Sándor Szathmári
1897-1974


SZATHMÁRI MORTIS

La informo estis kruela, venis neatendite. Post multo da jaroj diversaj malsanoj sukcese venkitaj, la malfortiĝinta korpo jam ne povis kontraŭstari. La 27-an de Septembro mortis Sándor Szathmári, elstara figuro de Esperanto kaj hungara literaturoj.

Ni funebras unu el la plej grandaj satiristoj de la mondo, kies nomo staras apud tiuj de Swift kaj Karinthy. Ni esperantistoj povas danki al li pli ol tridek majstrajn novelojn, kiujn li verkis originale en Esperanto. Ili aperadis plejparte en revuoj Norda Prismo, Monda Kulturo, La Nica Literatura Revuo kaj plej multaj en Hungara Vivo, kies ĉefa kunlaboranto li estis. La kvara numero de la pasintjara jarkolekto de Hungara Vivo estis dediĉita al Sándor Szathmári. Lian ĉefverkon—la filozofian romanon Vojaĝo al Kazohinio—eldonis SAT en 1958 kaj ĉe STAFETO aperis lia novel-kolekto sub titolo Maŝinmondo en 1964.

En la lastaj jaroj aperis la kvara hungara eldono de Kazohinio kaj aperis Gépvilág és más elbeszélések / Maŝinmondo kaj aliaj rakontoj. La hungara publiko rapide malkovris la elstarajn kvalitojn de la verkisto de Kazohinio. La verko fariĝis rekonita, favorata de pensemaj legantoj. Ankaŭ la kvara eldono vendiĝis tre rapide, same kiel la sola hungarlingva novel-kolekto de la maljuste ignorita verkisto. La stranga adaptado do unu el la plej bonaj liaj noveloj Perfekta civitano ne helpis konigi al la miliono da spektantoj la veran esencon de la verko.

La modesta, multe suferinta, grave malsana 77-jara verkisto jam ne povis ĝisvivi la aperon de Kazohinio en angla lingvo.

Kvankam nur malmultaj inter verkistoj havis tiom da teknika fantazio kiel Szathmári, la sciencfikciaj eksteraĵoj ne rajtigas nin nomi lin futurologo. Li pensadis profunde anstataŭ ni, kaj pere de liaj verkoj li devigas nin pensadi pri ĝusta kialo kaj kielo de la teknikiĝinta homa vivo. Li resumis la rezultojn en apartajn literaturajn perlojn—en novelojn—kaj en libron diskutvekan, por kies bona kompreno mem la forpasinta majstro devis multfoje batali kontraŭ miskomprenantaj recenzistoj.

Li persone jam ne povas batali, liaj cindroj ripozas en tombejo de Farkasrét en Budapest. Por ni postvivantoj restis la nobla tasko gardi lian memoron kaj peri lian majstran literaturan heredaĵon al nia kaj sekvaj generacioj.

d-ro Árpád Mathé


FONTO: Mathé, Árpád. “Sándor Szathmári 1897-1974: Szathmári Mortis,” Budapeŝta Informilo, Novembro 1974, p. 9. Kun memfoto el la jaro 1955.


“Sándor Szathmári 1897-1974” (nekrologo) de Vilmos Benczik

El la eĥoj de la verkaro de Szathmári
[citaĵoj el diversaj aŭtoroj pri Sándor Szathmári] + rilata parto de enhavtabelo, Hungara Vivo 4 / 1973

Epilogo de la Aŭtoro je Peto de la Eldonisto
de Sándor Szathmári

Epilogue By the Author at the Request of the Publisher
by Sándor Szathmári, translated by Ralph Dumain

Sándor Szathmári de Vilmos Benczik

Sándor Szathmári (1897–1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Offsite:

Sándor Szathmári @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 31 July 2013

Site ©1999-2016 Ralph Dumain