Epilogo
De la Aŭtoro je Peto de la Eldonisto

Sándor Szathmári

Mia Vivo kaj Verkado

Mi naskiĝis en la jaro 1897 en la hungara urbeto Gyula. Mia patro havis juristan diplomon kaj estis oficisto en la financa direkcio de la ŝtato. En sia posteno li estis plurfoje transloĝigita. Tiel mi vizitis lernejon komence en Alsókubin (nun Dolny Kubin, Ceĥoslovakio), poste, mezlernejon en Lugos (nun Lugoj, Rumanio), kaj mi devis ekkoni la naciajn antagonismojn, kiujn mi neniam povis kompreni kaj konsideris jam dekomence sensenca malfaciligo de la vivo. Tiuj spertoj donis al mi la unuajn instigojn fariĝi esperantisto. La lingvon mi komencis lerni en mia dekkvara vivjaro. En tiu ĉi lingva movado mi vidis la enkorpiĝon de miaj ĉiam pli kaj pli reliefiĝantaj homaranismaj ideoj.

Foje Paĉjo (Julio Baghy) demandis pri kiam mi esperantistiĝis. Mi respondis: “Mi estas esperantisto ekde mia naskiĝo.” Kaj tiam ni ambaŭ­ konstatis, ke esti esperantisto havas pli altan, pli riĉan sencon, ol esti adepto de internacia lingvo: ĝi estas destino, misio.

En 1915 mi venis Budapeŝton, al la politeĥniko, kie mi perkursis la maŝininĝenieran fakultaton. Post la akiro de la diplomo, mi fariĝis inĝeniero de la fabriko MÁVAG, kiu havis diversajn pezindustriajn uzinojn kun 30.000 laboristoj, kaj tie mi okupiĝis per maŝinplanado.

La suferoj de la mondo dum la unua mondmilito malesperigis kaj enpensigis min pri la sorto de la homaro. Post la milito, la ekfunkcio de la Ligo de la Nacioj ŝajnis doni iaspecan esperon al pli sunluma estonto, sed post kelkaj jaroj la ekonomia mondkrizo kaj la ĉiam pli videbla ekĝermo de la dua mondmilito konvinkis min pri la senespera stato de la homaro.

En mia animo ĉiam pli lumiĝis la praveco de la verko de Madách: La Tragedio de la Homo, kies rezulto estas, ke la homo senĉese luktas kaj esperas pli bonan estonton, kiu tamen neniam alvenas. La homaro ĉiam suferigos sin mem.

Same lumiĝis al mi la grandioza idea senco de Gulliver de Swift: la homa animo havas internan, strukturan difekton, kiu malebligas al ni vivi perfektan vivon.

En la jaro 1931 Péter Illéssy, kiu estis eminenta pentrartisto kaj klarmensa filozofo, diris al mi:

“Mi havas ideon pri pentraĵo: supre sidas Budho laŭ­ lotus-pozo, kaj, levante sian montrofingron, instruas. Apude Jesuo predikas per etenditaj brakoj. En la centra parto de la bildo kuŝas Sfinkso, duone kovrita per polvo, kaj sube malkreskanta Luno. Kian titolon vi proponas por la bildo?”

Post iom da medito mi diris:

“Estu la titolo: Vane.”

En la sama jaro mi provis en beletristika formo priskribi miajn vivspertojn. Mi verkis trilogian romanon kun la titolo: Vane. La tri partoj okazis en tri epokoj: en la pasinto, la estanto kaj la estonto. La rolludantoj estis la samaj homoj, la samaj sociaj tipoj, nur en aliaj medioj, konvenaj al la epokoj. Iliaj sortoj estis ankaŭ­ la samaj: la entuziasmo de la heroo estas sufokata kaj la mondo plurotacias laŭ­ la eterna, monotona sameco. La devizoj, la konvencioj estas aliaj, sed esence nenio ŝanĝiĝas.

Tiu mia trilogio ne aperis. Kiam mi finis la romanon, ĝi jam ne kontentigis min, ĉar dum la verkado mi venis al pli kompletaj rezultoj de mia idearo.

Do, en 1935 mi komencis verki novan romanon. Tiu estis Vojaĝo al Kazohinio (hungara titolo: Utazás Kazohiniába). Ĝi estis gulivera aventurromano.

La romanon—ĝuste pro ĝia tuthomara tendenco—mi intencis eldonigi esperantlingve. La tiama budapeŝta eldonejo Literatura Mondo akceptis la eldonon, kiun la intertempe plifortiĝinta hitlerismo malebligis. Literatura Mondo ĉesigis sian funkciadon.

Tiam mi devis pretigi hungaran eldonon.

En 1941 Hungario ankoraŭ­ estis ekster la milita kirliĝo, kaj tiam mi sukcesis aperigi la libron hungarlingve, sed nur en formo kripligita per la milita cenzuro, kiu strekis la plej bonajn partojn. Malgraŭ­ la kripligo la sukceso superis miajn esperojn kaj la libro baldaŭ­ elĉerpiĝis, sed dua eldono eblis nur post la milito, en 1946. Ankaŭ­ tiu eldono rapide elĉerpiĝis, sed la tempoj denove malheliĝis kaj tria eldono povis okazi nur en 1957.

