Hungara Vivo 4 / 1973

Numero pri S. Szathmári

            ENHAVO

El la eĥoj de la verkaro de Szathmári 
1
V. Benczik: Intervjuo kun S. Szathmári
2
S. Szathmári: Honorigo
4
S. Szathmári: Urania
7
Panoramo [cetera numero: aliaj aferoj]
10
[ . . . . ] 

El la eĥoj de la verkaro de Szathmári

“Sándor Szathmári estas unu el la grandiozaj satiristoj de la nunternpa mondo, kiu okupas lokon samnivele apud siaj grandaj kai mondkonataj fratoj (kiuj, cetere, estas liaj plej ŝatataj verkistoj) Swift, Wells, Anatole France, Madách kaj Karinthy. La fakto, ke li verkas pliparte en. Esperanto, estas ĉefatuto por nia kulturo, kaj sekve por nia afero, kiun siatempe ni espereble komprenos meti en la ludon.

Tiujn du propoziciojn mi skribas senpardonpete, malgraŭ tio, ke nia esperantista publiko ne tro ŝatas rekoni siajn valorojn kaj preferas mildigi siajn pretendojn per ĉiaj seoj kaj sedoj kaj tamnenoj.”

(William Auld)

“Sándor Szathmári aperas sendube kiel unu el la gravaj verkistoj de la nuna esperantlingva literaturo. ( . . . ) La verkoj de Szathmári ne estas puraj ludoj de la imago pri la estontaj mirakloj de la scienco; i1i estas meditado super temoj, kiujn la aŭtoro pritraktas sufiĉe originale kaj alloge, sed kiuj okupadis longe la homan menson kaj certe ĝin okupos ankoraŭ longe. La legado de la verkoj de Szathmári ne estas nura distro, sed potenca instigo al pensado.”

(Michel Duc Gonninaz)

“La libro (Vojaĝo al Kazohinio) estas gaje amuza, sed samtempe edifa, incita kaj maltrankviliga, kun satiro trafa, akra, senindulga. Libro Janus-vizaĝa: ĝi pafas—eble eĉ kontraŭ la propra intenco de la aŭtoro—kaj kontraŭ tiuj, kiuj volas ekstermi ĉiujn sentojn ĝis sterileco, kaj kontraŭ tiuj, kiujn ĝisabsurde regas «sentoj», «idealoj», «tradicioj». (Liajn novelojn) . . . karakterizas satiremo vipanta tiranismon, servilismon, militismon kaj ankaŭ ĉiutagajn homajn rideblaĵojn.”

(Skizo de E-a literaturhistorio)

“. . . kara leganto, mi avertas vin: la libro estas insida. Formetinte ĝin, vi ne liberiĝos de ĝi; vi sentos, ke ĝi lasis en vi hoketojn de problemoj.

Fakte, la libro estigas en la leganto ion, kion oni povus nomi «stato post la ellego de Kazohinio». Ne estas malfacile rekoni tiujn, kiuj suferas je tia stato: diru al ili ion en la lingvo hina, aŭ behina, ekzemple kazoo, ketni, aŭ kipu, ili tuj ekpalpebrumos al vi, kiel al komplico aŭ havanto de komuna sekreto, kaj post unu horo vi rimarkos, ke vi estas droninta en nefinebla diskuto.”

(Kálmán Kalocsay)

“. . . La formo de la elverko ne ĉiam estas la plej riĉa, la historio foje-foje povas aspekti pala, la redakta kapablo de la aŭtoro ne povas esti nomita perfekta, sed, ĉiukaze, Szathmári estas inteligenta pensulo. . .

(Emil Kolozsvdári Grandpierre)

“La apero de tiu ĉi libro (Maŝinmondo kaj aliaj rakontoj) de Sándor Szathmári ĝustigas maljustaĵon. Ĝi ne nur prilumas longe ombritan parton de la tradicio de la hungara sciencfikcia literaturo, sed, eĉ se kun iom da malfruo, honoras maljuste ignoritan verkiston. Ĝi konigas pruvon al la hungara publiko pri tio, kion la esperantistaj legantoj jam delonge sciis, nome, ke Sándor Szathmári ne estas «unulibra verkisto».”

(Keresztúry Dezsö)


FONTO: “El la eĥoj de la verkaro de Szathmári” [citaĵoj el diversaj aŭtoroj pri Sándor Szathmári] + rilata parto de enhavtabelo, Hungara Vivo 4 / 1973, p. 1.


Epilogo de la Aŭtoro je Peto de la Eldonisto
de Sándor Szathmári

Epilogue By the Author at the Request of the Publisher
by Sándor Szathmári, translated by Ralph Dumain

Sándor Szathmári (1897–1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Offsite:

Sándor Szathmári @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 17 May 2012

Site ©1999-2012 Ralph Dumain