Mondliteraturo

Giacomo Joyce

de James Joyce
tradukis Kris Long



Giacomo Joyce: tiel duone itale, titolis sian anglalingvan portreton la aŭtoro. Ĉu mi rajtas jakobigi tiun nomon Aŭ ĉu tiu ĉi verketo estas tro ligita al italaj spertoj, al Triesto, la urbo de Italo Svevo (pseŭdonimo, kiu signifas ŝvabon) kaj Umberto Saba, pseŭdonime (ankaŭ li!) Seba kiel la reĝino—al urbo do esence kosmopolita, loko kie povis radiki la lingva mikspoto de Joyce?

Finskribite en 1914, la manuskripto restis longan tempon en Triesto. Nur lastatempe ĝi aperis kiel libro. Revante pri mallonga, miniatura Uliso—pro prefero, ne nur ĉar eĉ kunlabora traduko ŝajnas nerealigebla  nun—mi trovis tion ĉi aloga semo, kerno el kiu kreskis pli konataj verkoj.

Ĉu verkoj aŭ reverkoj? Partoj el Giacomo Joyce aperas en Portreto de l’ artisto kiel junulo (1916)—sed kun komentario, kontraŭstaro de l’ aŭtoro. Ekzemple Facilmove mi ludas mallaŭte kantante…, kiun sekvas la rabato ke, Ne plaĉis la vokitaj bildoj... eksfrazoj nur elterigite dolĉaj: figsemoj kiujn eldentigis Kranli.

Manuskripto reverkota memkritike... Sed frandu la triestan Joyce: longe longe vi atendos la dublinan.




Kiu? Pala vizaĝo tra pezaj odorplenaj peltoj. Nervozaj, timaj movoj. Ŝi uzas lorneton. Jes: eta silabo. Eta rideto. Eta flirto de l’ palpebroj.

Aranereta manskribo, filigrana skizo de muta malŝato kaj rezigno: altklasa junulino.

Mi lanĉas min sur facilmovan ondon el tepidaj vortoj: Swedenborg, pseŭdo-Dionizio, Miguel de Molinos, Joakimo Flora. La vortoj forondas. Retordante la torditan korpon, ŝia samklasanino ronronas en senosta itala de Vieno: Che coltura! La longaj palpebroj suprenflirtas: brulanta kudrilpinto pike tremas en velura iriso.

Kave klakas altaj kalkanumoj sur sonore ŝtonaj ŝtupoj. Vintra aero tra l’ kastelo, pendumitaj kirasoj, krudferaj kandelingoj laŭ spirala turŝtuparo. Klakas kalkanumoj, altsone, kave. Iu malsupre volonte parolus kun via moŝtino.

La nazon ŝi neniam blovas. Parolfiguro: parto kiel tuto.

Ronde matura: ronde tornita de interedziĝoj, forc-maturigita de l’ aparta raso.

Rizkampo apud Vercelli sub somera krema nebulo. Flugiloj de velkanta ĉapelo ombras falsan rideton. Ombroj strias false ridetantan vizaĝon, trafitan de la varma krema luno, selakte grizaj ombroj sur makzeloj, strioj de ovflavo sur ŝmirita frunto, ranca flava galo embuske en mola okul-pulpo.

Floron ŝi donis ai mia filino: palan planton palmane al bluvejna infano.

Padovo longe for trans la maro. Dormas mezepoka silento, nokto, histori-mallumo en la Placo de l’ Herboj sub la luno. L’ urbo dormas. Sub arboj en mallumaj riverbordaj stratoj l’ okuloj de putinoj gvatas fikemulojn. “Kvin servojn por kvin frankoj”. Malluma sens-ondo, ree, ree, ree.

L’okuloj sinkas en mallum’, okulestingo,
L’ okuloj sinkas en mallumo, kara.

Ree. Ne plu. Malluma amo, mallumaj sopiroj. Ne plu. Mallumo.

Krepusko. Trans la Placon. Griza vespero sur salvie verdajn vastajn herbejojn silente ŝutas roson kaj krepuskon. Malgracile gracia, ŝi sekvas la patrinon—ĉevalino gvidas la filinon. Griza krepusko mole muldas koksojn svelte belajn, tendenan kolon humile elastan, kranion el plej delikataj ostoj. Vespere, pace, mir-krepuske... Hola! Stalknabo!

