Sándor Szathmári

Julio Baghy


Julio Baghy


Lastatempe oni kutimas skribi la baptonomon nacilingve. Sed ĉu ni povus imagi la nomon “Gyula Baghy”?

Absurdaĵo! La nomo “Julio Baghy” estas jam nocio en Esperantio. Relikvo. La enkorpiĝinta populara esperanta literaturo, la fanatika sopiro de la pli bona, “pli homa Homo”, la ĉiam gaja, senegoista ofero de la vivo al unusola humana ideo, Esperanto.

Li jubileis la 25-an esperantistan datrevenon en 1936, kune kun Kalocsay. Tiam Literatura Mondo eldonis libron, dediĉitan al la “Arĝenta duopo”. En tiu libro lia edzino deklaris: “mi deziras, ke almenaŭ 25 jarojn ankoraŭ li verku por la verda amikaro kaj estu nia bona Paĉjo”.

Nun ni devas danki al la sorto, ke li depost tiam vere verkis al la verda amikaro, jam eĉ pli ol 25 jarojn kaj nur tial li ne fariĝis “Avoĉjo”, ĉar li eĉ nun kaj eterne estas imagebla nur Paĉjo kaj Julio, kaj ne alia. Tiam li estis 45 jaraĝa Paĉjo, nun estas 75 jaraĝa Paĉjo.

Antaŭ jam multaj jaroj li demandis min: kiam mi esperantiĝis?

Post iom da medito mi respondis:

— Mi legis la unuan gramatikon en mia dekkvara jaraĝo, sed mi jam antaŭe sentis la bezonon de iu komuna, interliga lingvo, do, mi taksas min esence jam pli malnova esperantisto.

Liaj okuloj ekbrilis:

— Jen! — li ekkriis. — Ĉi tio estas ankaŭ mia opinio. Esti esperantisto signifas ne nuran lingvoscion. Ĝi estas destino. Misio. Sopiro al pli bona mondo. Vera esperantisto ne fariĝas, sed naskiĝas, kaj li estas esperantisto jam antaŭ ol li lernas la lingvon.

Li naskiĝis en 1891. Liaj gepatroj estis teatristoj: la patro aktoro, la patrino sufloristino, Ankaŭ li mem elektis la saman profesion. En 1908—10 li vizitis la aktoran lernejon de la Aktora Asocio kaj talente ludis en diversaj teatroj ĝis 1915.

Intertempe, en 1911 li lernis Esperanton.

Lian aktoran karieron rompis la unua mondmilito. En januaro de 1915 li devis soldatiĝi kaj li, la homo, plena de homamo, devis sperti la furiozon de la malamo. Ĉiu malamis la malamikon kaj ankaŭ Baghy komencis malami — sed ne la malamikon, nur la malamon mem.

En sept. 1915, apud Luck, li malsaniĝis kaj malsane falis en rusan militkaptitecon. La kaptitecon li pasigis en Kiev, Irbit, Samara, Buguruslan, Buzuluk, Astrahan, Berezovka, Nikolsk Ussurijsk, Vladivostok. Plenumis diversajn laborojn en Verhne Udinsk, Ĉitta, Harbin kaj Habarovsk.

Ĉi tie, en la multlingva societo li vekiĝis al sia vera misio, al Esperanto. Li redaktis gazeton, gvidis kursojn kaj aranĝis teatrajn prezentadojn, kies tekstojn ofte li mem verkis. Ĉiun ĉi laboron dum la kaptiteco li detale priskribis en siaj romanoj: “Viktimoj”, “Sur sanga tero”, “La verda koro”.

Post lia hejmenveno, en 1920 li komencis la veran esperantan laboron. Li tuj kroĉiĝis al la esperanta movado, gvidis kursojn, verkis al pluraj eksterlandaj gazetoj. En 1921 li fondis ERA-n (Esperanto Rondo Amika), kiu rondeto en sia tempo estis unika kaj poste de multaj eksterlandaj movadoj imitita. Ĝi estis intima, amika kulturrondo kun viglaj kunvenoj, literaturaj vesperoj, kun Viva Gazeto, ktp. Ĝi estis insulo de la amikeco, vera esperanta koro de Budapeŝto, kiun la eksterlandaj gastoj neniam forgesis viziti.

En 1922 kune kun Teodoro Schwartz kaj Kolomano Kalocsay, li fondis la faman gazeton Literatura Mondo, kiu baldaŭ fariĝis la plej konata literatura organo kaj centro de la tiama Esperanta mondkulturo.

Tiutempe li jam forlasis la aktoran profesion kaj de tiam ankaŭ tiun lian talenton fruktuzis nur por Esperanto. Li partoprenis kiel aktoro kaj reĝisoro jenajn mondkongresojn: 1923 Nürnberg, 1925 Ĝenevo, 1929 Budapeŝto, 1930 Oxford, 1935 Romo, 1936 Varsovio.

