La unua almozpeto

Frederiko Karinthy

Ankaŭ la deka «kartoĉo» fiaskis, kaj Kovács malvarme, kun malplena koro konstatis, ke ĝi estis la lasta, nenio plu: dum dek aŭ dek kvin tagoj li eĉ ne havos novan, kaj ĝis tiam li simple malsatmortos, tiel simple kaj nature kaj klare, kiel la seka folio falas de la arbo aŭ kiel guto da akvo sekiĝas kaj malaperas sur la ŝtono, sen tio ke okazus io, sen tio ke iu malhelpus ĉi tion, sen tio ke iu mirus aŭ malesperiĝus pri tio,—ja, kiam li miris, ke la muŝoj falas aŭtune? aŭ ke vespere la rivero, apud kiu ili loĝis, kuntrenas ŝvelbloviĝintajn bestkadavrojn, aŭ fiŝoj kun brilantaj ventroj maldronas senvive? Neniam li provis malhelpi, ke ĉio ĉi okazu,—kiel li ja povus pretendi, ke nun animoj rapidu por lin helpi, animoj de herboj kaj floroj kaj homoj kaj muŝoj, kiuj iam sin kaŝis en viva korpo, timante, tremante; en korpo, kiu poste forputris de ili, ĉar neniu ĝin nutris,—kaj nun frostotremante ili tordiĝas denove en la malluma malpleno.

Tiel estis, ĉar ankaŭ la deka «kartoĉo» ne funkciis. Li nomis «kartoĉo» tiujn elpensaĵojn aŭ eblojn aŭ ŝancojn, per kiuj mono estus akirebla, kiujn ĉiumatene li prikalkulis, vicigis, aranĝis laŭ valoro, registris per turmenta, kapdolora cerblaboro, por ke ili ne refalu en forgeson. Matene li devis trastreki tri el ili: uĉjon Weiss, la patent-oficejon, la firmon Koltay. Poste evidentiĝis, ke ankaŭ la redakcio ne estas bona, X, Y, kaj Z. V. forvojaĝis, kio restis do ankoraŭ? Gerber memoris nenion—kaj la komandejon oni translokis. Kaj nun fine la lasta, post kio sekvos nenio—la direktoro, kiu simple ne akceptis lin.

Prete. Li venis sur la korson, per rapidaj kaj gravaj paŝoj, kiel iu havanta urĝan aferon. Post kelkaj minutoj mirante li devis rekoni pri si, ke li tute ne fartas malbone. Li ĝojis, ke li ne havas pli multajn da «kartoĉoj», li povas forĵeti la tutan preman, turmentan zorgon. La fermbuŝa kaj malvarmokula indiferento en la grize muelanta enuo de l’ Danubo kaj inter la mirantaj ornamaĵoj de l’ domoj transfrapis super li, lulis kaj torporigis lin. Tiom neniu zorgis pri li, tiom neniun li interesis, ke ankaŭ li perdis la interesiĝon pri si, kaj tio estis bona, kvazaŭ kiam kun subita decido oni disŝirus la rilaton kun malnova kaj ŝarĝa kaj kaprica parenco, kiun oni devis vivteni. Li rekonis la grandiozan politikon de l’ vivo en tiu saĝa aranĝo, ke la homo ne sentas kompaton al si mem, ne gardas sin kun tiu spasma, dolora turmento, kiel iun alian parencon, infanon, edzinon oni gardas time. Li preskaŭ ridetis, ke ĝis nun li ne rimarkis tion. La rezonanta scienco trumpetas ĉiam pri sinvivtena instinkto, kiel pri io, kio estas la plej forta,—sed kiu do vidis agoniantan beston barakti tiel malesperiĝinte, lukti tiel kun la morto, kiel la kokino defendas siajn etajn kokidojn? Eĉ plori oni ne vidis agonianton, se nur ne por tiuj, kiujn li devis forlasi.

