Du Judoj

Dum vesper’ de aŭtuno en Vieno, 
En la bronza lumo antaŭ milito —
Kompreneble la lasta —
Mi laŭiris dum medita promeno
Sunan aleon, post du maljunuloj judaj. 
Stumbletante, ili debatis, sub zenito
Pale lazura, vasta,
Pri la reguloj kaj la saĝ’ Talmudaj,
Pri komento, kaj komento pri la komento.
La piulaj bukloj, nigraj ĉapeloj,
En la lasta spiro de l’okcidento,
Flirtis; sur la vizaĝoj dancis
Foliombroj, kaj malantaŭ la korvmanteloj
Moke la longaj ombroj prancis.

Blindaj pro la brilo ebena,
Kaj pro la penso, ill paŝis,
Al la forn’; la nigra inundo
Kiu fluis el la piedoj kaŝis
Jam la aleon, domojn; kaj, omena,
Ombris sur la ĉiela fundo.
Horizonte la duona disk’ en atendo
Nimbis ore gigantajn siluetojn
Kiuj geste debatis interpretojn
De komento, kaj komenton pri la komento.
Kiam mortis lasta lumeta strio,
Malaperis ili en la kosma nenio.

Nun, en lasta helo, memore,
Tiuj judoj kun mi subire tardas;
Sed la longan ombron mi ne rigardas:
Nur la falantan sunon miresplore.

L. N. M. Newell



FONTO: Newell, L. N. M. “Du Judoj,” Belarto, n-ro 2, aŭtuno 1961, p. 34. Aperas apud “La Poeto” de Frigyes Karinthy, el la hungara trad. Sándor Szathmári, p. 33-34.


Filozofo, poemo de L. N. M. Newell

"The Red Tram, or: Springtime in London"
by L. N. M. Newell, translated by William Auld

Belarto, n-ro 2, Aŭtuno 1961

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Offsite / Alireteje:

Verkoj de L. N. Newell
(Literaturo en Esperanto, Originala / Don Harlow)

Bakŝiŝ de L. N. Newell

Leonard Noel Mansell Newell (OLE)

Leonard Nowell Mansell Newell - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 21 May 2012

©2011-2012 Ralph Dumain