Lia apostola vagado etendiĝis al tuta Eŭropo. Li estis invitata por gvidi kursojn, fari prelegojn, vigligi la movadon al Aŭstrio, Belgio, Anglio, Ĉeĥoslovakio, Danio, Estonio, Nederlando, Germanio, Litovio, Italio, Svisio, Svedio, Rumanio, Jugoslavio, Finnlando, Polio.

Baghy ĉiam estis entuziasma pacbatalanto:

Venu homfrato! Sekvu min! Ni ektranĉu vojon
en pramalklero de la mondo
al pacportanta lumoondo

— li skribis en la poemo Tagiĝas.

— Mi sentas, ke nia popolo (t. e. la esperantistaro) estas destinita krei la homan homon de la harmonia mondpercepto — li deklaris al K.R.C. Sturmer.

Memkompreneble li simpatiis kun la laborista movado. La unuan laborist-esperantistan kurson en Kassa (nun: Koŝice, Ĉeĥoslovakio) gvidis Baghy kaj post la unua mondmilito li daŭrigis la kunlaboron ankaŭ ĉe la laboristoj.

Sed krom Budapeŝto, inter la tuta mondesperantistaro li fariĝis ne nur “unu el la plej popularaj”, — sed mi kuraĝas diri, — la plej populara verkisto, instruisto kaj batalanto de nia afero. Li estis la plej multflanka ĉionfaranto de Esperanto: Li instruis laŭ Ĉe-metodo en Nederlando, Estonio, Latvio, Francio, Belgio, Germanio, ktp. Li aktoris, reĝisoris, oratoris, varbis, redaktis Literatura Mondon kaj super ĉio: verkis. Ĝenerale, ĉiu esperantisto nur amatoras nian movadon kiel flank-okupiĝon. Baghy oferis sian tutan vivon kaj tempon por Esperanto.

En 1922 aperis la unua poemaro: Preter la vivo. Poste, laŭ rapida ritmo: Pilgrimo, — Migranta plumo, — La vagabondo kantas — ktp. Per tiuj poemoj li portis en nian literaturon novan, freŝan tonon kaj majstran lingvouzon. Pri tiuj poemoj skribis Emma L. Osmond:

— Se mi deziras montri la belsonecon kaj poezion de Esperanto al nekredemuloj, mi laŭtlegas al ili La mar’ furiozas de Baghy.

El liaj prozaj verkoj unua kaj la plej sukcesa estis Viktimoj, en kiu li prezentis la suferojn de la militkaptiteco. Tiun sekvis Sur sanga tero, kiel daŭrigo kaj fine La verda koro, skribita laŭ la plej facila maniero, por komencantoj. Hura estas socia satiro kaj utopio. Verdaj Donkihotoj satire kritikas la esperantan movadon. La teatra korbo entenas rememoraĵojn el sia infanaĝo. Sonĝe sub pomarbo estas fantazia drampoemo.

Ĉio ĉi estas nur fragmento el lia abunda verkado, per kiu li riĉigis la originalan esperantan literaturon. Li verkis al 30—40 gazetoj. Eldonitaj estas 15 volumoj el liaj originalaj verkoj.

Li estas romantika verkisto, kiu kreas ofte tropentritajn, sentimentalajn figurojn kaj scenojn. Sed nerefuteble, lia rakontado ĉiam katenas la atenton. Foje pri ĉi tiu temo li deklaris jene:

— Kiam la vivo montras ion home belan, nekutime korfrapan, tiam oni parolas pri “romantiko”, iom moke, iom ironie kaj ofte por kaŝi la emocion. Mi preferas esti naive romantika ol brute reala. La romantiko estas tiu kosmetikaĵo, per kiu oni plibeligas la vivon de la mizeruloj kaj donas sencon eĉ al la vanaj sinoferoj. Cetere la romantiko apartenas al la vivo. Ekzistas eĉ romantikaj bestoj, pli homaj, ol multaj homoj.

Jes, pli bona, pli homa homo ĉiam restas naiva fanatikulo, sentimentala, pli-malpli ridinda figuro en la areno de la pugno kaj restas ĉiam malriĉa, senpotenca, kiun priridas la fortpugnaj, aplombaj, memfidaj karieristoj. Sed al mi tamen pli plaĉas tiuj priridataj naivuloj, ol la priridantoj.

Karakterize estas, ke liaj ŝatataj infanaĝaj legaĵoj estis “Cuore” (La Koro) de Edmondo de Amicis kaj Don Quijote. La unua estas la libro de la plej altgrada idealismo, la dua satiro de la fantasmagoria idealismo. La sama estis lia mondkoncepto.

En “Hura!” li skribis:

— Ĉu vi scias, kial hodiaŭ regas senesperiĝo, nigra pesimismo? Ĉar la socio degradis la homon en la homo. La hundido restas dum sia tuta vivo hundo, sed la homidon oni tuj foredukas al germano, franco, japano, negro kaj nur poste li povas esti homo. Li edukiĝas unue al katoliko, hebreo, mohametano kaj nur poste al homo. Unue estas distingita laŭ klasoj laboristo, burĝo, aristokrato kaj nur poste povas esti homo. Ĉio estas unuaranga en li, kaj nur poste povas veni la homo... Nur iu nova kulturo, la homa kulturo povas redoni al la homaro la perditan Paradizon.

