John Francis

La Tento de Kul

English translation

Tute ne atendite la Virino aperis antaŭ la ĉelo de Kul la ermito. Ŝi haltis ĉe la arbara rando, duonturnate por rigardi lian elvenon, kun krionta buŝo; sed krion ŝi ne eligis, kaj ŝia dekstra mano lasis la sagujon sur la maldekstra ŝultro ne tenante sagon. Momente ili rigardis sin reciproke antaŭ ol ŝi turnis sin kaj saltis en la densejon.

Heziteme Kul daŭrigis sian vojon al la apuda rivereto pensante pri la motivo kaj eventualoj de la vizito. Li estis maltrankvila.

Ĉerpinte akvon per ligna pelvo li reiris al la ĉelo, kie li miksis ĝin kun krude muelita faruno por baki kukojn el la pasto. Tiujn li englutis kun la restanta akvo, kaj genuinte provis preĝi; sed vane, ĉar scivolo pri la kaŭzo kaj signifo de la vizito perturbis lian penson, malhelpante la ekstazan fandiĝon de volo kaj emocio, kiu karakterizas komunikiĝon kun la Eternulo.

Kial la Virino venis? Kiu sendis? Ĉu la Eternulo por elpruvi lian rezistemon? Ĉu Satano por delogi lin de la rekta vojo? Kia ŝi estis? Sovaĝa. Ĉu ŝi portis malmultan veston? Jes. Li estu singarda. Ŝi revenos. Eble baldaŭ. Eble ofte. Eble morgaŭ.

Sed la morgaŭan tagon ŝi ne revenis. Nek la postmorgaŭan. Tri tagoj pasis; ses tagoj; sed ŝi ne revenis, kaj Kul ekkredis ŝin halucinaĵo, kies daŭran maleston li fervore aklamas. Li retrovis trankvilon kaj kapablon preĝi, kaj skurĝadis sian korpon glorante la Eternulon.

La sepan tagon la Virino revenis, ĉi fojon nek subite, nek hazarde, sed ruze kaj singarde. Ŝi spionis Kul tra la foliaro ĉe la arbarrando dum li ĉizis piajn aforismojn sur la klifa rokego apud sia ĉelo, kaj evidente ĉagreniĝis, kiam li ekvidis ŝin. Denove ŝi metis la manon al la sagujo, sed denove reprenis ĝin sensaga, kaj retirinte la vizaĝon enkuris la arbaron.

Post momenta hezito Kul faligis la ĉizilon, kaj, ne sciante kiacele, postkuris ŝin, direktante sin laŭ la frondoj skuitaj de ŝia trakuro, time anticipante renkonton, kiam fortaj tremoj sugestis ĵusan pason; domaĝante sian prokrastemon, kiam lia lanto trovis apenaŭ percepteblajn vibretojn por priflustri ŝian iron. La prokrastemo tamen fine venkis, ĉar la duboj, kiuj naskis ĝin, pli fortis ol la nebula desaponto, kiun kreis la nekapto. Kul reiris medite kaj malrapide al sia ĉelo, penante difini motivon kaj motivinton de lia ĉasemo, sed ju pli li meditis, des pli lia penso implikiĝis en kompleksa nodaro de necertoj kaj suspektoj.

Lia anima trankvilo denove forlasis lin, kaj retrovi ĝin estis pli malfacile ol antaŭe, ĉar nun ĝenadis scivolo, ĉu la Virino spionas ĉiam, kiam li okupiĝas ekster la ĉela ŝirmo, kaj la senĉesa lukto kontraŭ la emo gvati la arbarrandon malebligis intensan klopodadon super liaj dediĉaj taskoj. La konsciencaj riproĉoj tiel naskitaj sapeis lian volon solvi la re-starigitajn antaŭajn demandojn, kiuj sekve des pli turmentis, kaj Kul konstatis krizon.

