En Universitata Biblioteko

Jiří Kořínek

Miloj kaj miloj en plej diversa vesto
kuŝas sur bretoj, zorgeme registritaj,
pretaj regali vin, pretaj por digesto,
sennombraj pensoj profundaj, grandaj, spritaj.

Kiom da horoj pasintaj en kreado,
kiom da sento, da scio, da ekkono,
kiom da amo la nigropresa svato
al vi elmetas ĉi tie por dispono.

Eĉ se vi povus jarmilojn pluajn vivi,
vi ne elĉerpus ĉi maron ĝis la fundo,
eĉ se mil vivojn vi povus inkluzivi,
vane vi luktus kun libra verk­abundo.

Darfas nur kelkajn posedi ni dorlote,
frandi nur kelkajn el kvanto senmezura,
mar’ plua kuŝos neniam eklegote,
kaj la plej multaj eĉ sen ekkono nura.

Lingvo kaj libro, miraklaj donoj Diaj,
en via mez’ ni spirhalte stari devus,
riĉojn apertas la blankaj paĝoj viaj,
kvazaŭ kurteno de trezorej’ sin levus.



FONTO: Kořínek, Jiří. “Universitata Biblioteko,” en: Vitreroj: Poeziaĵoj el 1949-1976 (Praha: Ĉeĥa Esperanto-Asocio, 1976), p. 23. (Panoramo: Literatura almanako de Starto)


Bedřich Smetana de Jiří Kořínek

Filozofo, poemo de L. N. Newell

“Truth”/ “Vereco” by/de Markéta Procházková,
trans. R. Dumain / trad. Jiří Kořínek

“Bukedeto da violoj” & “La pipo de la paĉjo”
de Jaroslav Seifert, trad. Jiří Kořínek

Poezia verko de Jaroslav Seifert de Jiří Kořínek

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Jiří Kořínek @ Ĝirafo

Jirí Korínek - Vikipedio

Jirí Korínek (OLE)

Literaturo en Esperanto: Jirí Korínek
(Don Harlow)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 27 September 2010

Site ©1999-2016 Ralph Dumain