Paĉjo kun knabinoj glitas rajde sur sledo: la Granda Turko kun haremo. Striktaj ĉapoj kaj jakoj, botoj kruclaĉitaj sur la karne varman langon, jupo streĉita de l’ genuoj rond-butonaj. Blanka flagro: floko, neĝereto.

Dum ŝi venontan fojon rajdos
volonte mi rigardos!

Mi kuras al tabak-butiko, vokante ŝin pernome. Ŝi turnas sin kaj haltas por aŭskulti konfuzitajn vortojn: horoj, lecionoj: kaj malrapide siajn palajn vangojn ruĝigas brul-opala lumo. Ne, nepre ne timu!

Mio padre: eminente ŝi plenumas la plej simplajn taskojn. Unde derivatur. “Mia filino tre admiras l’instruiston de la angla”. La vizaĝo de l’ maljunulo, ruĝe bela kun forte judaj trajtoj, longaj blankaj lipharoj, turnas sin al mi dum ni kunpromenas malsupren. Ho! perfekte dirite: afable, bonvole, scivoleme, fide, suspekte, nature, senrimede pro maljuneco, konfide, sincere, kulture, kulture, averte, patose, kompate: ĉio ĉi perfekte kune. Ignaco Lojola, rapidu por helpi min!

Ploriga kordoloro. Ĉu ĉar amo trompis?

Longaj voluptaj lipoj, moluskoj malhelsangaj.

Nebule ondanta sur la monto dum supren mi rigardas en nokto kaj koto. Pendas nebulo super arboj trempitaj. Lumas en la supra ĉambro. Ŝi vestas sin pot iri al teatro. Fantomoj en spegulo ... Kandeloj! Kandeloj!

Senĝena estaĵo Noktmeze, post muziko, laŭ la tuta Sant-Mikela Strato, ĉi mallaŭtaj vortoj. Trankvilon, Jaĉjo! Ĉu neniam vi travagis Dublinajn stratojn dumnokte, singultante alian nomon?

Ĉirkaŭ mi putras kadavroj de judoj en ilia ŝime sankta kampo. Jen la tombo de ŝia populo, nigraj ŝtonoj, si, silento sen espero ... Pustula Majsel min venigis. Li staras trans tiuj ĉi arboj sen ĉapelo ĉe la tombo de l’ edzino sinmortiginta, scivolante, kiel ŝi, kiu dormis en lia lito, tiel mortis... La tombo de ŝia popolo, la ŝia: nigraj ŝtonoj, silento sen espero: ĉio preta. Ne mortu!

Ŝi levas la brakojn, penante ĉe l’ nuko agrafi vualnigran robon. Ŝi ne povas: ne, ŝi ne povas. Mute ŝi retroiras al mi. Mi levas miajn brakojn por helpi ŝin: ŝiaj brakoj falas. Mi tenas la filandre molajn randojn de l’ robo: tirante por agrafi, mi vidas tra l’ aperturo de l’ nigra vualo ŝian sveltan korpon en oranĝa krepo. Ĝi forglitas de l’ havenrubandoj ĉe la ŝultroj kaj falas malrapide: svelte glata nuda korpo trembrilas per arĝentaj skvamoj. Ĝi glitas lante sur la sveltajn sidvangojn el glate polurita arĝento kaj trans la sulkon, eksarĝentan ombron… Fingroj, fridaj, trankvilaj kaj rapidaj... Tuŝon, tuŝon.

Mallerta, senrimeda, spirante apenaŭ. Sed klinu vin kaj aŭdu voĉon. Pasero sub ĉar-radoj de l’ mondestra dio, tremanto tertremiga. Bonvolu, sinjoro Dio, granda sinjoro Dio! Adiaŭ, granda mondo!… Aber das ist eine Schweinerei!

Rubandoj sur la sveltaj bronzaj ŝuoj: spronoj de dorlotita birdo.

Ŝi paŝas urĝe, urĝe, urĝe... Puraere sur la supra vojo. Triesto vekiĝas freŝe: freŝa sunlumo sur tegmentoj bruntegolaj. kaŭraj, testudoformaj: multe da surdorsaj skaraboj atendas tutnacian savon. Belhomo ellitiĝas ĉe l’ edzino de l’ edzinamanto: prunelokula dommastrino viglas, telero da aceta acido en la mano... Puraere kaj silente sur la supra vojo: kaj hufoj. Rajdantino. Hedda! Hedda Gabler!