Post tri tagoj li rezignis pri eksteraj laboroj, kaj preparis sin por persista esplorado pri la afero, konduke al mensa orientiĝo kaj kondutopravo. Etendinte sin nuda sur la malebenan rokplankon de la ĉelo, li strebadis izoligi la kernan problemon el konfuzo da demandoj, kiuj perverse ŝiradis la pensfadenon en senkontinuajn fasketojn. Dum horoj li kuŝis sen manĝo kaj trinko, foje grincante la dentojn pro la intenso de siaj klopodoj ignori la disipajn flankdemandojn, kiuj insiste trudadis sin; sed ĉiu malsukceso ŝajnis malfortigi la volon, kaj postuli pli grandajn penojn por reapliko, ĝis tute subite laco ekkaresis la incitojn kaj samtempe la pensoj ekfluis konsekvence kaj serene.

Evidentis, ke necesos decidi, kiu sendis la Virinon, ĉu Satano aŭ la Eternulo, ĉar la motivo kompreneble dependas de la sendinto: ĉu Satano por delogi, aŭ la Eternulo por elprovi — aŭ, ĉu ambaŭ? Kiel fulmo la demando trafis, suflorante jeson je la nura eknasko. Kompreneble la Diablo provas delogi, kiel li provadas eterne, kaj la Eternulo permesas tion, ĉar mem li deziras elprovi sian serviston! Abortigante naskiĝontajn pensoseriojn koncerne ĉiopovon kaj la fonton de malbono, Kul ekdecidis kodon de konduto rilate la Virinon surbaze de la ĵus determinitaj motivoj.

Rezisti delogon necesas. Sed kiel? Ĉu per ignoro? Ignoro ne forpelos; kaj daŭra ĉeestado daŭre tentados. Permesi daŭran tentadon estas mem peko; sekve ignoro povas konduki nur al peko. Tial li devos elpeli ŝin, sed zorge por ne vundi. Ankaŭ vundi estus peko. Tiel Kul rezonadis, kaj rezoninte trovis relativan trankvilon.

La sekvan tagon li sidis antaŭ sia ĉelo manĝigante varion da birdoj, kiuj tute sentime sidis sur liaj ŝultroj, brakoj kaj unu eĉ sur lia fingro; ĉar ili jam tute kutimiĝis al la milda ermito, kaj trovis la ĉelan ĉirkaŭon sendanĝera kaj fekunda je kukeroj, ĉar ankaŭ la maloftegaj vizitantoj respektis la regnon de la piulo. Tamen, subite la aplombaj gastetoj are forflirtis kun alarmaj pepoj, kaj turnante la kapon Kul ekvidis la Virinon starantan nur kelkajn paŝojn for. Eksaltinte, li alkuris ŝin kun minacaj gestoj fidele al sia plano, sed anstataŭ forkuri la Virino per fulma rapido transmetis sagon el ujo en arkon, kaj kredante sin tuj pafota Kul haltis, sentime prezentante la bruston kontraŭ la morto.

La Virino ne pafis, sed rigardis per sovaĝaj okuloj sub kuntiritaj nigraj brovoj rekte en la okulojn de Kul, daŭre celante lian bruston. Ekregis streĉa silento, kiun Kul fine rompis: “Pafu”, li invitis greklingve, distirante la veston ĉe la brusto, “mi ne timas la morton”. La Virino plistreĉis la pafarkon je lia gesto, sed ne pafis, nek respondis. Kul provis novan taktikon: “For, diablino!”, li ordonis, farante ekzorcajn gestojn, “je nomo de l’ Patro, Filo kaj sankta Spirito, for! Reiru al la mastro konfesante fiaskon, ĉar nek logo nek morto venkos mian rezistemon. Mi staras sub la egido de la Plejalta, kaj mi spitas vin”.

Denove nur liaj gestoj provokis ioman reagon. La alparolito antaŭen klinetis sin, kvazaŭ por aldoni forton al la arka risorto, sed la ŝnuron ŝi ankoraŭ tenis, kaj Kul aldonis pli milde: “Kion vi volas ĉe mi, nura sentaŭga servanto de la Ĉiopova? Mi estas Paŭlo el Kibe”, li daŭrigis donante la baptonomon. “Miaj gepatroj konvertiĝis baldaŭ post mia naskiĝo, kaj zorge instrukciis min dum la junaĝo, rezulte, ke mi lasis mian hejmlandon, Paeonion, por trovi plej efikan metodon servi mian Savinton. Tiel mi atingis tiun ĉi lokon, kie mi provizore restas por adoradi la Plejaltan, kaj interpreti se eble lian volon. Kial domaĝi tion? Nur pacon mi volas; pacon proponas. Mi ne deziras al vi malbonon”. Lasinte fali la manojn li staris pasive atendante, ĝis la Virino parolis.

