ILF ― Internacia Literatura Forumo


Kalocsay: kreinto de nia avangarda poezio? (1)

de Julian Modest


En la antaŭparolo de Esperanta Antologio (1958) William Auld skribas:

Kalocsay, majstro de la formo, inter 1921 kaj 1939 kvazaŭ mem ellaboris la tutan «tradician poezion» de Esperanto. Dum la naciaj literaturoj malrapidege kreskis per la kontribuoj de diversaj verkistoj en tute diversaj epokoj: unu enkondukis la soneton, alia la senriman verson, alia poluris, alia ŝangetis ― ĉion faris por Esperanto Kalocsay mem, kaj li donis al la samtempuloj kaj posteuloj perfektigan fundamenton de tradicioj kaj modeloj. Sonetoj ekzistis en Esperanto antaŭ Kalocsay, sed li konsekvence kaj konvinke monitris la_plenan eblecon de la formo, li enkondukis la rondeton kaj baladon; li unua montris la belon kaj virtuozecon de la «terza rima». Dank’ al li oni povas diri, ke jam en 1931 . . . la Esperanta poezio estis tehnike egala al ĉiuj nacilingvaj. Ĉio jam estis ne nur ebla, sed pruvite ebla.

Tamen ĉu Kalocsay ellaboris nur la tutan tradician poezion de esperanto aŭ li kreis ankaŭ la avangardan esperantan poezion?

Ĝis nun la esplorantoj de nia poezio ne turnis sufice da atento al tiu ĉi demando, malgraŭ ke Lajos Tárkony en sia studo pri Kalocsay en De paĝo al paĝo, analizante la poemojn el la ciklo Ebria ekvatoro atentigas nin pri la avangardeco, kiun Kalocsay enkondukis en nian poezion.

Parolante pri la poemoj el Ebria ekvatoro Tárkony iom amare konstatas:

Ankaŭ al la pli larĝa publiko ili ankoraŭ ne trovis la vojon. La kaŭzon de tiu ĉi fenomeno oni trovas en ia konservativa malprogresemo. Oni kutimiĝis al brila teknika riĉeco de pli fruaj poemoj kaj oni staras senkomprene antaŭ la nova tono, antaŭla ŝajne pli simpla vesto.

Verŝajne Tárkony pravis, kiam en la 30aj jaroj li skribis, ke por la tiamaj legantoj la poemoj de Kalocsay el Ebria ekvatoro estis nekompreneblaj, sed pli nekompreneble estas, ke en la 70aj jaroj moderna poeto kiel Mauro Nervi same ne rimarkis la avangardecon en la poezio de Kalocsay.

En sia poemo Al Kalocsay Nervi iom subtaksas la signifon de Kálmán Kalocsay por nia moderna originala poezio kaj iom ironie Nervi versas:

Kaj tamen mi relegas la poemojn
de via juno, Kalocsay, kaj pensas
ke laŭkutime bon vi kompensas
la ĉagreneton legi. Lipotremojn

abunde vi disdonas; molajn ĝemojn
romantikulajn vi troige lensas.
Kaj tamen mi relegas la poemojn
de via juno, Kalocsay, kaj pensas.

La pioniroj raŭkas: “Kiajn ĝemojn!"
kaj tra la spino longan tremon sensas;
sed stultaj laŭdoj, kiuj vane densas,
stimulas nur la junajn malŝatemojn.

Kaj tamen! Mi relegas la poemojn.

Ĉu tamen Nervi ne tre atente relegis la poemojn de Kalocsay el Ebria ekvatoro? Ja, en ili tute mankas molaj ĝemoj romantikulaj, kaj ne la romantisma inspiro, sed la racio, la moderna formo, la plurdimensia vortesprimo, la intelekta pensmaniero karakterizas ilin.

Kalocsay, kiu kune kun Waringhien en Parnasa gvidlibro detale prilaboris la normojn de klasika esperanta poezio, estas la unua, kiu en Ebria ekvatoro eksplodigis ĝin kaj kuraĝe enpagis la kampon de la avangarda poezio.

