Sándor Szathmári:

EMBA

Verŝajne en la jaro 1935 mi ekkonis virinon, pri kiu evidentiĝis, ke ŝi estas esperantisto. Ni ambaŭ parolis la lingvon sur komenca nivelo kaj ni decidis perfektigi nian lingvoscion.

Tiatempe, en la moderna palaco de la sindikato de la ferlaboristoj funkciis Esperanta laborista societo: ties kurson ni komencis viziti. Kaj poste, en tiu nia rondo, kelkfoje aperis viro, por inspekti la kurson. Li estis jam perfekta esperantisto, kaj lerte donis al ni instrukciojn por la lernado. Baldaŭ ni interkoniĝis kaj ni lin ekestimis.

Tiu viro estis Emeriko Baranyai, pri kiu ni baldaŭ eksciis, ke li estas jam rekonita esperantista poeto sub la pseŭdonimo EMBA.

Alvenis la ekzameno. Ĉiu lernanto devis pretigi iaspecan skribaĵon esperantlingve. Mi pretigis eseon, kies titolo estis: Pri la metiartoj. En tiu mi akcentis, ke la metiartoj krom la artaj celoj havas ĉefan celon, elmontri, videbligi, ke la posedanto estas riĉa homo. Tial pretiĝas la pimpaj vestaĵoj kun longaj baskoj, ornamegaj, skulptitaj mebloj, manĝilaroj, ornamaj ŝakfiguroj, ktp.

Mian eseon mi laŭtlegis, kaj ĝi ekplaĉis al Emba. Li petis ĝin de mi tuj post la ekzameno, korektis ĝiajn erarojn, poluris ĝin kaj sendis al Sennaciulo. Tie ĝi baldaŭ publikiĝis, kiel mia unua Esperanta artikolo.

Iom hontruĝe, sed mi devas konfesi, ke mi kulpis ankaŭ poemon. (Por ioma ekskuzo mi devas rimarkigi, ke ĉiu komencanto infektiĝas per tiu ĉi malsano.) Mi montris ankaŭ tiun poemon al Emba, kaj li indulge eksplikis sian opinion.

Do, tiel komenciĝis nia amikeco, kiun finis nur la kruela morto, kiu lin forportis.

Nun mi deziras skribi kelkajn vortojn pri lia vivo kaj poezio, okaze de la deka datreveno de lia morto. Do, mi devas antaŭe rakonti lian biografion. Pli ĝuste, rakontigi per li mem, ĉar lia biografio tute enestas en liaj poemoj. Ekzemple en Tragedieto li skribas pri sia naskiĝo:

En loko post la dors’ de Dio
Okazis eta tragedio:
Patrino mia naskis min.

Ĉi tiu “tragedieto” okazis en 1902, en la malgranda vilaĝo Alap en departamento Fejér.

En la poemo Martelkanto li rakontas ankaŭ la metion de sia patro:

Botisto estis mia patro
kaj oftis ĉe ni serenad’:
mi kvazaŭ eĉ nun aŭdas noktan
muzikon de la martelad’.

Kiel la patro, ankaŭ la filo luktis ĉiam kun la mizero, kiu instigis lin al amaraj poemoj. Sed tiuj poemoj estas la plej belaj: la mizero kaj doloro estas la plej eminentaj muzoj de la poetoj. La Infero de Dante estas multe pli grandioza verko, ol la Paradizo. Liaj poemoj pri la mizero estas ekzemple: La ĝardeno de la patrino, Tago el mia vivo, Krizo, Vespersilento.

En 1928 li aliĝis al la Esperanta movado. Samtempe li ekhavis kontakton al SAT, kies fidela kunlaboranto li estis ĝis sia morto.

Lia metio estis vendado de pentraĵoj, kiu estas unu el la plej malprofitdonaj okupiĝoj. Siajn malfacilaĵojn li priskribis en la novelo Pordoj kaj domoj (Sennacieca Revuo, jan. 1934) sub la pseŭdonimo Spiro.

Do, li havis ĉiun motivon, por ekmalami la sociordon de la ekspluatado kaj de naciismo. En la poemo Mi li skribas:

Denaske iĝis mi hungaro.
Sed same povus esti polo.
La tutamonda proletaro,
jen, mia lando, mia skolo!

Mi volas esti homo nura,
libera de la rudimentoj,
en kiu brulas flame pura
fratamo al la homaj gentoj.

Sed la plej granda plago estis por li la morto de sia fileto en 1933. El ĉi tiu plago devenas la plej trista poemo: Eterna lulkanto.

Pro perdita ido
ploras turto-par’
kaj la vent’ kun frido,
ploron de amar’
portas, portas,
turne tordas
super la kovrilo
de lulilo
miozota
roskovrota . . .
Dormu, filo, eta filo.

En ĉi tiu tempo jam aperis pluraj liaj verkoj. La listo de liaj aperintaj verkoj estas: En ekzilo (poemoj), La profeto (tradukoj, SAT 1934), Maria kaj la grupo (prozo pri la aktivaj esperantistoj). Krome li estis kunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto.

Dum la Hitlera faŝismo, kiam Esperanto estis persekutata, ankaŭ lia poezio devis silentiĝi. Dum ĉi tiu tempo li verkis, sed ne publikigis la poemon: Rebrilos la stelo, en kiu li enverŝis lian tutan malestimon al la diktatoro:

En ĉi mallumo, kiam sub boto de vandaloj
baraktas popolrajto, homamo, bono, belo,
inter la sufokataj homaraj idealoj
samsorte estingiĝas la lum’ de verda stelo.