“La arbaron regas mi nuntempe, kaj vi riskas la morton se vi restos; ĉar ne licas, ke viro staru antaŭ mi dum mi ĉasadas. Sciu: vi frontas pastrinon de Diana”, ŝi aldonis klarige per greka lingvo, kies regiona prononco estis tamen pli pura ol tiu de Kul la goto.

Ĉi lastan nun trafis nova eblo. Ĉu lia misio nun atingos gloran kulminon, la konverton de pagana pastrino? La okazo ja prezentas sin.

“Vi servadas ĥimeron, ho kompatinda mia fratino”, li diris milde. “Viaj dioj estas ombroj, halucinaĵoj el sovaĝa paseo; sed nun la Vero envenas la mondon. Aŭskultu ĝin, kaj saviĝu”.

“Vi estas adepto de la nazaretano”, kvazaŭ akuzis la Virino.

“Li, kiu mortis por savi nin ambaŭ; por savi la homaron”.

“Mi scias pri via sekto. Vi nun abundas, kaj kredas vin mastroj; sed gardu vin: la arbaron regas mi nome de mia mastrino”.

“Ekzistas nur unu Dio. Li regas ĉion”.

“Gardu vin, mi avertas. Nur dutagan marŝon for al la sudo leviĝas Olimpio. Vi kredas vin potencaj, sed via Jahve nenion signifas en ĉi tiu regiono. Ĉi tie regas Zeŭso, kaj la sagoj de Diana”.

“Sed vi devas lasi tiujn mitojn, kaj agnoski la veron. Viaj dioj havas nenian efektivan ekziston, kaj taŭgas nur por la barbaroj de...”

“Barbaroj? Ha!” rikanis la grekino.

“Vi devas forlasi tiujn apokrifajn diojn”.

“Neniam! La dioj de miaj patroj estas miaj dioj. La diojn, kiuj levis mian nacion al gloro mi eterne servados”.

“Sed ne licas tion fari. La beata imperiestro Teodosio dekretis kontraŭ adorado de paganaj dioj”.

“Zeŭson mi servas, ne imperiestron”.

“Ĉu Zeŭso promesas al vi paradizon? Ĉu Zeŭso oferis la propran filon por savi la homaron? Ĉu vi kredas, ke la sanktaj martiroj sin donis al la morto por kredo malpli taŭga ol la tiam oficiala?”

“Mi scias, ke Zeŭso tondras, kaj draste punas ateistojn. Mi avertas vin denove: lasu la arbaron. Mi devus mortigi vin jam nun, sed mi oferos al Diana ĉiujn miajn hodiaŭajn viktimojn, votante ankaŭ la morgaŭajn; tamen, forlasu tiun ĉi lokon, ĉar se kriinte mi renkontos vin, nenio povos savi vin de mia sago”.

Tion dirinte ŝi subite turnis sin, kaj enkuris la arbaron.

Meditante la viziton Kul sentis ioman ekzaltiĝon en si, kaj sukcesis pravigi tion per pluraj faktoj: unue, li opiniis, ke li sukcesis semi la unuajn dubetojn en la menso de la paganino; due, li nun scias sian devon; trie, frontante mortodanĝeron li povas malpli timi eventualajn spiritajn danĝerojn. Li bone sciis, ke la minaco ne estis blago; ĉar estas neevitebla devo de ĉasanta Dianpastrino mortigi iun, kiu ignoras ŝian avertan krion. Nun li sciis la devenon de la strangaj ululoj, kiujn li plurfoje aŭdis lastatempe.

Tiun vesperon li etendis sin sur sian duran kuŝejon atendante plenan ripozon, sed kvankam lia mensa trankvilo permesis tujan ekdormon, tamen li eĉ pli subite vekiĝis dum la nokta mallumo. Pluvegis ekstere, kaj tondro grumble agoniis, konfirmante la kaŭzon de lia veko.

