«Mi Ne Deziras Esti Juvelo»

de Georgi Miĥalkov

Tiun ĉi oktobran vesperon, en la obskura enirejo de multetaĝa budapeŝta domo, mi longe serĉas sur la poŝtkestoj la nomon de Endre Tóth, sed vane, sur neniu poŝtkesto mi trovas la nomon de familio Tóth. Subite junulo proksimiĝas al mi kaj demandas afable, kiun mi serĉas. Mi diras la nomon. Minutojn li cerbumas. Mi aldonas, ke Endre Tóth estis blinda, ĉirkaŭ kvindekjara, kaj en 1981 li mortis. Tiam la junulo rememoras pri li kaj klarigas al mi, sur kiu etaĝo loĝas la parencoj de Endre Tóth.

Malrapide mi suriras la ŝtuparon.

Endre Tóth, la Esperanto-verkisto, la aŭtoro de “Lappar, la antikristo”, subite forpasis antaŭ kelkaj jaroj kaj lia nomo jam ne troviĝas sur la poŝtkesto, liaj najbaroj jam preskaŭ ne memoras lin.

Maltrankviligas min la penso, ke nun mi devas ekstari antaŭ lia patrino kaj demandi ŝin pri li, demandi pri lia vivo, pri liaj pensoj, esperoj, ĉagrenoj. . . Ĉu la patrina doloro ne estas sufiĉe granda, ke ankaŭ mi, per miaj tarditaj demandoj, devas plifortigi ĝin? Tamen iu devas rakonti al la Esperanto-legantoj pri Endre Tóth, pri la homo kaj verkisto, pri lia mallonga, sed konscienca vivovojo.

Ni devas scii kiel li iĝis Esperanto-verkisto, kiel formiĝis lia originala pensmaniero, kiuj estis liaj ŝatataj verkistoj, ĉu hazarde detaloj en liaj noveloj rememorigas nin pri verkistoj kiel Kafka kaj Jorge Lois Borges?

La sonorilo akre, tranĉe eksonoras. Ĉe la pordo, antaŭ mi, ekstaras fragila maljunulino, kies okuloj dolore esploras min malantaŭ la okulvitroj.

Ĝene mi klarigas kiu mi estas kaj kial mi alvenis. Ŝi invitas min en vastan ĉambron. La mebloj estas malnovaj, masivaj, sur la muro pendas fotoj de la verkisto. Li, kiel infano, kun densa nigra hararo kaj ridantaj okuloj. Li, kiel matura viro, sed sur lia vizaĝo jam ne videblas la rideto, kaj nigraj okulvitroj kovras liajn okulojn.

La patrino mallaŭte rakontas. Ŝia voĉo kvazaŭ venus de malproksime kaj gvidas min malproksimen en la jaroj, en kiuj restis la malmultaj patrinaj ĝojoj kaj la sennombraj doloroj.

Endre Tóth naskiĝis la 21-an de majo 1931 en Budapeŝto. Lia infaneco pasis en la plej teruraj jaroj de nia epoko. Liaj infanaj rememoroj ligiĝas al la milito; la ululo de sirenoj, la ruinigitaj budapeŝtaj domoj, la hororigitaj vizaĝoj, la malsataj okuloj de parencoj kaj konatoj. . . Kaj kiam la milito finiĝis, kiam la homaj okuloj malfermiĝis por la nova vivo, por la suno, liaj okuloj fermiĝis por ĉiam. Li estis dekkvar jara, kiam la 8-an de majo 1945, ĝuste unu tagon antaŭ la liberigo de la faŝismo, eksplodo de mino blindigis lin. En tiu bela printempa tago, en la aŭroro de sia vivo, li ekdronis en mallumon.

Ni neniam ekscios kion sentis la junulo tiam, sed nun ni jam scias, ke li, restanta blinda al la suna lumo, li, dum sia tuta vivo, strebis lumigi sian animon.

En 1949 li matrikuliĝas en Budapeŝta Muzika Akademio, en la fakoj orgeno kaj fortepiano. La Muzikan Akademion li finis eminente, akirante diplomon pri muzika pedagogo.

En la gimnazio kaj en la Akademio li soife kaj senĉese legis. Li bone konis la verkojn ne nur de la klasikuloj de la hungara literaturo, sed ankaŭ de la monda literaturo. Liaj ŝatataj aŭtoroj estis Frigyes Karinthy, István Orkény, Kafka, Borges. Li perfekte regis germanan kaj aŭtodidakte eklernis francan kaj anglan. Li ege ŝatis aŭskulti radion, kaj laŭ lia patrino, en 1960 aŭ en 1965, en la radio, li aŭdis ion pri Esperanto, kaj tiu ĉi hazarda informo fariĝis decida. Li tre rapide eklernis la Intemacian Lingvon, kiu malfermis por li ankoraŭ unu fenestron al la mondo.