Vendistoj oferas l’ unuajn fruktojn sur altaroj verdmakulitajn citronojn, juvelajn ĉerizojn, hontajn persikojn kun ŝiritaj folioj. Kaleŝo pasas inter la kanvasaj budoj, rondiras radradioj sunblindige. For de l’ vojo! Ŝia patro kaj lia filo en la kaleŝo. Strigokulaj, strigsaĝaj. Strigokule ili kovas propran Sumon kontraŭ l’ nacianoj.

Prave, laŭ ŝi, l’ italaj sinjoroj fortenis Hektoron Albinon el partero, kiam li ne staris dum l’ orkestro ludis Reĝan Marŝon. Ŝi aŭdis tion dum la vespermanĝo. Jes. Landamantoj ili estas—se ili nur scias certe, kiu landon ami.

Aŭskultas virgulino plej prudenta.

Jupon kroĉas subitmova genuo; blankpunta rondo de subjupo malmodeste levita; ŝtrumpreto krurstreĉita. “Ĉu permesite?”

Facilmove mi ludas, mallaŭte kantante, melankolian kanzonon de Johano Dowland, “Lanta forlas’”. Ankaŭ mi lante, malvolonte forlasas. Jen la sama epoko nun. Jen, malfermitaj el dezir-malllumo, okuloj nebuligas l’ aŭroran orienton, flagras per ŝaŭmflagroj mantelantaj la reĝkortan kloakon de Jakobo la bava. Jen sukcenaj vinoj, maldaŭraj idiliaj melodioj, pave vantaj pavanoj, bonvolaj novelinoj amorantaj suĉbuŝe sur balkonoj, variolfuŝitaj knabinaĉoj kaj junaj edzinoj kiuj cede al ravantoj ĉirkaŭbrakas ilin ree kaj ree.

En freŝe vualita printempa mateno flosas apenaŭaj odoroj tra matena Parizo: aniso, malseka seg-rubo, varma pasto de pano: mi transiras la SanktMikelan Ponton, ŝtalbluaj vekhoraj akvoj frostigas la koron. Plaŭde ili ĉirkaŭrampas insulon, kie oni loĝas ekde l’ ŝtonepoko. . . Bruna mallumo en la vasta gargojlita katedralo. Malvarme, kiel tiumatene: “ĉar estis malvarme”. Sur ŝtupoj de l’ supra altaro pastroj kuŝas nudaj kiel korpo de l’ Sinjoro apenaŭ preĝante. Ŝvelas voĉo de nevidata leganto, kiu ĉantas la vortojn de Hoŝea: “Kaj la Eternulo diris: kiam ili suferos, ili min serĉos, kaj diros: ni iru, ni revenu al la Eternulo...” Ŝi staras apud mi, malvarme pala, ombrovestita en pekbruna navo, la magran kubuton ĉe mia brako. Ŝia karno memorigas pri l’ ekscito de tiu freŝe nebulvualita mateno, rapidantaj torĉoj, kruelaj okuloj. L’ animo al ŝi doloras, tremas, ploremas. Ne ploru pri mi, ho filino de Jerusalemo!

Mi eksplikas Ŝekspiron al jesema Triesto: Hamleto, mi diris, plej ĝentila al nobeloj kaj al simplaj homoj, malafablas nur al Polonio. Eble, amara idealisto, li vidas la gepatrojn de l’ amata nur groteskaj provoj de naturo, naski ŝian bildon... Ĉu vi notis?

Ŝi paŝas antaŭ mi laŭ l’ koridoro: kaj, dum ŝi paŝas, malhela harfasko malvolvas sin lante kaj falas. Lante falantaj haroj malvolvataj. Ne sciante, ŝi paŝas antaŭ mi, simple kaj fiere. Same apud Dante ŝi paŝis en simpla fiero; kaj same, ne makulite de perforto aŭ sango, Beatrica la filino de Cenci al sia morto:

…Nodu
la zonon por mi, ligu miajn harojn
per simpla nod’.

