiu ĉi verko en la jaro 1935. Baldaŭ venis al li la ekkono, ke la ĝenerale humana tendenco antaŭdestinas la libron al esperanta eldono, kaj tial li tuj komencis verki ĝin esperantlingve.” (Prezento de la libro. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Parizo, SAT, 1958. p. 3)

En 1958 Szathmári jam fakte havis renomon en la esperanta literaturo. Ekde la dua duono de la kvindekaj jaroj li publikigis siajn novelejn en la esperantlingvaj revuoj. Dume li silentis en sia hejmlando. Kial? Foje oni sugestas, ke li estis viktimo de la reĝimo de Mátyás Rákosi, ke oni ne permesis aperigi liajn novajn verkojn. Ankaŭ tio estas legendo. Kiel mi jam menciis, li estis membro de la komunisma partio (MDP—Magyar Dolgozól Pártja, esperante: Partio de la Hungaraj Laborantoj), dum la Rákosi-reĝimo ĝis 1956, kiam post ĝia falo en tiu jaro li ne plu partoprenis la partian vivon. Tial, kiam oni reviziis la membriĝon de partianoj, al partiaj gvidantoj simple ĉesis kalkuli kun li kaj tiamaniere—sen konfliktoj—lia membreco ĉesis.

Kiel mi menciis komence de tiu ĉi eseo, Szathmári jam kiel infano estis soleca. Lia soleco neniam malpligrandiĝis dum lia tuta vivo. Ĉiam li restis soleca ne nur kiel homo, sed ankaŭ kiel verkisto. La spiritan teroron de la kvindekaj jaroj en Hungario li klopodis transvivi tiamaniere, ke li kiel ĉefînĝeniero ŝajnigis lojalecon al la reĝimo, sed samtempe konservis sian aŭtonomion kiel verkisto. Mi skribis: li ŝajnigis lojalecon al la komunisma reĝimo. Oni povas demandi, kial komunisto devis nur ŝajnigi lojalecon? Ĉar Szathmári—estante komunisto jam antaŭ la dua mondmilito, kiam en Hungario la komunisma partio estis malpermesita—estis idealisto en politika senco. Komunismon li opiniis tute alia ol la ĉiutaga sanga teroro de la hungarlandaj stalinistoj. Kompreneble, lin tre rapide seniluziigis la praktiko. Kvankam oni ne malpermesis al li publikigi siajn verkojn, li mem ne volis verki tiaĵojn, kiuj plaĉus al la subpremantoj. Krome, li tre bone sciis, ke verkoj kun propraj idealoj malsamaj de la pretendoj de la ĵdanovisma kulturpolitiko, ne havas ŝancon aperi. Tial li ne proponis publikigi siajn verkojn en Hungario.

Fakte dum la kvindekaj jaroj, kiam li eĉ ne esperis iam publikigi hungare, li fariĝis esperanta verkisto.

Esperantujo ŝajnis al li tiu libera lando, kien povas sekvi lin nek la malfidela amiko nek la cenzuro. En tiu ĉi sia kredo li neniam trompiĝis. Tial ni povas lin estimi same kiel hungaran kaj kiel esperantan verkiston.

Sed al lia famo kaj prestiĝo ni ŝuldas la veron: Kazohinion li verkis origine hungare.

*     *     *

La aŭtoro de tiu ĉi eseo devas esprimi sian dankon al d-ro Arpád Máthé pro la disponigo de la materialoj troveblaj en la postlasaĵo de Sándor Szathmári.


FONTO: Tófalvi, Éva. “Kontribuaĵo al la demando pri la estiĝo de Vojaĝo al Kazohinio,” Fonto, julio 1989; 9 (103): 3-11.


La du testamentoj de Sándor Szathmári” de Éva Tófalvi;
kun fotografo de la tombo de Sándor Szathmári

Je la centjara datreveno de naskiĝo de Sándor Szathmári
de Éva Tófalvi

Szathmári, la hungara Orwell” de Éva Tófalvi,
kun “Vane ‑ La estonteco (fragmento)” de Sándor Szathmári,
tradukis el la hungara Lariko Golden

Dorskovrilo de Vane (Hiába) de Sándor Szathmári

La Rolo de la Persona Faktoro en la Esperanta Literaturo (La Verkisto)
de Éva Tófalvi

Frigyes (Frederiko) Karinthy (1887-1938) en Esperanto

Frigyes & Ferenc Karinthy in English

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto /
Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto:
Gvidilo / A Guide

Sándor Szathmári (1897–1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Offsite:

Sándor Szathmári @ Ĝirafo

Frigyes Karinthy @ Ĝirafo

Hiába: Jövő: Regény / Sándor Szathmári


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 19 January 2020

Site ©1999-2020 Ralph Dumain