Verŝajne li komencis verki kiam li estis studento en la Muzika Akademio, kaj liaj unuaj hungarlingvaj noveloj aperis en la revuo de la hungaraj blinduloj "La mondo de la blinduloj". Tiu ĉi revuo ofte lanĉis literaturajn konkursojn, kaj multfoje Endre Tóth gajnis la unuan premion en la branĉo "prozo". Krom hungare, li verkis ankaŭ germane, kaj liaj germanlingvaj noveloj ankaŭ aperis.

Kiam Endre Tóth eklernis Esperanton, li unue tradukis kelkajn siajn hungarlingvajn novelojn Esperanten, sed poste li komencis originale verki en Esperanto. En unu el la numeroj de "La mondo de la blinduloj" mi vidis lian novelon "La groto", kiu aperis ankaŭ Esperante, sed mi ne eksciis ĉu tiun ĉi novelon li verkis originale hungare kaj poste li tradukis ĝin Esperanten aŭ inverse.

Post la fino de la Muzika Akademio li laboris kiel muzikanto. Li fortepianis en diversaj orkestroj, kiel ekzemple en la fama hungara orkestro de Jereb. Li komponis melodiojn, kiujn oni ankaŭ nun povas aŭdi en hungara radio. Kun la orkestro de Jereb li estis en multaj landoj—en Usono, en GDR, en FRG kaj en aliaj.

Li havis multajn amikojn, hungarajn kaj eksterlandajn. De eksterlando li ricevis librojn, revuojn, magnetofonbendojn. Inter liaj hungaraj amikoj estis la konataj nuntempaj hungaraj verkistoj István Örkény, Emil Kolozsvari Grandpierre, Weörös Sándor, la konata tradukisto János Elbert kaj aliaj. Lia amiko estis d-ro Vilmos Benczik, al kiu ni ŝuldas la aperon de Esperanto-noveloj de Endre Tóth. Vilmos Benczik estis la unua esperantisto, kiu malkovris Endre Tóth-n por Esperanto-literaturo. Benczik ne nur unua aperigis liajn Esperanto-novelojn en "Hungara Vivo", sed li iĝis redaktoro de lia Esperanto-novelaro "Lappar, la antikristo".

Benczik, kiu pasigis multajn horojn kun li, ame kaj estime rakontas pri la vasta kulturo de Endre Tóth, pri lia eksterordinara intereso al ĉio.

"Li estis tre introvertita persono — rememoris Benczik, — li havis tute propran originalan imagon pri la mondo, pri la objektoj, eble tial liaj priskriboj de la objektoj estis tiel reliefaj, tamen li priskribis ne la mondon, sed la personecon en la mondo, kai tiun ĉi personecon li priskribis per originala groteskeco".

La 29-an de aprilo Endre Tóth subite kaj neatendite mortis. De li restis unu sola Esperantlingva novelaro "Lappar, la antikristo", kaj eĉ ĝi aperis en 1982, post lia morto.

En 1982 "Lappar, la antikristo" ricevis la premion "La verko de la jaro" kaj tiu ĉi fakto estas ankoraŭ unu atesto pri la talento de tiu ĉi nia verkisto.

Endre Tóth estas unu el la malmultaj Esperanto-aŭtoroj, kiuj spertis penetri en la simbolan signifon de la detaloj kaj majstre analizi la psikologiajn situaciojn. Li estis verkisto, kiu posedis originalan virtuozan Esperanto-stilon.

En unu el siaj konfesoj Endre Tóth diris: "Mi estas konko, sed mi ne deziras esti juvelo".

Tamen li kreis juvelojn, per kiuj li ornamis nian literaturon.


SOURCE / FONTO: Miĥalkov, Georgi. "«Mi Ne Deziras Esti Juvelo»," en Beletraj Eseoj (Sofio: Bulgara Esperantista Asocio, 1987), p. 100-103.


A Memorial Tribute to Endre Tóth
by Ralph Dumain

Cave” by Endre Tóth, translated by R. Dumain

Remembering Endre Tóth: Some Preliminary Notes
by Lester Shepard

Aŭtune de Endre Tóth

"La murdita juglandarbo" de Endre Tóth

La eseisto Kalocsay de Georgi Miĥalkov

Ĉu solas ni?” de Julian Modest

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje:

"Groto" in Esperanto

“Die Grotte”: German translation of story / germanlingva traduko de "Groto"

German translation of short story collection Lappar, La Antikristo /
germanlingva traduko de novelaro: LAPPAR, DER ANTICHRIST

Lappar, La Antikristo

"Esperanta Antikristo ekster la Verda Infero" de Tomasz Chmielik

"La Plej Valora" de Sten Johansson

Endre Tóth - Vikipedio

Lappar, la antikristo - Vikipedio

Pri E. Tóth parolas Julian Modest kaj Vilmos Benczik
El la Songazeto 3 de Literatura Foiro
(sonregistraĵo / sound file)

Antichrist - International Film Festival Rotterdam 2013 - IFFR

Antychryst (Adam Guzinski, 2003), short film / filmeto


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 11 January 2004
Last link update 13 March 2016
Previous link update 10 Oct 2013

Site ©1999-2018 Ralph Dumain