La servistino diras, ke oni devis tuj veturigi ŝin al hospitalo, kompatindulinon, ke ŝi multe suferis, kompatindulino, ke tre gravas, nu, ŝi grave malsanas... Mi paŝas for de la malplena domo. Mi sentas min ploronta. Ne! Ne tiel estos: ne momente, sen vorto, sen rigardo. Ne, ne. Bonŝanco plej infera ja ne malplenumos!

Operaciite. Klingo de ĥirurgo penteris ŝiajn intestojn kaj lasante krudan tranĉon sur la ventro. Mi vidas l’ antilope belajn, malhele suferplenajn okulojn. Kruela vundo! Ho libida Dio!

Refoje en fotelo ĉe l’ fenestro, feliĉaj vortoj sur la lango, feliĉaj ridoj. Post ŝtormo birdo pepas, feliĉe forflirtinta de l’ kroĉantaj fingroj de Sinjoro kaj Viviganto epilepsia, feliĉe ĝi pepas, ĉirpas, pepas feliĉe.

Ŝi diras, ke se “Portreto de l’ Artisto” malkaŝas nur pro malmodesto, ŝi demandus min, kial mi donis ĝin al ŝi por legi. Aha, ĉu vere? Literaturamantino.

Ŝi staras nigrarobe ĉe la telefono. Etaj timaj ridoj, etaj krioj. timaj parolfluoj ĝis subita paŭzo... Kun panjo mi parolos... Ek! ek, ek, ek, konjo! La nigra kokidino timas: parolfluoj kaj paŭzoj, etaj timaj krioj: la panjon ĝi alploras, kokinon korpulentan.

Supra loĝio. Vaporo ŝlimas el trempitaj muroj. Odoroj simfonie fandas kaŭrantan homform-amason: akselfetoro acida, oranĝoj kun ajutoj, degelantaj brust-ŝmiraĵoj, mastikakvo, sulfura ajlo spirata dum vespermanĝo, naŭzaj fosforeskaj furzoj, opapanakso, malkaŝa ŝvito de edzinoj efektivaj kaj eventualaj, sapa vir-haladzo... La tutan nokton mi rigardis ŝin, mi vidos ŝin la tutan nokton: plektitaj kaj pinaklaj haroj, olivovala vizaĝo, trankvilaj molaj okuloj. Verda rubando sur la haroj, verdbrodita robo ĉirkaŭu l’ korpo: koloro de l’ iluzio de la planta natur-spegulo, koloro de abunda herbo, tombharoj.

Miaj vortoj en ŝia menso: malvarmaj poluritaj ŝtonoj trasinkas marĉon.

La kvietaj fridaj fingroj tuŝis miajn paĝojn, malbelajn kaj belajn paĝojn, kie mia honto daŭre ardos. Kvietaj fridaj puraj fingroj. Ĉu ili neniam eraris?

Ŝia korpo ne odoras: senaroma floro.

Sur ŝtuparo. Fragila frida mano: timpleno, silento: melankoli-inunditaj malhelaj okuloj: laco.

Grizaj vaporgirlandoj kirlataj sur l’ erikejo. Ŝia vizaĝo, grize serioza! Malsekaĉa harkaĉo. La lipoj premas mole, suspiro traspiras. Kisite.

Mia voĉo, mortanta en vorteĥoj, mortas kiel la saĝlaca voĉo de l’ Eternulo, kiu vokas Abrahamon tra eĥantaj montoj. Ŝi klinas sin kontraŭ la kusena muro: odalisk-trajte en krepuskvolupto. L’ okuloj trinkis miajn pensojn: en la humide varman, mallume bonvenigan cedon de ŝia virineco mia animo, mem solvata, inunde verŝis likvabundan semon... Kaj nun—bonvolu ŝin preni!

Elirante ĉe Ralli mi subite trafas ŝin dum ni ambaŭ almozdonas al blindulo. Al mia subita saluto ŝi respondas per forturno de la nigre basiliskaj okuloj. “Kaj per rigard’ infektis la vidaton”. Mi dankas vin pro l’ vorto, sinjoro Bruneto.