Ĉu tio ne memorigas al “La Koro” kaj Don Quijote? La plej altgrada humana idealismo kaj tamen plej altvaloraj, objektivaj, realaj principoj.

Malgraŭ ĉiu rideto de la “realistoj”, Paĉjo tamen ne povas plendi. Li estas internacie la plej ŝatata esperantista verkisto. El liaj verkoj estas tradukitaj al dektri lingvoj: franca, germana, ĉina, estona, finna, hispana, hungara, japana, kataluna, latva, nederlanda, rusa, sveda.

Paĉjo ĉijare la 13-an de januaro atingis la 75-an naskiĝtagon. Lin turmentas jam dum pluraj jaroj kronika malsano. Post kelkaj liberaj monatoj li nove kaj denove pasigis semajnojn, eĉ monatojn en hospitalo de lia granda verkisto-frato, K. Kalocsay. La kompato de la esperantistoj montriĝis laŭ vere kortuŝa maniero, kiun povas krei nur la pura amo al la paĉjo de tuta Esperantio: el ĉiu parto de la mondo li ricevas la medikamentojn. Li, kiu ĝis nun neniam, kaj neniun tedis per peto kaj pretendo. Kaj malgraŭ ĉiuj suferoj, li ankaŭ nun plenenergie kontribuas ĉiun laboron.

Ĉijare mi renkontis lin en Gyula, dum la Somera Universitato, kie li gvidis la ekzamenojn, prelegis pri la esperanta literaturo, laŭtlegante ankaŭ parton el sia poemo Meng Ciang kaj Van, aperinta en la lasta numero de Monda Kulturo.

Jes, li eĉ nun verkas samvigle, kiel antaŭ kvardek jaroj. Li estas la sama, juna, vigla, moviĝema ampoeto, la sama Paĉjo. La ĉarma babilanto, kiu akompanas la rakontojn per gestoj, grimacoj, indaj al lia iama aktora profesio, kaj al lia romantika servo.

La kritikistoj pravas: Baghy eble naive postkuras fatamorganojn, ofte naive, infanece, sed (bonvolu ankaŭ min priridi), tamen plaĉas al mi tiuj liaj vortoj:

— Homeco estas la plej alta idealismo. La natura batalemo de la homoj estu direktata al medioj eksterhomaj por fari el la nuna Infero almenaŭ tolerebla Purgatorion sur la Tero. La homoj estas edukeblaj kaj kondukeblaj mensuloj kaj iu posta centjaro fine povos realigi tion, kio hodiaŭ ŝajnas utopio. Jam devas alveni la tempo, kiam la progreson de la tekniko sekvos la praktika aplikado de filozofiaj progresoj. (Arĝenta duopo, 24. p.)

La kontraŭdiro inter la homa batalinstinkto kaj la teknika progreso, la problemo, ĉu la homo ne ekstermos sin per siaj nunaj servistoj, per la maŝinoj, — tio estas ankaŭ mia plej turmenta problemo.

Mi ne esperas la modifon de instinkto per nura edukado. Baghy esperas. Mi tre ĝojus, se li gajnus la veton! Sen romantika espero kaj sinofero ankoraŭ nenio okazis en la mondo. Kaj vere: Esperanto devas esti tendaro de esperantoj.

Nun, kiam ni deziras al li kompletan resaniĝon kaj deziras al la mondo pacon kaj Paĉjon, mi fermu ĉi vicojn per la strofo de Hilda Drezen el 1937:

Kantu Baghy, nia bardo,
Bardo de l’ sincera ardo,
Kun antaŭa fort’:
Vian larman emocion
Kaj fajreran ironion
Aŭdos sud’ kaj nord’.

Sándor Szathmári


FONTO / SOURCE: Szathmári, Sándor. “Julio Baghy,” en Ora Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay, red. Lájós Kökény (Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1966), p. 9-14. Fotografo inter p. 14 & 15.

Rigardu ankaŭ / see also: ĉerpaĵon (p. 14) de ĉi tiu eseo kun anglalingva traduko de R. Dumain / extract from this essay (p. 14) with English translation by R. Dumain.


Sándor Szathmári pri / on Julio Baghy
(Excerpt from original with English translation by Ralph Dumain)

Hungara Antologio, redaktis Kálmán Kalocsay;
kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka, Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche

Ora Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay

Danuba Voĉo” de Julio Baghy (kun citaĵoj el Baghy & Szathmri)

K. R. C. Sturmer pri Julio Baghy

Epilogue By the Author at the Request of the Publisher
by Sándor Szathmári, translated by Ralph Dumain

Epilogo de la Aŭtoro je Peto de la Eldonisto
de Sándor Szathmári

Sándor Szathmári de Vilmos Benczik

Sándor Szathmári (1897-1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Sándor Szathmári @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 10 May 2012
Photo added 6 June 2013
Link added 22 August 2013

Site ©1999-2013 Ralph Dumain