En la poemoj el Ebria ekvatoro la formo tute submetiĝas al la penso kaj gvidaj estas ne la enhavo, ne la liveritaj sentoj, sed la apartaj vortoj per kiuj la poeto strebas ne esprimi novajn kaj grandiozajn ideojn, sed simple montri sian personecon, sian unikan individuecon. Tie Kalocsay ne parolas je la nomo de ĉiuj, kiel ekzemple Zamenhof en siaj poemoj, sed li atente serĉas sian individuan voĉon, sian personecon.

En tiuj poemoj plene kaj intelekte Kalocsay konscias, ke li laboras en la kampo de la lingvo, ke lia tasko estas ne ĝemojn romantikulajn troige lensi, sed krei lingvaĵon taŭgan kaj respondecan al sia plej kerna personeco.

Tial legante Vizion sur la ponto en ni formiĝas kaj elstaras la personeco. de la poeto. En li, en la poeto, laŭ la magio de la vortoj, koncentriĝas la tuta mondo, la tuta universo. Li estas tiu, kiu absorbas kaj respegulas la universon, kiu unuigas en absoluta harmonio ĉiujn elementojn de la universo. Iom post iom la objektoj, kiuj ĉirkaŭas lin, iĝas_etaj, malgrandaj, sensignifaj, eĉ nerealaj.

     . . . Sed por mia animo
nun ĉio ĉi estas en tiel,
     tiel granda malproksimo
kaj ŝajnis tiel stranga,
     nereala, kvazaŭ marcipanaj
aŭ kartonaj etaj figuroj
               de ludoj infanaj.

Eĉ la eterna rivero Danubo kvazaŭ komencas flui tra li, tra lia personeco, kiu mem estas parto de tiu ĉi universo en kiu, kiel tra la rivero:

     . . . jarcentojn
sekvas jarcentoj.
milito ektremas, paco benas,
               naskiĝas, pereas
homgentoj.

Kaj kvankam la poeto diras:

. . . Mi, pasema,
               eta hombagatelo
super la eterna Danubo
          kaj sub la eterna ĉielo

per la tuta poemo li emfazas la gravecon de la homa personeco. La respondeco de la homo konservi sin, resti, ekzisti, ĉar tra li, kiel tra la eterna rivero pasas la Tempo, la jarcentoj.

     kie mi estas.. . kiam mi
estas. . . Dio! . . . la Tempo! . . .
          mi perdis la mian!
terurite malvarmŝvite
               manon konvulsian
mi kroĉas
     en la pontokradon feran
por min. . . por min alĉeni. . .
          por resti. . . por reveni
en mian. . . jarcenton. . .
               mizeran. . .

Jen la plej grava destino de la individuo ― alĉeni sin, resti, reveni.

Kalocsay poezie interpretas tiun ĉi ideon per ege trafa simbolo — la ponto. La homo, la individuo estas ponto, kiu tra la eterna rivero de la tempo transportas ta jarcentojn. Ankaŭ mem la homo, «la ponto» devas esti eterna por ke li povu transporti tra la nuna jarcento mizera la gloron de la pasintaj jarcentoj.

La poemo estas unu el la modeloj de la avangarda esperanta poezio. Ĉiu vorto en ĝi havas plurajn dimensiojn. Kalocsay kredas je la intelekto de la legantoj kaj tiamaniere konstruas la poemon, ke li nur aludas sian poezian intencon. Li instigas la legantojn ne nur pensi kaj mediti, sed laŭ la libera versformo, laŭ la vortnuancoj, laŭ la aliteracioj, ili mem en sia konscio formu la bildojn kaj asociaciojn.

sur kanoj muzikas la vento. . .
          galopas sovaĝaj hordoj. . .
sagoj siblaj. . . krioj batalaj. ..
     stertoroj. . . henoj. . . io brulas. . .
kaj kuŝas. , . la monto Gerharda. . .
la ondoj trankvile sin rulas. . .