Tiel estis. Li ne havis kompaton al si: sin, kiun forlasis Dio, homoj kaj naturo, forlasis ankaŭ li mem, sen adiaŭo, malvarme, preskaŭ malŝate. Tiel, tia li vidis sin, kia lin vidis la fremda mondo: fremda, malplena, seninteresa,—truita, kaduka kokono, el kiu forflugis la papilio, senkerna frukto, rubo por elĵeto. La etaj malsato, soifo, kiuj ankoraŭ lumetis en tiu ĉi mallumo, ne lumigis lian vojon, malsanaj kaj favaj estis ankaŭ ili, kiel la tuta homo, ili ne donis forton por ŝiri kaj diskarni ĉirkaŭ si, rabi, se necese, en la angulo, kien oni enpremis lin. Imagoj ekkrepuskis, lia vivo. Lernejo, universitataj jaroj, sentimentala amo—sinofero de viro kaj virino, pri kiu evidentiĝis je la fino, ke, sub la masko de ekstazaj kisoj, suprenturnitaj okuloj kaj larmosolvita adoro, ĝi estis la plej seka, plej kalkulema interbatalo je vivo kaj morto, pri venko kaj potenco super la alia, sencele, nur por la potenco,—ĉar i1i, kiuj reciproke parolaĉis pri la perfekteco de la alia, ambaŭ atendis, ke tiu alia pereos kaj simple krevos en sia amo, pruvante per tio, kia potenco kaŝiĝas en la vekinto de tiu amo. Ami—kio alia estas ol voli bonon por la alia?

Sed, kiu kuraĝas diri, ke la geamantoj volas bonon unu por la alia, per unu brako ĉirkaŭprenante, en la alia premante tranĉilon inter la faldoj, por piki kore la «malfidelulon»: tiun, kiu volas ĝoji ankaŭ per iu alia, ne nur per li. Kaj tiel plu—sensenca, terurita kaj teruranta, malkaŝa kaj kaŝita lukto pro la potenco, kiun ne certigas tio, ke mi havas ion—sed nur tio, ke vi ne havas. La vorton: «mia» pli rapide lernas la infano, ol la vorton: «mi»—kaj tiel plu, plu. Poste la milito—malgranda potenco kaj granda potenco, kaj kio ankoraŭ? Freneziga atako de vortoj kaj ideoj—ho, kiel oni forfalis apud li antaŭe anime, poste korpe—kaj la frenezo de l’ revolucioj—morti por io, por kio eĉ vivi ne indas—esti punata unuflanke pro tio, pro kio oni honoras aliflanke. Ĉiujn liajn penson, decidon, kredon, kiujn li volis ŝanĝi je agoj, oni mezuris kaj pritaksis—kaj kiom da pesiloj, tiom da juĝoj de l’ leĝo: la unu lin trovis tro malgranda, la alia tro granda, la unu lin akuzis je graseco, la alia je malgraseco, al la unu li estis peza, al la alia: malpeza—ĝis duonfreneze li ekkomprenis, fine, ke ankaŭ la pesilo estis ĉiam same tiel animo, kiel tio, kion oni mezuris per ĝi: lia animo; ke la leĝo, kiu juĝis pri li, bezonis juĝon same tiel, ĉar ĝi ja ne devenis de supre, sed naskiĝis tie, el la naskodoloroj de l’ homaj cerboj similaj al tiu de li.

Estis preskaŭ ridinde, tiel simpla ĝi estis. Li haltis. Kion li povas ankoraŭ esperi, kion atendi de ili, kiajn komprenon, indulgon, estimon, helpon? Kaj kion de supre, kian manaon falantan antaŭ lin el la nubo por savi lin—kian miraklon? La bluan ĉielon, la stelan senfinon, la tutan universon, de kie devus veni la miraklo, li ja konas ne el la realo, nur el tiu eta globo, kiu ŝvebas super la gelateno de liaj okuloj—nur el lia putrema cerbo, kiu jen deformiĝas kaj malklariĝas, tuj kiam ne puŝas en ĝin sufiĉan sangon la malsatmurmura stomako. Aŭ la ekziston de mia intelekto mi neas, aŭ tiun de la mondo, ili ambaŭ ne povas esti realo. Sed intelekto ekzistas, ĉar doloras—kio alia do estas la mondo, ol la turmenta inkubo de tiu ĉi doloro? Homaj intelektoj kreis la mondon—, kiel li do atendu de ĝi miraklon, se la intelekto ja ne kredas miraklojn—ne kredas kaj ankaŭ li ne kreas?

Ni estu do prudentaj, li diris al si kaj kvietiĝis. Tiom mi estas, kiom estas kiu ajn el tiuj ĉi—mi vidis ilin fali, kaj mi ne miris: ankaŭ mi do devos fali. Ia bildo ekbrilis antaŭ li, el la zoologia libro, el kiu ili lernis en la tria klaso. La figuro de iu mambesto, li jam ne sciis de kiu, eble de lutro, aŭ de kastoro. Gaje ĝi saltadis sur iu akva vegetaĵo. Kaj sub ĝi la teksto: ĝia viando estas bongusta, el ĝiaj ostoj oni kuiras gelatenon.

