Leciono

Frigyes Karinthy

Mi kisis vin por lecioni
kiel vi devas kison doni.

Mi vin brakumis ĝis en svenon,
por ke vi lernu ĉirkaŭprenon.

Mi ploris, genu-ĉirkaŭpreme,
kredante, prenos vi komprene

ĉi larmojn; bolan pagon pro la
pri mi verŝita ploro bola.

Mi ĵetis ĉion for - jen sciu,
kiela estas am’ al iu.

Al kiu donus vi, pli ĝoje
ol al vi mem kaj donus vi centfoje.

Ja, por vi morton pretus mi elporti,
por ke, kiel mi kredis - vi ja pruvis -
vi vivu kaj ne devu por mi morti.

Heziti, pri vi timi, vi ne devas,
nur la senpaga don’, sen pag’ ricevas.

Mi diris: mi vin amas, kaj vi ĉu?
Jen estis tuto de l’ instru’.

Jen la sekret’ - nenio plias,
sed ne al vi, se vi ne scias,

ve, se l’ rezulto de l’ regulo
kaj de l’ ekzemplo iĝos nulo.

Ja, ne naskitus ni prefere,
ol ke ni nin ne amu vere.

El la hungara: Ferenc Szilágyi



FONTO: Karinthy, Frigyes. “Leciono,” tradukis Ferenc Szilágyi, en Hungara Antologio, redaktis: Kálmán Kalocsay; kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka, Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche (Budapest: Literatura Mondo, 1933), p. 161.


Frigyes Karinthy (enkonduko)

La Poeto de Frigyes Karinthy

Mortinto” de Frigyes Karinthy

La sama en viro” de Frigyes Karinthy, trad. Károly Bodó

La Dia Providenco” de Frigyes Karinthy, tradukis K. Kussinszky

La Poeto” de Frigyes Karinthy, tradukis Sándor Szathmári

Norda Vento: Novelkolekto de Frigyes Karinthy, tradukis Karlo Bodó

La unua almozpeto de Frigyes Karinthy

»Norda Vento« de Karinthy de K. R. C. Sturmer

Metiistoj de Lajos Kassák

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Sándor Szathmári (1897-1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje: Offsite:

Frigyes Karinthy @ Ĝirafo

Frigyes Karinthy - Vikipedio

"La du animoj de Olivia" aŭ la vojo de la kariero
de Frigyes Karinthy, trad. Ferenc SZILÁGYI
Unikoda versio

Halanĝo
de Frigyes Karinthy, trad. Ferenc SZILÁGYI
Unikoda versio

Korpa beleco de Frigyes Karinthy

Li donas al mi temon de Frigyes Karinthy

Magia seĝo
de Frigyes Karinthy, trad. Ferenc SZILÁGYI
Unikoda versio

Mi instruas mian fileton
de Frigyes Karinthy, trad. E. J. FARKAS
Unikoda versio

La Poeto” de Frigyes Karinthy, trad. Sándor Szathmári
(en La Nica Literatura Revuo)

Vojaĝo al Faremido de Frigyes Karinthy, trad. L. Tarkony
(Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1980. Kun Kapilario)

Vojaĝo al Faremido de Frigyes Karinthy, trad. L. Totsche
(Inko, 2003. Revizio de eldono de 1933)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 13 June 2013

Site ©1999-2013 Ralph Dumain