Dorskovrilo de Vane (Hiába) de Sándor Szathmári

La leganto tenas en sia mano kreaĵon de unu el la plej strangaj kaj plej enigmaj verkistoj de nia jarcento, Sándor Szathmári, hungara verkisto, kiu estas konata pere de sia satira utopio Kazohinio. Estas nur menciita en la enciklopedioj la verko Vane, kies manuskripto estis trovita nur en 1989. Li skribis tiun verkon en 1932, kiam okcidente neniu havis realan imagon pri Sovetunio kaj pri „realigita komunismo”, sed liaj nekredeblaj logiko kaj imagpovo kreis la enciklopedion de hororo de komunismo. Vane tiel longdaŭre antaŭis verkojn Bestofarmo (1945) kaj 1984 (1949) de Orwell, kaj dum ili estis survoje por konkeri la mondon, en Budapeŝto Szathmári devis sekretigi, ke estas romano kiu estas almenaŭ same interesa kiel la du mondaj sukcesoj.

„Mi estas konvinkita, ke la kulpo estas en la homa naturo mem. Ĉiam pli kaj pli alten leviĝis antaŭ mi la malkovro de eterna malfeliĉo de La tragedio de l’homo. Ĉiufoje kaj ĉiam la homo travivas la samon. El la sango de la profetoj naskiĝas ĉiam nova tiraneco kun terure identaj simptomoj, tamen homo ĉiam esperas, ke nur la slogano estas erara: nova doktrino, nova slogano ordigos ĉion. Plie, li ankaŭ kredas, ke la nuna sistemo estas substance malsama ol la malnova, sed ke ĝi ne estas la vera. Tiu estos la sekvonta” — li skribis, indikante ke tiu ĉi libro estas ne nur mortiga satiro de marksismo kaj proletara revolucio, sed la parabolo de neŝanĝebla problemo de la homaro.”

La agado okazas en 2082 en Hungario, en imagita urbeto kaj en Budapeŝto, kie la monto Gellért havas nomon Lenin-monto, sur la pinto kun timige granda revolucia monumento, la hospitalo Rókus ankoraŭ ekzistas malgraŭ la multaj malkonsturaj proponoj, ĉe la fino de Thököly strato, en malcentra kvartalo estas la loĝkolonio de la „avangardaj proletoj” ekipita kun ĉiuj luksaĵoj. Kun ŝoka precizeco li determinas (en 1932!) la jaron de eksplodo de la dua mondmilito, aŭgurante kiujn landojn militas unu kontraŭ aliaj. Post la mondmilito sekve de monda revolucio formiĝas grandaj sovetaj (konsilantaraj) respublikoj (absolutismoj) kaj poste la elmilititajn „popolrajtojn” sekve de pli novaj revolucioj de la 80-aj jaroj la nova reĝimo reprenas kaj — denove en nomo de marksismo — elformas sian propran despotismon. La sola kaj ĉiopova filozofio estas la marksismo, kaj Marx estas „futurvidanto, ĉar li aŭguris la venkon de proletaro. La avangardan proletaron, la gvidantojn de la produktado fondis Marx.” Apud la lukse vivantaj avangardaj proletoj estas du sociaj grupoj: de la kaplaboristoj (intelektaj laboristoj en ekskluziva servo de la potenco) kaj de la maŝinistoj (la parioj de la socio, produktantoj de la materiaj havaĵoj). En ĉi tiu socio la fenomeno de la vivo estas terure simila al la lastatempa socialismo kaj de ĉi tie provas eskapi Hajós, la ĉefrolulo de la romano, kiam — kun la permeso de la soveto — fondas sendependan „memzorgan kolonion”, en la espero de kreado de alia vivo . . .

Noto:

La tragedio de l’homo estas verko de Imre Madách (1823-1864), ĉefverko de hungara literaturo, esperantigita de Kálmán Kalocsay.

Elhungarigis István Mészáros


FONTO: Szathmári, Sándor. Hiába: Jövő: Regény [Vane / In Vain]. Budapest: Szépirodalmi Könyvkiadó, 1991.

En la hungara: Szathmári Sándor: Hiába.



Szathmári, la hungara Orwell” de Éva Tófalvi,
kun “Vane ‑ La estonteco (fragmento)” de Sándor Szathmári,
tradukis el la hungara Lariko Golden

Je la centjara datreveno de naskiĝo de Sándor Szathmári
de Éva Tófalvi

La du testamentoj de Sándor Szathmári” de Éva Tófalvi;
kun fotografo de la tombo de Sándor Szathmári

Kontribuaĵo al la demando pri la estiĝo de Vojaĝo al Kazohinio
de Éva Tófalvi

La Rolo de la Persona Faktoro en la Esperanta Literaturo (La Verkisto)
de Éva Tófalvi

Sándor Szathmári (1897-1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto /
Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto:
Gvidilo / A Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Sándor Szathmári @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 26 October 2015

Site ©1999-2020 Ralph Dumain