Kul rigidiĝis pro teruro. Kion li faris? Kiel ofendis la Eternulon? Ĉar jen estas nepra averto, ke koleras la Plejalta. Li pekis; lia memkontento estis senmotiva, kaj ofenda al Dio; sed kion li faris malbonan? kion devis fari? Fulmo momentis ekstere, kaj Kul haste ekgenuis dum la sekva tondroknalo por peti gvidon kaj pardonon; sed preĝi li ne povis; lia menso sendiscipline vagis eksteren en la violenton de la ŝtormo; liaj lipoj preterlasis kliŝajn preĝerojn, sed liaj pensoj fantaziis super ŝtormtaŭzita arbojmaro, kiu tapiŝis bizaran pejzaĝon kun fona montego.

Atinginte kulminon la ŝtormo grade forpasadis, sed la genuanto ankoraŭ vane penis atingi sian Mastron, konsciante lace kaj rezignacie la kreskantan abismon inter la Celo kaj la preĝoj mortantaj ĉelipe, ĝis fine li faletis flanken en maltrankvilan dormon. Kiam li vekiĝis, estis jam grize lume, kaj li ĝeme eklevis sin frotante la rigidiĝintajn muskolojn. Ne manĝinte li senhezite aliris la riveron, ĉar li jam decidis pri drasta rimedo purigi la animon, kaj trovi la veron, per punado de la karno; kaj elektinte lokon, kie la akvo profundas, li aŭdace envadis.

Estis ankoraŭ frua somero, kaj degelinta neĝo ŝveligis la fluon, farante tiun froste malvarma tiel, ke akraj doloroj kuntiris la krurajn muskoiojn de la ermito, kiu tamen obstine pluenvadis ĝis la akvosupro atingis la talion. Tremegante li aliris grupon da rokoj, kiuj levis sin el la fluo, kiel nigraj dentegoj, kaj manovris la korpon en V-niĉon, kies pintoj leviĝis super la ŝaŭmanta surfaco, lasante sin grade subakviĝi ĝis nur la rokoj sub liaj akseloj malhelpis, ke la fluo forportu lin, kaj la subakva konverĝo de la V subtenis lian pezon. Angore suspirante li permesis la piedojn ekflosi kaj penis ignori la spasmajn dolorojn, kiuj torturis lian korpon, per persista aplikado de la menso al preĝo kaj meditado.

La akvo ŝaŭmis ĉirkaŭ la kapo, kaj la korpo senvole konvulsiis sub la turmenta vipado de la frido, ĝis ĉiu penso, ĉiu sento, cedis al nigra konstato pri netolerebla doloro, kaj la sufetanto preskaŭ perdis konscion. Fine, tamen, la doloroj obtuziĝis, kaj la anestezita karno jam ne konstatis eĉ la premon de la subtenaj rokoj.

Nun li ekscios la veron; devas ekscii! Kial li ne povas pensi? Lia cerbo estas klara; la karno silenta. Tamen la spirito de la vero ekzistas ĉie, ĉiam. Nur necesas teni la menson preta, ĉar ĝi nepre venos. La tinta plaŭdado de la akvo nun ŝajnas pli dista: jen super la kapo; jen longe longe sube. La ŝaŭmo, kiel kremo, glitas super la ŝultroj; ankaŭ sube, sed tie nevideble. Ĉie kirliĝas ŝaŭmo; super la kapo ĝi vaporiĝas en nebulon, blankan nebulon. Sed necesas trovi la veron; koncentrigi ĉiun forton por akiri la veron. Urĝas. Nun. La okazo prezentas sin. Nun. Unike. Kapti, kapti. Pensi, strebi; ne dormi, ne revi. Kial la vero postulas tiom da peno? Sincero rajtas la veron. Facile. Demandi; aŭskulti; kompreni. Atingi la spiriton de la vero, kiu ŝvebas ĉiam apude... tie!

La Spirito de la Vero manifestis sin el la blanka nebulo pendanta antaŭ liaj okuloj, distingante sin de la fono nur pro la ena lumo, kiu briligis la rozkoloran vizaĝon, ĉar la blankaj roboj fandiĝis diafane kun la ĉirkaŭa nebulo.

Lace kontente Kul raŭkis:

“La Virino... ŝi estas tento?”

“Ŝi estas tento”.

“La karno? Malamiko de la spirito? La detruonto?”

“La detruonto”.

