La Libro el Sablo

de Jorge Luis Borges,
tradukis Liven Dek

La linio konsistas el infinita nombro da punktoj; la ebeno, el infinita nombro da linioj; la volumeno, el infinita nombro da ebenoj; la hipervolumeno, el infinita nombro da volumenoj. . . Ne, certe ne estas tiu ĉi, geometria pluo, la plej bona maniero komenci mian rakonton. Aserti ke ĝi estas vera estas nun konvencio de ĉiu fantasta rakonto; la mia, tamen, estas vera.

Mi loĝas sola, en apartamento kvaretaĝa de domo en la strato Belgrano. Antaŭ kelkaj monatoj, ĉe la tagiĝo, mi aŭdis frapon je la pordo. Mi malfermis kaj eniris nekonato, Li estis alta viro, kun stompitaj trajtoj. Eble tra mia miopeco mi vidis ilin tiaj. Lia tuta aspekto estis digne malriĉa. Li vestis grize kaj kunportis grizan valizeton mane. Tuj mi eksentis, ke li estas eksterlandano. Komence mi opiniis lin maljuna; poste mi rimarkis  ke min trompis lia kurta hararo blinda, preskaŭ blanka, laŭ la skandinava tipo. En la daŭro de nia konversacio, ne pli ol unuhora, mi ekscii ke li devenas de Orkadoj.

Mi montris al li seĝon. Nur post momento la viro ekparolis. Li dronis en melankolio, kiel mi nun.

— Mi vendas bibliojn — li diris.

Ne sen pedanteco, mi respondis:

Ĉi-hejme estas kelkai anglaj biblioj, eĉ la unua, tiu de John Wiclif. Mi havas ankaŭ tiu de Cipriano de Valera, tiun de Lutero, kiu literature estas la plej malbona, kaj latinan  ekzempleron de Vulgato. Kiel vi vidas, ne estas precize biblioj, kio mankas al mi.

Post silento, li respondis:

— Ne nur bibliojn mi vendas. Mi povas montri al vi sanktan libron, kiu verŝajne interesos vin. Mi akiris ĝin en la plej foraj limoj de Bikanir’.

Li malfermis la valizeton kaj elmetis la libron sur la tablon. Estis ĝi oktava volumo, tole bindita. Sendube ĝi faladis en multajn manojn. Mi ekzamenis ĝin; ĝia nekutima pezo min surprizis. En la dorso legeblis Holy Writ kaj sube Bombajo.

— Ĉu eble estas de la deknaŭa jarcento — mi rimarkigis.

— Mi ne scias. Neniam mi tion sciis — estis la respondo.

Mi malfermis ĝin laŭhazarde. La skribsignoj fremdis al mi. La pagoj, kiuj ŝajnis al mi eluzitaj kaj tipografie malriĉaj, estis presitaj en du kolonoj laŭ la maniero de biblio. La teksto estis densa kaj aranĝita laŭ versegoj. En la supra angulo de la paĝoj estis arabaj ciferoj. Altiris mian atenton la fakto, ke para paĝo estis signita per la numero (ni diru) 40.514 kaj la nepara, la sekvanta, 999. Mi turnis ĝin; la dorso estis numerita per ok ciferoj . Ĝi enhavis malgrandan desegnaĵon, kiel tiuj uzataj en vortaroj: ankro plume desegnita kvazaŭ de mallerta mano de infano.

Estis tiam, kiam la nekonato diris:

— Rigardu ĝin bone. Neniam plu vi revidos ĝin.

Estis io minaca en la aserto, sed ne en la voĉo.

Mi notis mense la lokon kaj fermis la volumon. Tuj mi ĝin apertis. Vane mi traserĉis la figuron do la ankro, folion post folio. Por kaŝi mian konfuzitecon, mi diris:

— Temas pri speco de skribaĵo de ia hindo-ĉinia lingvo, ĉu ne?

—  Ne —  li replikis.

Poste li mallaŭtigis la voĉon kvazaŭ por fidi al mi sekreton:

—  Mi akiris ĝin en vilaĝo de la ebenaĵo, interŝanĝe por kelkaj rupioj3 kaj biblio. Ĝia posedanto ne sciis legi. Mi suspektas, ke en la Libro el la Libroj li vidis amuleton. Li apartenis al la plej malsupra kasto; la homoj ne povis surpasi lian ombron sen malpuriĝi. Li diris al mi, ke lia libro nomatas la Libro el Sablo, ĉar kaj la libro kaj la sablo havas nek komencon nek finon.

Li petis min serĉi la unuan folion.

Apoginte la maldekstran manon sur la kovrilon, mi malfernris la libron per la polekso kiel eble plej proksime al la indekso. Ĉio estis senutila: ĉiam troviĝis kelkaj folioj inter la kovrilo kaj la mano. Estis kvazaŭ ili elkreskus el la libro mem.

— Nun serĉu la finon.

Mi ankaŭ fiaskis; mi apenaŭ povis balbuti per voĉo kiu ne similis la mian:

—  Tio ne povas esti.

Ĉiam softe la vendisto de biblioj diris:

—  Tio ne povas esti, sed estas. La nombro de paĝoj de ĉi libro estas ĝuste infinita. Neniu estas to unua; neniu, la lasta. Mi ne scias kial ili estas numeritaj en tiu arbitra maniero. Eble por komprenigi, ke la termoj de senfina vico allasas ajnan ciferon.

Poste, kvazaŭ li pensus laŭte:

—  Se la spaco estas infinita, oni estas en iu ajn punkto de la tempo.