Tiamaniere pere de la formo la poeto rivelas kelkajn tavolojn en la poemo, kiuj kompletigas kaj klarigas unu la alian.

En Diboĉe Kalocsay pliprofundigas siajn eksperimentojn al la direkto de avangarda poezio. En tiu ĉi poemo ni kvazaŭ vidas novan, nekonatan poeton, kiu tute forlasas la klasikan formon kaj serĉas pli modernajn, pli efikajn rimedojn por esprimi siajn pensojn; poeton, kiu plene ĝuas la riĉecon de la lingvo, la eblecojn, kiujn donas la sonoj, la asociacioj por formi novan poezian mondon kaj atingi la magian influon de la arto.

Se en Vizio sur la ponto la poeto entenas la tutan universon, kunfandiĝas kun la Tempo, sentas en si mem la pasinton, la nuntempon kaj estonton, en Diboĉe li direktas sian atenton al la momento. Li serĉas la signifon de la eta, pasema momento, kiu same enhavas la pasinton, la nunon kaj la estonton. La momento, kiu estas tiel efemera, sed fakte longa kaj senfina kiel ĉio ĉirkaŭanta nin, ĉar ĉio en la vivo nur cikle ripetiĝas.

Diboĉe komenciĝas per ekkrisigna frazo:

Hej — farsa ĝojo
     ruĝo gutinta en peĉon
saltigu gapantajn okulojn sur min!

Kalocsay avangarda 1

Kaj ĝi estas la kerna frazo de la tuta poemo. Per tiu ĉi frazo la poeto kvazaŭ deziras haltigi la momenton, aŭ pli ĝuste kapti la sekundon antaŭ la falo de la guto en la peĉon. Momento efemera, nekaptebla, sed longa por esprimi unu tutan filozofion, por percepti unu tutan homan ciklon.

En tiu ĉi momento naskiĝas la tago, naskiĝas io nova, nekonata. En tiu ĉi momento ekkuras, rifuĝas la nokto, kvazaŭ pugnalnaze frapita de la mateno, kaj la ruĝa guto estas ĝuste la sangoguto, kiu fluas el la nazo de la nokto.

Jen kiel Kalocsay esprimis tion:

la spronojn kunfrapante
dancpetole —
rifuĝas la nokto
matene ĝin frapis
pugnalnaze
kaj nun ĝia sango
de nazo
ruĝigas la horizonton

La momento estas kiel guto, enhavanta ne nur la tutan naturon, sed la tutan homan vivon.

ekŝprucas la domoj
miksas balaaĵon
de homa tumulto
en la riveron oran
kiun tra I’ urbo verŝas
Ja leviĝanta suno

En la sekvaj versoj Kalocsay movigas, sonigas, kolorigas la poemon. Oni tuj eksentas la talentan poeton, kiu majstre ludas per la vortoj, per la bildoj, per la sonoj por interpreti la multfaceton, la plurdimension de la sola momento.

Ni kvazaŭ ekflaras diversajn aromojn. Kune kun la sangaromo de l’ aŭroro, senteblas la ĉiutaga sapodoro. Kune kun la frapantaj spronoj de la nokto, kiu rifuĝas, ni aŭdas:

. . .ploron infanan
tondron martelan
rulkurtenan krakon
turmentojn monotonajn
de skribomaŝino kudromaŝino

Kune kun la aromoj, sonoj kaj bruo de tiu ĉi efemera momento, la poeto direktas nian atenton ankaŭ al la koloroj, ĉar en tiu ĉi sola momento estas la tuta vivo kun ĉiuj siaj komponentoj; la odoroj, sonoj, koloroj, kun ĉio, kion la homaj sensoj povas percepti.

Apud la ruĝa sanga koloro de la mateno estas la ora rivero, verŝita de la leviĝanta suno kaj la funebraj inkolinioj, postlasitaj de la skribmaŝinoj.