Ankaŭ­ la esperantan tekston mi transigis al SAT en 1939, sed la interveninta milito ankaŭ­ tiun eldonon malhelpis, kaj fine, en 1958, aperis la esperanta eldono, do la originala.

Tiun mian verkon ne mi devas prezenti al la esperantista legantaro. Despli, ĉar al ĝi verkis brilan enkondukon Kalocsay, prilumantan la tendencon de la romano: la teĥniko tute aliformigis nian medion, sed ne povis aliformigi niajn instinktojn, kiuj ankaŭ­ nun konformas al la pramedio, al la iama besta vivo, al la stato de la “batalo por la vivo”, anstataŭ la nun jam aktuala “paco por la vivo”. Nun ni estas en grava krizo. Se ni ne povas niajn instinktojn akomodi al nia maŝinigita medio—kiel en la romano la hinoj—, ni pli aŭ­ malpli frue ekstermos nin mem pere de la maŝinoj.

Ne flata, eĉ ne agrabla aŭ­guraĵo, sed la tempoj ĉiam pli kaj pli pravigas miajn principojn, elpensitajn en 1935.

Ĉu pesimista mondvido? Jes. Sed ĝi montras la vojon: ni devas almenaŭ­ bridi niajn instinktojn, ekkoni ilin kaj teni la tigron en kaĝo. Ni ne povas nian naturon aliformigi, sed la vekiĝo de la konscio eble povus regi ĝin. Kaj la celo de la libro estis nur tiu ĉi.

Kiel preskaŭ ĉiun simbolan verkon, ankaŭ Kazohinion miskomprenis multaj legantoj. Tial mi devas rimarkigi, ke la senco de la nuna titolnovelo, Maŝinmondo, estas preskaŭ­ la sama: la evoluo de la teĥniko estas nehaltigebla procezo, kiun marŝigas la armea konkurado nerezisteble al la ŝtupo, kiam la homaro devas cedi al la postuloj de sia nova medio aŭ­ perei.

Sed tiu ĉi nova medio postulas novan moraron, novan estetikon, eĉ instinktaron, kiuj estas ankoraŭ­ fremdaj, neelteneblaj al ni, malkonvenaj al nia nuna, naturdonita organismo.

Ni trafis en gravan dilemon, kiu ĉiam pli kaj pli akriĝas kaj tamen ni povas nek akomodiĝi nek haltigi la procezon. Ĝi kuntrenas nin paŝon post paŝo al la abismo.

Alia celo de la novelo estas reliefigi, ke ĉiu procezo senlime evoluanta fine transiras al sia propra antipodo, kiel du kontraŭ­direktaj arkoj de cirklo. Ĉiokaze la senlime perfektiĝanta materio renkontas sian antipodon: la pure senmaterian mondon de la ultrasubstancoj.

Mi devas ankoraŭ­ rimarkigi, ke la novelon pri la kompofono mi verkis en januaro 1957, do, en tempo, kiam ankoraŭ­ ne okazis eksperimentoj por konstrui kompofonmaŝinon. Kelkajn jarojn poste ni legis artikolojn pri tiaspecaj esploroj.

La unuan esperantlingvan artikolon mi skribis en 1932: ĝin EMBA, la antaŭ­ nelonge mortinta poeto, forsendis kaj aperigis en Sennaciulo. Nur post la dua mondmilito mi povis verki por la esperanta gazetaro. Miaj rakontoj aperis en Norda Prismo, Revuo Esperanto, La nica literatura revuo, Belarto, Monda Kulturo, Progreso ktp.

Apartan dankon mi devas diri al miaj eminentaj amikoj s-roj Albault, Auld, Bartelmes, Lagrange, Régulo Pérez, Sadler, Szilágyi, Waringhien, kies helpo kaj komprenema apogo donis al mi netakseblan instigon en mia verkado.

Kaj fine, sed ne laste, mi devas danki al Kalocsay ne nur lian helpon, sed precipe la brilan tradukon de la rakonto Vincenzo, per kiu li montris al mi la vojon, kiel mi devus verki, se mi estus ne nur verkisto, sed ankaŭ­ majstro de nia lingvo. Nome, tiun tradukon mi verkis hungare kaj nur poste esperantigis. La rakonto ekplaĉis al Kalocsay, kaj ankaŭ­ li ĝin tradukis, nekompareble pli bone.


SOURCE: Szathmári, Sándor. “Epilogo de la Aŭtoro je Peto de la Eldonisto” (Mia Vivo kaj Verkado), in Maŝinmondo kaj Aliaj Noveloj (La Laguna: J. Régulo [Stafeto], 1964), p. 177-181.


Epilogue By the Author at the Request of the Publisher,
by Sándor Szathmári, translated by Ralph Dumain

Vincent” by Sándor Szathmári, translated by Ralph Dumain

Sándor Szathmári (1897–1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Sándor Szathmári @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 8 May 2012

©2011-2012 Ralph Dumain