“Ekkono kondukus nur al peko?”

“Jes”.

“Ŝi estas ruza?”

“Ruza”.

La Spirito de la Vero ŝvelis ĝis monstra amplekso. Kul luktis por ne sorbiĝi en ĝin. La akvo plaŭdadis ĉe liaj oreloj.

“Ŝi ne estas pastrino de Diana?”

“Ne”.

“Sed sub tiu formo venas por detrui min?” Kul strebis ne enfali abismon, kiu oscedis malantaŭ li.

“Jes”.

“Ŝi estas... kiu ŝi fakte estas?”

“Ŝi estas Diana mem”.

Kul rekonsciiĝis kun sento pri ekstera varmo sed interna malvarmego. Li aŭtomate ekmovis sin al la fonto de la varmo, sed trovis, ke li povas eĉ movi la brakojn, kaj malfermante la okulojn rimarkis, ke lana kovrilo vindas lin, kaj fajrego krakadas kelkajn paŝojn for. Apud tiu sidis la Virino. Notante, ke li rekonscias, ŝi alparolis lin.

“Ĉu vi volas mortigi vin?” ŝi demandis skolde, “kuŝante en tiu rivero, kiam la frosto apenaŭ malaperis de la bordoj! Ĉu vi estas freneza?”

La vipeco en ŝia voĉo varmigis la korpon de Kul je stranga plezuro. Milde li respondis.

“Ne, mi forpelis diablojn el mia korpo trempante ĝin en la pura akvo”.

“Vi preskaŭ forpelis la vivon. Ĉu tiel vi honoras vian Dion? Per sinofero?”

“Ho ne, estas peke detrui la verkon de Dio. Mi tre dankas, ke vi savis min de memmortigo, kvankam tio estus senintenca. Mi... mi perdis konscion”, klarigis Kul baraktante feble por liberigi sin de la strikte vindita kovrilo. “Kio estas via nomo?”

“Esteza”, respondis la Virino malvolvante la kovrilon.

Kun honto Kul konstatis, ke li estas nuda, kaj provis rekovri sin almenaŭ parte, sed la Virino jam eklevis lian gracilan korpon en fortikaj brakoj por porti lin al la fajro. Nudo tuŝis nudon; karno karnon; Kul flaris la ŝviton de la ino, sentis ondantan mamon sub sia flanko, kaj kun subita naŭzo kontraŭ frido kaj aŭstero, ekkroĉis sin al ŝia korpo: al la volupto de la virino, al varmo kaj vivo, avide kisante ŝian kurban kolon, suĉante-mordante la salan karnon, kiu ektikis je emocio; ĉar nun la Virino falinte surgenuen reciprokis lian furiozon per gapanta buŝo, per stringaj brakoj kaj gladantaj manoj — ĝis ŝia kubuto hazarde ektuŝis simbolon de perforto, detruonton de ŝia voto, kaj ŝi resaltis kun krieto.

Kul sterniĝis ĉagrenite dummomente ankoraŭ sub la pelo de volupto. Li ekrigardis la Virinon, kiu staris kun stranga esprimo: esprimo tenera kaj tamen timema. La vivo kvazaŭ retretis de li, kaj devo kaj aŭstero regajnis sian pozicion forpelante deziron el la koro de Kul per la frida konstato, ke li falis, falegis en la marĉon de lascivo. La katastrofa amplekso de lia peko trafegis lin, kaj li klinis la kapon al la kovrilo, kiun li jam altiris al si por kaŝi sian nudon.

“Ho Dio, Dio, Dio,” li singultis, “kiel mi kapablis tiel agi? Kiel, avertite, mi povis kun tioma volonto cedegi al la karno? Kompatu, kaj klarigu! Mi fariĝis besto, kaj ne estis ago mia, kiu savis min de la fina honto”. Li ekpaŭzis, kaj rigardis la Virinon, tamen evitante ŝiajn okulojn.

“Ho, diablino, kial vi ne plene ekspluatis vian iniciativon?” li demandis. “Ĉu amuzas vin, ke mian restantan puron mi ŝuldas al la volo de paganino? Ĉu mi estas fakte malpli kulpa pro tio?”

“Incito venis neatendite, kaj finfine ni ne...” ekkonsolis la Virino rigardante la teron.

