FILOZOFO

de
L. N. Newell

Mi prunteprenis libron el la librar’ publika,
Ĉar jukis mian menson demand’ metafizika.
Sur paĝo dudek-sepa mi trovis araneon;
Ĝi volis filozofi, sed trovis la pereon.
Anstataŭ kapti muŝojn, ĝi retis mond-enigmon,
Lasante sur la paĝo realan esto-stigmon.
Komence de la vorto “epistemologio”
Ĝi ŝpinis en direkto de la koncepto “scio”
Pri l’ fenomena kosmo kaj la etern-ideo:
La libron iu fermis, adiaŭ, araneo.


FONTO: Newell, L. N. "Filozofo," el Esperanta Antologio: Poemoj 1887-1981, redaktis William Auld, 2-a eldono (Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio), p. 309.


Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Verkoj de L. N. Newell
(Literaturo en Esperanto, Originala / Don Harlow)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides
My Writings
| Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Sign Registry View Registry

Uploaded 20 May 2006

Site ©2006 Ralph Dumain