Liaj konsidercj incitis min. Mi demandis:

—  Sendube vi estas religiulo, ĉu?

‑ Jes, mi estas presbiteriano. Mia konscienco estas klara. Mi certas, ke mi ne prifriponis la indiĝenon, kiam mi donis al li lao Vorton de la Sinjoro interŝanĝe por lia diabla libro.

Mi asertis, ke li nenion devas riproĉi al si, kaj mi demandis, ĉu li estas pase en ĉi lando. Li respondis, ke post kelkaj tagoj li pensas reveni en sian patrujon. Estis tiam, kiam mi ekscii, ke li estas skoto, de la insuloj Orkadoj. Mi diris, ke mi persone amas Skotlandon tra la amo de Stevenson kaj Hume.

—  Kaj Robbie Bums —  li korektis.

Dum ni parolis, mi daŭre priesploris la infinitan libron. Kun falsa indiferenteco mi demandis:

—  Vi pretas oferi ĉi kuriozan specimenon al la Brita Muzeo, ĉu?

— Ne. Mi proponas ĝin al vi —  li replikis kaj fiksis tre altan sumon.

Mi respondis, tute sincere, ke tiu sumo estas por mi neatingebla, kaj mi restis enpensa. Post malmultaj minutoj mi jam taksis mian planon.

— Mi proponas al vi interŝanĝon — mi diris —. Vi akiris ĉi volumon por kelkaj rupioj kaj la Sankta Skribo; mi ofertas la tuton de la pensio, kiun mi ĵus enspezis, kaj la gotliteran biblion de Wiclif. Mi heredis ĝin de miaj gepatroj.

— A black letter Wiclif! — li flustris.

Mi iris en mian dormoĉambron, kaj reportis al li la monon kaj la biblion.

Mirigis rnin la fakto, ke li ne marĉandis. Nur poste mi komprenis, ke li venis ĉe min kun la decido vendi la libron. Ne kalkulante la biletojn, li gardis ilin.

Ni parolis pri Hindujo, pri Orkadoj kaj ]a norvegaj jarloj kiuj regis ilin. Noktis jam kiam la viro foriris. Neniam mi vidis lin denove, kaj mi eĉ ne scias lian nomon.

Mi pensis gardi la Libron el Sablo en la vako forlasita de la biblio de Wiclif, sed fine mi elektis kaŝi ĝin post iuj stumpaj volumoj de La Mil Kaj Unu Noktoj.

Mi enlitiĝis sed ne dormis. Je la tria aŭ kvara nokte, mi ŝaltis la lumon. Mi serĉis la neeblan libron, kaj turnis ĝiajn foliojn. En unu el ili mi vidis gravuritan maskon. La paĝangulo havis nombron, mi ne plu scias kiun, potencitan per naŭ.

Al neniu mi montris mian trezoron. Al la feliĉo havi ĝin, aldoniĝis la timo, ke oni ĝin ŝtelos, kaj poste la suspektemo, ke ĝi ne estas vere infinita. Tiuj du malkvietigaj motivoj intensigis mian jam malnovan mizantropecon. Restis al nii kelkaj amikoj; mi ĉesis vidi ilin. Katenita de la libro, mi preskaŭ ne eliris straten. Mi ekzamenis per lupeo la trivitan dorson kaj la kovrilon, kaj mi rifuzis ajnan eblecon pri artifiko. Mi konstatis, ke la malgrandaj ilustraĵoj distancas dumil paĝojn unu de l’ alia, kaj notis ilin en alfabete ordigita kajero, kiun mi baldaŭ plenigis. Neniam ili ripetiĝis. Nokte, en la pokaj paŭzoj permesitaj de la sendormeco, mi revis pri la libro.

Kadukis la somero, kaj mi komprenis, ke la libro estas monstra. Neniel utilis al mi konsideri, ke mi ne estas malpli monstra, ĉar mi perceptas ĝin per la okuloj kaj ĝin palpas per dek fingroj kun ungoj. Mi sentis ke ĝi estas koŝmara objekto, obscenaĵo kiu misfamigas kaj koruptas la realon.

Pensis mi pri la fajro, sed mi timis, ke la brulado de senfina libro estos egale senfma kaj ĝi sufokos per furno la planedon.

Mi rememoris, ke iam mi legis, ke la plej bona loko por kaŝi folion estas arbaro. Antaŭ mia emeritiĝo mi laboris en la Nacia Biblioteko, kiu gardas naŭcent mil librojn; mi scias ke, dekstre en la vestiblo, kurba ŝtuparo enprofundiĝas en la kelon, kie kuŝas la ĵurnaloj kaj la mapoj. Profitante iun neglekton de la oficistoj, mi forlasis la Libron el Sablo en unu el la humidaj bretoj. Mi klopodis ne rimarki kiom alte, nek kiom distance de l’ pordo.

Mi sentas iom da kvietiĝo, sed tute ne volas trapasi la straton México.


FONTO: Borges, Jorge Luis. “La libro el sablo,” tradukis Liven Dek, Literatura Foiro, n-ro 76, 1982, p. 19-21.


La bleko de l’ ŝargú” de Liven Dek

Jorge Luis Borges en Esperanto

Jorge Luis Borges: Selected Study Materials on the Web

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto / Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto: Gvidilo / A Guide

Esperanto & Interlinguistic Study Guide / Retgvidilo al Esperanto & Interlingvistiko

Offsite:

Borges en Esperanto [mia blogo Ĝirafo]


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 6 January 2014

Site ©1999-2018 Ralph Dumain