Ĝia viando estas bongusta, el ĝiaj ostoj oni kuiras gelatenon. Ĉi tio krozis en lia kapo kaj nun jam kun grincantaj dentoj kaj kunpremita pugno li blasfemis en si. Prenu min, li diris, jen mi estas, kion vi volas ankoraŭ de mi? Amaso da ruboj, ĉiuspeca materialo, uzu ilin por io, mi jam ne povas ilin uzi. Estas ankoraŭ iom da malhelpo, ĉi tiu viand- kaj ostamaso havas iom da valor-malpliiga eco: ke ĝi vivas, baraktas, kontraŭstaras—sed ankaŭ tio jam ne daŭros longe. Kaj tiam do manĝu ĝin, se por alia celo ĝi ja ne taŭgis. El miaj haroj plektu ŝnuron, el miaj ostoj kuiru gelatenon. Uzu ilin por iu industria celo, domaĝe estus lasi ilin putri en tiu ĉi multekosta mondo.

Li haltis. Libera teraso de kafejo estis la loko, flanke barilo, apud ĝi: tabloj. Ĉe iu tablo, ĝuste antaŭ li, sidis alta viro, apud diketa, blonda virino: ili trinkis bieron kaj manĝis je ĝi kolbason. La viro eksplikis, ke Marienbad estas pli bona, sed se ili irus al la lago Balaton, tio havus la avantaĝon, ke dum la tuta somero ili povus esti kune kun gesinjoroj Sándor, kaj onklino Karolina . . .

La lastajn vortojn li jam ne aŭdis. Iu bona, silente nebuliĝanta, zumanta sento venis, infanaĝ-devena, antaŭdorma sveno. Nur tiom li aŭdis ankoraŭ, kvazaŭ iu laŭte dirus apud li: «Ili havas, kaj vi ne havas». Kaj sento de senfina danko kontraŭ la plenaĝuloj, kontraŭ paĉjo kaj panjo, kiuj donas; kontraŭ la multaj bonaj, laborantaj, luktantaj, batalantaj, konstruantaj kaj detruantaj plenaĝaj homoj, kiuj konstruis domojn, faris pontojn, kolektis monon, rulis barelojn, parolis kun serioza basvoĉo, pritraktis, aranĝis, komencis kaj finis—dum li dormis kaj sonĝis! Kaj nun, kiam tie ĉi, sur la rando de la barilo de l’ kafejo, kvazaŭ ĝi estus la rando de lia liteto, li vekiĝis je la realo, post sia terura sonĝo kaj timiĝinte ĉirkaŭrigardas—ho, kiel bonaj kaj plenaĝaj kaj maturaj ili estas—ho, ke li ne sciis esti bona kaj indulgema!

La varma larmo de l’ danko ekfluis el liaj okuloj, jam tiam, kiam li etendis la manon—li estis certa, ke li ricevos ion. Kaj jam antaŭe li diris varmege kaj trem-voĉe:

“Dio repagu . . .”

Kaj preminte la monon al la koro, ridetante li rigardis ĝin forirante. La alta viro postrigardis lin kaj distrite diris, kial ne serĉas ian laboron tiaj fortaj homoj.


FONTO: Karinthy, Frigyes. “La unua almozpeto,” en Norda Vento, el la hungara tradukis Karlo Bodó (Berlin: Rudolf Mosse, Esperanto-Fako, 1926), p. 68-73.


Frigyes Karinthy (enkonduko)

La Poeto de Frigyes Karinthy

Leciono de Frigyes Karinthy

Mortinto” de Frigyes Karinthy

La sama en viro” de Frigyes Karinthy, trad. Károly Bodó

La Dia Providenco” de Frigyes Karinthy, tradukis K. Kussinszky

La Poeto” de Frigyes Karinthy, tradukis Sándor Szathmári

»Norda Vento« de Karinthy de K. R. C. Sturmer

Frigyes (Frederiko) Karinthy (1887-1938) en Esperanto

Frigyes & Ferenc Karinthy in English

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Sándor Szathmári (1897-1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje: Offsite:

Frigyes Karinthy @ Ĝirafo

Frigyes Karinthy - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 7 July 2013

Site ©1999-2016 Ralph Dumain