“For, Satano!” kriis la ermito, “For, ruzaj kaj facilaj vortoj! Ĉu mi ne scias la situacion? Ĉu mi ne dediĉis min al la servo de Dio armante min kontraŭ ĉiaj tentoj? Kaj jen: la unuan fojon kiam tento frontas — jen mi: sentaŭga, aĉa, mizera perfidanto de mia Mastro! — jen mi, kiu vante kaj fiere promesis pian kaj senmakulan servadon al la Savinto de Homaro, ĵus salivinta super virino kun malplia volforto ol kopulanta hundo! Iru do! Diru al via mastro, ke vi sukcesis faligi mizeran, sentaŭgan ermiton; sed diru ankaŭ, ke la spiriton li neniam posedos; ĉar nun mi pentofaros, invitos ĉiujn punojn, skurĝados mian karnon por kvietigi la justan koleron de la Plejalta. Jen via sola venko: vi devigis min suferi por akiri gracon! Iru! For! Mi devos pacigi mian patronon”.

“Kaj mi mian”, respondis Esteza, pastrino de Diana.

Dum la sekvaj tagoj la korpo de Kul ŝrumpis ĝis kadavra osteco sub la rigoroj per kiuj li afliktis ĝin, sed tiuj povis nek egali, nek kvietigi la turmentojn de lia animo; ĉar kvankam li kredis je la kompatemo de Dio indulgi lin post liaj sinceraj manifestoj pri pento, tamen li sciis, ke nun la situacio postulas nepran kaj pozitivan agadon. Neeblas pasivi ĉi tie apud minacanta tento. Li devos aŭ forigi ĝin, aŭ fuĝi ĝin.

La lasta alternativo ŝajnis unuapense malinda por piulo, sed eĉ pli malindus resti en la regiono de pagana pastrino ne provante konverti ŝin; tamen Kul ne povis forgesi, kiel la kolera averto de Dio respondis lian antaŭan projekton tian, kaj preskaŭ jam decidis eligi sin el la dilemo per fuĝo, kiam nova cirkonstanco prezentis sin, aliigante lian decidon. Li ricevis averton.

Dum multjara restado en la ermitejo Kul renkontis malmultegajn vizitantojn pro la denso de la arbaro kaj la malproksimo de homaj loĝejoj, sed oni ja sciis pri lia ekzisto, kaj la nunajn avertantojn, du kamparanojn el apudarbara vilaĝo, li jam renkontis. Ili estis kristanoj, kaj alte estimis la ermiton.

Post salutoj la pli aĝa klarigis, ke ili venis por konsili Kul fuĝi. “Ĉar, ho sankta viro, la flavuloj reinvadas, kaj ĉifoje neniu povas kontraŭstari ilin. Ĉiuj fuĝas suden antaŭ ili. Ankaŭ ni faros; ankaŭ vi devos”.

Kul komprenis, kredeble pli bone ol la parolinto, la dezirindon fuĝi la “flavulojn”, ĉar dum la vivo de lia avo la Gotoj translokiĝis de ilia hejmo apud la Danubo en la imperion por eviti ĝuste tiujn samajn invadintojn, la hunojn. Lia avo ne sekvis la ceterajn, sed migris suden en Paeonion, kie la patro de Kul naskiĝis kaj konvertiĝis. Tiu decido de la avo de Kul certigis pacon por la familio, kiam la aliaj gotoj ribelis pro manko de vivrimedoj en la imperio, kaj tre verŝajne ankaŭ certigis la kristaniĝon de Kul. Li tiel decidis, ke ankaŭ li ne fuĝos, sed restos ĉi tie, fidante al Dio haltigi la barbaron dum li mem klopodos konverti la paganinon, rezonante, ke cetere la celo konverti ne povas esti alia ol bona; nur troa memkontento kaj necerto pri plano kun rezulta prokrastemo kaj ties sekvoj povas esti danĝeraj. La solvo al liaj problemoj subite montris sin evidenta, kiel neeviteblan devon.

“Verdiktu Vi, do, ho Plejalta! li preĝis. “Se mia konduto pravos, mi plene venku je via nomo! Se ne, akceptu mian spiriton, kaj ho indulgu mian stulton, netaŭgan servi vin”.

