Poemoj de Jaroslav Seifert

tradukis Jiří Kořínek


Bukedeto da violoj

Venontan fojon ŝparu pli.
Kiom ĝi kostis ja nur do?
De l’ panjo kelkajn frazojn ĉi
preskaŭ parkere konis mi.
Ŝparis ŝi el malmulto.

— Hartondi iru kun prefer’.
Laŭkone sekvos admono:
Morgaŭ vi petos pri kajer’
kaj mankos al ni eĉ krejcer’,
domaĝe pri la mono.

Mi trudis al ŝi kun perfort’
tufon da blu’ printemp-suna.
Dum pagis ŝi per kisa sold’
molis karese sia vort’:
Filet’, mi jam maljunas.

Plend’ ripetiĝis post jarpas’,
poste kun malpli da ardo.
Kiam rompiĝis la florvaz’,
ŝi lokis florojn en la glas’
restinta de mustardo.

Horloĝo batas post la vand’,
premas min muto de muroj.
Panjo, tuketon sur la vang’,
kuŝas en lito, jupa rand’
kovras sen mov’ la krurojn.

Mi prenas ĝin ĉe l’ frida man’,
fingroj sur polmon sin premas.
Al ĝi bukedon mi kun am’
enmeti volas laste jam.
Eĉ nun ĝi rifuzemas.



La pipo de la paĉjo

Paĉjo fumadis pipon
kiam finiĝis tag’.
Mi vidas la ekipon:
saketon kun tabak’.

Silente disiĝadis
nubet’ el griza blu’.
Kion ni ame ŝatis,
tion ni amos plu.

Li, kiam mallumiĝis,
sidadis sur verand’,
kaj alumet’ sufiĉis
eklumi al la vang’.

Kio ja estus, kio,
la viv’ sen rememor'?
Plej bela idilio
el pipo ŝvebis for,

Sed panjo koleremas,
nur milde, sen impet’,
ĉar paĉjo , nu, dissemas
tabakon el saket’.

Se pipo strikon faras,
li petas pri absolv’.
Al kiu ne elfalas
iom da cindra polv’.

Silente disiĝadis
Nubet’ el griza blu’
Kion ni eme ŝatis,
tion ni amos plu.

Li en malsano lasas
pipon sur parapet’.
Kaj panjo larmojn kaŝas
plorante en sekret’.

Ŝi ĝin tenere tuŝas
sen naŭzo pri odor’.
Nun misodoro fuĝas.
Nun spiras el ĝi flor’.

Karese ŝi ĝin prenas
hontruĝa antaŭ ni.
Kaj sur la pip’ ektremas
da perloj pli kaj pli.

Silente disiĝadis
Nubet’ el griza blu’.
Kion ni ame ŝatis,
tion ni amos plu.



FONTO: Kořínek, Jiří. “Bukedeto da violoj” & “La pipo de la paĉjo”, Belarto, n-ro 1, aprilo 1958, p. 33. Kun “Poezia verko de Jaroslav Seifert” de Jiří Kořínek & poemo “La fraŭlino el la kvara etaĝo” [Unikoda versio], p. 31-33.


Kristnaska kanto (Vánoční píseň)
de Jaroslav Seifert, trad. Rudolf Hromada

Poezia verko de Jaroslav Seifert” de Jiří Kořínek

Vitreroj: Poeziaĵoj el 1949-1976 de Jiří Kořínek

En Universitata Biblioteko” de Jiří Kořínek

Bedřich Smetana” de Jiří Kořínek

“Truth”/ “Vereco” by/de Markéta Procházková,
trans. R. Dumain / trad. Jiří Kořínek

Belarto, n-ro 1, aprilo 1958

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

La fraŭlino el la kvara etaĝo de Jaroslav SEIFERT, trad. Jiri KORINEK
Unikoda versio

Literaturo en Esperanto: Jaroslav SEIFERT
(Don Harlow)

Jaroslav Seifert - Vikipedio

Jiří Kořínek @ Ĝirafo

Adiaŭ kaj tuket' de Vitezslav NEZVAL, trad. Jiri KORINEK

La mortanto de Jiri WOLKER, trad. Jiri KORINEK

Jirí Korínek - Vikipedio

Bedřich Smetana - Vikipedio

Jirí Korínek (OLE)

Literaturo en Esperanto: Jirí Korínek
(Don Harlow)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 27 September 2016

Site ©1999-2016 Ralph Dumain