Tapiŝojn ili sternas por mi, subpiede de la filo de homo. Mian preterpason ili atendas. Ŝi staras en la flave ombrita antaŭĉambro: plejdo ŝirmas la sinkantajn ŝultrojn kontraŭ frosto. Dum mi haltas, mirante, por ĉirkaŭrigardi, ŝi salutas min vintre kaj pluiras laŭ ŝtuparo, pafante min dum momento oblikvokule, limakmalvigle, per ŝpruco de likvaĉa veneno.

Mola ĉifita kovrilo pizverde drapiras la kanapon. Mallarĝa pariza ĉambro. Tie ĉi ĵus kuŝis frizistino. Mi kisis ŝian ŝtrumpon, l’ orlon de l’ rustnigra polva jupo. Jen l’ alia. Ŝi. Hieraŭ venis Gogarty, petante konatiĝon. Pro Uliso. Simbolo de l’ intelekta konscienco... Ĉu Irlando do? Kaj l’ edzo? Laŭ koridoro, li paŝas en molaj ŝuoj aŭ ŝakludas kontraŭ si. Do kial ni restas? Ĵus kuŝis frizistino, kroĉante mian kapon inter bulaj genuoj... Intelekta simbolo de mia raso. Aŭskultu! Plonĝinundis krepusko. Auskultu. — Mi ne estas konvinkita, ke tiaj mens- kaj korpostatoj povas esti nomataj malsanaj — Ŝi parolas. Eta voĉo de trans malvarmaj steloj. Voĉo de saĝo. Parolu plu! Saĝigu min, ho reparolu! Ĉi voĉon mi neniam aŭdis.

Ŝi volvas sin al mi laŭ ĉifita kanapo. Mi estas muta kaj senmova. Volvante sin aliras stelnaskita karno. Adulta saĝo. Ne. Mi iros. Mi ja iros.

— Jaĉjo, kara!

Mole suĉantaj lipoj kisas mian maldekstran akselon: volvata kiso sur miriadaj vejnoj. Mi brulas!—ĉifate kiel brulanta folio! Flamdento saltas el la dekstra akselo. Kisis min stela serpento: malvarma noktserpento. Perdita mi estas!

— Nora!

Jan Pieters Sweelink. La nomo de l’ antikva nederlanda muzikisto ŝajnigas ĉian belon pitoreska kaj fora. Mi aŭdas liajn klavikordvariaciojn surbaze de antikva melodio: Ĉesos junec’. Tra nebulo de antikvaj sonoj aperas lumpunkto: anim-parolo aŭdota. Ĉesos juneco. Jen la fin’. Apenaŭ plu. Ne trompu vin, Kion do? Skribu, damnito, skribu! Nur tion vi ja scipovas!

“Kial?”

“Alie mi ne povus vidi vin.”

Gliti — spaco — epokoj — stela foliaro — velkanta ĉielo — kvieto — pli profunda kvieto — kvieto en neniiĝo — kaj ŝia voĉo.

“Ne tiun ĉi, sed Barabason.”

Nepreteco. Nuda apartamento. Letargia taglumo. Longa nigra piano: muzikĉerko. Surrande: ĉapelo de virino, ruĝflora, kaj ombrelo, volvita. Ŝia blazono: helmo, skarlata, kaj obtuza lanco sur kampo, nigra.

Dediĉo: Amu min, amu mian ombrelon.


FONTO: Joyce, James. “Giacomo Joyce,” trad. Kris Long, Literatura Foiro, n-ro 102, jaro 18a, marto 1987, p. 17-22.

Original English publication: Joyce, James. Giacomo Joyce, with an introduction and notes by Richard Ellmann. London: Faber and Faber, 1968. xxvi, [2], 16, [2], facsims. [4] pp.; pp. xxx-xxxvii.

See also Giacomo Joyce (illustrated).


Richard Brautigan” [poemoj]
tradukis kun noto Kris Long

Pri Ne-Verkita Poemo
(kun citaĵoj el William Blake -blejk-) de Kris Long

James Joyce & Esperanto:
Selected Bilingual Bibliography / Elektita Dulingva Bibliografio

James Joyce & Hungary: Selected Bibliography

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / On other sites:

Giacomo Joyce - Wikipedia, the free encyclopedia

James Joyce @ Ĝirafo

James Joyce - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 7 June 2017

Site ©1999-2017 Ralph Dumain