Lia decido alportis al li ioman trankvilon, kaj tiel preĝinte li atendis pacience sen manĝo kaj kun malmulta trinko, pretigante la animon por tre ebla eventualo. Fine la sono, kiun li atendis, atingis lian orelon, kaj preninte la lignan krucifikson, kiu staris apud lia kuŝejo, li eniris la sunlumon kaj ŝanceliĝis ĝis la arbara rando, kie li paŭzis aŭskultante.

Denove la ululo de la ĉasanta virgulino eksonis, kaj Kul celkuris ĝin, puŝante la malhelpajn frondojn per skeleta brako. La tero nun deklivis, kaj li plurfoje stumblis, sed persiste levis sin kaj devigis siajn tremantajn krurojn porti lin pluen. Post iom da tempo li denove paŭzis anhelante por direkti sin laŭ nova krio. Tio ne venis, sed li opiniis aŭdi kraketon de frondoj iom dekstre, kaj turnis sin tien, irante pli singarde por ne perdi la sonon, ĝis li venis al spaco inter la arboj. La sono venis de la kontraŭa flanko de tiu, kaj subite la Virino elsaltis el la ŝirmantaj arboj ululante. Samtempe Kul enkuris la spacon tenante antaŭ si la prazeŭsan simbolon de honoro, nun relevitan el la honto de jarcentoj, kaj kriis:

“Min ŝirmas ĉi kruco, egido de paco... Agnosku ĝin, akceptu la veron, kaj ĝuu la pacon, kiu envenas...”

La Virino haltis, kaj rigardis lin surprizite, kiel ŝi faris je la unua renkonto, sed apenaŭ percepteblis la paŭzeto de miro, ĉar jam la dekstra mano transinte la bruston kun saluta rapido, resvinge portis sagon al la levita pafarko, kaj kun sama flua movo ekstreĉis la ŝnuron. Kun la facila kontinuo de longa ekzercado la pafonto samtempe vertikaligis la arkon kaj disigis la piedojn; kaj, streĉinte la ŝnuron ĝis sia dekstra brusto, momente celis, kaj pafis.

Kun aŭdebla frapo la sago trafis kaj penetris la dekstran riparon de Kul, sternante lin sur la herbo, kiun li plukadis konvulsie, anhelante gargare kontraŭ la sango bobelanta en la gorĝo. Dume la Virino enniĉis la ankoraŭ vibrantan ŝnuron en novan sagon, kaj atendis senemocie ĝis ŝia baraktanta viktimo momente prezentis la bruston. Denove ŝi pafis; la siblanta sago trapikis sub la ripojn, kaj Kul eksaltis kun raŭka ĝemo antaŭ ol fali survizaĝen kun la mortaj membroj tremantaj.

La Virino paŝis al la kadavro, kaj staris longe rigardante ĝin. Poste ŝi levis la okulojn al la ĉielo.

“Atestu, dioj: la ombron de la herezulo mi sendis en la submondon fidele al mia voto. Nur la karno restas”, ŝi diris senespere.



FONTO / SOURCE: Francis, John I. “La Tento de Kul,” Belarto, n-ro 1, aprilo 1958, p. 11-15. Jan Schaap, ilustrinto. La novelo plu aperis, sen bildoj, en novelaro:

Francis, John I. “La Tento de Kul”, en: Vitralo [Stained Glass Window] (La Laguna: J. Regulo [Stafeto], 1960 [Beletraj Kajeroj; no. 4]), pp. 76-88.

Notu la ankau la anglalingvan tradukon fare de Ralph Dumain.


"The Temptation of Kul" by John I. Francis,
a tale of absolutisms in conflict,
translated from Esperanto by Ralph Dumain

Odo al Najtingalo”de John Keats, elangligis John Francis

La Klera Despoto de John I. Francis

Okazos je la Deka de John I. Francis

“Ombroj en mateno” de John Francis / “Shades of Morning” translated by William Auld

"Rimletero" (pri John I. Francis) de William Auld

Belarto, n-ro 1, aprilo 1958

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Offsite / Alireteje:

John I. Francis @ Ĝirafo

John Francis @ Originala Literaturo en Esperanto (Don Harlow)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 3 May 2012

Site ©1999-2016 Ralph Dumain