La unuaj homoj sur Merkuro

Edwin Morgan

Trad. William Auld



— Ni venas pace de la tria planedo.
Bonvolu konduki nin al via estro.

— Bor streter! Bor. Bor. Streterhol?

— Jen plasta modeleto
de la sunsistemo, moviĝant-era.
Tie ĉi estas vi kaj ni estas tie kaj ni
nun estas ĉi tie kun vi, ĉu klare?

— Gol horop. Bor. Aborhanahana!

— Nia devenloko estas blua kaj blanka
kun bruno, komprenu, ni nomas la brunon
jenan ‘tero’, la bluo estas ‘maro’, kaj la blanko
estas ‘nuboj’ super tero kaj maro, ni loĝas
sur la supraĵo de la bruna tero,
ĉio ĉirkaűe estas maro kaj nuboj. Ni estas ‘homoj’.
Homoj venas—

— Glop homoj! Gorbener homojko. Homojhol?

— Homoj venas pace de la tria planedo
kiun ni nomas ‘tero’. Ni estas teranoj.
Konduku la teranojn al via estro.

— Zhomoj? Zhomoj? Bor. Borhosop.
Iaestro tan hana. Harabost iaestro.

— La iaestro estas mi. Vi vidas miajn manojn,
ni portas neniun bener, ni venas pace.
La spacovojoj estas ĉiuj streterhon.

— Glon pachomoj ĉiuj horabhana tantko!
Tan venas ĉe’mstrosop. Glop iaestro!

— Atomoj estas pachol en nia haraban.
Homojbat vorabost de tan hanahana.

— Vin homojn ni konas borhosoptant. Bor.
Ni konas iaestron. Iru strog reenspeter rapide.

— Ni nepovasasabor, tantintingiri reenspeter nun!

— Banghaper nun! Jes, tria planedo reen.
Iaestro reiros bluon, blankon, brunon
nunhana! Plua parolado mankas.

— Gol han fasthaper?

— Ne. Vi devas reiri vian planedon.
Reiru pace, prenu vian gajnaĵon
sed rapide.

— Stretervora gol, gol. . .

— Kompreneble, sed nenio restas iam senŝanĝa,
ĉu ne vere? Vi memoros Merkuron.



FONTO: Morgan, Edwin (1920-2010). “La unuaj homoj sur Merkuro,” trad. William Auld, en Omaĝoj (Chapecó, Brazil: Fonto, 1987), p. 103-104.

Note:The First Men on Mercury” was published inter alia in:

Peter Porter, ed. New Poems 1971-1972: A P.E.N. Anthology. London: Hutchinson, 1972.
Edwin Morgan, From Glasgow To Saturn. Cheadle, Cheshire: Carcanet, 1973.
Talk Poetry: Edwin Morgan, Selected Poems. CD. Canto. 1985.
Edwin Morgan, Collected Poems (Carcanet, 1990).

See also: Edwin Morgan, Star Gate: Science Fiction Poems, Glasgow: Third Eye Centre, 1979. Morgan’s other science fiction poems can be found in other collections. See Dialogue: ‘The First Men on Mercury’ for more information.


Edwin Morgan links / retligoj:

Edwin Morgan (poet) - Wikipedia, the free encyclopedia

Edwin Morgan official site

A Home in Space by Edwin Morgan

Edwin Morgan Archive at the Scottish Poetry Library

The First Men on Mercury by Edwin Morgan

Dialogue: ‘The First Men on Mercury’

Lullaby by Attila József (‘Altató’, 1935), translated from the Hungarian by Edwin Morgan. From Attila József: Sixty Poems (Mariscat, 2001).

The First Men on Mercury comic adaptation of the Edwin Morgan poem

The First Men on Mercury (video)
Artwork and comic adaptation by Metaphrog. Commissioned by Duncan Jones at the Association for Scottish Literary Studies. Music by Tommy Smith. Featuring Edwin Morgan in Person, recorded at Tommy Smith’s house in 1999. Soprano, tenor saxophone, effects & video composition by Tommy Smith.


Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto /
Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto: Gvidilo / A Guide

Science Fiction & Utopia Research Resources:
A Selective Work in Progress

William Auld Memorial Page / En Memoro

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

William Auld @ Ĝirafo

Poemoj de Attila József (1905-1937),
tradukis Tibor Bessenyei & aliaj ( 2006)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 14 May 2017

Site ©1999-2017 Ralph Dumain