Sed jam fortondris la giganta malvenko ĉe Stalingrad, do, li daŭrigis jene:

Mateno ekkrepuskis! Esperas jam denove
popoloj turmentitaj. Eksplodas jubilkrio!
Leviĝos uraganoj kaj forbalaos blove
ĉi tiun malpuraĵon de l’ homa historio!
kaj nia lingvo vivos kaj sur la Vojo plue
ni povos marŝi rekte, kuraĝe en la celon.
Kaj staros la ekzemplo ateste kaj instrue:
PEREOS KIU VOLAS ESTINGI NIAN STELON

La aŭguraĵo baldaŭ plenumiĝis: la diktatoro pereis.

La liberiĝon li salutis per ekstaza ĝojo. El tiu tempo devenas liaj poemoj: Demokratio vivu! Majkanto, Sur larĝaj kampoj, La penso, Lampo kaj steloj.

Ĉiam li esperis la liberan prosperiĝon de nia lingvo en la nova sociordo. En Majkanto li skribas:

Tago, tago, maja, tag’!
Flirtu alte verda flag’.
Mondlingvanoj estas ni,
verdan Majon festas ni.

En “Lampo kaj steloj:”

La ruĝa stelo brilas kare,
kaj ni esperas, ke en belo
esperradia kun ĝi pare
rebrilos nia verda stelo.

Sed ho, ve! Baldaŭ forvelkis la esperoj! Venis la epoko de la persona kulto kaj ni devis denove eksilenti, kvazaŭ ni havus ian gravan pekon. En Enigmo li skribas:

Sed kial do silentas
la esperantaj bekoj?
Ĉu ili mute pentas
pri iaj grandaj pekoj?

En Glacirompiĝo ni legas:

La vivo vintris. Dikis neĝtapiŝoj.
La frosta ĉiopovo brove murdis,
plej sanktajn vortojn preĝmaŝine gurdis
adeptoj kaj gazetoj kaj afiŝoj.
Paroli oni rajtis nur en kliŝoj.
Jam ĉiu homo vostosvinge hundis.

Tiuj estis liaj sociaj poemoj. Plenaj de nostalgio al la libero kaj al la mondlingvo. Laŭ lia deviza poemo:

Printempe kaj aŭtune,
subpluve kaj subsune,
en frosto kaj en ardo,
en fruo kaj en tardo,
feliĉe kaj missorte,
ĝisoste kaj ĝismorte
mi estas via adoranto
Liber kaj Esperanto!

La sama, pura animo respegulas sin en ĉiuj liaj poemoj: nostalgio al la naturo, pura, sed ne pruda amo al la virino. Ekzemple en Vana, vana:

Memoro pri knabino kamparana
en mia koro eĉ nun alte arkas
kaj ŝia orblondeco vive sana
en la anima fundo sparkas, sparkas.
Mi scias, ke pasinta printemphoro
neniam plu revenas sama, sama
kaj la serĉado de velkinta floro
inter la novaj estas vana, vana.

Sed li verkis ankaŭ kelkajn vinkantojn. Ekzemple: Drinkokanto:

Amikoj, levu, levu glason,
la tempo ne ĉesigas pason,  
do, drinku ĝis la fund’,
ja post dimanĉo venas lund’!

En bona vino estas flamo,
arom’ magia, sorĉbalzamo,
do, drinku ĝis la fund’,
la akvo restu por la hund’.

Jes, li ankaŭ reale malplenigis la glason ĝis la fund’. Kaj tiu lia pasio verŝajne akcelis lian malsanon. Ĉar li havis ftizon.

En 1961 STAFETO akceptis eldoni lian poemlibron Ekzilo kaj Azilo, kio tre ĝojigis lin, sed la sorto ne lasis al li ĝisvivi la eldonon. Li mortis la 30-an de novembro, 1961.

Ni citu ankoraŭ strofon el La penso, kiu plej klare respegulas liajn ideojn:

La penso estu plej libera,
kiel la birdo en aer’,
kiun ne baras reto fera,
nek feraj leĝoj de la ter’.

Jes, li estis puranima, humana homo, inda al esperantisto. Liaj poemoj ne celis la komplikadon de la formo. Li havis valorajn pensojn kaj kiu havas pensojn, ne bezonas kaŝi la senenhavon de la poemo per sagacaj ĵongladoj de la formo.


FONTO: Szathmári, Sándor. “Emba,” Hungara Vivo, n-ro 1, 1972, p. 10-11.


Al la Forironto” de Emba (Imre Baranyai)

Review (Recenzo): Emba, “Maria kaj la Grupo”
de R. Dumain

Review: Imre Baranyai (Emba), “Maria and the Group” (“Maria kaj la Grupo”)
by R. Dumain

Sándor Szathmári (1897–1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Sándor Szathmári @ Ĝirafo

Imre Baranyai (Emba) @ Ĝirafo

Hororo de Imre BARANYAI (Emba) Unikoda versio

Novjara penso de Imre BARANYAI (Emba)

EMBA (Emeriko Baranyai) 1902-1961

Ekzilo kaj azilo (poemaro) de Emba

Baranyai Imre: Originala Literaturo Esperanta (OLE)

Imre Baranyai - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 10 September 2015
Links updated 13 March 2018

Site ©1999-2018 Ralph Dumain