En tiu ĉi multsona, multodora, multkolora momento aperas la homo. Ankaŭ li naskita de tiu ĉi sola, efemera momento kaj ankaŭ li kondamnita malaperi kun kun la malapero de la momento, en la sama sekundo, kiam la ruĝa guto falos en la peĉon. La homo aperas, li kvazaŭ elŝvelas el la nigra asfalto de la granda urbo. Belega poezia kontrasto kun Venera, kiu naskiĝs el la mara ŝaŭmo. Tamen la homoj rapidas tuj remeti siajn korojn en la ŝtalŝrankojn, kie ili zorge gardas aliajn nenecesajn balaaĵojn kiel monon kaj oron.

Eble la homoj pravas, ironie konstatas la poeto, ĉar dum tiu ĉi eta momento la homoj ne bezonas korojn. Dum ta efemera momento ili estas blindaj kaj ilin gvidas Sorto, Mono, Intereso.


Tiuj ĉi versoj enhavas senkompatan ironion, sed ta ironio ne estas direkte esprimita. Kalocsay serĉis ĝin en la eblecoj, kiujn donas la bildoj, la simboloj, la ludo de la fantazio, la aliteracio kaj tiamaniere la poezia efekto estas multe pli forta kaj pli reliefa.

en sorĉfermita rondo —
homoj rapidas
en ĉies nazo: ringo
en ĉiu ringo: fadeno
kaj la fadenojn tiras
Sorto, Mono, Intereso
por stumbla kuro ―
neniu haltas

Por esprimi la fridecon, la metalan sonon de tin ĉi frazo Katlocsay uzas aliteracion. En la versoj, komence de la akcentitaj silaboj plurfoje aperas la konsonanto n.

Karakteriza en Diboĉe estas ankaŭ la kontrasto. Sur la fono de la ĝoje brila suno aperas la homo kun zorge butonumitaj vestoj.

ho ni saltu kisu nin
Jen brilas la suno
neniu, neniu
super zorge butonumitaj vestoj
kaj koroj
glacie rikanas
la stulta Fato de. . .

La poeto sukcese aplikas ankaŭ alian poezian formon — la antitezo, ekzemple en la versoj:

super zorge butonumitaj vestoj
kaj koroj

Tiamaniere Kalocsay kreis bonegan metaforon kaj poezie aludis sian ĉefpenson, nome la homaj koroj estas ne nur fermitaj en ŝtalŝrankoj, sed ankaŭ zorge butonumitaj kaj la momento ne povas malfermi ilin.

Tiu ĉi bildo enhavas ankaŭ la kernon de la poemo ― la homa vivo daŭras nur momenton, sed la homo ne povas aŭ ne deziras kapti tiun ĉi momenton, ne povas malfermi sian koron kaj restas sola. Vane la poeto miras:

kiom da homoj!
egalaj al mi!
ho ni saltu kisu nin
Jen brilas la suno

Vane la poeto deziras haltigi la momenton, kapti la falon de la guto. La ruĝa pura guto jen jam peze falas al la peĉo kaj nur post sekundo la peĉo englutos ĝin.

hej ― farsa ĝoj’
ruĝo gutinta en peĉon
nun nun
ĉar tuj vin forlavas la fluo
saltigu gapantajn okulojn sur min!

(daŭrigote)

Kalcosay - avangarda 2

FONTO: Modest, Julian (pseŭdonimo de ). “Kalocsay: kreinto de nia avangarda poezio? (1),” Literatura foiro, n-ro 102, marto 1987, p. 5-9.


 Ĉu solas ni?” de Julian Modest

La eseisto Kalocsay de Georgi Miĥalkov

"«Mi Ne Deziras Esti Juvelo»" de Georgi Miĥalkov

La bleko de l’ ŝargú” de Liven Dek

Giacomo Joyce” de James Joyce, trad. Kris Long

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo al Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Julian Modest - Vikipedio

Georgi Mihalkov (Julian Modest) [OLE]

Pri E. Tóth parolas Julian Modest kaj Vilmos Benczik
El la Songazeto 3 de Literatura Foiro
(sonregistraĵo / sound file)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 14 April 2026

Site ©1999-2026 Ralph Dumain